Zamenhof en la Juda muzeo en Vilno de Libera Folio je 2024-04-232024-04-23 Nova sekcio de la Juda muzeo en Vilno koncentriĝas al la kulturo de la identeco de la litoviaj judoj. Tie troveblas ankaŭ eksponaĵoj pri Ludoviko Zamenhof kaj lia rilato al Litovio.
Tuj aperos la unua televidserio en Esperanto de Libera Folio je 2024-04-092024-04-09 Ne ekzistas esperantlingvaj televidstacioj, sed tamen povas ekzisti esperantlingva realec-televido. La unua tia serio nomiĝas Esperanto Senlime kaj estis produktita de TEJO kun subteno de Eŭropa Unio. La unua epizodo spekteblos en la reto post iom pli ol monato.
La sorto de la bjalistoka geto nun en Esperanto de Libera Folio je 2024-02-262024-02-27 Zamenhof iam nomis sin ”hebreo el la geto”. Kiam la nazia Germanio dum la dua mondmilito okupis lian naskiĝurbon, Bjalistokon, inter la unuaj viktimoj tie estis du aktivuloj de Zamenhofa… [Legu plu]
Esperantujo kiel modelo de demokratio de Libera Folio je 2024-01-232024-01-23 La konata hungara esperantista ĵurnalisto Sándor Révész en ĵusa artikolo aperinta en populara hungarlingva periodaĵo rakontis pri siaj unuaj spertoj de demokratia decidofarado, kiujn li ekhavis deum la IJK en Raŭmo 1980. Libera Folio republikigas la ĉefan parton de la teksto kun permeso de la aŭtoro. Ĉu plu Esperantujo povus funkcii kiel modelo de demokratio?
Ukrainio vekiĝis de Libera Folio je 2024-01-092024-01-09 ”Leginte la libron oni komencas malgaje pensi, kion kunportos la estonteco: Rusio turnis sian tutan ekonomion al plurjara militado, al dispecigo kaj detruado de la ĝene demokratia suda najbaro”. Tion skribas Jouko Lindstedt en recenzo de aktuala verko de Kalle Kniivilä.
Jonny M denove petolas post longa silento de Libera Folio je 2023-12-222023-12-22 Komence de januaro, post longa silento, aperos nova albumo de Jonny M. Al la preskaŭ sepjara paŭzo kontribuis interalie la koronvirusa epidemio. Libera Folio petis Jonas Marx, kiel li vere nomiĝas, rakonti pri sia muziko kaj la nova albumo.
La tria laŭro al imperiestrinaj memoraĵoj de Libera Folio je 2023-12-152023-12-16 La plej prestiĝan literaturan premion de Esperantujo, la Laŭron de la Akademio, ĉi-jare ricevis Anna Löwenstein por sia verko ”La memoraĵoj de Julia Agripina”. La ricevinto de la pasintjara Laŭro, Sten Johansson, trovas la premiiton tre inda.
Forpasis Erich-Dieter Krause de Libera Folio je 2023-11-102023-11-14 Forpasis Erich-Dieter Krause (1935–2023), orientgermana fakulo pri la indonezia lingvo, en Esperantujo ĉefe konata kiel akademiano kaj aŭtoro de pluraj gravaj vortaroj inter Esperanto kaj la germana lingvo.
Pinta verko pri misteroj de planlingvoj de Libera Folio je 2023-10-172023-10-17 Antaŭ du jaroj la plej prestiĝa premio por germanlingvaj verkistoj estis aljuĝita al Clemens J. Setz, konata interalie pro tradukoj de William Auld al la germana. Nun en Esperanto aperis lia grava verko pri planlingvoj, ĉefe pri Esperanto. Li en ĝi verkas ne nur pri historiaj faktoj kaj biografioj, sed ankaŭ pri siaj konversacioj kun konataj esperantistoj. Pri la libro rakontas la tradukinto Detlef Karthaus.
Finnoj kaj ukrainoj nun oficiale ekzistas de Libera Folio je 2023-10-102023-10-10 La Akademio de Esperanto ĵus oficialigis 420 novajn radikojn. Kiel kutime, la nun oficiale aprobitaj vortoj estas vaste uzataj jam de multaj jaroj. Grandparte temas pri nomoj de landoj, popoloj kaj urboj. Oficialaj estas nun Finnlando, Barato kaj Moskvo. La ĉefurbo de Ukrainio aliflanke plu havas neniun oficialan nomon en Esperanto.