Hispanio petas pliajn oficialajn lingvojn por EU

La registaro de Hispanio oficiale petis de EU, ke tri regionaj lingvoj – la kataluna, la eŭska kaj la galega – ekhavu oficialan staton en la Unio. Tion postulis alianco de malgrandaj partioj por subteni la elekton de reprezentanto de la maldekstra bloko al la parlamentestra posteno.

La ŝtataj registaroj devas peti oficialigon de lingvoj por ke la koncerna instanco de Eŭropa Unio decidu tion. Tio okazis en ĵaŭdo pri la kataluna, la eŭska kaj la galega, kies oficialigon formale petis la hispana registaro. Dek ok minutojn post la oka, la hispana ambasadoro al EU prezentis leteron prian de la hispana ministro pri eksterlandaj aferoj al la ĝenerala sekretariino de la Konsilio de EU. La horo gravas, ĉar je la deka komenciĝis plenkunsido de la ĵus elektita deputitaro de Hispanio.

Ili devis elekti novan prezidanton de sia asembleo (Kongreso de Deputitoj). Nek la maldekstra nek la dekstra bloko havas majoritaton en la parlamento. La elekto tute dependis de aliancoj kun etaj partioj, ĉefe kun tiuj kiuj defendas kulturojn malsamajn ol la hegemonia kastilia.

La aŭtoro kun la nova prezidanto de la deputitaro.

La kataluna partio Junts, al kiu apartenas la ekzilita prezidento Puigdemont, postulis ke la socialisma hispana registaro agu antaŭ la komenciĝo de la kunsido (je la deka) rilate al la rajto uzi la katalunan oficiale en Eŭropa Unio. La registaro moviĝis laŭ tiu direkto, kaj senprobleme la kandidatino de la maldekstra bloko estis finfine elektita.

Dum sia unua parolado la nova prezidantino de la deputitaro, Francina Armengol, rekte defendis la lingvan diversecon de Hispanio kaj promesis ne malpermesi kiel ĝis nun la uzadon de la kataluna, la eŭska kaj la galega en la hispana parlamento. Armengol estas katalunparolanto, baleardevena, kaj ĝis antaŭ du monatoj prezidis la balearan aŭtonoman registaron.

Kiel balearano mi povas diri ke ŝi ne kontraŭis dum·sia regado la normaligon de la kataluna en la Baleara insularo. Kiel baleara prezidentino ŝi eĉ akceptis prezidi la pasintan solenan malfermon de Institut d’Estudis Catalans, kies sidejo kuŝas en Barcelono (do, ekster la insuloj) kaj pritraktas sciencon kaj kulturon de la tuta Kataluna Landaro kaj, plej grave, ĝia Filologia Sekcio (kiun mi prezidas nuntempe) estas la oficiala lingva akademio de la kataluna.

Pri la oficialaj lingvoj en Hispanio krom la kastilia, mi diru ke la galega iumaniere jam estis oficiala en EU, se oni akceptas ke la limo kun la portugala estas nur dialekta. La eŭska teritorio parte kuŝas en nuntempa Hispanio kaj parte en nuntempa Francio. La kataluna lingva teritorio dividiĝas inter Hispanio, Francio, Italio kaj Andoro (kies sola oficiala lingvo ĝi estas).

La hodiaŭa peto de la hispana registaro estas historia pro tio ke unuafoje la ŝtato internacie montras sian lingvan diversecon, kaj ankaŭ pro tio ke eŭropaj civitanoj kiel mi post la akcepto fare de EU vidos kiel nia lingvo (do la gepatra, unua, familia, nature lernita, ne altrudita laŭleĝe) ricevas la respekton de transnacia organizo kiu ekde nun ne plu traktos nin kiel eksterlandanojn per fremda lingvo.

Nicolau Dols

La aŭtoro estas la prezidanto de la Kataluna akademio

21 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ChuS
2023-08-18 9:07

Mi ne komprenas kial tiu pako ne inkludas la (jam oficiala laŭ la hispana leĝo) okcitana. Krome, tio servus por aliaj eŭropanoj. Ne nur hispanaj.

John nutt
John nutt
2023-08-18 9:37

“La hodiaŭa peto de la hispana registaro estas historia pro tio ke unuafoje la ŝtato internacie montras sian lingvan diversecon, kaj ankaŭ pro tio ke eŭropaj civitanoj kiel mi post la akcepto fare de EU vidos kiel nia lingvo (do la gepatra, unua, familia, nature lernita, ne altrudita laŭleĝe) ricevas la respekton de transnacia organizo kiu ekde nun ne plu traktos nin kiel eksterlandanojn per fremda lingvo”

Do vi ne favorus la ideon ke organizoj kiel EU, UN ktp adoptus la “esperanto sistemo” (kompreneble la sistemo kie eo-n estas la solan oficialan lingvon de la organizo?)

