En mardo la 10-a de novembro anoncis sian demision el la estraro de TEJO Robert Nielsen. Li respondecis pri landa kaj faka agado. La nuna estraro estis elektita en julio kaj ekoficis la 1-an de septembro.
Serĉrezultoj por: robert nielsen
Robert Nielsen estas la kvara el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por posteno de ordinara estrarano kaj estas 28-jara datum-analizisto el Dublino, Irlando.
La Esperanto-grupo en la usona retejo Reddit nun havas pli ol 20 000 membrojn. En decembro la grupo atingis rekordon pri la kvanto de vizitoj. Ni petis la administranton Robert Nielsen rakonti pri la grupo, kiu ekzistas ekde 2008.
Kiel nova estrarano de TEJO por landa kaj faka agado estis elektita Albert Stalin Garrido, la fondinto kaj prezidanto de Filipina Esperanto-Junularo. Li prenas la lokon de Robert Nielsen, kiu demisiis antaŭ kelkaj semajnoj.
”Ni kunsidis dum multaj horoj ĉiutage sed mi ne povis memori iun ajn gravan decidon. Ni uzis multe da energio, sed kion ni atingis?” Tion skribas Robert Nielsen, kiu aktive kampanjis por eniri la estraron de TEJO, sed rapide seniluziiĝis, perdis la elanon kaj demisiis. Libera Folio publikigas iom redaktitan version de teksto pli frue aperinta en lia blogo.
En vidpunkta artikolo Robert Nielsen demandas, kie estas la milionoj da homoj, kiuj ekde 2015 komencis lerni Esperanton per Duolingo. Li konstatas, ke la grandega salto antaŭen, kiun multaj atendis, neniam okazis.
"Oni tro multe parolas en Esperantujo pri “obstinaj baroj”… Sed iu el la baroj tamen restas – aĝo. Ĉu vere ni devas havi renkontiĝojn por junuloj kaj por maljunuloj? Kial ne por viroj kaj virinoj aparte?", – skribas Anna Striganova responde al la artikolo de Robert Nielsen.
Robert Nielsen opinias ke ĉiu devus partopreni en Universala Kongreso – sed ne pli ol unu fojon. Almenaŭ dum ne esence ŝanĝiĝos la UKoj. Ĉu temas pri netranspontebla diferenco generacia? Jen analizo el junula vidpunkto.
Robert Nielsen en Irlando ekmiris, kie troviĝas ĉiuj novaj esperantistoj, kiuj ja devus aperi pro la novaj retaj kursoj kaj aplikaĵoj. Ili ja neniam aperas en la tradiciaj kunvenoj. Do li ekserĉis en sia ĉirkaŭaĵo.
Lastatempe furoras ciferecaj valutoj kiel Bitcoin. Unu el ili eĉ havas Esperantan nomon: Monero. Pli frue esperantistoj kreis kaj eĉ iom uzis proprajn valutojn kiel Spesmilon kaj Stelon. Robert Nielsen demandas sin, ĉu eble indus, ke esperantistoj nun ekuzu propran ciferecan valuton.