10-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

La 24-an de septembro 2023, la Akademio aprobis la 10-an Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, kun 420 novaj radikoj kaj 832 novaj vortoj aŭ plurvortaj terminoj kaj iliaj difinoj. Voĉdonis 41 akademianoj el 45 (91%), 32 aprobis (78%), 4 voĉdonis kontraŭ kaj 5 sindetenis. Libera Folio publikigas la plenan tekston.

La teksto nun troveblas ankaŭ en la retejo de la Akademio.

La Akademio de Esperanto prezentas en tiu ĉi Deka Oficiala Aldono 420 radikojn kaj 832 vortojn aŭ plurvortajn terminojn, kiujn ĝi decidis aldoni al la Universala Vortaro, t.e. oficialigi. Post tiu aldono, la Akademia Vortaro tiel konsistos el la origina Universala Vortaro kaj dek Oficialaj Aldonoj.

La unua renkonto inter esperantistoj tre ofte komenciĝas per interŝanĝo de informoj pri la lokoj, kie ili kaj iliaj familianoj loĝas aŭ naskiĝis, pri ilia genta aŭ landana aparteno, kaj pri la lingvoj, kiujn ili lernis denaske aŭ nun scipovas paroli. Surbaze de tiu realo povas ŝajni surpriza la fakto, ke la Universala Vortaro enhavas relative malmulte da propraj nomoj pri geografio, kaj ke ĝia paletro de nomoj por gentoj kaj lingvoj estas ankoraŭ modesta kompare kun la vasta kanvaso, sur kiu evoluas la nuntempa lingvouzo. La jena Oficiala Aldono volas ŝanĝi tiun situacion kaj fiksi la formon de multaj tiaj vortoj surbaze de raciaj principoj kaj de uzo konstatebla ĉe bonaj aŭtoroj.

Sed la intereso de tiu ĉi dokumento kompreneble ne limiĝas al la faciligo de sinprezentaj konversacioj. Sur la geografia tereno ĝi starigas detalan mapon de la aktuala mondo kaj evidentigas gravajn rilatojn inter gentoj, landoj kaj lingvoj. Ĝi ebligos paroli pri la ĉefaj montoj, maroj, riveroj, insuloj kaj lagoj per nomoj ekde nun oficialigitaj. Ĝi ankaŭ atestas la rilaton inter lingvoj kaj lingvofamilioj, la historian evoluon de landoj nuntempaj kaj antikvaj, kaj skizas la administran dividon de multaj landoj en regionojn aŭ alinomajn landerojn. Kaj preter la aro da elementoj, kiujn oficialigas la Aldono, ĝi volas montri per ekzemploj la ĝeneralajn principojn aplikindajn ĉe ĝusta esperantigo de pliaj samspecaj vortoj.

Nomoj de gentoj aŭ landanoj (vidu la postan atentigon pri la rilato inter tiuj du konceptoj) kiel anglo, franco, germano, hispano kaj ruso jam estas Fundamentaj, kaj el tiuj eblas formi la landnomojn Anglujo, Francujo, Germanujo, Hispanujo kaj Rusujo. Same Fundamentaj estas la kontinentonomo Eŭropo kaj la urbonomoj Berlino, Bulonjo, Londono, Nov‐Jorko kaj Parizo, kiel detalite en la parto B de la 1‐a Listo de la Sepa Oficiala Aldono. La Oka Oficiala Aldono el la jaro 1974 plie oficialigis 32 landnomojn kaj 15 landanonomojn (tamen sen difinotekstoj) kaj krome la nomojn de kvar kontinentoj, unu maro kaj du oceanoj (kun difinotekstoj kaj tradukoj en ses naciajn lingvojn). La Naŭa Oficiala Aldono el la jaro 2007 poste oficialigis la nomojn de la du polusaj regionoj kaj du pliajn landnomojn.

La Akademio de Esperanto aperigis en la jaro 1989 dokumenton kun la nomo “Listo de Normaj Landnomoj” (Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n‐ro 9), kiun ĝi anstataŭigis en la jaro 2009 per ĝisdatigita kaj reviziita “Listo de Rekomendataj Landnomoj” (Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n‐ro 11 – 2009 04 15). Tiu lasta dokumento enhavas nomojn por ĉiuj 192 tiam ekzistantaj membroŝtatoj de la Unuiĝintaj Nacioj. La Deka Oficiala Aldono nun oficialigas ĉiujn el tiuj landnomoj, kiuj ankoraŭ ne estis oficialigitaj, kaj aldone la nomon de 193‐a membroŝtato (Sud‐Sudano), kiu sendependiĝis en la jaro 2011. La Akademio faras tiun elpaŝon konstatinte, ke la antaŭaj Akademiaj Rekomendoj kontribuis al firmigo kaj unuecigo de la lingvouzo, kaj ke la tempo nun estas matura por plena oficialigo.

Per la Deka Oficiala Aldono la Akademio oficialigas ankaŭ la nomon de la plejparto de urboj, kie iam okazis Universala Kongreso. Ĝi faras tion konstatinte, ke tiuj urbonomoj firme enradikiĝis en la reala lingvouzo, kaj agnoskinte, ke la Esperanta geografio kelkfoje posedas trajtojn, kiuj distingas ĝin disde la kutima tutmonda geografio.

Estas menciinde, ke la Deka Oficiala Aldono sekvas la modelon de la Naŭa Oficiala Aldono, en kiu ĉiuj difinoj estas verkitaj nur en Esperanto, sen tradukoj en naciajn lingvojn. Ĝi nur escepte provizas difinojn por elementoj jam antaŭe oficialigitaj. La Akademio konsideras la eblon estonte aldoni difinojn ankaŭ al la geografiaj nomoj entenataj en la Fundamento kaj en antaŭaj Oficialaj Aldonoj, laŭ la kriterioj de la jena dokumento. Estas notinde ankaŭ, ke la Deka Oficiala Aldono je la unua fojo oficialigas kelkajn plurvortajn kombinaĵojn (kiel la Ruĝa Maro kaj la Roma Regno), kiuj havas valoron de propra nomo.

La Direktoro volas aparte danki al la membroj de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro, kiuj per sindona laboro kaj konstruaj komentoj senlace kontribuis al plibonigo de la dokumento.

La Deka Oficiala Aldono estis aprobita de la Akademio la 24‐an de Septembro 2023. Voĉdonis 41 el 45 Akademianoj (pli ol du trionoj). La limo de aprobo estis do 21 jesaj voĉdonoj (duono el ĉiuj voĉdonintoj). La dokumento ricevis 32 jesajn, 4 neajn kaj 5 sindetenajn voĉojn. Sekve estas oficialigitaj ĉiuj 420 radikoj kaj 832 vortoj aŭ plurvortaj terminoj kun siaj respektivaj difinotekstoj.

La Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro,
Jesper Lykke Jacobsen

Atentigo pri uzado de popolnomoj

Pli‐malpli ĉiuj popolnomoj apartenas al unu el la du kategorioj: gentobazaj popolnomoj kaj landobazaj popolnomoj.

La nocio “gento” estas malfacile difinebla de scienca vidpunkto. Eĉ se oni alprenas la vastan difinon de “homgrupo kun difinitaj historiaj kaj kulturaj tradicioj”, estas malfacile difini, laŭ kiuj objektivaj kriterioj iu homo apartenu aŭ ne apartenu al tiu grupo. Kaj estas malfacile pravigi, kial por iuj el tiaj homgrupoj ekzistas en Esperanto aparta nomo por montri al ties anoj, kaj por aliaj ne.

En tiu ĉi dokumento, ni uzas la vorton “gento” en vasta senco, agnoskante ke laŭ iuj preferoj kaj en certaj kuntekstoj oni povas distingi tiun vorton de la rilata termino “etno”. Same, la nocioj “popolo” kaj “nacio” havas signifojn apudajn al tiuj de la ĵus menciitaj terminoj. Por nuntempe ekzistanta, politike sendependa kaj internacie rekonata teritorio ni plejofte uzas la vorton “lando”, kvankam en iuj situacioj oni povas paroli pri “regno”, “ŝtato”, “princlando” aŭ alio.

Gentobazaj popolnomoj

En la historio de lingvoj antaŭ Esperanto multaj popolnomoj aperis antaŭ la rilataj nomoj de landoj nun ekzistantaj, kaj iĝis nomdona elemento por formiĝantaj landoj. Ofte oni nomas tian nomdonan genton la “ĉefgento” de la lando nomita laŭe. Esperanto enprenis multajn landnomojn laŭ tiu skemo (Skotlando, Grekujo, Egiptujo, Japanujo), kaj ankaŭ la rilata vorto “ĉefgento” troviĝas en antaŭaj Akademiaj decidoj, kiel la Naŭa Oficiala Aldono. La termino “ĉefgento” cetere estas pure konvencia kaj tute aparte permesas konkludi, nek ke tiu gento nun konsistigas (aŭ eĉ iam konsistigis) la plimulton de la loĝantaro de la koncerna lando, nek ke ties (realaj aŭ supozitaj) trajtoj senŝanĝe konserviĝis tra la historia evoluo.
Notindas, ke la nomoj de kelkaj, eĉ tre antikvaj, gentoj ne donis nomon al regno, aŭ tia regno ekzistis, sed en iu historia periodo malaperis aŭ dividiĝis en kelkajn regnojn (hebreoj kaj filiŝtoj de antikveco; frankoj; gaŭloj; poloj en la periodo, kiam Pollando ne ekzistis kiel aparta ŝtato; prusoj post la malapero de Prusujo; jugoslavoj ktp).

Se la popolnomo estas gentobaza, tiam ĝi ofte konserviĝas tra la ŝanĝiĝoj en la konsisto de la popolo kaj refasonado de la mondmapo, dum la koncerna lando povas esti tute alia ol origine. Por tiaj popolnomoj la lingvaj rimedoj de Esperanto permesas distingi apartenon al la nomdona popolo de la lando disde landaneco. Ekzemplo de tia rigora, gentobaza uzo troviĝas jam en la Ekzercaro:

Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj.

Tia distingado povas esti aparte utila en esence multgentaj landoj, kie aparteno al gento (aŭ eĉ al la ĉefgento de la lando) estas ofte konsiderata afero alia ol landaneco.

Landobazaj popolnomoj

Male, multaj popoloj nomiĝas laŭ la lando, kie ili loĝas, tiel, ke la landnomo servas por derivi la nomon de la landanoj. Ankaŭ pri tiu skemo troviĝas abundaj ekzemploj en la ĝenerala lingvohistorio antaŭ Esperanto. Specife en tiu ĉi lasta, tiu nomdona kutimo ekzistas ne nur en la “Nova Mondo”, kie formiĝis la “novaj” nacioj de usonanoj, kanadanoj, aŭstralianoj, brazilanoj, meksikanoj kaj multaj aliaj, sed ankaŭ en la “Malnova Mondo” ekzistas (aŭ ekzistis) tiaj nacioj (nederlandanoj, venecianoj, irlandanoj, libianoj, marokanoj).

La signifo de la popolnomo kutime evoluas konforme kun la ŝanĝiĝo de la teritoria konsisto de la koncerna lando.

Landana uzo de gentobazaj popolnomoj

En kelkaj landoj la nomo de la ĉefgento estas ankaŭ uzata iom elaste por signifi simple loĝanton de la koncerna lando. Tia uzo estas ofta en landoj tradicie malmultgentaj, aŭ kiam ekzistas tradicio kaj atendo, ke malplimultaj gentoj aŭ enmigre alvenintoj rapide asimiliĝas al la ĉefgento.
Alia motivo por elasta landana uzo ekzistas en oficialaj aŭ statistikaj rilatoj, en kiuj oni emas konsideri, ke ĉiu, kiu posedas ekzemple germanan naciecon kaj pasporton, estas efektiva germano, sendepende de gentaj konsideroj. Same, iuj nomas sin mem per tia landana uzo por montri sian asimiliĝon al la ĉefgento, laŭ memidentiĝo.

La landana uzo de gentobaza popolnomo povas sin trudi ankaŭ al okazoj, kie tradicie valoras la rigore gentana uzo, aparte kiam temas pri deekstera rigardo al la koncerna lando. Tiu fenomeno montras, ke ne nur rolas la lokaj validaj faktoroj, sed ankaŭ la limigita kono, kiun eksterulo havas aŭ povas havi pri ili.

Kion signifas tiaj diferencoj?

El socia vidpunkto la diferenco inter gentobazaj kaj landobazaj popolnomoj ŝajnas sensignifa. Tiel oni apenaŭ povas tiri iajn socipolitikajn diferencojn el tio, ke la popolnomo “belgoj” estas gentobaza, dum la nomo de najbara nacio “nederlandanoj” estas derivita el la nomo de ilia lando. Ŝajnas do, ke tia distingo estas nur historia kaprico.

Pri tiu vidpunkto jam atestas la antaŭa Akademia decido “Rekomendoj pri Landnomoj” el 1985, kies 3‐a punkto tekstas:

La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo‐rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano‐nomoj ĉiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj. Ekz‐e, Angl‐ujo / ‐io — Angl‐oj kaj en la alia kategorio Nederland‐o — Nederland‐anoj.

Tamen, en kelkaj landoj oni nete distingas apartenon al la ĉefgento kaj landanecon. Ekzemple, nomi ajnan rusujanon “ruso” povas soni al tieaj landanoj kiel speco de ŝovinismo aŭ minimume nekompreno de bazaj sociaj distingoj.

En aliaj landoj oni kutime ne faras tian distingadon. Tiel, la formo “italujano” apenaŭ renkonteblas. Tute analoge, la formo “nederlandano” kutime funkcias kiel gentana aŭ naciana nomo, ne nur kiel nomo de landano.

Fine, en iuj aliaj landoj la uzado estas transira inter tiuj du polusaj modeloj kaj, krome, la uzado povas varii depende de la historia periodo, politika klimato kaj eĉ socia grupo kaj antaŭvideble plu evoluos.

Kiel tio reflektiĝas en la nuna decido de la Akademio?

Ni atendas, ke la decidoj de la Akademio estos validaj dum longa tempo kaj nur minimume dependos de la politikaj kaj sociaj ŝanĝoj en la mondo. Tial ni ne penas pedante priskribi precizajn nuancojn de la hodiaŭa uzado de ĉiu aparta popolnomo. Tiaj detaloj kaj nuancoj ne aperu sur la nivelo de difinoj en la Akademia Vortaro.

Tial ni difinas ĝenerale la koncernajn gentonomojn elaste, kun du konvenciaj signifoj: 1 Ano de la ĉefgento de X‐ujo (aŭ simila vortumo, eventuale kun kelkaj aldonaj informoj), kaj 2 Ano de X‐ujo, subkomprenante ke depende de la specifa termino, la kunteksto kaj de la parolanto povas validi pli rigora vidpunkto, tiel ke unu el la du signifoj estas pli verŝajna ol la alia.

Tia flekseblo kaj variado estas parto de normala funkciado de Esperanto. Kiel validas preskaŭ pri ĉio en lingvo, por klare esprimi sian penson kaj por esti ĝuste komprenita, oni devas apliki atendeblajn eksterlingvajn sciojn kaj lingvo‐sociajn normojn de la koncerna medio kaj epoko.

Rekomendo pri la elekto inter land kaj uj

En kelkaj gentobazaj nomoj oni uzas la radikon land anstataŭ uj, pro internacieco aŭ Esperanta tradicio:

poloj → Pollando (la lando de la poloj)
svisoj → Svislando (la lando de la svisoj)

Sed kompreneble oni povas ankaŭ en tiaj okazoj uzi uj: Polujo, Svisujo. En la ĉi‐postaj difinotekstoj, la Akademio prezentas kelkajn gentobazajn nomojn kun land anstataŭ uj, ĉar la formoj kun land estas pli kutimaj por tiuj nomoj. Sed la Akademio neniel kontraŭas la respondajn formojn kun uj. Inverse ankaŭ eblas ĉe tiuj landoj, por kiuj la Akademio prezentas formon kun uj, anstataŭe uzi formojn kun land (Danlando, Anglolando k.s.). Sed ĝenerale estas preferinde uzi land tiamaniere nur tiam, kiam la rezulta formo havas Esperantan tradicion.

Pri ‐ujo kaj ‐io

En la Oka Oficiala Aldono (1974) la Akademio esprimis sin pri la uzo de “la sufikso ‐io” apud la Fundamenta ‐ujo por formi gentobazan landnomon, “nuligante la antaŭan malkonsilon de la Lingva Komitato, sed ne ŝanĝante ĝin al rekomendo”. En la “Listo de Rekomendataj Landnomoj” (2009) la
Akademio sisteme prezentis formojn kun la finaĵo ‐io post la respondaj formoj kun la finaĵo ‐ujo, sed piednote rememorigis pri la neoficiala statuso de ‐io.

En la jena Deka Oficiala Aldono la Akademio volas nenion ŝanĝi aŭ aldoni al siaj antaŭaj decidoj pri ‐io. Konstateblas nur, ke la Akademio ĝin ne oficialigis kaj ankaŭ nun ne oficialigas ĝin. Tial la nunaj difinotekstoj uzas la Fundamentan finaĵon ‐ujo. La respondaj formoj kun ‐io restas neoficialaj.

Rekomendoj pri nomoj de landoj kaj iliaj subdividoj

En 1985 la Akademio oficialigis la jenajn Rekomendojn pri Landnomoj, ree konfirmitan en la enkonduko al la Listo de Rekomendataj Landnomoj de 2009:

  1. Pro respekto al la tradicio, kaj en pacema spirito, ni deklaros, ke landnomo estas taŭga, se ĉiuj aŭ la granda plimulto senkonteste uzas la saman formon.
  2. En okazo de konflikto inter du aŭ pluraj formoj por unu sama landnomo aŭ ankaŭ inter la uzo de kategorio aŭ la alia por unu sama radiko, la Akademio rekomendas preferi la plej internacian landnomon kaj tiel obei al la 15‐a Regulo de la Fundamento.
  3. La Akademio rekomendas konsideri, ke la signifo‐rilatoj inter la landnomoj kaj la koncernaj landano‐nomoj ĉiam estas principe la samaj, kiu ajn estas la kategorio de la landnomoj. Ekz‐e, Angl‐ujo / ‐io ‐ Angl‐oj kaj en la alia kategorio Nederland‐o ‐ Nederland‐anoj.
  4. Principe estas malrekomendite nove formi nomon per iu internacia “sufikso” aŭ sufikse uzata fremda vorto (‐io, ‐(i)stano,…), se la tiel ricevita landnomo ne jam ekzistas internacie.

Ni konsideras ĉi tiujn rekomendojn aplikindaj ne nur al la nomoj de sendependaj landoj, sed ankaŭ al iliaj subdividoj (ŝtatoj, provincoj, federaciaj landoj, dependaj teritorioj, kantonoj, regionoj, respublikoj, gubernioj ktp).

La kvara listero klarigas, kial ni oficialigis formojn kiel “Luksemburgo” (por sendependa lando), “Nov‐Jorko” kaj “Kolorado” (por usonaj ŝtatoj) kaj ne la foje uzatajn konkurencajn formojn “Luksemburgio”, “Nov‐Jorkio” kaj “Koloradio”. La unua listero klarigas, kial ni oficialigis “Kebekio” por kanada provinco malgraŭ la malkohero de ĉi tiu formo kun la kvara principo: Ni konstatis, ke en la efektiva lingvouzo la uzado de “Kebekio” estas tiom unueca, ke ĉi‐okaze la unua listero havas prioritaton super la kvara listero.

Uzado de dividostrekoj

En ĉi tiu dokumento ni uzas dividostrekon en iuj kunmetitaj geografiaj nomoj, ekz. “Sud‐Afriko” kaj “Nov‐Gvineo”. Oni povus same bone skribi “Sudafriko” k.s., sed la uzo de dividostreko estas kutima kaj substrekas la kunmetitecon. Ni tamen uzas dividostrekon nur inter Esperantaj lingvoelementoj, neniam ene de Esperanta lingvoelemento, sekvante la jam okazintan decidon de la Oka Oficiala Aldono koncerne la nomon “Kostariko”. Tial, ekzemple, ni oficialigas la formojn “Riodeĵanejro” kaj “Telavivo”, ne “Rio‐de‐Ĵanejro” kaj “Tel‐Avivo”, kvankam tiuj lastaj skribmanieroj kun dividostreko estas oftaj. Ili restu konsiderataj neplene esperantigitaj same kiel aliaj tiaj formoj, eventuale uzeblaj por atingi pli facilan rekoneblon. Kiel ajn oni skribas la nomojn de tiuj du urboj, iliaj esperantaj radikoj ĉiuokaze estas “riodeĵanejr/” kaj “telaviv/”.

Uzo de internaciaj kodaĵoj

Nia dokumento uzas la internacian normon ISO 3166‐2 por provizi kodaĵojn por landoj kaj landeroj. La landera subdivido estas rekonebla pro la apero de dividostreko. La nomo de subdivido (ŝtato, provinco, federacia lando, dependa teritorio, kantono, regiono, respubliko, gubernio ktp) varias laŭ la koncerna lando. Aldone ni montras naciajn landerokodaĵojn por kvar respublikoj en la Rusuja Federacio, laŭ la normo ГОСТ Р 50577‐2018. Por lingvoj ni uzas la internacian normon ISO 639‐3.

 


 

Acor/o/j. Insularo de Portugalujo, en Atlantiko. Internacia landerokodaĵo: PT‑20.

Adelajd/o. La ĉefurbo de la aŭstralia ŝtato Sud‑Aŭstralio.

Aden/o. Havenurbo en la sudokcidenta parto de Jemeno, ĉe la Adena Golfo.

Adriatik/o. Maro inter la Balkana kaj Itala Duoninsuloj.

afgan/o. Ano de Afganujo. Afgan/uj/o. Lando en meza Azio, inter Irano kaj Ĉinujo. Internacia  landokodaĵo: AF. afgan/a. Rilata al afganoj aŭ Afganujo.

Afrik/o (8OA). Centr‑Afrik/o. Lando en meza Afriko, norde de Demokratia Respubliko Kongo kaj sude  de Ĉado 2. Internacia landokodaĵo: CF. Okcident‑Afrik/o. Regiono de Afriko nuntempe plej ofte difinata  kiel konsistanta el la landoj Maŭritanio, Malio, Niĝero, Niĝerio, ĉiuj landoj inter tiuj kvar kaj Atlantiko, kaj  la apudaj insuloj. Sud‑Afrik/o. La plej suda lando de Afriko. Internacia landokodaĵo: ZA.

