Finnoj kaj ukrainoj nun oficiale ekzistas

La Akademio de Esperanto ĵus oficialigis 420 novajn radikojn. Kiel kutime, la nun oficiale aprobitaj vortoj estas vaste uzataj jam de multaj jaroj. Grandparte temas pri nomoj de landoj, popoloj kaj urboj. Oficialaj estas nun Finnlando, Barato kaj Moskvo. La ĉefurbo de Ukrainio aliflanke plu havas neniun oficialan nomon en Esperanto.

En la centro de la ĉefurbo de Ukrainio oni montras detruitajn rusiajn tankojn. Sed kiel nomiĝas la urbo? Foto: Kalle Kniivilä

La Oficialaj Aldonoj estas maniero de la Akademio de Esperanto normigi la vortprovizon de Esperanto. Tre malofte oni maloficialigas vortojn, sed evidente ne ĉiuj malnovaj oficialaj vortoj plu estas uzataj. Ekzemple velocipedo, oficialigita en la 1-a aldono en 1909, nun kutime estas nomata biciklo.

La Universala Vortaro estas parto de la Fundamento de Esperanto, aprobita dum la unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo en 1905. Tiu vortaro enhavas, krom la 900 vortoj de la Unua Libro, pliajn 1 740 vortojn, kolektitajn de Zamenhof el verkoj aperintaj inter 1887 kaj 1894. La vortoj estas difinitaj ne en Esperanto, sed per tradukoj al kvin aliaj lingvoj.

En la 1-a Oficiala Aldono, aprobita de la Akademio en 1909, krom “velocipedo” aperis ekzemple “absurda, banko, ebria kaj imposto. En la 9-a Oficiala Aldono de 2007 aperis aidoso, radaro kaj saksofono.

La 24-an de septembro la Akademio aprobis la 10-an Oficialan Aldonon, kiu ĉefe enhavas nomojn de landoj, urboj kaj popoloj aŭ etnoj – ”gentoj”, laŭ Zamenhofa lingvouzo. Nun estas oficialaj ekzemple la vorto finno, pri kiu la Akademio longe hezitis pro la duobla n, kaj Barato, kiun Zamenhof nomis Hindujo.

Oficialigita estis ankaŭ la vorto ukraino, kiu laŭ la Akademio havas du signifojn: ”ano de la ĉefgento de Ukrainujo, parolanta orientslavan lingvon” kaj ”ano de Ukrainujo”. La vorto ruso aperis jam en la Fundamento, kaj tial mankas oficiala Akademia difino pri tio, ĉu same ĉiuj civitanoj de Rusio estas ”rusoj”.

En siaj klarigoj pri la nova Oficiala Aldono la Akademio aliflanke atentigas, ke ”en kelkaj landoj oni nete distingas apartenon al la ĉefgento kaj landanecon. Ekzemple, nomi ajnan rusujanon ’ruso’ povas soni al tieaj landanoj kiel speco de ŝovinismo aŭ minimume nekompreno de bazaj sociaj distingoj”.

La Akademio aparte mencias tiurilatan ekzemplan frazon el la Fundamenta Ekzercaro:

Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj.

La ĉefa tasko de la Akademio estas ”konservi kaj protekti la fundamentajn principojn” de Esperanto, kaj kutime ĝi oficialigas nur vortojn, kiuj estas stabile uzataj jam dum relative multaj jaroj. Nur nun estis oficialigita Moskvo, dum la ĉefurbo de Ukrainio plu malhavas oficialan nomon en Esperanto.

Jam en Fundamenta Krestomatio aperas la formo Kievo, kiu poste dum jardekoj estis vaste uzata. Tamen post la disfalo de Sovetio la lokaj esperantistoj en Ukrainio ekuzis la formon Kijivo, pli similan al la ukraina nomo de la urbo.