Nicolau Dols
Nicolau Dols
2023-08-18 17:06
Respondo al  John nutt

Kompreneble, jes! Tamen dum la atendo mi volas por mia lingvo la saman respekton kiun ricevas la aliaj. Se mi estas eŭropa civitano, kial mi ne rajtas uzi mian lingvon en eŭropaj instancoj? Se ĉiuj rezignos uzi siajn proprajn lingvojn kaj uzos Eon, ankaŭ mi ĝoje faros tion.

John nutt
John nutt
2023-08-18 17:51
Respondo al  Nicolau Dols

Organizojn uzi multajn lingvojn altighas la koston kaj laboron. Imagu ke UN uzus centojn de la mondajn lingvojn? Tute ne praktike.

En praktike nur unu aw maksimuma kelkajn lingvojn estas uzebla.

Sebastiano
Sebastiano
2023-08-18 22:16
Respondo al  John nutt

Estas malfacile, kompreni vian lingvaĵon. Ĉu via distribuo de gramatikaj finaĵoj sekvas iun principon?

John nutt
John nutt
2023-08-19 11:46
Respondo al  Sebastiano

Eraroj estas parton de la lernproceso. Se oni
ne provas paroli aw skribi kaj timas fari eraojn, oni neniam progresos.

Aparte de tion, mi awdis ke Esperanto estas tre facila lingvo (20-50oble pli facile ol la naturaj lingvoj -asertis la eo propagandist Claude Piron!) kaj chiam sekvas la naturajn refleksojn de la homcerbo.

Do mi supozas tion estas pli da esperanto propagando, eble ghi shajnas/is facile kaj nature al Piron kaj veteranoj kiel vi, (kiu studis kaj praktikas ghin por multajn jardekojn -kaj ne kelkajn monatojn kiel mi.)

Se mia lingvajho ne sufiche bone por vi – kiel Esperanto veterano – simple ne respondu al mi. Mi ne havas la energion por via aroganteco kaj supereca komplekso.

Sebastiano
Sebastiano
2023-08-19 18:15
Respondo al  John nutt

Eraroj estas parto de la lernproceso.

Jes. Aŭdi reagojn same estas parto de la lernproceso. Via nuna komento estas lingve jam rimarkeble pli bona. Gratulon! Vi estas sur la bona vojo.

John nutt
John nutt
2023-08-19 23:27
Respondo al  Sebastiano

Awdi reagojn jes, jhugon ne. Se fremduloj faras multajn erarojn kiam ili parolas la anglan poste 6 monatoj de lernado kaj loghado en Usono aw Britujo mi ne jughas ilin, char mi komprenas ke la angla estas tre malfacile. Kompreneble ech fremduloj kiu loghas en Usono aw Britujo por 6 jarojn, faras lingvojn erarojn. Do mi ne jughas, se ili petos de mi helpon kompreneble mi helpos ilin, sed mi ne jughos ilin.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-08-20 1:07
Respondo al  John nutt

Esperanto estas facila lingvo, sed ĝi tamen estas lingvo. Necesas studi kaj ekzerci por lerni ĝin.

Ĉiuj scias ke se oni tro ofte korektas lernanton, tiam li perdas intereson, sed se oni neniam korektas lin, tiam li ne lernas. Necesas korekti kiam necese, kaj estas necese atentigi vin, ke vi tre misuzas la akuzativon. Vi ne uzas ĝin kiam vi devus, kaj vi uzas ĝin kiam vi ne devus.Se vi volas progresi, tiam vi devus restudi la regulojn pri ĝi.

John nutt
John nutt
2023-08-21 11:32
Respondo al  Yves Bellefeuille

“Se vi volas progresi, tiam vi devus restudi la regulojn pri ĝi.”

Studi regulojn ne tre helpema. Oni bezonas longa tempo alkutimiĝi al la reguloj kaj strukturoj de fremdaj lingvoj. Oni faras tion nur mergante en la lingvon almenaw kelkcent horojn – jes ech por Esperanto.

Oni povas legi “Mi amas vin”, sed vi scias tre bone, ke la akuzativo estas multe pli komplika ol tio en la praktiko! Se studi lingvajn regulojn en lernolibro estus suficha, nu oni mastras iu ajn lingvon en kelkaj semajnoj!

(Se vi dubas, observu infanojn – anglajn infanojn de 7-8 jaroj – ankoraw diras “foots” anstataw “feet”!)