Akad/o. Antikva urbo en Mezopotamio, la ĉefurbo de la Akada Imperio. akad/an/o. Ano de la antikva  ĉefgento de la Akada Imperio, parolanta ŝemidan lingvon (internacia lingvokodaĵo: akk). akad/a. Rilata  al Akado, akadanoj, la akada lingvo aŭ la Akada Imperio.

Alask/o. Usona ŝtato, en la nordokcidenta parto de Nord‑Ameriko. Internacia landerokodaĵo: US‑AK.

Aleksandri/o 1 Antikva urbo en Egiptujo, ĉe la bordo de Mediteraneo, fondita de Aleksandro la Granda.  2 Gubernio de Egiptujo, kies ĉefurbo estas Aleksandrio 1. Internacia landerokodaĵo: EG‑ALX.

Alp/o/j 1 La plej granda eŭropa montaro, kiu etendiĝas de Mediteraneo ĝis Aŭstrujo. 2 (kun preciziga  nomepiteto) Kelkaj aliaj montaroj aŭ partoj de Alpoj 1: Italaj Alpoj; Japanaj Alpoj; Aŭstraliaj Alpoj; Lunaj  Alpoj. Alt/a/j Alp/o/j. Departemento en Francujo, apud la itala landlimo, sudokcidente de Torino.  Internacia landerokodaĵo: FR‑05. Mar/bord/a/j Alp/o/j. Departemento en Francujo, ĉe Mediteraneo,  apud la itala landlimo. Internacia landerokodaĵo: FR‑06.

Alzac/o. Regiono kun speciala statuso de Francujo, situanta inter Vogezoj 1 kaj Rejno, konsistanta el la  departementoj Supra Rejno kaj Malsupra Rejno. Internacia landerokodaĵo: FR‑6AE. alzac/an/o. Ano de  Alzaco. alzac/a. Rilata al alzacanoj, Alzaco aŭ la ĝermana lingvo tie parolata (internacia  lingvokodaĵo: gsw): alzaca vino.

Amazon/o 1 Rivero en Sud‑Ameriko, kiu fluas de Andoj tra Peruo kaj Kolombio ĝis Brazilo, kie ĝi  enfluas Atlantikon apud la ekvatoro. 2 Brazila ŝtato, en kiu situas granda parto de la amazona  pluvarbaro. Internacia landerokodaĵo: BR‑AM. 3 Departemento en Kolombio, en ties suda parto.  Internacia landerokodaĵo: CO‑AMA. 4 Regiono de Peruo, en ties noda parto. Internacia  landerokodaĵo: PE‑AMA. 5 Venezuela ŝtato, en la suda parto de Venezuelo. Internacia  landerokodaĵo: VE‑Z.

Amerik/o (8OA). Centr‑Amerik/o. Regiono de Ameriko konsistanta el la landoj Gvatemalo, Belizo,  Salvadoro, Honduro, Nikaragvo, Kostariko kaj Panamo. Nord‑Amerik/o. Regiono de Ameriko nuntempe  plej ofte difinata kiel konsistanta el la insulo Gronlando kaj la landoj Kanado, Usono kaj Meksiko; iafoje  ankaŭ Centr‑Ameriko kaj la insuloj en kaj apud la Kariba Maro estas enkalkulataj. Sud‑Amerik/o. La  suda parto de Ameriko, kiun ĉirkaŭas Pacifiko, Atlantiko, la Kariba Maro kaj la orienta limo de Panamo.

Amsterdam/o. La ĉefurbo de Nederlando, situanta en Nord‐Holando.

And/o/j. La plej longa montoĉeno en Sud‑Ameriko, apartiganta Ĉilion disde Argentino kaj Bolivio kaj  etendiĝanta pli norde tra Peruo kaj Ekvadoro, ĝis Kolombio.

Andor/o. Lando en Pireneoj, inter Hispanujo kaj Francujo. Internacia landokodaĵo: AD.

Angol/o. Lando en sudokcidenta Afriko, inter Demokratia Respubliko Kongo kaj Namibio. Internacia  landokodaĵo: AO.

Antigv/o. La ĉefa insulo de Antigvo kaj Barbudo. Antigv/o kaj Barbud/o. Insulara lando en la norda  parto de Malgrandaj Antiloj, konsistanta precipe el Antigvo kaj la pli malgranda insulo Barbudo.  Internacia landokodaĵo: AG.

Antil/o/j. Insularo inter la Kariba Maro kaj Atlantiko, konsistanta el Grandaj Antiloj kaj Malgrandaj Antiloj.  Grand/a/j Antil/o/j. La kvar plej grandaj insuloj en Antiloj (i.a. Kubo kaj Jamajko) kaj la Kajmana  Insularo, situantaj en la norda parto de la Kariba Maro. Mal/grand/a/j Antil/o/j. Ĉeno de pli malgrandaj  insuloj, en la orienta kaj sudorienta partoj de la Kariba Maro, etendiĝanta de Grandaj Antiloj ĝis  Venezuelo kaj laŭlonge de ties bordo.

Antverpen/o 1 Havenurbo en Flandrujo. 2 Provinco de Belgujo, kies ĉefurbo estas Antverpeno 1.  Internacia landerokodaĵo: BE‑VAN.

Apolon/o. Dio de lumo, poezio kaj artoj, filo de Zeŭso, laŭ la antikvaj greka kaj roma mitologioj.

arb/o (FdE). Nigr/a Arb/ar/o. Granda arbarkovrita montaro en sudokcidenta Germanujo, oriente de  Rejno, proksima al la limoj kun Francujo kaj Svislando.

Argentin/o. Lando en Sud‑Ameriko, inter Andoj kaj Atlantiko. Internacia landokodaĵo: AR. Asiri/o. Antikva regno en la norda parto de Mezopotamio, nun parto de Turkujo, Sirio, Irako kaj Irano.

asiri/an/o. Ano de la antikva ĉefgento de Asirio. asiri/a. Rilata al asirianoj, Asirio aŭ la vario de la akada  lingvo tie parolata.

Aten/o 1 La ĉefurbo de Grekujo. 2 Urboŝtato en la antikva Grekujo.

Aŭgsburg/o. Urbo en Germanujo, situanta en Bavarujo, nordokcidente de Munkeno.

aŭstr/o 1 Ano de la ĉefgento de Aŭstrujo, parolanta la germanan lingvon. 2 Ano de Aŭstrujo.  Aŭstr/uj/o. Federacia regno en la suda parto de Mez‑Eŭropo, ĉe la orienta parto de Alpoj. Internacia  landokodaĵo: AT. aŭstr/a. Rilata al aŭstroj aŭ Aŭstrujo. Aŭstr/a Imperi/o. Inter la jaroj 1804 kaj 1867,  imperio konsistanta el Aŭstrujo kaj aliaj landoj sub ties superrego. Aŭstr/uj/o‑Hungar/uj/o. Inter la jaroj  1867 kaj 1918, imperio formita per kunigo de la Aŭstra Imperio kaj parto de la Hungara Regno.  Mal/supr/a Aŭstr/uj/o. Aŭstra federacia lando, en la nordorienta parto de Aŭstrujo. Internacia  landerokodaĵo: AT‑3. Supr/a Aŭstr/uj/o. Aŭstra federacia lando, okcidente de Malsupra Aŭstrujo.  Internacia landerokodaĵo: AT‑4.

Aŭstronezi/o. Tiu parto de la mondo, en kiu vivas aŭstroneziaj gentoj. aŭstronezi/a. Rilata al grupo de  lingvoj kaj gentoj, kiuj originas el Tajvano 1 aŭ suda Ĉinujo, kaj kiuj estas disvastiĝintaj al la insularo de  sudorienta Azio, Mikronezio, Nov‑Gvineo, Melanezio, Polinezio kaj Madagaskaro.

Azerbajĝan/o. Lando situanta okcidente de Kaspio. Internacia landokodaĵo: AZ. azerbajĝan/an/o. Ano  de Azerbajĝano. azerbajĝan/a. Rilata al azerbajĝananoj, Azerbajĝano aŭ la tjurka lingvo tie parolata  (internacia lingvokodaĵo: aze). Okcident/a Azerbajĝan/o. Provinco de Irano, en ties nordokcidenta  parto. Internacia landerokodaĵo: IR‑04. Orient/a Azerbajĝan/o. Provinco de Irano, oriente de Okcidenta  Azerbajĝano. Internacia landerokodaĵo: IR‑03.

Azi/o (8OA). Mal/grand‑Azi/o. Larĝa duoninsulo inter la Nigra Maro, la Egea Maro kaj Mediteraneo.  Orient‑Azi/o. Regiono pli‑malpli konsistanta el Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo. Sud‑Azi/o. Regiono de  Azio nuntempe plej ofte difinata kiel konsistanta el la landoj Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Nepalo,  Butano, Srilanko, Maldivoj kaj ankaŭ (sed ne ĉiam) Afganujo; iafoje ankaŭ Birmo kaj Irano estas  enkalkulataj.

aztek/o. Ano de grupo da indiĝenaj popoloj en centra Meksiko, kies kulturo floris tra meza Ameriko de  la 14‑a jarcento ĝis la alveno de la hispanaj konkerantoj en la jaro 1521. aztek/a. Rilata al aztekoj aŭ ilia  kulturo: azteka sunŝtono; azteka piramido.

Babilon/o. Antikva urbo en Mezopotamio, fama pro siaj muregoj, sia sepŝtupa temploturo kaj siaj  pendoĝardenoj. babilon/an/o. Ano de Babilono. babilon/a. Rilata al babilonanoj, Babilono aŭ la vario  de la akada lingvo tie parolata: babilona konfuzo de lingvoj (Zamenhof).

Bagdad/o 1 La ĉefurbo de Irako, ĉe Tigriso. 2 Gubernio de Irako, en kiu situas Bagdado 1. Internacia  landerokodaĵo: IQ‑BG.

Baham/o/j. Insulara lando en Atlantiko, norde de Kubo. Internacia landokodaĵo: BS. Grand/a 

Baham/o. La plej norda insulo de Bahamoj, ĉirkaŭ 100 kilometrojn oriente de Florido.

Balkan/o 1 Montaro en Bulgarujo. 2 Regiono de Turkmenujo, en ties okcidenta parto. Internacia  landerokodaĵo: TM‑B. balkan/a. Rilata al Balkano aŭ la Balkana Duoninsulo: balkana kulturo; balkana  muziko.

balt/o 1 Ano de unu el la gentoj, kiuj parolas baltan lingvon. 2 Ano de Baltujo. Balt/uj/o. Regiono  konsistanta el Litovujo, Latvujo kaj Estonujo; historie ankaŭ kun kelkaj apudaj regionoj de Rusujo kaj  orienta Prusujo. balt/a. Rilata al baltoj, baltaj lingvoj aŭ Baltujo. balt/a/j lingv/o/j. Hindeŭropaj lingvoj el  la branĉo, al kiu apartenas la litova kaj latva lingvoj: estonoj estas baltoj, sed ilia lingvo ne estas balta  lingvo.

Bangladeŝ/o. Lando ĉe la Bengala Golfo, inter Barato kaj Birmo. Internacia landokodaĵo: BD.

Bankok/o. La ĉefurbo de Tajlando.

bantu/o. Ano de vasta grupo da popoloj en la suda parto de Afriko, karakterizata precipe per la  parenceco de la lingvoj. bantu/a. Rilata al bantuoj: bantuaj lingvoj.

Barat/o. Federacia regno en Azio, okupanta la plej grandan parton de la hinda subkontinento.  Internacia landokodaĵo: IN.

Barbad/o 1 La plej orienta insulo en Malgrandaj Antiloj. 2 Lando situanta sur Barbado 1. Internacia  landokodaĵo: BB.

Barbud/o 1 Insulo de Antigvo kaj Barbudo, ĉirkaŭ 40 kilometrojn norde de Antigvo. 2 Dependa teritorio  de Antigvo kaj Barbudo, situanta sur Barbudo 1. Internacia landerokodaĵo: AG‑10.

Barcelon/o. La ĉefurbo de Katalunujo 2.

Barejn/o. Insulara lando en la Persa Golfo, inter Kataro kaj Sauda Arabujo. Internacia landokodaĵo: BH.

baŝkir/o. Ano de la ĉefgento de Baŝkirujo, parolanta tjurkan lingvon (internacia lingvokodaĵo: bak).  Baŝkir/uj/o. Respubliko en la Rusuja Federacio, inter Volgo kaj Uralo, oriente de Tatarujo. Internacia  landerokodaĵo: RU‑BA. Nacia landerokodaĵo: 02. baŝkir/a. Rilata al baŝkiroj, la baŝkira lingvo aŭ Baŝkirujo.

bavar/o 1 Ano de la ĉefgento de Bavarujo. 2 Ano de Bavarujo. Bavar/uj/o. Germana federacia lando en  la sudorienta parto de Germanujo. Landerokodaĵo: DE‑BY. bavar/a. Rilata al bavaroj, la bavara vario de  la germana lingvo (internacia lingvokodaĵo: bar) aŭ Bavarujo.

Belfast/o. La ĉefurbo de Nord‑Irlando.

Beliz/o 1 Rivero en Belizo 2, kiu enfluas la Kariban Maron norde de Belizo 3. 2 Lando en Centr‑Ameriko,  ĉe la Kariba Maro, nordoriente de Gvatemalo. Internacia landokodaĵo: BZ. 3 Urbo en la orienta parto de  Belizo 2.

belorus/o 1 Ano de la ĉefgento de Belorusujo, parolanta orientslavan lingvon (internacia  lingvokodaĵo: bel). 2 Ano de Belorusujo. Belorus/uj/o. Lando en orienta Eŭropo, oriente de Pollando kaj  sudoriente de Litovujo kaj Latvujo. Internacia landokodaĵo: BY. belorus/a. Rilata al belorusoj, la  belorusa lingvo aŭ Belorusujo.

bengal/o 1 Ano de la ĉefgento de Bengallando, parolanta sanskritidan lingvon (internacia  lingvokodaĵo: ben). 2 Ano de Bengallando. Bengal/land/o. Regiono konsistanta el Bangladeŝo kaj  Okcidenta Bengallando. Okcident/a Bengal/land/o. Barata ŝtato, en la orienta parto de Barato, ĉe la  Bengala Golfo. Internacia landerokodaĵo: IN‑WB. bengal/a. Rilata al bengaloj, la bengala lingvo aŭ Bengallando: bengala fajro (artfajraĵo); bengala tigro; Bengala Golfo; ni povas nun traduki inter 64  malsamaj lingvoj […] kiel la bengala (Kalocsay).

Benin/o. Lando en Okcident‑Afriko, inter Togolando kaj Niĝerio. Internacia landokodaĵo: BJ.

Beograd/o. La ĉefurbo de Serbujo, kaj inter la jaroj 1918 kaj 2003 de Jugoslavujo.

Bergen/o. Havenurbo en la sudokcidenta parto de Norvegujo.

Bern/o 1 Urbo en okcidenta Svislando, la sidejo de la svisaj parlamento kaj registaro. 2 Kantono en  Svislando, kies ĉefurbo estas Berno 1. Internacia landerokodaĵo: CH‑BE.

Bisaŭ/o. La ĉefurbo de Gvineo‑Bisaŭo.

Bizanc/o. Antikva greka urbo, ĉe Bosporo; alinomita Konstantinopolo en la jaro 330.

Bjalistok/o. Urbo en nordorienta Pollando, la naskiĝloko de Zamenhof.

Bocvan/o. Lando en suda Afriko, oriente de Namibio kaj norde de Sud‑Afriko. Internacia  landokodaĵo: BW.

Bogot/o. La ĉefurbo de Kolombio.

bohem/o. Ano de Bohemujo. Bohem/uj/o. Okcidenta parto de Ĉeĥujo, iama reĝlando.

Bolonj/o. Universitata urbo en la norda parto de Italujo, inter Florenco kaj Venecio.

Bon/aer/o 1 La ĉefurbo de Argentino. 2 Provinco de Argentino, en kiu situas Bonaero 1. Internacia  landerokodaĵo: AR‑B.

bord/o (FdE). Ebur‑Bord/o. Lando en Okcident‑Afriko, inter Ganao kaj Liberio. Internacia  landokodaĵo: CI. Lazur/a Bord/o. La mediteranea bordo de sudorienta Francujo.

Borne/o. Insulo en sudorienta Azio, dividita inter Malajzio, Brunejo kaj Indonezio.

bosn/o 1 Ano de la ĉefgento de Bosnujo kaj Hercegovino, parolanta sudslavan lingvon (internacia  lingvokodaĵo: bos). 2 Ano de Bosnujo kaj Hercegovino. Bosn/uj/o. Regiono de la Balkana Duoninsulo,  la norda parto de Bosnujo kaj Hercegovino. Bosn/uj/o kaj Hercegovin/o. Lando en la Balkana Duoninsulo. Internacia landokodaĵo: BA. bosn/a. Rilata al bosnoj, la bosna lingvo, Bosnujo, aŭ Bosnujo kaj Hercegovino.

Boston/o. Havenurbo en la nordorienta parto de Usono, ĉe Atlantiko.

Bospor/o. Markolo en nordokcidenta Turkujo, liganta la Nigran Maron kun la Marmora Maro kaj  formanta la limon inter Eŭropo kaj Malgrand‑Azio.

Brajton/o. Havenurbo en sudorienta Anglujo.

Bratislav/o. La ĉefurbo de Slovakujo.

Brazavil/o. La ĉefurbo de Respubliko Kongo (Kongo Brazavila).

Brazilj/o. La ĉefurbo de Brazilo.

breton/o 1 Ano de la ĉefgento de Bretonujo, parolanta precipe la francan, dum malplimulto parolas la  bretonan lingvon de kelta origino (internacia lingvokodaĵo: bre). 2 Ano de Bretonujo. Breton/uj/o. Duoninsula regiono en nordokcidenta Francujo. Internacia landerokodaĵo: FR‑BRE. breton/a. Rilata al  bretonoj, la bretona lingvo aŭ Bretonujo.

Brunej/o. Lando en sudorienta Azio, ĉe la Sudĉina Maro, en la norda parto de Borneo.  brunej/an/o. Ano de Brunejo. brunej/a. Rilata al brunejanoj, Brunejo aŭ la aŭstronezia lingvo tie  parolata (internacia lingvokodaĵo: kxd), parenca al la malaja.

Brusel/o 1 La ĉefurbo de Belgujo. 2 Regiono de Belgujo, kiu entenas Bruselon 1. Internacia  landerokodaĵo: BE‑BRU.

Budapeŝt/o. La ĉefurbo de Hungarujo.

Bukareŝt/o. La ĉefurbo de Rumanujo.

Burkin/o. Lando en Okcident‑Afriko, norde de Ganao. Internacia landokodaĵo: BF.

Burund/o. Lando en orienta Afriko, inter Tanzanio, Ruando kaj Demokratia Respubliko Kongo.  Internacia landokodaĵo: BI.

Butan/o. Lando en Sud‑Azio, ĉe la orienta parto de Himalajo, inter Tibeto kaj Barato. Internacia  landokodaĵo: BT.

Cezar/o 1 Vira nomo, i.a. de la roma regnestro kaj generalo Gajo Julio Cezaro (100–44 antaŭ nia erao).  2 Imperiestra titolo en la Roma Regno: redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon  de Dio (Nova Testamento). cezar/a. Rilata al Cezaro: homo estas kiel papilio: li vivas en la suno de la  cezara favoro (Lidja Zamenhof).

Ĉad/o 1 Granda lago oriente de Saharo. 2 Lando en meza Afriko, ĉe kies okcidenta landlimo troviĝas  Ĉado 1. Internacia landokodaĵo: TD.

ĉeĉen/o. Ano de la ĉefgento de Ĉeĉenujo, parolanta nordorientkaŭkazan lingvon (internacia  lingvokodaĵo: che). Ĉeĉen/uj/o. Respubliko en la Rusuja Federacio, norde de Kartvelujo. Internacia  landerokodaĵo: RU‑CE. Nacia landerokodaĵo: 20. ĉeĉen/a. Rilata al ĉeĉenoj, la ĉeĉena lingvo aŭ Ĉeĉenujo.

ĉeĥ/o 1 Ano de la ĉefgento de Ĉeĥujo, parolanta okcidentslavan lingvon (internacia lingvokodaĵo: ces).  2 Ano de Ĉeĥujo. Ĉeĥ/uj/o. Lando en Mez‑Eŭropo, inter Aŭstrujo kaj Pollando. Internacia landokodaĵo:  CZ. ĉeĥ/a. Rilata al ĉeĥoj, la ĉeĥa lingvo aŭ Ĉeĥujo.

Ĉenaj/o. La ĉefurbo de la barata ŝtato Tamillando.

Ĉikag/o. Urbo en Usono, ĉe la Grandaj Lagoj.

Ĉili/o. Lando ĉe la okcidenta marbordo de Sud‑Ameriko. Internacia landokodaĵo: CL.

ĉin/o (9OA). Hind/o/ĉin/uj/o. La duoninsulo en sudorienta Azio, kiu entenas Birmon, Tajlandon,  Vjetnamujon, Laoson, Kamboĝon kaj kontinentan Malajzion.

ĉuvaŝ/o. Ano de la ĉefgento de Ĉuvaŝujo, parolanta tjurkan lingvon (internacia lingvokodaĵo: chv).  Ĉuvaŝ/uj/o. Respubliko en la Rusuja Federacio, ĉe Volgo, okcidente de Tatarujo. Internacia  landerokodaĵo: RU‑CU. Nacia landerokodaĵo: 21. ĉuvaŝ/a. Rilata al ĉuvaŝoj, la ĉuvaŝa lingvo aŭ Ĉuvaŝujo.

Dak/o. La ĉefurbo de Bangladeŝo.

Dalas/o. Urbo en Usono, en nordorienta Teksaso.

Damask/o 1 La ĉefurbo de Sirio. 2 Gubernio de Sirio, en kiu situas Damasko 1. Internacia  landerokodaĵo: SY‑DI.

Dancig/o. Iama nomo de Gdansko.

Danub/o. Granda eŭropa rivero, kiu fluas de la Nigra Arbaro en Germanujo, tra centra kaj sudorienta  Eŭropo, ĝis ĝi enfluas la Nigran Maron.

Delhi/o. Urbo en norda Barato. Nov‑Delhi/o. Urbo en la mezo de Delhio, kiu estas ties administra  centro kaj la ĉefurbo de Barato.