Jesper Lykke Jacobsen. Foto: Privata

La direktoro de la sekcio pri la ĝenerala vortaro de la Akademio, Jesper Lykke Jacobsen, rakontas al Libera Folio ke la nomo de la ĉefurbo de Ukrainio estis tre zorge diskutita dum la laboro pri la nova Oficiala Aldono:

– La formo Kievo (kun derivaĵoj) havas pli ol 200 trafojn en Tekstaro.com kaj proksimume 1 200 trafojn en mia privata kolekto de pli ol 12 000 esperantlingvaj revuoj. La unua uzo kredinde estas en la Fundamenta Krestomatio (1905) kaj de tie ĝi tuj disvastiĝis al la tiama gazetaro, kun ekzemple uzo en la novembra numero de la revuo Esperanto de la jaro 1907.

– Kontraste al tio, la formo Kijivo havas proksimume 30 kaj 300 trafojn en tiuj du korpusoj, el kiuj tamen multaj ne estas plene asimilitaj (t.e. aperas la formo Kijiv sen finaĵo). La unua apero de la asimilita formo Kijivo (kun finaĵo) kredinde estas en la decembra numero de Monato de la jaro 1996.

Laŭ li la statistiko donus bazon oficialigi la formon Kievo, dum la leksikografiaj argumentoj por Kijivo estas malpli solidaj.

– La kialo, ke la Akademio tamen elektis ne nun oficialigi Kievon, estas evidente la terura milito okazanta en Ukrainio. Estus risko vidi oficialigon kiel iuspecan politikan elpaŝon, kaj la Akademio ne deziras fari politikon. Mi pensas, ke la demando pri Kievo tre rapide revenos sur nia tagordo post la fino de la nuna krizo. Samtempe ni evidente atente sekvos la proporcion inter la uzo de la du nomformoj.

Se la politika situacio ŝanĝiĝis (kio ja okazis dum la lastaj jaroj), ĉu tio ne signifu, ke lastatempa uzo pli pezu ol historia? Kaj ĉu ne gravu la prefero de lokaj esperantistoj? Ja enestas Barato, ekzemple.

– Pri tio ne eblas doni respondon nome de la sekcio, ĉar verŝajne ekzistas opinioj diversaj. En 2022 kaj 2023 okazis uzo de la formo Kievo en Esperanto (UEA), Internacia Pedagogia Revuo, Dio Benu kaj La Ondo de Esperanto. Samepoke la formo Kijivo estis uzata en La Brita Esperantisto, Internacia Pedagogia Revuo, Kajeroj el la Sudo kaj La Lampiro. Indus kompreneble analizi ankaŭ retajn uzojn kaj aliajn revuojn, kiujn mi ne havas en mia kolekto.

– Laŭ pura leksikografia vidpunkto ni simple devas agnoski tiujn faktojn kaj sekvi la evoluon dum la venontaj jaroj. Sed eĉ se ekde nun estus uzata nur la formo Kijivo, la alia formo Kievo tamen estus valida historia formo kun stabila uzo dum pli ol cent jaroj.

Mankas en la nova Oficiala Aldono ankaŭ la ukrainaj urboj Ĥarkivo kaj Lvivo, kiuj en PIV havas la rusecajn nomformojn Ĥarkovo kaj Lvovo.

Kial la prezento de gentoj estas intermiksita kun la prezento de lingvoj?

– La sekcio diskutadis dum monatoj por trovi la plej bonan prezentomanieron de gento kaj gentobaza lando. Kroatoj ofte vivas en Kroatujo (lando, kiun mi mem kutime nomas Kroatio, sed la difinotekstoj uzas nur oficialigitajn lingvoelementojn), dum Kroatujo prenis sian nomon de sia kroata ĉefgento … kiel reale difini ambaŭ sen fari cirklodifinon?

– La solvo, kiun ni trovis, estas unue difini la genton per ĝia plej karakteriza trajto, nome la lingvo, kiun ĝi plej ofte aŭ tradicie parolas. Por la kroatoj temas pri sudslava lingvo kun la internacia kodaĵo hrv laŭ la normo ISO 639-3. Cetere nia laboro pri lingvoj tute ne estas finita, ĉar multaj lingvoj havas nomon, kiu ne rilatas al gento nomdona por lando. Oni nur pensu pri la jida, la svahila, la urdua kaj volapuko, ĉiuj nomformoj ankoraŭ neoficialaj.