Tjeri
Tjeri
2023-08-19 10:08
Respondo al  Nicolau Dols

Se mi estas eŭropa civitano, kial mi ne rajtas uzi mian lingvon en eŭropaj instancoj?

Simple ĉar via lando, kies civitano vi estas, subskribis traktaton, kiu ne agnoskas tian rajton (Maastricht 1992). Kaj taktatoj devigas (pacta sunt servenda).
Do se tio ne konvenas al vi, unue postulu, ke via lando denuncu tiun traktaton .

Laste redaktita 8 monatojn antaŭe de Tjeri
Klarigo
Klarigo
2023-08-18 9:54

Eta korekto: ne estas tute ĝuste diri, ke la uzo de la kataluna – aŭ de aliaj regionaj lingvoj – estis malpermesita ĝis nun en la hispana parlamento. La hispana parlamento konsistas el du ĉambroj: la supra, nomata Senato; kaj la malsupra, nomata Ĉambro de la Deputitoj. En la Senato, oni delonge permesas debati mociojn en regionaj lingvoj, ĉar la celo de tiu ĉambro estas reprezenti la regionojn kaj diversecon de Hispanio. Tamen, en la Ĉambro de la Deputitoj, tradicie, oni ne permesis paroladojn en regionaj lingvoj, krom por mallongaj intervenoj, kiujn oni ofte permesis. La teorio estas, ke tiu ĉambro reprezentu la tuton de la hispanaj civitanoj, kies komuna lingvo estas la hispana. Estas la situacio en la malsupra ĉambro tiu, kiu, verŝajne, nun ŝanĝiĝos.

Johano
Johano
2023-08-19 11:21
Respondo al  Klarigo

Mi petas precizigon pro nescio. En la Senato, prave la prezidentoj de la aŭtonomaj komunumoj rajtas uzi aliajn oficialajn lingvojn, se ili volas, kiam ili unu fojon jare faras sian paroladon tie. Laŭ tio, kion vi diras, tio larĝiĝis al la fakto, ke en difinitaj okazoj eblas interveni en tiuj lingvoj, sed miaj konkretaj demandoj estas: 1) ĉu tio estas reglamentita, aŭ ĉu tio dependas nur de la bonvolemo de la senatestro kaj de la tiama politika pezo de la regionaj partioj? 2) Kiam okazas tiuj paroladoj, ĉu la Senato prizorgas la tradukadon, aŭ ĉu tio estas la afero de la koncerna senatano? En la Ĉambro de la Deputitoj, kiel vi diras, tio estas limigita al unuopaj treege mallongaj intervenoj, kontraŭantaj la reglamenton, kaj ili plenplene dependas de la emo de la ĉambrestro kaj de la tiama pezo de la regionaj partioj. Okazas nur, ke tiuj ĉi estas decidaj en la lastaj jaroj, kaj ke la socialisma partio estas iomete pli malferma al lingvaj aferoj ol la Popola, do tiuj maloftaj okazoj estas foje akceptitaj, sed foje strikte malpermesitaj.

Xavi
Xavi
2023-08-18 12:14

Krome, nova deputito en la hispana Parlamento, kiu forte subtenas la aragonan lingvon https://www.publico.es/politica/chunta-hablara-aragones-congreso-le-reconozca-catalan-euskera-gallego.html, estis ĉefpreleganto en la pasinta Kataluna Kongreso de Esperanto en Castelldefels https://twitter.com/jorge_pueyo95/status/1533428110619729921

Johano
Johano
2023-08-19 11:38

La peto ŝajnas demagogia. Tio ne estas pro tio, ke oni petas pliajn oficialajn lingvojn en EU, aŭ eĉ ke unu ŝtato petos oficialigi plurajn el siaj lingvoj en EU (kio okazus por la unua fojo), sed ke tiu ŝtato pretendas, ke tiuj lingvoj kaj ties parolantoj ĝuu rajtojn je la nivelo de la instancoj EU, kiujn ili ne havas je la nivelo de sia lando. Se preni nur la aferon de la uzo de la lingvoj en la Eŭropa Parlamento kaj de la tradukoj skribaj kaj buŝaj de amaseto de leĝoj, reglamentoj kaj intervenoj, kion tiu peto implicas, estas mirinde, ke ekzistas nenio simila je la nivelo de la hispana parlamento (kaj ĉefe de la Ĉambro de la Deputitoj). Do, facila kaj logika respondo de la EU-instancoj povas esti, ke oni ne akceptas en ili tion, kio ne estas akceptata je la nivelo de la membroŝtato. (Rimarku tion, ke mi ne nepre kontraŭas la oficialigon de tiuj tri lingvoj, sed reagas nur la senkohero de la peto de la hispana registaro)