Dominik/o 1 Insulo en la mezo de Malgrandaj Antiloj. 2 Lando situanta sur Dominiko 1. Internacia  landokodaĵo: DM. Dominik/a Respublik/o. Lando en Grandaj Antiloj, en la orienta parto de la insulo,  sur kiu situas ankaŭ Haitio. Internacia landokodaĵo: DO.

dravid/o. Ano de unu el la gentoj parolantaj dravidan lingvon. dravid/a. Rilata al dravidoj aŭ la dravidaj  lingvoj. dravid/a/j lingv/o/j. Lingvofamilio konsistanta el la tamila kaj parencaj lingvoj, parolataj en  Srilanko, suda Barato, centra Barato, orienta Barato kaj sudokcidenta Pakistano.

Dresden/o. Urbo en orienta Germanujo, la ĉefurbo de Saksujo 2.

Dublin/o 1 La ĉefurbo de la respubliko Irlando. 2 Graflando de la respubliko Irlando, en kiu situas  Dublino 1. Internacia landerokodaĵo: IE‑D.

Edinburg/o. La ĉefurbo de Skotlando.

Ege/o. Mitologia reĝo de Ateno 2.

egipt/o 1 Ano de la ĉefgento de Egiptujo, parolinta dum antikveco afrikazian lingvon (internacia  lingvokodaĵo: egy), sed parolanta nun araban lingvon (internacia lingvokodaĵo: arz). 2 Ano de Egiptujo.  Egipt/uj/o. Lando en nordorienta Afriko, ĉe Nilo, konata pro sia civilizacio dum antikveco. Internacia  landokodaĵo: EG. egipt/a. Rilata al egiptoj, la egiptaj lingvoj aŭ Egiptujo: egiptaj piramidoj; egipta vario  de la araba lingvo.

Elam/o. Antikva regno, kiu ekzistis inter la 4‑a kaj 1‑a jarmiloj antaŭ nia erao en parto de la nuntempa  Irano, oriente de Tigriso kaj de la Persa Golfo. elam/an/o. Ano de la antikva ĉefgento de Elamo.  elam/a. Rilata al Elamo, elamanoj aŭ ilia lingvo (internacia lingvokodaĵo: elx).

emir/o. Titolo de princo, generalo aŭ guberniestro en islamaj landoj. emir/land/o. Teritorio, kies  suvereno estas emiro. Unu//int/a/j Arab/a/j Emir/land/o/j. Federacio de sep emirlandoj sur la Araba  Duoninsulo, inter la Persa Golfo kaj la Omana Golfo. Internacia landokodaĵo: AE.

era/o. Kronologia sistemo, laŭ kiu oni kalkulas la tempon ekde aparta difinita tempopunkto: la kristana  erao; la erao de la fondo de Romo. ni/a era/o. La erao kalkulata ekde la jaro 1 laŭ la gregoria kaj julia  kalendaroj (ligita, laŭ tradiciaj kalkuloj, al la naskiĝo de Kristo): Julio Cezaro estis murdita en la jaro 44  antaŭ nia erao.

Eritre/o. Lando en orienta Afriko, ĉe la Ruĝa Maro, inter Sudano kaj Ĝibutio. Internacia landokodaĵo:  ER.

etrusk/o. Ano de la ĉefgento de Etruskujo. Etrusk/uj/o. Antikva regno, kiu ekzistis en la okcidenta  parto de meza Italujo dum la unua jarmilo antaŭ nia erao; ĝi fariĝis parto de la Roma Imperio en la jaro  27 antaŭ nia erao. etrusk/a. Rilata al etruskoj, la etruska lingvo aŭ Etruskujo.

Eŭfrat/o. Rivero en okcidenta Mezopotamio, kiu fluas de Turkujo tra Sirio ĝis Irako, kie ĝi kunfluas kun  Tigriso ĉirkaŭ 200 kilometrojn nordokcidente de la Persa Golfo.

Eŭrop/o (FdE). Mez‑Eŭrop/o. Regiono de Eŭropo nuntempe plej ofte difinata kiel konsistanta el la  landoj Aŭstrujo, Ĉeĥujo, Germanujo, Hungarujo, Kroatujo, Liĥtenŝtejno, Pollando, Slovakujo, Slovenujo  kaj Svislando; iafoje estas enkalkulataj ankaŭ kelkaj apudaj landoj. hind/eŭrop/a/j lingv/o/j. Familio  konsistanta el lingvoj parolataj en preskaŭ ĉiuj partoj de Eŭropo kaj en Irano, Afganujo, Pakistano, norda  Barato, Bangladeŝo, Srilanko kaj Maldivoj.

eŭsk/o 1 Ano de la ĉefgento de Eŭskujo 1. 2 Ano de Eŭskujo 1. Eŭsk/uj/o 1 Regiono dividita inter  Hispanujo kaj Francujo, ĉe la okcidenta parto de Pireneoj. 2 Aŭtonoma regiono de Hispanujo, formanta  la sudokcidentan parton de Eŭskujo 1. Internacia landerokodaĵo: ES‑PV. eŭsk/a. Rilata al eŭskoj, ilia  lingvo (internacia lingvokodaĵo: eus) aŭ Eŭskujo.

fenic/o. Ano de la antikva ĉefgento de Fenicujo, parolanta ŝemidan lingvon (internacia  lingvokodaĵo: phn). Fenic/uj/o. Antikva mara imperio, kiu ekzistis ĉe la orienta parto de Mediteraneo,  pli‑malpli en la nunaj Libano kaj Sirio, ekde la tria jarmilo antaŭ nia erao; ĝi estis konkerita de la Roma Regno en la jaro 64 antaŭ nia erao. fenic/a. Rilata al fenicoj, la fenica lingvo aŭ Fenicujo: el la fenica  alfabeto fontas la postaj hebrea, greka, latina kaj araba alfabetoj.

Fiĝi/o. Insulara lando en la orienta parto de Melanezio, ĉirkaŭ 2000 kilometrojn nord‑nordoriente de  Nov‑Zelando. Internacia landokodaĵo: FJ. fiĝi/an/o. Ano de Fiĝio. fiĝi/a. Rilata al fiĝianoj, Fiĝio aŭ la  aŭstronezia lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: fij).

Filadelfi/o. Havenurbo en Usono, sudokcidente de Nov‑Jorko.

Filipin/o/j 1 Insularo en okcidenta Pacifiko. 2 Lando, kiu okupas Filipinojn 1. Internacia landokodaĵo:  PH. filipin/an/o. Ano de Filipinoj. filipin/a. Rilata al filipinanoj, Filipinoj aŭ la aŭstronezia lingvo tie  parolata (internacia lingvokodaĵo: fil).

filiŝt/o. Ano de antikva popolo, loĝanta en teritorio ĉe Mediteraneo, okcidente de la Morta Maro, hodiaŭ parto de Egiptujo, Palestino kaj Israelo. Filiŝt/uj/o. Antikva regno, federacio de pluraj filiŝtaj urboŝtatoj,  kiu ekzistis, ĝis la dua Babilona Imperio ĝin konkeris en la jaro 604 antaŭ nia erao.

finn/o 1 Ano de ĉefgento de Finnlando, parolanta uralan lingvon (internacia lingvokodaĵo: fin). 2 Ano de  Finnlando. Finn/land/o. Lando en norda Eŭropo, nordoriente de la Balta Maro. Internacia landokodaĵo:  FI. finn/a. Rilata al finnoj, la finna lingvo aŭ Finnlando.

flandr/o 1 Ano de la ĉefgento de Flandrujo, parolanta la nederlandan lingvon. 2 Ano de Flandrujo.  Flandr/uj/o 1 Iama graflando, nun dividita inter Nederlando, Belgujo kaj Francujo. 2 Regiono de  Belgujo; ties norda, nederlandlingva parto. Internacia landerokodaĵo: BE‑VLG. flandr/a. Rilata al  flandroj, la flandra vario de la nederlanda lingvo aŭ Flandrujo.

Florenc/o. Urbo en centra Italujo, inter 1865 kaj 1871 la ĉefurbo de Italujo.

Florid/o 1 Duoninsulo, en la sudoriento de Nord‑Ameriko. 2 Usona ŝtato, kiu okupas Floridon 1.  Internacia landerokodaĵo: US‑FL.

Fortalez/o. Havenurbo en la nordorienta parto de Brazilo.

Frankfurt/o 1 Urbo en sudokcidenta Germanujo, ĉe la rivero Majno (Frankfurt/o ĉe Majn/o). 2 Urbo en  orienta Germanujo, apud la pola landlimo, ĉe la rivero Odro (Frankfurt/o ĉe Odr/o).

Friul/o. Regiono en nordorienta Italujo. friul/an/o. Ano de Friulo. friul/a. Rilata al friulanoj, Friulo aŭ la  latinida lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: fur).

gael/o. Ano de kelta popolo, loĝanta en Skotlando kaj Irlando. gael/a. Rilata al gaeloj, la kelta lingvo de  Skotlando (internacia lingvokodaĵo: gla) aŭ la okcidenta branĉo de la keltaj lingvoj, al kiu apartenas la  irlanda (internacia lingvokodaĵo: gle).

Gabon/o. Lando en meza Afriko, okcidente de Respubliko Kongo. Internacia landokodaĵo: GA.

Gaj/o. Vira nomo, en la periodo de la Roma Regno.

galeg/o 1 Ano de la ĉefgento de Galegujo, parolanta iberolatinidan lingvon (internacia  lingvokodaĵo: glg). 2 Ano de Galegujo. Galeg/uj/o. Aŭtonoma regiono en la nordokcidenta parto de  Hispanujo. Internacia landerokodaĵo: ES‑GA. galeg/a. Rilata al galegoj, la galega lingvo aŭ Galegujo.

Galici/o. Regiono norde de Karpatoj, dividita inter Pollando kaj Ukrainujo.

Galile/o. Regiono en la nordo de Palestino kaj la sudo de Libano, kie Jesuo predikis komence.

Gambi/o 1 Granda rivero en Okcident‑Afriko, kiu fluas de norda Gvineo tra Senegalo ĝis Gambio 2, kie  ĝi enfluas Atlantikon. 2 Lando en Okcident‑Afriko, preskaŭ tute ĉirkaŭata de Senegalo. Internacia  landokodaĵo: GM.

Gana/o. Lando en Okcident‑Afriko, ĉe la Gvinea Golfo. Internacia landokodaĵo: GH. Gang/o. Granda rivero en Barato kaj Bangladeŝo, rigardata de la hinduoj kiel sankta.

gaŭl/o. Ano de grupo da antikvaj popoloj, parolanta keltan lingvon (internacia lingvokodaĵo: xtg, xcg)  kaj loĝantaj en Gaŭlujo. Gaŭl/uj/o. Parto de okcidenta Eŭropo, responda pli‑malpli al la nunaj Francujo,  Belgujo, Luksemburgo, okcidenta Svislando, norda Italujo kaj la parto de Germanujo okcidente de  Rejno; ĝin konkeris la Roma Regno en la 2‑a kaj 1‑a jarcentoj antaŭ nia erao. gaŭl/a. Rilata al gaŭloj, la  gaŭla lingvo aŭ Gaŭlujo.

Gdansk/o. Havenurbo en Pollando, ĉe la Balta Maro.

golf/o (FdE). Aden/a Golf/o. Parto de la Hinda Oceano, inter Somalujo kaj Jemeno, kiu ligas la Ruĝan  Maron al la Araba Maro. Alask/a Golf/o. Parto de Pacifiko, ĉe la suda marbordo de Alasko.  Bengal/a Golf/o. Nordorienta parto de la Hinda Oceano, oriente de Barato kaj sude de Bangladeŝo.

Gvine/a Golf/o. Parto de Atlantiko, ĉe la suda bordo de Okcident‑Afriko. Kaliforni/a Golf/o. Randa  maro de Pacifiko, inter la Kalifornia Duoninsulo kaj la meksika ĉeftero. Meksik/a Golf/o. Maro formanta  parton de Atlantiko, ĉirkaŭata precipe de Kubo kaj la nord‑amerika kontinento. Oman/a Golf/o. Golfo  nordoriente de Omano, liganta la Araban Maron kun la Persa Golfo. Pers/a Golf/o. Interna maro en  okcidenta Azio, inter Irano kaj la Araba Duoninsulo. Taj/land/a Golf/o. Okcidenta parto de la Sudĉina  Maro, sudokcidente de Hindoĉinujo.

got/o. Ano de tribo parolanta ĝermanan lingvon (internacia lingvokodaĵo: got), kiu invadis la Roman  Imperion inter la 3‑a kaj 5‑a jarcentoj. got/a. Rilata al gotoj aŭ la gota lingvo.

Gotenburg/o. Havenurbo ĉe la okcidenta marbordo de Svedujo.

Gregori/o. Vira nomo, i.a. de pluraj antikvaj kaj mezepokaj ekleziuloj kaj papoj. gregori/a. Rilata al unu  el la Gregorioj. gregori/a kalendar/o. Kalendaro enkondukita de papo Gregorio la 13‑a en la jaro 1582  por anstataŭi la julian kalendaron.

Grenad/o 1 Insulara lando en la suda parto de Malgrandaj Antiloj. Internacia landokodaĵo: GD. 2 La  ĉefa insulo de Grenado 1.

Grenadin/o/j 1 Insularo inter la insuloj Sankta Vincento kaj Grenado 2, kies norda parto apartenas al la  lando Sankta Vincento kaj Grenadinoj, dum la suda parto apartenas al Grenado 1. 2 Paroĥo de Sankta  Vincento kaj Grenadinoj, situanta sur Grenadinoj 1. Internacia landerokodaĵo: VC‑06.

Grizon/o. Kantono de Svislando, en ties sudorienta parto, inter Liĥtenŝtejno kaj Italujo. Internacia  landerokodaĵo: CH‑GR.

Gronland/o 1 Granda insulo inter Atlantiko kaj la Arkta Oceano, oriente de norda Kanado, plejparte  kovrita de glacio kaj loĝata precipe de inuitoj. 2 Dependa teritorio de Danujo, situanta sur Gronlando 1.  Internacia landokodaĵo: GL. gronland/an/o. Ano de Gronlando. gronland/a. Rilata al gronlandanoj,  Gronlando aŭ la inuita lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: kal).

guĝarat/o 1 Ano de la ĉefgento de Guĝaratlando, parolanta sanskritidan lingvon (internacia  lingvokodaĵo: guj). 2 Ano de Guĝaratlando. Guĝarat/land/o. Barata ŝtato, en la okcidenta parto de  Barato, ĉe la Araba Maro. Internacia landerokodaĵo: IN‑GJ. guĝarat/a. Rilata al guĝaratoj, la guĝarata  lingvo aŭ Guĝaratlando.

Gujan/o. Lando en la nordorienta parto de Sud‑Ameriko, inter Venezuelo kaj Surinamo. Internacia  landokodaĵo: GY. Franc/a Gujan/o. Regiono kaj transmara departemento de Francujo, en la  nordorienta parto de Sud‑Ameriko. Internacia land(er)okodaĵo: GF, FR‑973.

Gvadelup/o 1 Insularo en la mezo de Malgrandaj Antiloj, inter Dominiko kaj Antigvo. 2 Regiono kaj  transmara departemento de Francujo, sur Gvadelupo 1. Internacia land(er)okodaĵo: GP, FR‑971.  gvadelup/an/o. Ano de Gvadelupo. gvadelup/a. Rilata al gvadelupanoj, Gvadelupo aŭ la kreola lingvo  tie parolata (internacia lingvokodaĵo: gcf), bazita sur la franca.

Gvine/o (8OA) Lando en Okcident‑Afriko. Internacia landokodaĵo: GN. Gvine/o‑Bisaŭ/o. Lando en  Okcident‑Afriko, inter Senegalo kaj Gvineo. Internacia landokodaĵo: GW. Ekvator/a Gvine/o. Lando en  meza Afriko, inter Kameruno kaj Gabono. Internacia landokodaĵo: GQ. Nov‑Gvine/o. Granda insulo  norde de Aŭstralio.

Ĝakart/o. La ĉefurbo de Indonezio.

Ĝenev/o 1 Urbo en la sudokcidenta parto de Svislando. 2 Kantono de Svislando, kies ĉefurbo estas  Ĝenevo 1. Internacia landerokodaĵo: CH‑GE.

ĝerman/o. Ano de historia gentaro, de kiu devenas la nuntempaj germanoj, nederlandanoj, angloj,  svedoj, norvegoj, danoj kaj aliaj. Ĝerman/uj/o. Parto de Eŭropo, oriente de Rejno kaj norde de Danubo,  en kiu loĝis la ĝermanoj. ĝerman/a. Rilata al ĝermanoj aŭ la ĝermanaj lingvoj.

Ĝibraltar/o. Dependa teritorio de Britujo, ĉe la suda pinto de la Ibera Duoninsulo. Internacia  landokodaĵo: GI.

Ĝibuti/o 1 Lando en orienta Afriko, ĉe la suda ekstremaĵo de la Ruĝa Maro. Internacia landokodaĵo: DJ.  2 La ĉefurbo de Ĝibutio 1.

Hag/o. Urbo en Nederlando, en Sud‑Holando, sidejo de la nederlandaj parlamento kaj registaro.

Haiti/o. Lando en Grandaj Antiloj, en la okcidenta parto de la insulo, sur kiu situas ankaŭ Dominika  Respubliko. Internacia landokodaĵo: HT. haiti/an/o. Ano de Haitio. haiti/a. Rilata al haitianoj, Haitio aŭ la kreola lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: hat), bazita sur la franca.

Hamburg/o 1 Havenurbo en norda Germanujo. 2 Germana federacia lando, en kiu situas Hamburgo 1.  Internacia landerokodaĵo: DE‑HH.

Hanoj/o. La ĉefurbo de Vjetnamujo.

Havaj/o 1 La plej granda insulo de la Havaja Insularo. 2 Usona ŝtato, kiu okupas la Havajan Insularon  preskaŭ tute. Internacia landerokodaĵo: US‑HI. havaj/an/o. Ano de Havajo. havaj/a. Rilata al havajanoj,  Havajo aŭ la aŭstronezia lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: haw).

Havan/o. La ĉefurbo de Kubo.

Helsink/o. La ĉefurbo de Finnlando.

Hercegovin/o. Regiono sur la Balkana Duoninsulo, la suda parto de Bosnujo kaj Hercegovino.

Himalaj/o. Montaro, kun la plej altaj pintoj en la mondo, norde de la hinda subkontinento. hind/o 1 Ano de unu el la gentoj de la hinda subkontinento, precipe en kuntekstoj, en kiuj temas pri  historia periodo antaŭ la fondiĝo de la modernaj sendependaj sud‑aziaj ŝtatoj. 2 Baratano. Hind/uj/o 1 La hinda subkontinento: la ideo de Kolumbo, ke devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon (Zamenhof). 2 La  Brita Hinda Imperio, kiu situis en Hindujo 1. 3 Barato. Brit/a Hind/uj/o. Tiu parto de la Brita Hinda  Imperio, kiu estis sub rekta regado de Britujo (diference de la vasalaj princlandoj ene de tiu imperio).  Nederland/a

Hind/uj/o. Kolonio de Nederlando, kiu situis en la teritorio de la nuna Indonezio. hind/a. Rilata al la hinda subkontinento, precipe en kuntekstoj, kie gravas historiaj tradicioj: hinda civilizacio,  arto, filozofio; la personaro de “hinda restoracio” en okcidenta lando ofte devenas el Bangladeŝo aŭ Pakistano.

hindi/a lingv/o. Sanskritida lingvo parolata en norda Barato (internacia lingvokodaĵo: hin), kiun  karakterizas altnivela uzo de sanskritaj pruntvortoj.

hindu/o. Ano de hinduismo. hindu/ism/o. Politeisma religio, kies sanktaj tekstoj estas en Sanskrito kaj  kies anoj plejparte loĝas en Barato kaj Nepalo.

Hiroŝim/o 1 Havenurbo en Japanujo, trafita de usona atombombo la 6‑an de Aŭgusto 1945.  2 Gubernio de Japanujo, kies ĉefurbo estas Hiroŝimo 1. Internacia landerokodaĵo: JP‑34.

Holand/o. Parto de Nederlando, laŭlonge de la Norda Maro. Nord‑Holand/o. Provinco en Nederlando,  formanta la nordan parton de Holando. Internacia landerokodaĵo: NL‑NH. Sud‑Holand/o. Provinco en  Nederlando, formanta la sudan parton de Holando. Internacia landerokodaĵo: NL‑ZH.

Hondur/o. Lando en Centr‑Ameriko, inter Gvatemalo kaj Nikaragvo. Internacia landokodaĵo: HN.

Honkong/o 1 Insulo en suda Ĉinujo, en la norda parto de la Sudĉina Maro. 2 Urbo en Ĉinujo, kies suda  parto estas Honkongo 1. 3 Teritorio kun speciala statuso en suda Ĉinujo, en kiu situas Honkongo 2.  Internacia land(er)okodaĵo: HK, CN‑HK.

Honŝu/o. La ĉefa insulo de la japana insularo.

hun/o. Ano de azia popolo, kiu invadis Eŭropon en la 4‑a kaj 5‑a jarcentoj.

ĥalde/o. Ano de la asiria ĉefgento de Ĥaldeujo, parolanta ŝemidan lingvon. Ĥalde/uj/o. Regno en la  sudorienta parto de Mezopotamio, kiu formiĝis en la 10‑a jarcento antaŭ nia erao; asimilita al la dua  Babilona Imperio en la 6‑a jarcento antaŭ nia erao. ĥalde/a. Rilata al ĥaldeoj, la ĥaldea lingvo aŭ Ĥaldeujo.

iber/o 1 Ano de iu el la popoloj, kiuj loĝis en Iberujo dum la prahistorio. 2 Ano de iu el la nunaj landoj de  Iberujo. Iber/uj/o. Ibera Duoninsulo. iber/a. Rilata al iberoj, iberaj lingvoj aŭ Iberujo: ibera skolo de  Esperanta literaturo.

imperi/o (FdE). Akad/a Imperi/o. Imperio regata de Akado, kiu disfloris en Mezopotamio inter la 24‑a  kaj 22‑a jarcentoj antaŭ nia erao. Babilon/a Imperi/o. Ĉiu el la imperioj en Mezopotamio regataj de  Babilono inter la 2‑a jarmilo kaj la jaro 539 antaŭ nia erao. Bizanc/a Imperi/o. Imperio regata de  Konstantinopolo kaj ekzistanta de la jaro 395 ĝis la jaro 1453; la orienta parto de la Roma Imperio post  ties divido. Inka/a Imperi/o. La plej granda imperio en Ameriko antaŭ la invado de la hispanoj,  ekestinta en la altaj regionoj de la nuna Peruo, kaj fine ampleksinta grandan parton de la Pacifika flanko  de Sud‑Ameriko. Otoman/a Imperi/o. Imperio, kiu regis super grandaj partoj de sudorienta Eŭropo,  okcidenta Azio kaj norda Afriko inter la 14‑a jarcento kaj la jaro 1922; ĝi konkeris la Bizancan Imperion  en la jaro 1453. Pers/a Imperi/o. Imperio establita en Irano en la jaro 550 antaŭ nia erao, poste  ampleksinta grandan teritorion inter Egiptujo, la Balkana Duoninsulo kaj centra Azio, ĝis en la jaro 330 antaŭ nia erao konkeris ĝin Aleksandro la Granda. Rom/a Imperi/o. Imperia formo de la Roma Regno  ekde la jaro 27 antaŭ nia erao.