Ĉu vere Esperantujo havas propran geografion?

– Nepre. Urboj kiel Bjalistoko, Montevideo kaj Raŭmo estas ĉefurboj laŭ ilia signifo en Esperantujo, kvankam oni malofte parolas pri ili en nacilingvaj gazetoj kaj televidelsendoj. La Esperanta literaturo havas skolojn skotan, iberan kaj budapeŝtan. La ”Vojaĝimpresoj” de Valdemar Langlet el la jaro 1895 metis multajn urbojn sur la mapon de la Deka Oficiala Aldono. Aliflanke ni ne sukcesis enplekti la ĉefurbon de Sudano, malgraŭ ĝiaj pli ol ses milionoj da loĝantoj, ĉar estas ankoraŭ tro da konkurenco inter la nomformoj Kartumo kaj Ĥartumo.

Ĉu la duoblaj konsonantoj de la nun oficialigitaj vortoj Lillo kaj finno ne estas kontraŭfundamentaj, kiel iuj asertas?

– Ne, la Fundamento jam enhavas la vortojn Ŝiller’ kaj Anna. Temas pri propra nomoj, kiel Lillo kaj finno. Oni kompreneble devas skrupule prononci la duoblajn konsonantojn, kiel en la kunmetaĵoj mallonga kaj sennuba.

Iom surpriza fakto en la Oficiala Aldono estas, ke kelkaj urbonomoj estas difinitaj ankaŭ kiel nomoj de la administraj regionoj, en kiuj ili troviĝas. Ekzemple Oslo, Odeso kaj Teherano estas ne nur nomoj de urboj, sed ankaŭ de regionoj, dum Stokholmo kaj Moskvo restas nur nomoj de urboj.

Ĉar ne tute klaras la principo, laŭ kiu iuj urbonomoj ricevis duan signifon en al Oficiala Aldono, Libera Folio petis Jesper Lykke Jacobsen klarigi, kiel la Akademio rezonis. Jen kion li respondis:

– En la 10-a Oficiala Aldono ni multe interesiĝis pri la nomoj de geografiaj kaj administraj subdividoj de landoj, kiuj laŭ la cirkonstancoj kaj tradicioj povas nomiĝi ŝtatoj, provincoj, federaciaj landoj, dependaj teritorioj, kantonoj, regionoj, respublikoj, gubernioj ktp. Tiaj subdividoj ofte estas plurnivelaj. Ekzemple la lando Francio enhavas la regionon Francilio, kiu siavice enhavas la departementon Parizo, dividitan en 20 arondismentojn. Similaj situacioj troviĝas en multaj aliaj landoj.

– Ni ĝenerale limigis nian laboron al la ”unuarangaj subdividoj” laŭ la internacia normo ISO 3166-2. Preskaŭ ĉiuj grandaj urboj, aparte la ĉefurboj, estas ankaŭ administraj unuoj, sed ili ne ĉiam estas unuarangaj subdividoj de la lando. Eĉ kiam tio estas la kazo, iafoje la regiono kun la nomo X estas, krom malgravaj detaloj, identa kun la urbo X mem. Ni do decidis precipe emfazi la dusignifecon de nomoj tiaj, ke la regiono X estas io tute alia ol la urbo X.

Ŝajne la principo do rilatas al la naturo de diversaj administraj distriktoj en diversaj landoj, sed ne nepre al tio, kiujn vortojn lokanoj uzas por la koncernaj regionoj.

– Ne estas aparta problemo, ke la sama vorto povas signifi kaj urbon kaj regionon. Laŭ la kunteksto oni iafoje povas kompreni, ĉu temas pri la regiono aŭ la urbo Odeso, kaj se ne estas sufiĉe klare, oni povas aldoni la vorton ”regiono” aŭ ”urbo” por eviti miskomprenon, diras Jesper Lykke Jacobsen.

Laŭ li la decidoj pri la fina formo de la Oficiala Aldono ĝenerale estis ĝisfunde diskutitaj – estis interŝanĝitaj pli ol 2 700 retmesaĝoj pri la temo en la sekcio kaj plia milo kun la tuta Akademio.