Istvan Ertl
Istvan Ertl
2023-08-19 11:53
Respondo al  Johano

Eble iom interesas la paralelo kun la leceburga lingvo, ja oficiala en Luksemburgo enlande, sed kies oficialigon je EU-nivelo oni ne petas, i.a. char mankas leghofara tradicio en la lingvo: https://termcoord.eu/2015/11/why-letzebuergesch-is-not-an-official-eu-language/

Johano
Johano
2023-08-19 14:37
Respondo al  Istvan Ertl

Nu, tio ŝajnas “malparalelo”: unuflanke ni havas la lecedeburgan, kiu estas oficiala en Luksemburgo, kaj en alia tri lingvojn (el kvar, kiel prave atentigas @ChuS), kiuj estas oficialaj nur je subŝtata nivelo en Hispanio, kaj kiujn oni ne rajtas uzi (aŭ nur sporade kaj/aŭ eksterreglamente) en esencaj ŝtat-organoj, kiel la hispana parlamento. Cetere, mi kredas, ke la teksto pri la lecedeburga malpravas. Se mi ne eraras, la turka estas oficiala lingvo en Kipro, tamen Kipro ne petis ĝian oficialigon en UE, malgraŭ tio, ke la greka jam estas oficiala pro Grekio.

Xavi
Xavi
2023-08-20 12:47
Respondo al  Johano

Ĉu la turka estas oficiala en la respubliko de Kipro?

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-08-20 19:23
Respondo al  Xavi

Estas, sed ŝajnas, ke la Respubliko Kipro ne postulis, ke ĝi estu oficala lingvo en EU. Tio ne estas mirinda, ĉar en balotado en la jaro 2004 organizita de UN pri unuiĝo de Respubliko Kipro kaj Turka Respubliko Norda Kipro la unue menciita suprzite rifuzis unuiĝi. Fakte mirinda estas la membreco de Respubliko Kipro en EU, ĉar EU havas principon, ke oni ne akceptas kiel siajn membroj ŝtatoj kun limdisputoj.

Tjeri
Tjeri
2023-08-20 22:02
Respondo al  Juha Metsäkallas

Tamen, Francio havas disputon kun Komoroj pri Majoto, kaj Britio havis kun Hispanio pri Ĝibraltaro …

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2023-08-21 16:23
Respondo al  Johano

Se preni nur la aferon de la uzo de la lingvoj en la Eŭropa Parlamento kaj de la tradukoj skribaj kaj buŝaj de amaseto de leĝoj, reglamentoj kaj intervenoj, kion tiu peto implicas, estas mirinde, ke ekzistas nenio simila je la nivelo de la hispana parlamento (kaj ĉefe de la Ĉambro de la Deputitoj).

Tamen, fakte je eŭropa nivelo delonge ekzistas la rajto kontakti eŭropajn instituciojn en tiuj lingvoj (galega, kataluna, eŭska). Ekz. la Komisiono kaj la Konsilio jam en 2006 subskribis interkonsenton kun Hispanio pri la uzo de aliaj lingvoj ol la hispana:

Komisiono:

“AGREE to conclude this ADMINISTRATIVE AGREEMENT to allow the official use in the European Union of, in addition to Spanish or Castilian, the other languages which in Spain enjoy a status recognised by the Spanish Constitution of 1978”.

“ACUERDAN concluir el presente ACUERDO ADMINISTRATIVO para permitir el uso oficial en la Unión Europea, además del español o castellano, de las otras lenguas que en España disfrutan de un estatuto reconocido por la Constitución española de 1978”.

Konsilio:

“Have agreed to conclude this ADMINISTRATIVE ARRANGEMENT to allow the official use at the Council of the languages other than Castilian (Spanish) whose status is recognised by the Spanish Constitution”.

“Han convenido en celebrar el presente ACUERDO ADMINISTRATIVO con el fin de permitir el uso oficial en el Consejo de las lenguas distintas del castellano que tienen estatuto de lenguas oficiales según la Constitución española”.

Do, facila kaj logika respondo de la EU-instancoj povas esti, ke oni ne akceptas en ili tion, kio ne estas akceptata je la nivelo de la membroŝtato.

Tia facila kaj unuavide ne mallogika EU-respondo iom perdus sian pezon, se la hispanaj instancoj argumentus (kiel ni ĵus vidis, prave), ke ĝuste tio (eŭropa rajto eĉ manke de nacia rajto) ekzistas jam nun jam delonge.

Laste redaktita 8 monatojn antaŭe de Francisco Javier Moleón