Indonezi/o. Lando sude de kontinenta Azio, konsistanta precipe el Sumatro, Javo, la suda parto de  Borneo, kaj la okcidenta parto de Nov‑Gvineo. Internacia landokodaĵo: ID. indonezi/an/o. Ano de  Indonezio. indonezi/a. Rilata al indonezianoj, Indonezio aŭ la aŭstronezia lingvo tie parolata (internacia  lingvokodaĵo: ind).

Indus/o. Granda rivero en Sud‑Azio, fluanta de Tibeto tra Kaŝmiro kaj Pakistano, kie ĝi enfluas la  Araban Maron apud Karaĉio.

inka/o. Ano de la popolo de la Inkaa Imperio. inka/a. Rilata al inkaoj aŭ la Inkaa Imperio.

insul/o (FdE). Arab/a Du/on/insul/o. Duoninsulo en okcidenta Azio, nordoriente de Afriko, inter la Ruĝa  Maro, la Araba Maro, la Omana Golfo kaj la Persa Golfo. Balkan/a Du/on/insul/o. Duoninsulo en  sudorienta Eŭropo, inter Adriatiko, la Egea Maro, Mediteraneo kaj la Nigra Maro. Iber/a Du/on/insul/o. Duoninsulo en sudokcidenta Eŭropo, sude de Pireneoj. Ital/a Du/on/insul/o. Sudeŭropa mediteranea  duoninsulo, sur kiu situas granda parto de Italujo, Sanmarino kaj Vatikano. Kaliforni/a Du/on/insul/o. Duoninsulo en nordokcidenta Meksiko, etendiĝanta sude de la usona landlimo, laŭlonge de Pacifiko.  Kore/a Du/on/insul/o. Duoninsulo en orienta Azio, inter la Flava Maro kaj la Japana Maro.  Havaj/a Insul/ar/o. Insularo en la norda parto de Polinezio, ĉirkaŭ  3650 kilometrojn okcidente de la  nord‑amerika kontinento. Kajman/a Insul/ar/o 1 Insularo sude de Kubo kaj nordoriente de Honduro, en  Grandaj Antiloj. 2 Transmara teritorio de Britujo, en la okcidenta parto de la Kariba Maro, sur la Kajmana  Insularo 1. Internacia landokodaĵo: KY.

inuit/o. Ano de grupo de indiĝenaj popoloj, loĝantaj en Gronlando, Kanado kaj Alasko.

islam/o. Religio, kies sankta libro estas la Korano. islam/an/o. Kredanto de islamo.

Istanbul/o 1 Havenurbo ĉe Bosporo, kies historia centro situas en la eŭropa parto de Turkujo.  2 Provinco de Turkujo, en kiu situas Istanbulo 1. Internacia landerokodaĵo: TR‑34.

Jamajk/o 1 Insulo en Grandaj Antiloj, sude de Kubo. 2 Lando sur Jamajko 1. Internacia  landokodaĵo: JM. jamajk/an/o. Ano de Jamajko. jamajk/a. Rilata al jamajkanoj, Jamajko aŭ la kreola  lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: jam), bazita sur la angla.

Jav/o. La ĉefa insulo de Indonezio. jav/an/o. Ano de Javo. jav/a. Rilata al javanoj, Javo aŭ la  aŭstronezia lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: jav): java homo (speco de prahomo).

Jemen/o. Lando en la sudokcidenta parto de la Araba Duoninsulo. Internacia landokodaĵo: YE.

Jerusalem/o 1 Urbo situanta sur altebenaĵo inter Mediteraneo kaj la Morta Maro; sankta urbo de la  religioj hebrea, kristana kaj islama. 2 Distrikto de Israelo, en kiu situas Jerusalemo 1. Internacia  landerokodaĵo: IL‑JM.

Jokoham/o. Havenurbo en Japanujo, sude de Tokio.

Jordan/o. Rivero, kiu fluas de la limo inter Libano kaj Sirio tra Israelo kaj la Galilea Lago, ĝis ĝi enfluas  la Mortan Maron.

Jordani/o. Lando en okcidenta Azio, ĉe la orienta bordo de Jordano. Internacia landokodaĵo: JO.

Jork/o (FdE). Urbo en nordorienta Anglujo, ĉe la kunfluejo de du riveroj, fondita de la Roma Regno en la  jaro 71. Nov‑Jork/o 1 Usona ŝtato, en la nordorienta parto de Usono. Internacia landerokodaĵo: US‑NY.  2 Havenurbo en Usono, ĉe Atlantiko, la plej granda urbo de Nov‑Jorko 1.

jorub/o. Ano de la ĉefgento de Jorubolando, parolanta atlantikkongan lingvon (internacia  lingvokodaĵo: yor). Jorub/o/land/o, Jorub/uj/o. Regiono en Okcident‑Afriko, eksa regno, konsistanta el  partoj de Niĝerio, Benino kaj Togolando. jorub/a. Rilata al joruboj, la joruba lingvo aŭ Jorubolando.

jugoslav/o. Ano de Jugoslavujo. Jugoslav/uj/o. Inter la jaroj 1918 kaj 2003, federacia regno sur la  Balkana Duoninsulo, kiu konsistis el Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Makedonujo 4, Montenegro,  Serbujo kaj Slovenujo. Internacia landokodaĵo: YU. jugoslav/a. Rilata al jugoslavoj aŭ Jugoslavujo.

Juli/o. Vira nomo, i.a. de Julio Cezaro. juli/a kalendar/o. Kalendaro enkondukita de Julio Cezaro en la  jaro 46 antaŭ nia erao. Juli/in/o. Virina nomo (karesformo: Julinjo).

Kaboverd/o. Insulara lando en Atlantiko, inter 600 kaj 850 kilometrojn okcidente de Senegalo.  Internacia landokodaĵo: CV. kaboverd/an/o. Ano de Kaboverdo. kaboverd/a. Rilata al kaboverdanoj,  Kaboverdo aŭ la kreola lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: kea), bazita sur la portugala.

Kair/o 1 La ĉefurbo de Egiptujo. 2 Gubernio de Egiptujo, en kiu situas Kairo 1. Internacia  landerokodaĵo: EG‑C.

kajman/o. Besto el la sama familio kiel aligatoro, kun dentoj pli longaj kaj pintaj ol ĉi ties, vivanta en  meza Ameriko kaj Sud‑Ameriko; ĝin karakterizas ventra kiraso formita de sinkovrantaj dupartaj ostecaj  skvamoj kaj manko de osteca naza vando (familio Alligatoridae, subfamilio Caimaninae, precipa genro  Caiman).

Kaliforni/o. Usona ŝtato, laŭlonge de Pacifiko. Internacia landerokodaĵo: US‑CA. Mal/supr/a  Kaliforni/o. Meksika ŝtato, en la norda parto de la Kalifornia Duoninsulo. Internacia  landerokodaĵo: MX‑BCN. Sud/a Mal/supr/a Kaliforni/o. Meksika ŝtato, en la suda parto de la  Kalifornia Duoninsulo. Internacia landerokodaĵo: MX‑BCS.

Kamboĝ/o. Lando en Hindoĉinujo, sude de Laoso, ĉe la Tajlanda Golfo. Internacia landokodaĵo: KH.

Kamerun/o. Lando en meza Afriko, ĉe la Gvinea Golfo, sudoriente de Niĝerio. Internacia  landokodaĵo: CM.

Kanton/o 1 Havenurbo en suda Ĉinujo, ĉe la norda bordo de la Sudĉina Maro. 2 Provinco en suda  Ĉinujo, kies ĉefurbo estas Kantono 1. Internacia landerokodaĵo: CN‑GD.

Karaĉi/o. Havenurbo en Pakistano.

karib/o 1 Ĉeftera karibo. 2 Insula karibo. ĉef/ter/a karib/o. Ano de indiĝena gento vivanta ĉe la riveroj  kaj marbordo de la nordokcidenta parto de kontinenta Sud‑Ameriko. insul/a karib/o. Ano de indiĝena  gento vivanta nun en Dominiko kaj en Sankta Vincento kaj Grenadinoj, sed antaŭe ankaŭ sur aliaj insuloj  en la Kariba Maro. karib/a. Rilata al kariboj aŭ la karibaj lingvoj.

Karpat/o/j. Montaro en Mez‑Eŭropo, etendiĝanta arkoforme de Slovakujo ĝis Rumanujo.

kartvel/o 1 Ano de la ĉefgento de Kartvelujo, parolanta sudkaŭkazan lingvon (internacia  lingvokodaĵo: kat). 2 Ano de Kartvelujo. Kartvel/uj/o. Lando sude de Kaŭkazo 1 kaj nordoriente de  Turkujo. Internacia landokodaĵo: GE. kartvel/a. Rilata al kartveloj, la kartvela lingvo aŭ Kartvelujo.

Kaspi/o. Interna maro kaj la plej granda lago en la mondo, ĉe la limo inter Eŭropo kaj Azio, en kiun  enfluas Volgo.

Kaŝmir/o. Iama hinda reĝlando, nun dividita inter Barato, Pakistano kaj Ĉinujo. kaŝmir/an/o. Ano de  Kaŝmiro. kaŝmir/a. Rilata al kaŝmiranoj, Kaŝmiro aŭ la sanskritida lingvo tie parolata (internacia  lingvokodaĵo: kas).

katalun/o 1 Ano de la ĉefgento de Katalunujo 1, parolanta okcitanlatinidan lingvon (internacia  lingvokodaĵo: cat). 2 Ano de Katalunujo 1. Katalun/uj/o 1 Regiono en la nordorienta parto de Iberujo,  dividita inter Hispanujo, Francujo kaj Andoro. 2 Aŭtonoma regiono en nordorienta Hispanujo, parto de  Katalunujo 1. Internacia landerokodaĵo: ES‑CT. katalun/a. Rilata al katalunoj, la kataluna lingvo aŭ Katalunujo.

Katar/o. Duoninsula lando en la nordorienta parto de la Araba Duoninsulo, ĉe la Persa Golfo. Internacia  landokodaĵo: QA.

Katmandu/o. La ĉefurbo de Nepalo.

Kaŭkaz/o 1 Montaro inter la Nigra Maro kaj Kaspio. 2 Kaŭkazio. kaŭkaz/a. Rilata al Kaŭkazo aŭ la  multaj lingvoj parolataj en Kaŭkazio.

Kaŭkazi/o. Regiono ĉiuflanke de la montaro Kaŭkazo, inter la Nigra Maro kaj Kaspio.

kazaĥ/o 1 Ano de la ĉefgento de Kazaĥujo, parolanta tjurkan lingvon (internacia lingvokodaĵo: kaz). 2 Ano de Kazaĥujo. Kazaĥ/uj/o. Lando, situanta ĉefe en centra Azio kaj parte en orienta Eŭropo,  nordoriente de Kaspio. Internacia landokodaĵo: KZ. kazaĥ/a. Rilata al kazaĥoj, la kazaĥa lingvo aŭ Kazaĥujo.

Kebek/o. Urbo en orienta Kanado.

Kebeki/o. Franclingva provinco de Kanado, kies ĉefurbo estas Kebeko. Internacia landerokodaĵo:  CA‑QC. Rimarko: Ĉi tiu oficialigo de “Kebeki/o” ne estu uzata kiel pravigo por la uzado de aliaj Esperantaj nomoj  de landoj aŭ subdividoj, kiuj finiĝas per “‑io” malgraŭ manko de internacie uzata nomformo, kiu pravigas tiun  esperantigon. “Kebeki/o” estas ĉi‑rilate escepta, ĉar ĉi tiu formo jam estas tiel forte kaj senkonteste enradikiĝinta  en la Esperantan lingvouzon, ke ĉi‑okaze la jama lingvouzo pli gravas ol principoj ĝenerale observindaj ĉe  esperantigo. Vidu ankaŭ la ĉi‑rilatan klarigon en la sekcio Rekomendoj pri nomoj de landoj kaj iliaj subdividoj de la  enkonduko al ĉi tiu dokumento.

kelt/o 1 Ano de hindeŭropa gentaro, kiu invadis grandan parton de Eŭropo kaj Malgrand‑Azio dum la  3‑a jarcento antaŭ nia erao. 2 Homo, kiu devenas de keltoj 1 aŭ de regiono, en kiu kelta lingvo estas  parolata, aŭ estis parolata en pli moderna tempo. kelt/a. Rilata al keltoj aŭ keltaj lingvoj.

Kembriĝ/o. Universitata urbo en Anglujo, norde de Londono.

Kenj/o 1 La plej alta monto en Kenjo 2. 2 Lando en ekvatora orienta Afriko. Internacia landokodaĵo: KE.

kimr/o 1 Ano de la ĉefgento de Kimrujo. 2 Ano de Kimrujo. Kimr/uj/o. Lando en okcidenta Britujo.  Internacia landerokodaĵo: GB‑WLS. kimr/a. Rilata al kimroj, ilia lingvo aŭ Kimrujo: kimra lingvo (kelta  lingvo, internacia lingvokodaĵo: cym). Nova Sud‑Kimr/uj/o. Aŭstralia ŝtato, en la orienta parto de  Aŭstralio. Internacia landerokodaĵo: AU‑NSW.

Kinŝas/o. La ĉefurbo de Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa).

Kiot/o 1 Eksa ĉefurbo de Japanujo, nordoriente de Osako. 2 Gubernio de Japanujo, en kiu situas Kioto  1. Internacia landerokodaĵo: JP‑26.

Kipr/o 1 Insulo en la orienta parto de Mediteraneo, nordokcidente de Libano. 2 Lando sur Kipro 1, kies  norda parto estas okupata de Turkujo ekde la jaro 1974. Internacia landokodaĵo: CY.

kirgiz/o 1 Ano de la ĉefgento de Kirgizujo, parolanta tjurkan lingvon (internacia lingvokodaĵo: kir). 2 Ano  de Kirgizujo. Kirgiz/uj/o. Lando en meza Azio, inter Kazaĥujo kaj Ĉinujo. Internacia landokodaĵo: KG.  kirgiz/a. Rilata al kirgizoj, la kirgiza lingvo aŭ Kirgizujo.

Kiribat/o. Insulara lando en la sudorienta parto de Mikronezio, ĉe la ekvatoro. Internacia  landokodaĵo: KI.

Kolkat/o. Havenurbo en Barato, la ĉefurbo de Okcidenta Bengallando.

Kolombi/o. Lando en la nordokcidenta parto de Sud‑Ameriko, inter Venezuelo kaj Ekvadoro. Internacia  landokodaĵo: CO.

Kolonj/o. Urbo en okcidenta Germanujo, ĉe Rejno.

Kolorad/o 1 Granda rivero en la sudokcidenta parto de Nord‑Ameriko, kiu fluas de la Roka Montaro en  Kolorado 2 ĝis Kalifornio, kie ĝi fluas laŭlonge de ties sudorienta bordo kaj tra nordokcidenta Meksiko,  kie ĝi enfluas la Kalifornian Golfon ĉe ties norda ekstremaĵo. 2 Usona ŝtato, norde de Nov‑Meksiko.  Internacia landerokodaĵo: US‑CO.

Kolumb/o. Familia nomo, i.a. de la fama esplorvojaĝanto Kristoforo Kolumbo (proks. 1451–1506), kiu  ŝipveturis de Eŭropo al Ameriko kvarfoje inter 1492 kaj 1504: ovo de Kolumbo (eltrovaĵo, kiu poste  ŝajnas simpla).

Komor/o/j 1 Insularo en sudorienta Afriko, en la Hinda Oceano, oriente de Mozambiko kaj  nordokcidente de Madagaskaro. 2 Lando, kiu okupas grandan parton de Komoroj 1. Internacia  landokodaĵo: KM. Grand/a Komor/o. La ĉefinsulo de Komoroj 2. komor/an/o. Ano de Komoroj.  komor/a. Rilata al komoranoj, Komoroj aŭ iu el la kvar bantuaj lingvoj tie parolataj (internaciaj  lingvokodaĵoj: swb, wlc, wni, zdj).

Kong/o 1 Granda rivero en meza Afriko. 2 Mez‑afrika lando oriente de Kongo 1, Demokrati/a  Respublik/o Kong/o (Kong/o Kinŝas/a, internacia landokodaĵo: CD). 3 Mez‑afrika lando okcidente de  Kongo 1, Respublik/o Kong/o (Kong/o Brazavil/a, internacia landokodaĵo: CG).

Konstantinopol/o. Dua ĉefurbo de la Roma Imperio (330‑395), poste la ĉefurbo de la Bizanca Imperio  (395‑1453) kaj de la Otomana Imperio (1453‑1922); antaŭ la jaro 330 nomata Bizanco kaj post 1930  Istanbulo.

kontinent/o (1OA). sub/kontinent/o. Parto de kontinento, rigardata kiel geologie, geografie aŭ politike  aparta regiono. hind/a sub/kontinent/o. Regiono de Azio formanta vastan triangulon sude de Himalajo,  inter la Araba Maro kaj la Bengala Golfo; ĝi entenas Baraton, Pakistanon, Bangladeŝon, Nepalon kaj  Butanon; iafoje ankaŭ Srilanko kaj Maldivoj estas enkalkulataj, precipe en kulturgeografiaj kaj geologiaj  kuntekstoj.

Kopenhag/o. La ĉefurbo de Danujo.

kore/o 1 Ano de la ĉefgento de Koreujo, parolanta la korean lingvon (internacia lingvokodaĵo: kor). 2 Ano de Koreujo. Kore/uj/o. Lando en orienta Azio, sur la Korea Duoninsulo; de post la jaro 1948,  dividita en du landojn: Nord‑Koreujo kaj Sud‑Koreujo. Nord‑Kore/uj/o. Lando en orienta Azio, al kiu  apartenas la norda parto de la Korea Duoninsulo. Internacia landokodaĵo: KP. Sud‑Kore/uj/o. Lando en orienta Azio, al kiu apartenas la suda parto de la Korea Duoninsulo. Internacia landokodaĵo: KR. kore/a. Rilata al koreoj, la korea lingvo aŭ Koreujo.

Kornval/o. Graflando kaj iama reĝlando en la sudokcidenta parto de Anglujo. Internacia landerokodaĵo:  GB‑CON. kornval/an/o. Ano de Kornvalo. kornval/a. Rilata al kornvalanoj, Kornvalo aŭ la kelta lingvo  tie parolata (internacia lingvokodaĵo: cor).

Korsik/o 1 Insulo de Francujo, en okcidenta Mediteraneo, sudoriente de la kontinenta parto de  Francujo. 2 Regiono kun speciala statuso, sur Korsiko 1, konsistanta el la departementoj Sud‑Korsiko  kaj Supra Korsiko. korsik/an/o. Ano de Korsiko. Sud‑Korsik/o. Departemento en Francujo, kiu estas la  suda parto de Korsiko 2. Internacia landerokodaĵo: FR‑2A. Supr/a Korsik/o. Departemento en  Francujo, kiu estas la norda parto de Korsiko 2. Internacia landerokodaĵo: FR‑2B. korsik/a. Rilata al  korsikanoj, Korsiko aŭ la italolatinida lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: cos).

Kosov/o. Lando sur la Balkana Duoninsulo, inter Montenegro kaj Nord‑Makedonujo. Internacia  landokodaĵo: XK.

Krakov/o. Urbo en la sudo de Pollando.

Krime/o. Duoninsulo en la norda parto de la Nigra Maro.

Kristofor/o. Vira nomo, i.a. de Kolumbo. Sankt/a Kristofor/o 1 La ĉefa insulo de Sankta Kristoforo kaj  Neviso. 2 Ŝtato de Sankta Kristoforo kaj Neviso, sur Sankta Kristoforo 1. Internacia  landerokodaĵo: KN‑K. Sankt/a Kristofor/o kaj Nevis/o. Insulara lando en la norda parto de Malgrandaj  Antiloj, okcidente de Antigvo kaj Barbudo, konsistanta el Sankta Kristoforo 1 kaj la pli malgranda insulo  Neviso. Internacia landokodaĵo: KN.

kroat/o 1 Ano de la ĉefgento de Kroatujo, parolanta sudslavan lingvon (internacia lingvokodaĵo: hrv). 2 Ano de Kroatujo. Kroat/uj/o. Lando sur la Balkana Duoninsulo, inter Slovenujo, Bosnujo kaj Adriatiko.  Internacia landokodaĵo: HR. kroat/a. Rilata al kroatoj, la kroata lingvo aŭ Kroatujo. serb/o/kroat/a. Rilata al la bosna, kroata, montenegra kaj serba lingvoj, rigardataj kiel unu lingvo. Internacia  lingvokodaĵo: hbs.

kurd/o 1 Ano de la ĉefgento de Kurdujo, parolanta iranan lingvon (internaciaj lingvokodaĵoj: ckb, kmr,  sdh). 2 Ano de Kurdujo. Kurd/uj/o 1 Regiono en okcidenta Azio, dividita inter Armenujo, Irano, Irako,  Sirio kaj Turkujo, precipe loĝata de kurdoj. 2 Provinco de Irano, ĉe la iraka landlimo. Internacia  landerokodaĵo: IR‑12. 3 Aŭtonoma regiono de Irako, en ties nordorienta parto. Internacia landerokodaĵo:  IQ‑KR. kurd/a. Rilata al kurdoj, la kurda lingvo aŭ Kurdujo.

Kuvajt/o 1 La ĉefurbo de Kuvajto 2. 2 Lando sur la Araba Duoninsulo, ĉe la norda parto de la Persa  Golfo. Internacia landokodaĵo: KW.

lag/o (FdE). Galile/a Lag/o. Lago en la nordorienta parto de Israelo. Grand/a/j Lag/o/j. Kvin grandaj  lagoj inter Kanado kaj Usono, en la orienta parto de tiuj landoj.

Lagos/o 1 Urbo en sudokcidenta Niĝerio, ĉe la Gvinea Golfo; eksa ĉefurbo de Niĝerio. 2  Ŝtato de  Niĝerio, en ties sudokcidenta parto, ĉe la Gvinea Golfo. Internacia landerokodaĵo: NG‑LA.

Laos/o. Lando en Hindoĉinujo, inter Tajlando kaj Vjetnamujo. Internacia landokodaĵo: LA.

Latin/o. La lingvo parolata de la antikvaj romanoj (internacia lingvokodaĵo: lat), kaj hodiaŭ ankoraŭ uzata  en la romkatolika eklezio kaj en diversaj sciencaj fakoj: (figurasence) venis fino al mia latino (Zamenhof).  latin/a. Rilata al Latino: latina traduko; la latina (lingvo). latin/id/a/j lingv/o/j. Lingvoj devenintaj el  Latino.

Lesb/o. Insulo de Grekujo en la Egea Maro, hejmo de la samseksema poetino Sapfo. lesb/an/in/o. (figurasence) Samseksemulino.

Lesot/o. Lando en suda Afriko, tute ĉirkaŭata de Sud‑Afriko. Internacia landokodaĵo: LS.

Liĥtenŝtejn/o. Lando en Alpoj, inter Aŭstrujo kaj Svislando. Internacia landokodaĵo: LI.

Lill/o. Urbo en norda Francujo, oriente de Bulonjo ĉe Maro, proksima al la belga landlimo.

Lisbon/o 1 La ĉefurbo de Portugalujo. 2 Distrikto de Portugalujo, en kiu situas Lisbono 1. Internacia  landerokodaĵo: PT‑11.

litov/o 1 Ano de la ĉefgento de Litovujo, parolanta baltan lingvon (internacia lingvokodaĵo: lit). 2 Ano de  Litovujo. Litov/uj/o. Lando ĉe la Balta Maro, sude de Latvujo. Internacia landokodaĵo: LT. litov/a. Rilata  al litovoj, la litova lingvo aŭ Litovujo.

Loren/o. Regiono en orienta Francujo, okcidente de Alzaco, en kiu situas Vogezoj 2 kaj tri aliaj  departementoj. Internacia landerokodaĵo: FR‑54, FR‑55, FR‑57, FR‑88.

Losanĝeles/o. Havenurbo en Usono, en la suda parto de Kalifornio.

Lucern/o 1 Urbo en Svislando, ĉe la Lago de la Kvar Kantonoj. 2 Kantono de Svislando, kies ĉefurbo  estas Lucerno 1. Internacia landerokodaĵo: CH‑LU.

Luci/o. Roma nomo. Sankt/a Luci/o 1 Insulo en Malgrandaj Antiloj, norde de Sankta Vincento. 2 Lando  situanta sur Sankta Lucio 1. Internacia landokodaĵo: LC. sankt/a/luci/an/o. Ano de Sankta Lucio.  sankt/a/luci/a. Rilata al sanktalucianoj, Sankta Lucio aŭ la kreola lingvo tie parolata (internacia  lingvokodaĵo: acf), bazita sur la franca.

Luksemburg/o 1 La ĉefurbo de Luksemburgo 2. 2 Lando en okcidenta Eŭropo, situanta inter Belgujo,  Francujo kaj Germanujo. Internacia landokodaĵo: LU. 3 Kantono de Luksemburgo 2, en kiu situas  Luksemburgo 1. Internacia landerokodaĵo: LU‑LU. luksemburg/an/o. Ano de Luksemburgo.  luksemburg/a. Rilata al luksemburganoj, Luksemburgo aŭ la okcidentĝermana lingvo tie parolata  (internacia lingvokodaĵo: ltz).

Madagaskar/o 1 Granda insulo en la Hinda Oceano, oriente de Mozambiko. 2 Lando, kiu situas sur  Madagaskaro 1. Internacia landokodaĵo: MG.

Madrid/o 1 La ĉefurbo de Hispanujo. 2 Regiono de Hispanujo, en kiu situas Madrido 1. Internacia  landerokodaĵo: ES‑M.

maja/o. Ano de la indiĝena gento, kiu starigis inter la 3‑a kaj la 16‑a jarcentoj potencan regnon en meza  Ameriko. maja/a. Rilata al majaoj aŭ la majaaj lingvoj. maja/a/j lingv/o/j. Familio de lingvoj, parolataj  precipe en Gvatemalo, Meksiko, Belizo, Salvadoro kaj Honduro.

Majenc/o. Urbo en Germanujo, apud la kunfluejo de Rejno kaj Majno.

Majn/o. Rivero en Germanujo, la plej longa alfluanto de Rejno.

Majot/o 1 Insularo en la sudorienta parto de Komoroj 1. 2 Regiono kaj transmara departemento de  Francujo, sur Majoto 1. Internacia land(er)okodaĵo: YT, FR‑976.

makedon/o 1 Ano de Makedonujo 1, parolanta hindeŭropan lingvon parencan al la antikva greka  (internacia lingvokodaĵo: xmk). 2 Ano de la ĉefgento de Makedonujo 2, parolanta sudslavan lingvon  (internacia lingvokodaĵo: mkd). 3 Ano de Nord‑Makedonujo. Makedon/uj/o 1 Reĝlando norde de la  antikva Grekujo, ĉe la Egea Maro; ĝi estis konkerita de la Roma Regno en la jaro 168 antaŭ nia erao.  2 Nuntempa regiono sur la Balkana Duoninsulo, kies ĉefaj partoj apartenas al Bulgarujo, Grekujo kaj  Nord‑Makedonujo, dum malpli grandaj partoj apartenas al Albanujo, Serbujo kaj Kosovo. 3 Parto de la  nuntempa Grekujo, kiu dum antikveco apartenis al Makedonujo 1, nun dividita inter tri regionoj:  Orient/a Makedon/uj/o kaj Trak/uj/o (internacia landerokodaĵo: GR‑A), Centr/a Makedon/uj/o

(internacia landerokodaĵo: GR‑B) kaj Okcident/a Makedon/uj/o (internacia landerokodaĵo: GR‑C).  4 Iama federacia respubliko (1944‑1991) de Jugoslavujo, sur la sama teritorio kiel la nuna  Nord‑Makedonujo. Nord‑Makedon/uj/o. Lando sur la Balkana Duoninsulo, inter Albanujo kaj Bulgarujo,  okupanta la nordokcidentan teritorion de Makedonujo 2. Internacia landokodaĵo: MK. makedon/a.

Rilata al makedonoj, la makedonaj lingvoj, Makedonujo aŭ Nord‑Makedonujo.

malaj/o. Ano de gento, parolanta aŭstronezian lingvon (internacia lingvokodaĵo: msa) kaj loĝanta  precipe en Malajzio kaj orienta Sumatro. malaj/a. Rilata al malajoj aŭ la malaja lingvo.

Malajzi/o. Federacia konstitucia monarĥio en sudorienta Azio, konsistanta el kontinenta parto kaj parto  sur Borneo, disigitaj de la Sudĉina Maro. Internacia landokodaĵo: MY.

Malavi/o. Lando en sudorienta Afriko, inter Zambio, Tanzanio kaj Mozambiko. Internacia  landokodaĵo: MW.

Maldiv/o/j 1 Insularo en Sud‑Azio, en la Hinda Oceano, ĉirkaŭ 600 kilometrojn sudokcidente de la suda  pinto de la hinda subkontinento. 2 Lando, kiu okupas Maldivojn 1. Internacia landokodaĵo: MV.  maldiv/an/o. Ano de Maldivoj. maldiv/a. Rilata al maldivanoj, Maldivoj aŭ la sanskritida lingvo tie  parolata (internacia lingvokodaĵo: div).

Mali/o. Lando en okcidenta Afriko, sudokcidente de Alĝerio. Internacia landokodaĵo: ML.

Malt/o 1 Insulara lando en Mediteraneo, inter Sicilio kaj Nord‑Afriko. Internacia landokodaĵo: MT. 2 La  ĉefa insulo de Malto 1. malt/an/o. Ano de Malto. malt/a. Rilata al maltanoj, Malto aŭ la ŝemida lingvo  tie parolata (internacia lingvokodaĵo: mlt): malta ordeno (kavalira ordeno kristana).

Manil/o. La ĉefurbo de Filipinoj.

mar/o (FdE). Arab/a Mar/o. Randa maro inter Afriko kaj Barato, en la norda parto de la Hinda Oceano.  Balt/a Mar/o. Interna maro en norda Eŭropo, formanta parton de Atlantiko kaj etendiĝanta inter Danujo  kaj Finnlando. Blank/a Mar/o. Randa maro formanta parton de la Arkta Oceano, ĉe la nordokcidenta  marbordo de Rusujo. Ege/a Mar/o. Parto de Mediteraneo, situanta inter Grekujo kaj Turkujo.

Filipin/a Mar/o. Randa maro en la okcidenta parto de Pacifiko, oriente de Filipinoj. Flav/a Mar/o. Randa maro inter Ĉinujo kaj la Korea Duoninsulo, la nordokcidenta parto de la Orientĉina Maro.  Japan/a Mar/o. Randa maro de Pacifiko, ĉirkaŭata de Japanujo, la Korea Duoninsulo kaj la orienta  bordo de Rusujo. Karib/a Mar/o. Randa maro inter Sud‑Ameriko, Centr‑Ameriko kaj Antiloj.  Kaspi/a Mar/o. Kaspio. Koral/a Mar/o. Randa maro de suda Pacifiko, ĉe la nordorienta marbordo de  Aŭstralio. Marmor/a Mar/o. Interna maro en nordokcidenta Turkujo, inter la Egea Maro kaj la Nigra  Maro. Mort/a Mar/o. Sala lago okcidente de Jordanio, en kiun fluas Jordano. Nigr/a Mar/o. Interna  maro inter Eŭropo kaj Azio, oriente de la Balkana Duoninsulo kaj norde de Malgrand‑Azio, ligita al  Mediteraneo. Nord/a Mar/o. Parto de Atlantiko inter la nordokcidentaj bordoj de la eŭropa kontinento  kaj Britujo. Orient/ĉin/a Mar/o. Maro en la okcidenta parto de Pacifiko, oriente de Ĉinujo. Ruĝ/a Mar/o  1 Maro inter Afriko kaj la Araba Duoninsulo, etendiĝanta ĝis la Adena Golfo. 2 Gubernio de Egiptujo, en  ties sudorienta parto, laŭlonge de la Ruĝa Maro 1. Internacia landerokodaĵo: EG‑BA. 3 Ŝtato de  Sudano, en ties nordorienta parto, laŭlonge de la Ruĝa Maro 1. Internacia landerokodaĵo: SD‑RS.

Sargas/a Maro. Parto de Atlantiko, ĉirkaŭata de oceanaj fluoj, kiun distingas ĝia aparta riĉeco je  sargasoj kaj ĝia plej ofte kvieta surfaco kun aparte malhelblua koloro. Sud/ĉin/a Mar/o. Maro en la  okcidenta parto de Pacifiko, sude de Ĉinujo.

Maraton/o. Urbo de Grekujo, fama pro la venko de Ateno super la Persa Imperio en la jaro 490 antaŭ nia erao. maraton/o. Vetkuro laŭ distanco de 42,195 kilometroj.

Marsejl/o. Havenurbo en suda Francujo, oriente de Montpeliero.

Marŝal/o/j 1 Insularo en la orienta parto de Mikronezio 1, norde de Nauro kaj oriente de Mikronezio 2. 2 Lando, kiu okupas Marŝalojn 1. Internacia landokodaĵo: MH. marŝal/an/o. Ano de Marŝaloj. marŝal/a. Rilata al marŝalanoj, Marŝaloj aŭ la aŭstronezia lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: mah).

Martinik/o 1 Insulo en la mezo de Malgrandaj Antiloj, inter Dominiko kaj Sankta Lucio. 2 Regiono kaj  transmara departemento de Francujo, sur Martiniko 1. Internacia land(er)okodaĵo: MQ, FR‑972.  martinik/an/o. Ano de Martiniko. martinik/a. Rilata al martinikanoj, Martiniko aŭ la vario de la  gvadelupa lingvo tie parolata.

maŭr/o 1 Dum antikveco, nomo donata de la romanoj al la loĝantoj de la Maŭritania Regno en  nordokcidenta Afriko. 2 Dum mezepoko, nomo donata de la eŭropanoj al la islamaj loĝantoj de  nordokcidenta Afriko, la Ibera Duoninsulo, Sicilio kaj Malto: maŭra arĥitekturo en Hispanujo.

Maŭrici/o 1 La ĉefa insulo en Maŭricio 2. 2 Insulara lando en la Hinda Oceano, ĉirkaŭ 900 kilometrojn  oriente de Madagaskaro. Internacia landokodaĵo: MU. maŭrici/an/o. Ano de Maŭricio. maŭrici/a. Rilata  al maŭricianoj, Maŭricio aŭ la kreola lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: mfe), bazita sur la  franca.

Maŭritani/o. Lando en Okcident‑Afriko, nordoriente de Senegalo 2. Internacia landokodaĵo: MR.

Meksik/o (8OA). Nov‑Meksik/o. Usona ŝtato, okcidente de Teksaso kaj sude de Kolorado 2, ĉe la suda  parto de la Roka Montaro. Internacia landerokodaĵo: US‑NM.

Melanezi/o. Parto de Oceanio, konsistanta el Nov‑Gvineo kaj grupo de insularoj en okcidenta Pacifiko,  sude de Mikronezio kaj okcidente de Polinezio.

Mezopotami/o. Historia regiono, kiu grandparte troviĝas inter Tigriso kaj Eŭfrato, hodiaŭ parto precipe  de Irako.

Mikronezi/o 1 Parto de Oceanio, konsistanta el grupo de insularoj en okcidenta Pacifiko, oriente de  Filipinoj. 2 Insulara federacia lando en la sudokcidenta parto de Mikronezio 1, nordoriente de  Nov‑Gvineo. Internacia landokodaĵo: FM.

Milan/o. Urbo en norda Italujo, inter Torino kaj Venecio.

moldav/o 1 Ano de la ĉefgento de Moldavujo, parolanta la rumanan lingvon. 2 Ano de Moldavujo.  Moldav/uj/o. Lando de orienta Eŭropo, inter Rumanujo kaj Ukrainujo. Internacia landokodaĵo: MD.  moldav/a. Rilata al moldavoj, la moldava vario de la rumana lingvo aŭ Moldavujo.

Monak/o 1 La ĉefurbo de Monako 2. 2 Lando ĉe la orienta parto de la Lazura Bordo, proksime de la  franc‑itala landlimo. Internacia landokodaĵo: MC.

mongol/o 1 Ano de la ĉefgento de Mongolujo, parolanta la mongolan lingvon (internacia lingvokodaĵo:  mon). 2 Ano de Mongolujo. Mongol/uj/o 1 Regiono en Azio, sude de Siberio, dividita inter Mongolujo 2,  Ĉinujo kaj Rusujo. 2 Lando en meza Azio, en la norda parto de Mongolujo 1. Internacia  landokodaĵo: MN. mongol/a. Rilata al mongoloj, al la mongola lingvo aŭ Mongolujo.

mont/o (FdE). Blank/a Mont/o. Monto ĉe la limo inter Francujo, Italujo kaj Svislando, la plej alta monto  en Alpoj. Rok/a Mont/ar/o. Montaro en la okcidenta parto de Nord‑Ameriko, kiu etendiĝas liniforme de  okcidenta Kanado ĝis la sudokcidenta parto de Usono.

Montenegr/o. Lando en sudorienta Eŭropo, ĉe la adriatika flanko de la Balkana Duoninsulo. Internacia  landokodaĵo: ME. montenegr/an/o. Ano de Montenegro. montenegr/a. Rilata al montenegranoj,  Montenegro aŭ la sudslava lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: cnr).

Montevide/o 1 La ĉefurbo de Urugvajo. 2 Departemento en Urugvajo, en kiu situas Montevideo 1.  Internacia landerokodaĵo: UY‑MO.

Montpelier/o. Urbo en suda Francujo, ĉe la mediteranea bordo de Okcitanujo 2.

Montreal/o. Havenurbo en Kanado, en Kebekio.

Moravi/o. Orienta parto de Ĉeĥujo.

Moskv/o. La ĉefurbo de Rusujo, kaj inter la jaroj 1922 kaj 1991 de Sovet‑Unio.

Mozambik/o. Lando en sudorienta Afriko, sude de Tanzanio. Internacia landokodaĵo: MZ.

Mumbaj/o. Havenurbo ĉe la okcidenta marbordo de Barato.

Munken/o. Urbo en suda Germanujo, la ĉefurbo de la federacia lando Bavarujo.

Nagasak/o 1 Havenurbo en Japanujo, trafita de usona atombombo tri tagojn post Hiroŝimo.  2 Gubernio de Japanujo, kies ĉefurbo estas Nagasako 1. Internacia landerokodaĵo: JP‑42.

Namibi/o. Lando en la okcidento de suda Afriko. Internacia landokodaĵo: NA.

Napol/o. Urbo en la okcidenta parto de suda Italujo. napol/an/o. Ano de Napolo. napol/a. Rilata al  napolanoj, Napolo aŭ la vario de la itala lingvo parolata en la suda parto de la itala ĉeftero (internacia  lingvokodaĵo: nap).

Naur/o 1 Insulo en la nordorienta parto de Melanezio, sude de Marŝaloj kaj norde de Vanuatuo.  2 Lando sur Nauro 1. Internacia landokodaĵo: NR. naur/an/o. Ano de Nauro. naur/a. Rilata al nauranoj,  Nauro aŭ la aŭstronezia lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: nau).

Nepal/o. Lando en Azio, inter Barato kaj Tibeto. Internacia landokodaĵo: NP. nepal/an/o. Ano de  Nepalo. nepal/a. Rilata al nepalanoj, Nepalo aŭ la sanskritida lingvo tie parolata (internacia  lingvokodaĵo: nep).

Nevis/o 1 Insulo de Sankta Kristoforo kaj Neviso, ĉirkaŭ 3 kilometrojn sudoriente de Sankta Kristoforo.  2 Ŝtato de Sankta Kristoforo kaj Neviso, sur Neviso 1. Internacia landerokodaĵo: KN‑N.

Niĝer/o 1 Granda rivero en Okcident‑Afriko, kiu fluas de sudorienta Gvineo tra Malio kaj Niĝero,  laŭlonge de ties limo kun Benino, ĝis Niĝerio, kie ĝi enfluas la Gvinean Golfon. 2 Lando en  Okcident‑Afriko, sudoriente de Alĝerio. Internacia landokodaĵo: NE. 3  Ŝtato de Niĝerio, en ties  okcidenta parto, tra kiu fluas Niĝero 1. Internacia landerokodaĵo: NG‑NI.

Niĝeri/o. Lando en Okcident‑Afriko, ĉe la Gvinea Golfo. Internacia landokodaĵo: NG.

Nil/o. Rivero en orienta Afriko, la plej longa en Afriko, kiu post la kunfluo de Blanka Nilo kaj Blua Nilo en  Sudano fluas ĝis Egiptujo, kie ĝi enfluas Mediteraneon. Blank/a Nil/o 1 Alfluanto de Nilo, kiu fluas de  Ugando tra Sud‑Sudano ĝis Sudano, kie ĝi kunfluas kun Blua Nilo. 2 Ŝtato de Sudano, en ties suda  parto, nordokcidente de Blua Nilo 2. Internacia landerokodaĵo: SD‑NW. Blu/a Nil/o 1 Alfluanto de Nilo,  kiu fluas de norda Etiopujo ĝis Sudano, kie ĝi kunfluas kun Blanka Nilo. 2 Ŝtato de Sudano, en ties  sudorienta parto. Internacia landerokodaĵo: SD‑NB.

Nurenberg/o. Urbo en Germanujo, en la federacia lando Bavarujo.

ocean/o (1OA). Arkt/a Ocean/o. Oceano norde de Nord‑Ameriko, Eŭropo kaj Azio, en kiu situas la  Norda Poluso. Hind/a Ocean/o. Oceano ĉirkaŭata de Afriko, Azio, Aŭstralio kaj la Suda Oceano.  Sud/a Ocean/o. Oceano ĉirkaŭanta Antarkton kaj situanta en la regiono kun pli ol 60‑grada suda  latitudo.

Oceani/o. Mondoparto konsistanta el Aŭstralio kaj la ĉirkaŭantaj insuloj.

Odes/o 1 Urbo en Ukrainujo, ĉe la Nigra Maro. 2 Regiono en sudokcidenta Ukrainujo, kiu entenas  Odeson 1. Internacia landerokodaĵo: UA‑51.

Odr/o. Rivero, kiu fluas de Ĉeĥujo tra Pollando, kie ĝi formas parton de ties landlimo kun Germanujo,  ĝis ĝi enfluas la Baltan Maron.

okcitan/o. Ano de Okcitanujo 1, precipe se portanto de la okcitana kulturo kaj parolanto de ties  okcitanlatinida lingvo (internacia lingvokodaĵo: oci). Okcitan/uj/o 1 Partoj de suda Francujo, nordorienta  Hispanujo kaj nordokcidenta Italujo, en kiuj estas aŭ estis parolataj dialektoj de la okcitana lingvo. 2  Regiono en suda Francujo, ĉe Pireneoj kaj apud Mediteraneo. Internacia landerokodaĵo: FR‑OCC.  okcitan/a. Rilata al okcitanoj, la okcitana lingvo aŭ Okcitanujo.

Okinav/o 1 Insulo de Japanujo, inter la Orientĉina Maro kaj Pacifiko. 2 Gubernio de Japanujo,  konsistanta el Okinavo 1 kaj kelkaj el la pli malgrandaj insuloj inter la japana ĉeftero kaj Tajvano 1.  Internacia landerokodaĵo: JP‑47. okinav/an/o. Ano de Okinavo. okinav/a. Rilata al okinavanoj, Okinavo  aŭ la lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: ryu), parenca al la japana.

Oksford/o. Universitata urbo en Anglujo, nordokcidente de Londono.

Olimp/o. La plej alta monto en Grekujo, laŭ la mitologio la restadejo de la antikvaj grekaj dioj. Olimpi/o. Urbo en Grekujo, kie okazis la unuaj Olimpiaj ludoj. Olimpi/a/j lud/o/j 1 Sportkonkursoj,  okazintaj en Olimpio dum antikveco. 2 Internaciaj sportkonkursoj, okazantaj ĉiun kvaran jaron ekde  1896 en malsamaj landoj.

Oman/o. Lando en la sudorienta parto de la Araba Duoninsulo. Internacia landokodaĵo: OM.

Osak/o 1 Havenurbo en Japanujo, sudokcidente de Kioto. 2 Gubernio de Japanujo, kies ĉefurbo estas  Osako 1. Internacia landerokodaĵo: JP‑27.

Osl/o 1 La ĉefurbo de Norvegujo. 2 Distrikto de Norvegujo, en kiu situas Oslo 1. Internacia  landerokodaĵo: NO‑03.

otoman/o. Ano de unu branĉo el la turka popolo, kiu kreis la Otomanan Imperion. otoman/a. Rilata al  otomanoj aŭ la Otomana Imperio.

Palaŭ/o. Insulara lando en la sudokcidenta parto de Mikronezio 1, okcidente de Mikronezio 2.  Internacia landokodaĵo: PW. palaŭ/an/o. Ano de Palaŭo. palaŭ/a. Rilata al palaŭanoj, Palaŭo aŭ la  aŭstronezia lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: pau).

Palestin/o 1 Lando en okcidenta Azio, sude de Libano. Internacia landokodaĵo: PS. 2 Historia lando,  kie troviĝas nun Israelo kaj Palestino 1.

Papu/o. Provinco de Indonezio, en la nordokcidenta parto de Nov‑Gvineo. Internacia  landerokodaĵo: ID‑PA. Papu/o‑Nov‑Gvine/o. Lando en la orienta parto de Nov‑Gvineo. Internacia  landokodaĵo: PG. papu/a/j lingv/o/j. Grupo de lingvoj parolataj en Nov‑Gvineo, kiuj estas nek  aŭstroneziaj, nek aŭstraliaj.

Parnas/o. Monto en Grekujo, laŭ la mitologio la restadejo de Apolono kaj la muzoj.

Pekin/o. La ĉefurbo de Ĉinujo.

Pensilvani/o. Usona ŝtato, en la nordorienta parto de Usono, sude kaj sudokcidente de Nov‑Jorko 1.

pers/o. Ano de la ĉefgento de Persujo, parolanta iranan lingvon (internacia lingvokodaĵo: fas).  Pers/uj/o. Alia nomo por Irano, uzata de okcidentanoj, precipe antaŭ la jaro 1935. pers/a. Rilata al  persoj, la persa lingvo aŭ Persujo.

Peterburg/o, Sankt‑Peterburg/o. Havenurbo en Rusujo, ĉe la Balta Maro.

Pirene/o/j. Montoĉeno inter Hispanujo kaj Francujo. Alt/a/j Pirene/o/j. Departemento en Francujo,  oriente de Atlantikaj Pireneoj. Internacia landerokodaĵo: FR‑65. Atlantik/a/j Pirene/o/j. Departemento  en Francujo, en ties sudokcidenta ekstremaĵo. Internacia landerokodaĵo: FR‑64. Orient/a/j Pirene/o/j. Departemento en Francujo, ĉe la sudokcidenta parto de ties mediteranea marbordo. Internacia  landerokodaĵo: FR‑66.

portugal/o 1 Ano de la ĉefgento de Portugalujo, parolanta iberolatinidan lingvon (internacia  lingvokodaĵo: por). 2 Ano de Portugalujo. Portugal/uj/o. Lando en sudokcidenta Eŭropo, okcidente de  Hispanujo, ĉe Atlantiko. Internacia landokodaĵo: PT. portugal/a. Rilata al portugaloj, la portugala lingvo  aŭ Portugalujo.

Prag/o. La ĉefurbo de Ĉeĥujo, kaj antaŭe de Bohemujo kaj de Ĉeĥoslovakujo.

Principe/o. Insulo de Santomeo kaj Principeo, ĉirkaŭ 150 kilometrojn nordoriente de Santomeo 1.

prus/o 1 Ano de la ĉefgento de Prusujo, parolinta dum mezepoko baltan lingvon (internacia  lingvokodaĵo: prg) kaj poste la germanan lingvon. 2 Ano de Prusujo. Prus/uj/o. Iama germana reĝlando,  sude de la Balta Maro, kiu iom post iom aneksis grandan parton de Germanujo ĝis Rejno; malfondita en  la jaro 1947. prus/a. Rilata al prusoj aŭ Prusujo.

Raŭm/o. Urbo ĉe la okcidenta bordo de Finnlando.

regn/o (FdE). Hungar/a Regn/o. Reĝlando en Mez‑Eŭropo ekzistanta inter la jaroj 1000 kaj 1918,  precipe sur la teritorio de la nuna Hungarujo. Rom/a Regn/o. Regno regata de Romo ekde la 8‑a  jarcento antaŭ nia erao, kiu en la 4‑a jarcento de nia erao dispartiĝis en okcidentan regnon, regatan de  Romo ĝis ties falo en la jaro 476, kaj orientan regnon, regatan de Konstantinopolo, kiu regno plu ekzistis  en la formo de la Bizanca Imperio ĝis ties falo en la jaro 1453.

Rejkjavik/o. La ĉefurbo de Islando.

Rejn/o. Rivero, kiu fluas de Svislando tra Germanujo ĝis Nederlando, kie ĝi enfluas la Nordan Maron.  Supr/a Rejn/o. Departemento en Francujo, formanta la sudan parton de Alzaco. Internacia  landerokodaĵo: FR‑68. Mal/supr/a Rejn/o. Departemento en Francujo, formanta la nordan parton de  Alzaco. Internacia landerokodaĵo: FR‑67.

Reuni/o 1 Insulo en la okcidenta parto de la Hinda Oceano, inter Maŭricio kaj Madagaskaro. 2 Regiono  kaj transmara departemento de Francujo, sur Reunio 1. Internacia land(er)okodaĵo: RE, FR‑974.  reuni/an/o. Ano de Reunio. reuni/a. Rilata al reunianoj, Reunio aŭ la kreola lingvo tie parolata  (internacia lingvokodaĵo: rcf), bazita sur la franca.

Riodeĵanejr/o 1 Havenurbo en la sudorienta parto de Brazilo, ĉe Atlantiko. 2 Brazila ŝtato, kies ĉefurbo  estas Riodeĵanejro 1. Internacia landerokodaĵo: BR‑RJ.

Rom/o. La ĉefurbo de Italujo kaj de la antikva Roma Regno.

romanĉ/o 1 Ano de la ĉefgento de Romanĉujo, parolanta latinidan lingvon (internacia  lingvokodaĵo: roh). 2 Ano de Romanĉujo. Romanĉ⁠⁠/uj/o. Parto de sudorienta Svislando, precipe  Grizono, kaj nordorienta Italujo, precipe Friulo, kie loĝas la romanĉoj. romanĉ/a. Rilata al romanĉoj, la  romanĉa lingvo aŭ Romanĉujo.

Roterdam/o. Havenurbo en Nederlando, en Sud‑Holando.

Ruand/o. Lando en orienta Afriko, inter Ugando kaj Burundo. Internacia landokodaĵo: RW.

Sahar/o. Granda dezerto en norda Afriko, etendiĝanta de Atlantiko ĝis la Ruĝa Maro.

saks/o 1 Ano de ĝermana tribo, loĝanta precipe en Saksujo 1; parto de tiu tribo konkeris Anglujon en la  5‑a jarcento. 2 Ano de Saksujo 2. Saks/uj/o 1 Iama duklando kaj reĝlando, situanta en tiu  nordokcidenta parto de Germanujo, kiu pli‑malpli respondas al la nuna Malsupra Saksujo. 2 Germana  federacia lando situanta en orienta Germanujo, apud la limoj kun Pollando kaj Ĉeĥujo. Internacia  landerokodaĵo: DE‑SN. Mal/supr/a Saks/uj/o. Germana federacia lando situanta en nordokcidenta  Germanujo, apud la Norda Maro. Internacia landerokodaĵo: DE‑NI.

Salomon/o/j 1 Insularo en la norda parto de Melanezio, oriente de Papuo‑Nov‑Gvineo kaj  nordokcidente de Vanuatuo. 2 Lando, kiu okupas la sudorientan parton de Salomonoj 1. Internacia  landokodaĵo: SB.

Salvador/o. Lando en Centr‑Ameriko, ĉe Pacifiko, sudokcidente de Honduro. Internacia  landokodaĵo: SV.

Samarkand/o 1 Urbo en orienta Uzbekujo, ĉirkaŭ 50 kilometrojn okcidente de ties limo kun Taĝikujo. 2 Regiono de Uzbekujo, kiu entenas Samarkandon 1. Internacia landerokodaĵo: UZ‑SA.

Samo/o. Insulara lando en la okcidenta parto de Polinezio, inter Nov‑Zelando kaj Havajo. Internacia  landokodaĵo: WS. samo/an/o. Ano de Samoo. samo/a. Rilata al samoanoj, Samoo aŭ la aŭstronezia  lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: smo).

Sanfrancisk/o. Havenurbo en Usono, en la norda parto de Kalifornio.

Sanmarin/o 1 La ĉefurbo de Sanmarino 2. 2 Lando tute ĉirkaŭata de Italujo, oriente de Florenco.  Internacia landokodaĵo: SM.

Sanpaŭl/o 1 La ĉefurbo de Sanpaŭlo 2. 2 Brazila ŝtato, situanta en sudorienta Brazilo. Internacia  landerokodaĵo: BR‑SP.

Sanskrit/o 1 Lingvo kodigita de la gramatikisto Pāṇini ĉirkaŭ la 4‑a jarcento antaŭ nia erao kaj  funkciinta kiel norma kultura lingvo en la antikva kaj mezepoka Hindujo. Internacia lingvokodaĵo: san. 2 Unu el la lingvoj parolataj en la antikva Hindujo, kies parolantoj povis reciproke kompreni sin, kaj sur kiuj  baziĝis la kodigo de Sanskrito 1: la epopeoj ekzemplas la “epopean Sanskriton”. sanskrit/a. Rilata al Sanskrito: la sanskrita (lingvo). sanskrit/id/a/j lingv/o/j. Lingvoj devenintaj el Sanskrito 2.

Santiag/o 1 La ĉefurbo de Ĉilio (Santiag/o de Ĉili/o). 2 Granda urbo ĉe la sudorienta marbordo de  Kubo (Santiag/o de Kub/o). 3 Provinco de Kubo, en kiu situas Santiago 2. Internacia  landerokodaĵo: CU‑13.

Santome/o 1 La ĉefa insulo de Santomeo kaj Principeo, ĉirkaŭ 250 kilometrojn okcidente de Gabono,  ĉe la ekvatoro. 2 La ĉefurbo de Santomeo kaj Principeo, sur Santomeo 1. Santome/o kaj Principe/o. Insulara lando en la Gvinea Golfo, konsistanta precipe el Santomeo 1 kaj la pli malgranda insulo  Principeo. Internacia landokodaĵo: ST.

Sapf/o. Poetino el antikva Grekujo (6‑a jarcento antaŭ nia erao).

Sarajev/o 1 La ĉefurbo de Bosnujo kaj Hercegovino. 2 Kantono de Bosnujo kaj Hercegovino, en kiu  situas Sarajevo 1. Internacia landerokodaĵo: BA‑09.

sargas/o. Genro de maralgoj el la klaso brunalgoj. (Sargassum.)

Saud/o. Familinomo de anoj de araba reĝa dinastio, kiu regas Saudan Arabujon. Saud/a Arab/uj/o. Lando inter la Ruĝa Maro kaj la Persa Golfo, kiu kovras la plej grandan parton de la Araba Duoninsulo.  Internacia landokodaĵo: SA. saud/arab/uj/an/o. Ano de Sauda Arabujo. saud/a. Rilata al Saudo,  saudarabujanoj aŭ Sauda Arabujo.

Sejŝel/o/j. Insulara lando en la Hinda Oceano, ĉirkaŭ 1300 kilometrojn sudoriente de Somalio.  Internacia landokodaĵo: SC.

Senegal/o 1 Rivero en Okcident‑Afriko, kiu fluas de Gvineo tra Malio, formas la limon inter Senegalo 2 kaj Maŭritanio, kaj fine enfluas Atlantikon. 2 Lando en Okcident‑Afriko, sudokcidente de Malio.  Internacia landokodaĵo: SN.

serb/o 1 Ano de la ĉefgento de Serbujo, parolanta sudslavan lingvon (internacia lingvokodaĵo: srp). 2 Ano de Serbujo. Serb/uj/o. Lando sur la Balkana Duoninsulo, inter Bosnujo kaj Hercegovino kaj  Rumanujo. Internacia landokodaĵo: RS. serb/a. Rilata al serboj, la serba lingvo aŭ Serbujo.

Seul/o. La ĉefurbo de Sud‑Koreujo.

Siberi/o. Parto de Azio, etendiĝanta de Uralo ĝis Pacifiko, norde de la vasta montaro kaj dezertaro de  meza Azio.

Sicili/o 1 Insulo de Italujo, sude de la itala duoninsulo. 2 Regiono de Italujo, situanta sur Sicilio 1.  Internacia landerokodaĵo: IT‑82. sicili/an/o. Ano de Sicilio. sicili/a. Rilata al sicilianoj, Sicilio aŭ la vario  de la itala lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: scn).

Sieraleon/o. Lando en Okcident‑Afriko, inter Gvineo kaj Liberio. Internacia landokodaĵo: SL.

Silezi/o 1 Regiono en Mez‑Eŭropo, kies plej granda parto apartenas al Pollando. 2 Provinco de  Pollando, en ties suda parto. Internacia landerokodaĵo: PL‑24. silezi/an/o. Ano de Silezio. silezi/a. Rilata al silezianoj, Silezio aŭ la okcidentslava lingvo tie parolata (internacia lingvokodaĵo: szl).  Mal/supr/a Silezi/o. Provinco de Pollando, en ties sudokcidenta parto. Internacia landerokodaĵo: PL‐ 02.

Singapur/o 1 La ĉefurbo de Singapuro 2. 2 Lando sude de Malajzio. Internacia landokodaĵo: SG.

skandinav/o 1 Ano de unu el la nordĝermanaj gentoj de Skandinavujo. 2 Ano de Skandinavujo.  Skandinav/uj/o 1 Duoninsulo en norda Eŭropo, ampleksanta Norvegujon, Svedujon kaj nordokcidentan  Finnlandon. 2 Regiono en norda Eŭropo ampleksanta, krom Norvegujo kaj Svedujo, Danujon; iafoje  ankaŭ Finnlando kaj Islando estas enkalkulataj. skandinav/a. Rilata al skandinavoj: la skandinavaj  lingvoj (parolataj en Islando, Svedujo, Norvegujo kaj Danujo).

skot/o 1 Ano de la ĉefgento de Skotlando. 2 Ano de Skotlando. Skot/land/o. Lando en Britujo, norde  de Anglujo. Internacia landerokodaĵo: GB‑SCT. skot/a. Rilata al skotoj, ilia okcidentĝermana lingvo aŭ Skotlando: skota lingvo (okcidentĝermana lingvo, internacia lingvokodaĵo: sco); skota skolo de  Esperanta literaturo; en la nordo kaj okcidento [de Skotlando] oni parolis la lingvon gaelan, [dum] en la  centro kaj nordoriento oni parolis skote (Auld).

slav/o. Ano de eŭropa gentaro, kiu karakteriziĝas per uzado de parencaj lingvoj, kaj al kiu apartenas la  gentoj belorusoj, bulgaroj, ĉeĥoj, kroatoj, poloj, rusoj, serboj, slovenoj, slovakoj, ukrainoj kaj aliaj.  slav/a. Rilata al slavoj aŭ slavaj lingvoj.

slovak/o 1 Ano de la ĉefgento de Slovakujo, parolanta okcidentslavan lingvon (internacia  lingvokodaĵo: slk). 2 Ano de Slovakujo. Slovak/uj/o. Lando en Mez‑Eŭropo, inter Pollando kaj  Hungarujo. Internacia landokodaĵo: SK. slovak/a. Rilata al slovakoj, la slovaka lingvo aŭ Slovakujo.  ĉeĥo/slovak/o. Ano de Ĉeĥoslovakujo. Ĉeĥ/o/slovak/uj/o. Inter la jaroj 1918 kaj 1992, lando  konsistanta el Ĉeĥujo kaj Slovakujo. ĉeĥ/o/slovak/a. Rilata al Ĉeĥoslovakujo.

sloven/o 1 Ano de la ĉefgento de Slovenujo, parolanta sudslavan lingvon (internacia lingvokodaĵo: slv).  2 Ano de Slovenujo. Sloven/uj/o. Lando en Mez‑Eŭropo, inter Aŭstrujo kaj Kroatujo. Internacia  landokodaĵo: SI. sloven/a. Rilata al slovenoj, la slovena lingvo aŭ Slovenujo.

Sofi/o 1 La ĉefurbo de Bulgarujo. 2 Provinco de Bulgarujo, en ties okcidenta parto, kies administra  centro estas Sofio 1. Internacia landerokodaĵo: BG‑23. Sofi/o‑Urb/o. Provinco de Bulgarujo, kiu  entenas Sofion 1, preskaŭ tute ĉirkaŭata de Sofio 2 sed ne parto de tiu ĉi. Internacia  landerokodaĵo: BG‑22.

somal/o 1 Ano de la ĉefgento de Somalujo, parolanta afrikazian lingvon (internacia lingvokodaĵo: som).  2 Ano de Somalujo. Somal/uj/o. Lando en orienta Afriko, nordoriente de Kenjo 2. Internacia  landokodaĵo: SO. somal/a. Rilata al somaloj, la somala lingvo aŭ Somalujo.

sovet/o 1 Dum la revoluciaj tempoj en Rusujo (la jaroj 1905 kaj 1917), konsilantaro de elektitaj deputitoj,  kutime konsistanta el laboristoj, kamparanoj kaj soldatoj, kiu funkciis kiel organo de popola memregado  ekde loka ĝis regiona nivelo. 2 En Soveta Unio, reprezenta organo kun leĝofara kaj decida povo ekde  vilaĝa kaj urbodistrikta ĝis ŝtata nivelo. sovet/a. Rilata al sovetoj, politika sistemo asociita kun sovetoj,  al Soveta Unio kaj ties loĝantoj, precipe en la kunteksto de la koncerna politika reĝimo. Sovet/a Uni/o,  Sovet‑Uni/o. Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj; iama federacia regno, ekzistanta inter la jaroj  1922 kaj 1991, kiu de 1956 ĝis sia dismembriĝo konsistis el 15 respublikoj, respondaj al la nunaj landoj  Armenujo, Azerbajĝano, Belorusujo, Estonujo, Kartvelujo, Kazaĥujo, Kirgizujo, Latvujo, Litovujo,  Moldavujo, Rusujo, Taĝikujo, Turkmenujo, Ukrainujo kaj Uzbekujo.

Soveti/o = Soveta Unio. soveti/a. Rilata al Sovetio kaj ties loĝantoj.

Srilank/o 1 Insulo en Sud‑Azio, en la Hinda Oceano, sudokcidente de la Bengala Golfo, ĉirkaŭ 200  kilometojn oriente de la suda pinto de la hinda subkontinento. 2 Lando sur Srilanko 1. Internacia  landokodaĵo: LK.

status/o. Leĝa aŭ jura situacio de persono, organizo, regiono, lingvo k.s.

Stokholm/o. La ĉefurbo de Svedujo.

Strasburg/o. Urbo en orienta Francujo, la ĉefurbo de Malsupra Rejno.

Sudan/o (8OA). Sud‑Sudan/o. Lando en meza Afriko, inter Centr‑Afriko kaj Etiopujo. Internacia  landokodaĵo: SS.

Sumatr/o. Insulo de Indonezio, situanta rande de la Hinda Oceano ambaŭflanke de la ekvatoro.

Sumer/o. Dum antikveco, regno de Mezopotamio, sudoriente de Babilono. sumer/an/o. Ano de la  antikva ĉefgento de Sumero, parolanta la sumeran lingvon (internacia lingvokodaĵo: sux). sumer/a. Rilata al sumeranoj, ilia lingvo aŭ Sumero.

Surinam/o. Lando en la nordorienta parto de Sud‑Ameriko, inter Gujano kaj Franca Gujano. Internacia  landokodaĵo: SR.

suveren/o. Tiu, kiu en regno havas la plej superan povon.

svazi/o 1 Ano de la ĉefgento de Svazilando, parolanta bantuan lingvon (internacia lingvokodaĵo: ssw). 2 Ano de Svazilando. Svazi/land/o. Lando en suda Afriko, inter Sud‑Afriko kaj Mozambiko. Internacia  landokodaĵo: SZ. svazi/a. Rilata al svazioj, la svazia lingvo aŭ Svazilando.

svis/o. Ano de Svislando. Svis/land/o, Svis/uj/o. Federacia regno en Mez‑Eŭropo, okcidente de  Aŭstrujo. Internacia landokodaĵo: CH. svis/a. Rilata al svisoj aŭ Svislando.

Ŝanhaj/o 1 Havenurbo ĉe la Orientĉina Maro, ĉefurbo de Ŝanhajo 2. 2 Distrikto en orienta Ĉinujo, en kiu  situas Ŝanhajo 1. Internacia landerokodaĵo: CN‑SH.

Ŝem/o. Unu el la filoj de Noa, laŭ la sanktaj tekstoj de kristanoj, hebreoj kaj islamanoj. ŝem/id/o. Ano  de kiu ajn el la gentoj, supozataj deveni de Ŝemo. ŝem/id/a. Rilata al ŝemidoj aŭ ŝemidaj lingvoj.

ŝem/id/a/j lingv/o/j. Branĉo de la afrikazia lingvaro, parolata precipe en okcidenta Azio, norda kaj  okcidenta Afriko kaj Malto.

Ŝetland/o. Insularo de Skotlando, ĉirkaŭ 170 kilometrojn nordoriente de la ĉeftero. Internacia  landerokodaĵo: GB‑ZET.

taĝik/o 1 Ano de la ĉefgento de Taĝikujo, parolanta iranan lingvon (internacia lingvokodaĵo: tgk). 2 Ano  de Taĝikujo. Taĝik/uj/o. Lando en meza Azio, inter Afganujo kaj Kirgizujo. Internacia landokodaĵo: TJ.  taĝik/a. Rilata al taĝikoj, la taĝika lingvo aŭ Taĝikujo.

taj/o 1 Ano de la ĉefgento de Tajlando, parolanta la tajan lingvon (internacia lingvokodaĵo: tha). 2 Ano  de Tajlando. Taj/land/o. Lando en Hindoĉinujo, inter Birmo kaj Kamboĝo. Internacia landokodaĵo: TH.  taj/a. Rilata al tajoj, la taja lingvo aŭ Tajlando.

Tajvan/o 1 Insulo situanta sudoriente de kontinenta Ĉinujo. 2 Lando situanta sur Tajvano 1. Internacia  landokodaĵo: TW.

tamil/o 1 Ano de la ĉefgento de Tamillando, parolanta dravidan lingvon (internacia lingvokodaĵo: tam). 2 Ano de Tamillando. Tamil/land/o. Barata ŝtato, en la sudorienta parto de Barato. Internacia  landerokodaĵo: IN‑TN. tamil/a. Rilata al tamiloj, la tamila lingvo aŭ Tamillando.

Tamiz/o. Rivero en Anglujo, kiu trafluas Londonon.

Tampere/o. Landinterna urbo en sudokcidenta Finnlando.

Tanzani/o. Lando en orienta Afriko, sude de Kenjo. Internacia landokodaĵo: TZ.

Tasmani/o. Insula ŝtato de Aŭstralio, ĉirkaŭ 240 kilometrojn sude de la orienta parto de la aŭstralia  ĉeftero. Internacia landerokodaĵo: AU‑TAS.

tatar/o. Ano de iu el pluraj gentoj, loĝantaj precipe en Tatarujo, Krimeo kaj okcidenta Siberio, parolantaj  tjurkan lingvon (internacia lingvokodaĵo: tat). Tatar/uj/o. Respubliko en la Rusuja Federacio, ĉe Volgo,  oriente de Ĉuvaŝujo. Internacia landerokodaĵo: RU‑TA. Nacia landerokodaĵo: 16. tatar/a. Rilata al  tataroj, la tatara lingvo aŭ Tatarujo.

Teheran/o 1 La ĉefurbo de Irano. 2 Provinco de Irano, en kiu situas Teherano 1. Internacia  landerokodaĵo: IR‑23.

Teksas/o. Usona ŝtato, en la meza parto de suda Usono. Internacia landerokodaĵo: US‑TX.

Telaviv/o 1 Urbo en Israelo, ĉe Mediteraneo. 2 Distrikto de Israelo, kies ĉefurbo estas Telavivo 1.  Internacia landerokodaĵo: IL‑TA.

Tibet/o. Lando en meza Azio, de la jaro 1950 sub regado de Ĉinujo. tibet/an/o. Ano de Tibeto. tibet/a. Rilata al tibetanoj, Tibeto aŭ al pluraj lingvoj tie parolataj (internaciaj lingvokodaĵoj: adx, bod, khg).

Tigris/o. Rivero en orienta Mezopotamio, kiu fluas de Turkujo kaj laŭlonge de ties limo kun Sirio ĝis  Irako, kie ĝi kunfluas kun Eŭfrato.

Timor/o. Insulo norde de Aŭstralio. Okcident/a Timor/o. Okcidenta parto de Timoro, kiu apartenas al  Indonezio. Orient/a Timor/o. Lando en la orienta parto de Timoro. Internacia landokodaĵo: TL.

tjurk/o. Ano de unu el la multaj triboj, origine loĝantaj en norda Ĉinujo, kiuj poste disvastiĝis ankaŭ en  Mongolujon, Siberion, kaspiajn ĉirkaŭaĵojn kaj ĝis la Balkana Duoninsulo, interalie azerbajĝananoj,  baŝkiroj, kazaĥoj, kirgizoj, tataroj, turkoj, turkmenoj, ujguroj kaj uzbekoj. tjurk/a. Rilata al tjurkoj kaj  tjurkaj lingvoj.

Tobag/o. Insulo de Trinidado kaj Tobago, ĉirkaŭ 35 kilometrojn nordoriente de Trinidado.

Tog/o. Lago en la suda parto de Togolando, apud la Gvinea Golfo. Tog/o/land/o. Lando en  Okcident‑Afriko, inter Ganao kaj Benino. Internacia landokodaĵo: TG.

Toki/o 1 La ĉefurbo de Japanujo. 2 Gubernio de Japanujo, kie situas Tokio 1. Internacia landerokodaĵo:  JP‑13.

Tong/o. Insulara lando en la okcidenta parto de Polinezio, sudokcidente de Samoo. Internacia  landokodaĵo: TO. tong/an/o. Ano de Tongo. tong/a. Rilata al tonganoj, Tongo aŭ la aŭstronezia lingvo  tie parolata (internacia lingvokodaĵo: ton).

Torin/o. Urbo en la okcidenta parto de norda Italujo.

Toront/o. Urbo en Kanado, ĉe la Grandaj Lagoj.

trak/o. Ano de gento, kiu dum antikveco loĝis en Trakujo 1. Trak/uj/o 1 Antikva reĝlando ĉe la  okcidenta bordo de la Nigra Maro kaj la norda bordo de la Egea Maro, kiu iĝis provinco de la Roma Imperio en la jaro 46. 2 Nuntempa regiono en sudorienta Eŭropo, dividita inter Bulgarujo, Grekujo kaj  Turkujo.

Trinidad/o. La plej suda insulo en Malgrandaj Antiloj kaj ĉefa insulo de Trinidado kaj Tobago. Trinidad/o  kaj Tobag/o. Insulara lando en la suda parto de Malgrandaj Antiloj, ĉe la nordorienta bordo de  Venezuelo. Internacia landokodaĵo: TT.

turkmen/o 1 Ano de la ĉefgento de Turkmenujo, parolanta tjurkan lingvon (internacia lingvokodaĵo: tuk).  2 Ano de Turkmenujo. Turkmen/uj/o. Lando en meza Azio, norde de Irano kaj Afganujo. Internacia  landokodaĵo: TM. turkmen/a. Rilata al turkmenoj, la turkmena lingvo aŭ Turkmenujo.

Tuval/o. Insulara lando en la okcidenta parto de Polinezio, inter Kiribato kaj Samoo. Internacia  landokodaĵo: TV. tuval/an/o. Ano de Tuvalo. tuval/a. Rilata al tuvalanoj, Tuvalo aŭ la aŭstronezia lingvo  tie parolata (internacia lingvokodaĵo: tvl).

Ugand/o. Lando en orienta Afriko, inter Sud‑Sudano kaj Tanzanio. Internacia landokodaĵo: UG.

ujgur/o. Ano de gento loĝanta en meza Azio, precipe en Ĉinujo norde de Tibeto, parolanta tjurkan  lingvon (internacia lingvokodaĵo: uig). ujgur/a. Rilata al ujguroj aŭ la ujgura lingvo.

ukrain/o 1 Ano de la ĉefgento de Ukrainujo, parolanta orientslavan lingvon (internacia  lingvokodaĵo: ukr). 2 Ano de Ukrainujo. Ukrain/uj/o. Lando en orienta Eŭropo, norde de la Nigra Maro.  Internacia landokodaĵo: UA. ukrain/a. Rilata al ukrainoj, la ukraina lingvo aŭ Ukrainujo.

Ulanbator/o. La ĉefurbo de Mongolujo.

Upsal/o. Universitata urbo en Svedujo, norde de Stokholmo.

Ural/o 1 Montaro inter Eŭropo kaj Azio, de la Arkta Oceano ĝis Uralo 2. 2 Rivero inter Rusujo kaj  Kazaĥujo, fluanta de Uralo 1 en Kaspion. ural/a/j lingv/oj. Familio, al kiu apartenas ekzemple la lingvoj  hungara, finna kaj estona.

uzbek/o 1 Ano de la ĉefgento de Uzbekujo, parolanta tjurkan lingvon (internacia lingvokodaĵo: uzb). 2 Ano de Uzbekujo. Uzbek/uj/o. Lando en meza Azio, inter Turkmenujo kaj Kazaĥujo. Internacia  landokodaĵo: UZ. uzbek/a. Rilata al uzbekoj, la uzbeka lingvo aŭ Uzbekujo.

Valenci/o 1 Urbo ĉe la mediteranea bordo de Hispanujo. 2 Urbo en la norda parto de Venezuelo. 3 Regiono de Hispanujo, kies ĉefurbo estas Valencio 1. Internacia landerokodaĵo: ES‑V.

valon/o 1 Ano de la ĉefgento de Valonujo, parolanta precipe la francan, dum malplimulto parolas  apartan gaŭlolatinidan lingvon (internacia lingvokodaĵo: wln). 2 Ano de Valonujo. Valon/uj/o. Regiono de  Belgujo; ties suda, franclingva parto. Internacia landerokodaĵo: BE‑WAL. valon/a. Rilata al valonoj, la  valona lingvo aŭ Valonujo.

vandal/o 1 Ano de ĝermana tribaro, kiu en la 5‑a jarcento rabis en Gaŭlujo, Hispanujo, norda Afriko kaj  la Roma Imperio. 2 (figurasence) Persono, kiu intence aŭ senkomprene detruas aŭ difektas valoraĵojn.  vandal/ism/o. Ago de vandalo 2.

Vankuver/o. Havenurbo ĉe la okcidenta marbordo de Kanado.

Vanuatu/o. Insulara lando en la orienta parto de Melanezio, inter Salomonoj kaj Fiĝio. Internacia  landokodaĵo: VU.

Varn/o 1 Marborda urbo en Bulgarujo. 2 Provinco de Bulgarujo, en ties orienta parto, kies ĉefurbo estas  Varno 1. Internacia landerokodaĵo: BG‑03.

Vatikan/o 1 Monteto ekster la antikva limo de Romo. 2 Lando sur Vatikano 1, kies suvereno estas la  papo. Internacia landokodaĵo: VA. 3 La ĉefurbo de Vatikano 2.

Veneci/o. Urbo en norda Italujo, ĉe Adriatiko, nord‑oriente de Bolonjo. veneci/an/o. Ano de Venecio.  veneci/a. Rilata al venecianoj, Venecio aŭ al la vario de la itala lingvo parolata en la nordorienta parto  de Italujo (internacia lingvokodaĵo: vec).

Vien/o 1 La ĉefurbo de Aŭstrujo. 2 Aŭstra federacia lando, en kiu situas Vieno 1. Internacia  landerokodaĵo: AT‑9.

viking/o 1 Ano de skandinava grupo de maristoj, kiuj ekde la 8‑a ĝis la 11‑a jarcento vaste vojaĝis tra  plejparte eŭropaj regionoj, kie ili rabis, komercis kaj ekloĝis. 2 Ano de unu el la historiaj popoloj, el kiuj  originas vikingoj 1. viking/a. Rilata al vikingoj: vikinga ŝipo.

Vincent/o. Vira nomo, i.a. de pluraj sanktuloj. Sankt/a Vincent/o. Insulo en Malgrandaj Antiloj,  okcidente de Barbado. Sankt/a Vincent/o kaj Grenadin/o/j. Insulara lando en Malgrandaj Antiloj, kies  ĉefa insulo estas Sankta Vincento. Internacia landokodaĵo: VC.

vjetnam/o 1 Ano de la ĉefgento de Vjetnamujo, parolanta sudazian lingvon (internacia  lingvokodaĵo: vie). 2 Ano de Vjetnamujo. Vjetnam/uj/o. Lando en suda kaj orienta Hindoĉinujo.  Internacia landokodaĵo: VN. vjetnam/a. Rilata al vjetnamoj, la vjetnama lingvo aŭ Vjetnamujo.

Vogez/o/j 1 Montaro en orienta Francujo, paralela al la Nigra Arbaro trans Rejno. 2 Departemento en  orienta Francujo, el kiu granda parto estas okupata de Vogezoj 1. Internacia landerokodaĵo: FR‑88.

Volg/o. Rivero en okcidenta Rusujo, la plej longa en Eŭropo, kiu fluas tra meza Rusujo ĝis suda Rusujo,  kie ĝi enfluas Kaspion.

Zagreb/o 1 La ĉefurbo de Kroatujo. 2 Provinco de Kroatujo, en ties norda parto, kiu entenas Zagrebon  1. Internacia landerokodaĵo: HR‑01.

Zambi/o. Lando en suda Afriko, oriente de Angolo. Internacia landokodaĵo: ZM.

Zanzibar/o 1 Insularo de Tanzanio, en la Hinda Oceano, ĉirkaŭ 35 kilometrojn oriente de la ĉeftero. 2 La  plej granda urbo sur Zanzibaro 1, ĉe la okcidenta bordo de ties plej granda insulo.

Zeland/o. Provinco en sudokcidenta Nederlando, inter Sud‑Holando kaj Belgujo. Internacia  landerokodaĵo: NL‑ZE. Nov‑Zeland/o. Lando en Oceanio, sudoriente de Aŭstralio. Internacia  landokodaĵo: NZ.

Zeŭs/o. Laŭ la antikva greka mitologio, la reĝo de dioj kaj homoj, kiu vivas sur Olimpo. Zimbabv/o. Lando en sudorienta Afriko, inter Bocvano kaj Mozambiko. Internacia landokodaĵo: ZW.

Zurik/o 1 Urbo en la norda parto de Svislando. 2 Kantono de Svislando, kies ĉefurbo estas Zuriko 1.  Internacia landerokodaĵo: CH‑ZH.

42 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Edmundo
Edmundo
2023-10-07 13:22

Eble menciinde, ke pro fuŝoj en la Statuto de la Akademio (ĉiu spertulo pri voĉdonsistemoj aŭ matematikema homo konstatus la problemojn, legante la koncernajn paragrafojn) «sindetena» voĉdono funkcias precize same kiel voĉdono kontraŭ la propono, do membro, kiu volas efektive sindeteni, devas konscie ne voĉdoni. Mi ne scias, ĉu ĉiuj kvar nevoĉdonintoj konscie ne voĉdonis, sed ni havis plenan partoprenadon en kelkaj antaŭaj voĉdonadoj, do probable jes. (La Akademio ne plu havas dormantajn membrojn, kiel antaŭ dek jaroj.) Do iusence, el praktika vidpunkto, 32 voĉdonis por, 9 voĉdonis kontraŭ, kaj 4 sindetenis.

Andreas
Andreas
2023-10-07 15:31

La 10an Oficialan Aldonon publikigis AdE en sia “Oficiala Informo n-ro 40 – 2023-10-06”.

En la retejo de AdE estas listigitaj “Oficialaj Informoj” ghis n-ro 37.

En Gugla grupo “AdE – Oficialaj Informoj” trovighas afisho pri “Oficiala Informo numero 38 – 2022-07-04 Elekto de estraranoj kaj direktoroj de la Akademio”.

Kiel statas pri “Oficiala Informo n-ro 39”?

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Andreas
Marc Bavant
Marc Bavant
2023-10-08 17:10
Respondo al  Andreas

La teksto de la 10a OA nun troveblas ankaŭ en la paĝaro de AdE (en iom pli agrable legebla tipo kaj formato):
> https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/10oa.html

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Marc Bavant
Tonjo
Tonjo
2023-10-07 17:33

Ni devus agnoski ke la tuta duobla sistemo por nomado de landoj kaj landanoj estas granda fuŝo, eble (nur eble) pravigebla en la 19-a jarcento, sed neniel rilata al la mondo nuntempa. Kio estas gento nun en la “Malnova Mondo”? Neniu scias.

Tre ofte la supozata gento kiu donis nomon al la lando montriĝas erara, kaj fakte okazis inverse: pensu pri Hispanio (lando de kunikloj), Portugalio (el havenurbo Porto), Svisio, Italio, eĉ Francio (eble el (pra)frankoj, certe ne el ia supozata pragento francoj). Kaj kiam ĝi ne estis erara, nenio pravigas ke ni plu nomu landojn surbaze de tiaj pradividoj.

Almenaŭ la finaĵo -io havis la avantaĝon iomete kaŝi tiajn absurdaĵojn. La Akademio, en sia paniko eĉ milimetron moviĝi el la prareguloj de la 19-a jarcento, provas eĉ pli firmigi tiun sistemon, kiun Zamenhof mem prognozis pereinda (kiel li mem skribis: “pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn”)

Mi ne povas diri ke la Akademio desapontas min, ĉar pri tiu asocio mi havas neniun esperon (des pli post ĝia absurda deklaro pri la litero ŭ). Sed ĝi havis la ŝancon almenaŭ montri ian sentemon al la aktuala uzo de -ujo/-io, kaj eĉ ne tion ili faris. Tre bedaŭrinde.

Andreas
Andreas
2023-10-08 9:21
Respondo al  Tonjo

Tonjo: “La Akademio, en sia paniko eĉ milimetron moviĝi el la prareguloj de la 19-a jarcento, provas eĉ pli firmigi tiun sistemon, kiun Zamenhof mem prognozis pereinda …”

Nu, AdE
a) nek rajtas forigi formojn Fundamentajn au oficialigitajn
b) nek tiel malsaghe agu per tio, oficiale enkonduki plian – ankorau ech ne enradikighintan – sistemon por farado de landnomoj.

Kion do konkrete farus vi, se vi estus AdE?

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Andreas
Francisco Javier Moleón
2023-10-08 11:23
Respondo al  Andreas

> Kion do konkrete farus vi, se vi estus AdE?

Se mi estus AdE? Konsciante ke la esperantistaro prifajfas min, mi profitus tiun sensignifecon kaj dirus “Homoj, apud la oficiala ĥaoso (kiun ni detale prezentas ĉi tie kaj provas pravigi kiel eble, eĉ se nesukcese, ĉar resti kun leono estas danĝere kaj pravigi absurdaĵojn estas malfacile), ni kreis unusolan sistemon por landonomoj, evidente nek oficialan nek devigan sed rekomendatan por solvi la tohuvabohuon. Kiam la esperantistaro uzados la unusolan, simplan sistemon, tiam ni oficialigos ĝin surbaze de la lingvouzo, kiel kutime”.

Sed mi ne estas AdE.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-10-08 11:37

Krei lingvajn novaĵojn ne estas tasko de la Akademio. Neniam estis. Eventuale ĝi povas diri ion pri ili, kaj fine eĉ oficialigi iujn, sed ĝi ne mem proponas novaĵojn.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-10-08 9:47
Respondo al  Tonjo

Ankaŭ mi povas nomi plurajn trajtojn en Esperanto, kiujn Zamenhof elektis ne plene sukcese. La Akademio devas tamen laŭstatute observi la Fundamenton. Funda reformo de la landnoma sistemo kontraŭus kaj la Fundamenton kaj la tutan ĝisnunan tradician uzadon, tial la Akademio neniam povus aprobi tian. Ni ĉiuj havas iujn detalojn en Esperanto, kiuj iom ĝenas, sed ne nepre la samajn. Plej gravas unueco kaj stabileco.

Atentu tamen, ke la Akademio mem diras, ke la dutipaj landnomoj ne implicas diferencon rilate la statuson de gentoj. La diferenco inter belgo/Belgujo kaj nederlandano/Nederlando tute ne signifas, ke la belgoj estas gento kaj la nederlandanoj ne. Povas esti eĉ inverse. La diferenco estas nur forma.

La Akademio permesas, ke anstataŭ la oficiala -ujo oni uzas la neoficialan -io. Nenio ŝanĝiĝis tiurilate.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Francisco Javier Moleón
2023-10-08 11:22
Respondo al  Jouko Lindstedt

> Plej gravas unueco

Konsentite. Ĝuste tion petas Tonjo.

Sed plursistemeco neniel montras unuecon, tute male. Al belgo/Belgujo-Belgio kaj Usono/usonano aldoniĝas Islando/Pollando, kiu, miaopinie, konsistigas apartan kvazaŭ subsistemon, aŭ almenaŭ plian stumblilon por uzantoj, devantaj, ĉe identa strukturo, fulme decidi dum parolo pri “islandano” sed “polo”. Mi ne scias, kiom ofte mi aŭdis “franculo”, “norvegano” aŭ “pollandano”.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-10-08 11:33

Mi celis unuecon inter la lingvouzantoj, kaj unuecon inter nia literatura tradicio kaj la nuno.

Same la uzantoj devas nun lerni, ke “fini” estas transitiva, sed “ĉesi” netransitiva. Same pri “ĉagreni” kaj “indigni”. Aŭ ke “broso” estas ilo, sed “kombo” ne estas. Estas multaj tiaj subsistemoj en Esperanto.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-10-08 13:30
Respondo al  Tonjo

Oni povas tamen spekulative demandi sin, kia estus eventuala unueca sistemo de landnomoj. Certe ĝi devus esti bazita sur la modelo “Kanado”/”kanadano”, ĉar la granda plimulto de la landnomoj sekvas ĝin. Sekve ni devus havi multajn novajn landnomojn, ekzemple “Germanio” – kiu _ne_ estus derivita de “germano” sed estus aparta radiko – kaj tie loĝus “germanianoj”. Rimarku tamen, ke en la mondo estas miloj kaj miloj da gentoj (etnoj, popoloj), tial ni ankaŭ devus konservi ĉiujn gentonomojn, ekzemple “germano” (por povi diri, ke en Germanio loĝas ne nur germanoj sed ankaŭ ekzemple soraboj, romaoj ktp), kaj eĉ elpensi kelkajn novajn gentonomojn (ekzemple por la islandanoj aŭ irlandanoj, ĉar en la nova sistemo tiiuj vortoj ne signifus genton). Ne tute simple. Kaj poste, se ni havus ĉi tiun sistemon en la lernolibroj, novaj esperantistoj ne plu komprenus, kion signifas “germano” aŭ “irlandano” en nia literaturo.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-10-09 14:36
Respondo al  Jouko Lindstedt

Vi ja konstatas, ke la plimulto de la landnomoj apartenas al la kategorio de landobazaj nomoj, ekz. ĝuste tiu modelo de Kanado → kanadano. Ĉar la finaĵo “-ano” estas fundamenta, kial ne sisteme apliku ĝin al ĉiuj nomoj de landanoj? Alivorte germaniano estu la civitano de la ŝtato Germanio. Ni lasu la formon “germano” tiam signifi membron de genta aŭ etna grupo, kiu sentas sin tiel, kie ajn ili loĝas.

Mi povas antaŭvidi, ke ĉi tiun nomosistemon verŝajne oni ne salutas kun ĝojo en multaj, plejparte eŭraziaj landoj, sed imagu, ke tiuj landoj humiliĝas al la kutimo de la plimulto de la landoj. Eble temas pri simila utopia ideo kiel Esperanto mem 🙂

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-10-09 15:07
Respondo al  Juha Metsäkallas

Tio ja estus konsekvenca sistemo. Sed rimarku, ke “Germanio” estus _nova_ nomo por tiu lando, ĉar se ĝi estus derivita el “germano”, ĝi fakte reprezentus la nunan sistemon (ja ankaŭ nun oni rajtas diri “germanujano”, “germaniano”, se klareco tion postulas). Same oni devus elpensi novajn nomojn por _ĉiuj_ landoj, kies nomoj estas nun derivitaj el landano-nomoj; oni devus havi ekzemple “Finlando” (sed tamen konservi la gentonomon “finno”). Tio simple estus tro granda ŝanĝo al la nuna sistemo kaj rompo kun la tradicio.

Tonjo
Tonjo
2023-10-09 21:53
Respondo al  Jouko Lindstedt

Ĝuste ion tian mi advokatas. Landoj, regionoj, ktp estu la radikoj, kaj la loĝantojn/civitanojn oni nomu per sufikso -ano, kiel nun okazas ĉe ĉiuj urboj. Mi jam antaŭ iom da tempo skribis tiucele: http://www.delbarrio.eu/2008/09/mi-ne-plu-nomos-min-hispano.htm
(mi klarigu ke mi ne petas ke la Akademio sekvu tiun vojon jam nun, ĝi estas nur mia propra gvidilo)

Min tre zorgigas konsekvenco de la nuna sistemo, kiu aperas ekzemple en via komento: ĉu soraboj aŭ romaoj (aŭ judoj) de Germanio estas germanoj aŭ ne? Tiu logiko estas tre danĝera, kaj ni, kolektive, devus trovi alian vojon

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-10-09 22:13
Respondo al  Tonjo

Kompreneble la soraboj estas germanoj en la senco ”plenrajtaj germanaj civitanoj”. Ĉu ili ankaŭ sentas sin anoj de la germana gento, tion ili devas mem diri — eble ili sentas sin samtempe soraboj kaj germanoj. Tio, ke la gento de la germanoj havas nomon, ne implicas diskriminacion. Oni povas diri ekzemple, ke la germanlingvaj svisoj ne sentas sin germanoj — diri, ke ili ne sentas sin germanianoj, ne estus la sama afero.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-10-09 14:20
Respondo al  Tonjo

La fundamenta (ŝerco celita) problemo en tiu sistemo kun du kategorioj estas, ke la landoj decidis nomi sin tiel. Unu el la principoj de internacia diplomatio estas, ke ĉiu ŝtato rajtas elekti mem sian nomon kaj aliaj ŝtatoj en nomo de reciprokeco strebas sekvi tiun nomon en siaj propraj lingvoj. Do se vi vere volas korekti la fuŝaĵojn, vi apelaciu al la registaro en Madrid por ŝanĝi la nomon de la ŝtato al “Reino de Madrid”, kaj post la ŝanĝo ni povas ekhavi la nomon Madridujo, Madridio aŭ Madridlando (post nia interna kverelo, kiu nomo taŭgas). Kaj ripetu tiun proceson al ĉiuj fuŝaj landnomoj.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-10-09 15:03
Respondo al  Juha Metsäkallas

Sed rimarku, ke tian uzon de -uj- aŭ -i- la Akademio malrekomendas. Oni uzu tiujn sufiksojn nur derivante landonomojn (aŭ nomojn de regionoj, ekzemple Baltujo) el la nomoj de ties loĝantoj.

Tonjo
Tonjo
2023-10-09 22:06
Respondo al  Juha Metsäkallas

Tre ofte la nomon de la landoj kreas la eksteruloj. En la specifa kazo de Hispanio tiel ĝi okazis. La nomo “Hispanio” estas probable fenica kaj ĝi historie rilatis al la tuta duoninsulo, kaj la nomo ‘español’ estas multe posta kaj okcitandevena.
Ŝajnas ke io simila okazas al Finnlando, ĉu ne?
Do, ne tiu estas la vera problemo. Ne gravas tiom la praetimologio en la origina lingvo, kiom la logiko malantaŭ la kreado de la landonomoj en Nia lingvo

Andreas
Andreas
2023-10-08 9:29

En la fokuso de tiu 10a Oficiala Aldono evidente estas propraj nomoj pri geografio kaj krome nomoj por popoloj kaj lingvoj.

Lau mi la oficialigo de tiuj vortoj ne malutilas, sed ankau ne multe utilas, char ili estas internaciaj kaj tial jam apartenas al Esperanto. Konsidere internaciajn vortojn estus pli oportune, oficialigi nur tiajn vortojn, pri kiuj ekzistas konkurantaj similaj formoj.

Mi esper-atendas oficialigon de tiaj vortoj, kiuj unuflanke estas rimarkeble ofte uzataj, aliflanke nur malmulte internaciaj au ne internaciaj, t. e. vortoj, kiel ekzemple “agnosk’i”, “aprez’i”, “desapont’i”, “divorc’o”, “len’o”, “plagh’o”, “strand’o”, “tajd’o” kaj “trak’o”.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-10-08 10:21
Respondo al  Andreas

Mi peros tion al la Akademia Sekcio pri Ĝenerala Vortaro.

Marc Bavant
Marc Bavant
2023-10-08 12:24
Respondo al  Andreas

vortoj […] rimarkeble ofte uzataj, aliflanke nur malmulte internaciaj au ne internaciaj […] kiel ekzemple “agnosk’i”, “aprez’i”, “desapont’i”, “divorc’o”, “len’o”, “plagh’o”, “strand’o”, “tajd’o” kaj “trak’o”.

Pri la neinternacieco de kelkaj el la proponitaj kandidatoj kaj pri ilia ”rimarkeble ofta” uzateco mi havas fortajn dubojn. Se ”desaponti” aŭ ”aprezi” ŝajnas tiel ofte uzataj, eble temas pri influo de la anglaj ”disappoint” kaj ”appreciate”, kiujn efektive necesas uzi en preskaŭ ĉiu frazo por aspekti laŭmoda (ŝerco). Sed miaopinie ili estas malmulte uzataj en Esperanto, ĉar ili havas pure E-ajn ekvivalentojn, aŭ kvazaŭekvivalentojn, kies semantikan kampon necesus bone studi, antaŭ ol akcepti oficialigon de novaj radikoj.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Marc Bavant
Andreas
Andreas
2023-10-08 16:43
Respondo al  Marc Bavant

Certe oni povas diskuti pri la oficialigindeco de tiu au alia ekzemplo.

Esence mi celis ilustri, ke konsidere eventualan oficialigon AdE bonvole enfokusigu unuarange kandidatajn vortojn, kiuj estas ne sendube internaciaj.

Logan HALL "CodeWeaver"
2023-10-08 19:36

Kvankam mi plu atendas la oficialigon de tagtagaj vortoj kiel agnoski, aprezi, strando k.t.p. (kiel jam komentis Andreas), mi ĝenerale feliĉas, ke la Akademio nun traktas serioze la neceson enradikigi nomojn de ŝtatoj, lokoj, k.t.p. Vortoj kiel «japano» (do «Japanujo») kaj «Usono» nur oficialiĝis en la 9ª aldono en 2007, je la barbo. Sed nun, pli-malpli ĉiuj landoj havas oficialan nomon, kion mi taksas grava por serioza kaj respektinda Esperantujo. Mi aparte ĝojas pro la oficialigo de Barato — laŭ mi, venko por ĉiuj progresemaj esperantistoj.

Tamen min ĉagrenas ilia takso de la vorto Nov-Jorkio. Tiun vorton instruis al mi la novjorkianoj, kiujn mi konas, kaj estas grave laŭ ili distingi sian identecon de la urbo Nov-Jorko. AdE pravigis Kebekio «pro respekto al tradicio […] se ĉiuj aŭ la granda plimulto senkonteste uzas la saman formon», sed konsterne al mi, ili ne taksis same Nov-Jorkio. Amiko franca klarigis al mi, ke eble estas politika motivo malantaŭ la termino Kebekio, ĉar kebekianoj rigardas sian identecon kvazaŭ sendependa de Kanado. Ŝtatoj estas esence politikaj, do mi ne stulte sugestos, ke la Akademio tute evitu politikaĵojn en siaj juĝoj, tamen mi esperas, ke ili konis kaj konsideris tiun perspektivon, kaj tiuokaze mi esperus, ke ili skribus pri tiu konsidero en sia raporto.

Mi krome esperas, ke miaj haroj ne griziĝos antaŭ la sekva Oficiala Aldono.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Logan HALL "CodeWeaver"
Marc Bavant
Marc Bavant
2023-10-09 4:49

Ŝtatoj estas esence politikaj, do mi ne stulte sugestos, ke la Akademio tute evitu politikaĵojn en siaj juĝoj…

Politiko ne estas kriterio por decidi, sed ĝi efikas i.a. pro la deziro de la koncernatoj. Tiel efektive okazis por Kebekio, kaj postulis longan pravigon.

Vi mem “ĝojas pro la oficialigo de Barato — laŭ [vi] venko por ĉiuj progresemaj esperantistoj”, do politika interpreto de la Akademia decido, kiu decido eble ne plaĉas al aliaj Esperantistoj, kompreneble malprogresemaj.

mi esperus, ke ili skribus pri tiu konsidero en sia raporto.

Ne estos publika “raporto”, nur oficiala informo. Ekzistas interna raporto de la direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala vortaro al la Pleno (t.e. la tuta akademianaro, kiu havas la rajton aprobi la OA-on), sed ĝi ne estas publika kaj ne enhavas detalojn de la speco, kiun vi esperas 😉

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-10-11 0:51
Respondo al  Marc Bavant

> Politiko ne estas kriterio por decidi, sed ĝi efikas i.a. pro la deziro de la koncernatoj. Tiel efektive okazis por Kebekio, kaj postulis longan pravigon.

La atentigo ke la formo “Kebekio” “ne estu uzata kiel pravigo” estas tre naiva. Kompreneble oni diros ke politiko kaj deziro pravigas pliajn esceptojn.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-10-09 8:15

Ĉiuokaze indas rimarki, ke “Kebeki/o” estas oficialigita kiel aparta radiko, ne kiel derivaĵo de ”Kebek/o”. Formale ne temas pri la neoficiala landnoma sufikso -i- kiel en ”Franc/i/o”.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Jouko Lindstedt
Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-10-11 10:16

Mi trovas tiun decidon oficialigi la formon “Kebekio” malbona. PMEG konstatas (mia emfazo):

Nur se jam internacie ekzistas tiaj paralelaj nomoj (kun “i” por lando – sen “i” por urbo, rivero aŭ simile), oni ja uzu la distingon. Tiam ne temas pri Esperanta sufikso, sed pri parto de radiko. Oni do ja uzu ekz. Alĝero (urbo), Alĝerio (lando); Tunizo (urbo), Tunizio (lando); Namibo (dezerto), Namibio (lando), ĉar tiaj nomoj ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj. Sed oni prefere ne uzu formojn kiel MeksikioKebekioSenegalio k.a., ĉar tiuj nomoj ekzistas nur en Esperanto.

Ni ne kreu iun paralelan nomnuniverson.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Juha Metsäkallas
Edmundo
Edmundo
2023-10-11 12:49
Respondo al  Juha Metsäkallas

Mi supozas, ke preskaŭ ĉio estas jam dirita pri ĉi tiu temo, kaj multjaraj esperantistoj jam aŭdis ĉiujn argumentojn. Tamen, jen unu afero, pri kiu mi antaŭ relative mallonga tempo ekkonsciis: en la lingvo de Kebekio oni ja distingas inter Kebeko kaj Kebekio, ĉar oni uzas malsamajn prepoziciojn: à Québec, au Québec.

Ankaŭ en unu el la lingvoj de Luksemburgio oni distingas inter à Luxembourg kaj en Luxembourg, sed la franca estas malpli ĉefa en Luksemburgio ol en Kebekio, mi supozas.

Mi esperas, ke mi ne tro fuŝis la francaĵojn.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-10-12 1:59
Respondo al  Edmundo

Oni ja diras “à Québec” (urbo) kaj “au Québec” (provinco), sed tio ne estas specialaĵo pri Kebek(i)o, sed ĝenerala regulo en la franca pri urboj kaj regionoj.

Estas same pri Djibouti, ekzemple.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Yves Bellefeuille
Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-10-12 10:07
Respondo al  Yves Bellefeuille

, dankon, ke vi klarigis la malsimilecon inter tiuj du franclingvaj esprimoj.

, notu ke la nomo estas la sama en ambaŭ franclingvaj esprimoj. Tradicie en Esperanto oni uzas priskribon “la urbo Kebeko” resp. “la provinco Kebeko” por montri, pri kio temas. Se vi volas proponi reformon, en kiu oni montras la malsimilecon per prepozicio, ekz. “en Kebeko” resp. “ĉe Kebeko”, tion vi kompreneble rajtas fari.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Juha Metsäkallas
Andreas
Andreas
2023-10-12 13:17
Respondo al  Juha Metsäkallas

Nu, AdE agis lerte: Che “Kebeki’o” ghi cedis. Sed tiel ghi kaptis la okazon, por dokumenti per oficiala aldono la tiurilatan “Rimarko”, ke “Ĉi tiu oficialigo de ‘Kebeki⁠/⁠o’ ne estu uzata kiel pravigo por la uzado de aliaj Esperantaj nomoj de landoj aŭ subdividoj, kiuj finiĝas per ‘‑io’ malgraŭ manko de internacie uzata nomformo …”

Edmundo
Edmundo
2023-10-12 14:36
Respondo al  Andreas

Mi mem konsideras kiel ne tre gravan, ĉu formo uzata en Esperanto similas al formoj uzataj en aliaj lingvoj. Pli gravas oportuna komunikado en Esperanto kaj oportuna tradukado inter Esperanto kaj aliaj lingvoj.

Komunikado estas pli facila, kiam oni ne donas la saman nomon al du proksimaj lokoj.

Tradukado estas pli facila, kiam la koncernaj lingvoj faras similajn distingojn, ekzemple inter «à Québec / au Québec» kaj inter «en Kebeko / en Kebekio».

Cetere, kion oni opinias pri la oficialigo de «senso» en 1974? Kiu kredas sin kapabla parole fidinde distingi inter «senco» kaj «senso»?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-10-12 15:54
Respondo al  Edmundo

Tradukado ne estus problemo: urbo Kebeko aŭ provinco Kebeko, laŭbezone.

Ekzistas urbo Montrealo kaj insulo Montrealo, kaj la urbo estas relative malgranda parto de la insulo. Oni elturniĝas.

Edmundo
Edmundo
2023-10-12 16:24
Respondo al  Yves Bellefeuille

Konstanta ripetado de “urbo Kebeko aŭ provinco Kebeko” ne estas utila kontribuo: ni ĉiuj jam scias pri tio. Cetere, oni preskaŭ ĉiam povas elturniĝi: oni renkontas homojn, kiuj vivas pli-malpli kontente kun nur unu brako, eĉ ludas pianon tiel. Tamen, se oni povas libere elekti, ĉu estas plej oportune tiel?

Se du aferoj havas la saman nomon, prefere ili estu aŭ tre similaj, tiel ke plej ofte ne gravas, kiun oni celas, aŭ tute malsimilaj, tiel ke plej ofte estas tuj evidente, kiun oni celas. Ŝajnas al mi, ke Kebeko kaj Kebekio estas nek sufiĉe similaj nek sufiĉe malsimilaj, do estas oportune havi apartajn koncizajn nomojn (ne plurvortajn esprimojn).

Aleksandro
Aleksandro
2023-10-16 10:34
Respondo al  Edmundo

Mi havas firman impreson, ke mi senprobleme prononce kaj aŭde distingas la vortojn “senco” kaj “senso”.

Edmundo
Edmundo
2023-10-16 12:27
Respondo al  Aleksandro

Ĉu vi volas diri, ke vi senprobleme distingas tiujn vortojn, kiam vi parolas al vi mem? Tio estas bona, ĉar mi supozas, ke multaj homoj ne sukcesus bone distingi ilin, eĉ parolante al si mem.

Sed nin interesas internacia komunikado. Se alilanda esperantisto dirus la vorton «senco» aŭ «senso», ĉu vi povus esti certa, kiun ri diris? Kaj se vi dirus unu el tiuj vortoj, ĉu vi estus certa, ke la alia homo ĝuste komprenus vin?

Aleksandro
Aleksandro
2023-10-19 10:24
Respondo al  Edmundo

Memkompreneble ekzistas homoj, kiuj parolas malklare. Tamen, aŭdante minimume bonan prononcadon, mi senprobleme aŭdas la diferencon inter [senco] kaj [senso] same bone kiel, ekzemple, la diferencon inter “en ĉelo” kaj “en ŝelo”. Mi ne dubas, ke oni same klare aŭdas tiujn distingojn en mia prononco. (Parenteze: mi kutimas sufiĉe klare artikulacii ankaŭ la sonon [n] antaŭ konsonantoj.)

Aliflanke, mi ja scias, ke por multaj _anglalingvanoj_ lerni tiajn distingojn estas pene kaj ke la sonkombino [nc] entute apenaŭ ekzistas en la angla. Nu, ĉies lingva fono kreas similspecajn problemojn…

Edmundo
Edmundo
2023-10-19 18:29
Respondo al  Aleksandro

Mi kredas, ke la angla lingvo ne multe diferencas de Esperanto en ĉi tiu rilato. Cetere, anstataŭ kompari [ns] kaj [nc]/[nts], oni povas kompari [nŝ] kaj [nĉ]/[ntŝ], kaj en lingvoj, en kiuj [f] estas prononcataj per la lipoj, oni povus kompari [mf] kaj [mpf], kaj oni povas pripensi ankaŭ la voĉajn ekvivalentojn: [nz] kaj [ndz], [nĵ] kaj [nĝ]/[ndĵ], kaj [mv] kaj [mbv] (se oni prononcas [v] per la lipoj, kiel en la hispana: sed en la hispana oni kompreneble ne prononcas B/V tiel post [m]). Sed la voĉaj versioj estas pli facile distingeblaj, laŭ mi. En ĉiu okazo temas pri samlokaj nazalo, plozivo kaj frikativo (aŭ afikrikato). Teorie oni povas distingi tiajn parojn, sed la diferenco estas praktike tre malgranda. Mi supozas, ke malmultaj lingvoj havas tiajn minimumajn parojn, escepte eble en kunmetaĵoj. La paro senco/senso estas kabineta stultaĵo, laŭ mi.

(Kompreneble la angla havas “men’s/mends”, “Ben’s/bends”, “lens/lends”. Nur unu el tiuj ses vortoj ne estas kunmetita, en larĝa senco. En fama kanto aŭdiĝas la vortoj “Mercedes bends” … sed ĉu oni povas esti tute certa, ke la kantisto kantis tion? Kaj ekzistas ankaŭ sense/cents.)

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Edmundo
Jens Stengaard Larsen
2023-10-25 10:20
Respondo al  Edmundo

La Angla lingvo estas iom speciala, ĉar ĝi havas eksterordinare pli longajn vokalojn antaŭ voĉaj konsonantoj ol antaŭ voĉaj — diru laŭte “bat Bart bad bard” kaj bone aŭskultu. Tio ne lasas multe da loko al pliaj konsonantoj post la vokalo. Estas akra distingo inter “bat” kaj “bad”, sed multe malpli klara inter “sense” kaj “cents”. En Esperanto oni povas troartikulacii la diferencon per “sennso” ≠ “sentco” — tiom pli ĉar la diferenco s/c estas pli fundamenta ol en la Angla.

Logan HALL "CodeWeaver"
2023-10-17 8:43
Respondo al  Juha Metsäkallas

Je unu flanko, fundamenta regulo №15 instigas al ni akcepti sufiĉe internaciajn vortojn kun kiel eble malplej da ŝanĝoj, krom por konformigi al Esperanta ortografio.

Je alia flanko, kiel AdE klarigis, ili observas kaj respektas Esperantan tradicion kaj vaste akceptitajn nomojn, kaj estas profunde Esperantece, artefarite distingigi plurajn aferojn laŭ unu litero, por ke ili ne havu la saman nomon (ekz. jeno/eno, magazino/magazeno, tablo/tabelo/tabulo, kaj kompreneble, Kebeko/Kebekio). Rilate al lokonomoj, estis Zamenhof mem, kiu proponis la kvazaŭregulan aldonadon de -i. Multaj resursoj nomas tion eraro, kaj kompreneble Zamenhof ne estas senerara, sed laŭ mi, se sufiĉe multaj esperantistoj uzas tiel artefaritan formon kiel KebekioNov-Jorkio, tio devas esti agnoskita oficiale. Evidente, la esperantistaro ne konsentis al la formo Meksikio, kaj do tiu estis juste forlasita.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-10-18 1:06

Zamenhof uzis -uj-, kaj ankaŭ subtenis -lando. -i venis poste, kaj la Akademio unue malaprobis ĝin. La Akademio ne plu malaprobas ĝin, sed ankaŭ ne aprobas ĝin (vidu la decidon pri kiu ni parolas), kaj ĝi efektive uzis -uj- en la ĵusa listo.

Laste redaktita 4 monatojn antaŭe de Yves Bellefeuille
Logan HALL "CodeWeaver"
2023-10-18 2:00
Respondo al  Yves Bellefeuille

Vi parolas tute pri alio — la -i en Kebekio ne estas la sama, kiel en Germanio. En la dua, ni prenas la gentonomon kaj aldonas kvazaŭsufikson por la landnomo. En la unua, por distingigi inter du lokoj, propra radiko estas kreita kun aldona -i. Ĉi tion Zamenhof proponis, en Lingva Respondo n-ro 47:

[…] ni neniam devas diri “Meksikujo”; ni devus diri “Meksiko”, sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas […] nomi la urbon “Meksiko” kaj la landon “Meksikio” (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k. t. p.).

Vikipedio asertas, «multaj esperantistoj nun opinias, ke tiu komento estis eraro de Zamenhof», tamen mi trovas, ke ankaŭ «multaj» esperantistoj emas fari tiun distingon, eĉ se artefarite.