Kial mi ne plu partoprenos la UK-n

Robert Nielsen opinias ke ĉiu devus partopreni en Universala Kongreso – sed ne pli ol unu fojon. Almenaŭ dum ne esence ŝanĝiĝos la UKoj. Ĉu temas pri netranspontebla diferenco generacia? Jen analizo el junula vidpunkto.

La libroservo de la UK en Lisbono. Foto: Kalle Kniivilä

Mi opinias ke ĉiuj esperantistoj partoprenu iun Universalan Kongreson almenaŭ unufoje dum sia vivo. Mi mem partoprenis trifoje: 2015 en Lille, 2016 en Nitra kaj 2018 en Lisbono. Ĝi estas la plej granda esperanta renkontiĝo, kun longa historio kaj grava rolo en Esperantujo. Mi memoras la senton kiun mi havis dum mia unua UK, mi neniam vidis tiom multe da esperantistoj en unu loko. Esperanto estas apenaŭ konata en mia lando, sed jen granda ondo da homoj kiuj scias la lingvon. Ĉeestis nekredebla kvanto da homoj el la tuta mondo kaj multaj asocioj kun diversaj temoj.

Sed mi ne plu partoprenos. Dum la kongreso estis multaj tedaj prelegoj kaj prelegantoj kiuj agis kvazaŭ paroli esperante sufiĉu kaj ne necesus krome esti interesa. Mi ne memoras el kiom da prelegoj mi eliris antaŭ la fino pro enuo, sed estis multaj. Dum IJK, mi ĉeestis prelegon pri virinaj aŭtoroj en Esperanto, kaj la sperto estis tute alia ol dum UK. Ne nur la temo estis malsama, sed ankaŭ la prezento. La preleganto parolis klare, laŭte kaj vigle, li vere strebis teni la atenton de la ĉeestantoj per siaj voĉo kaj agoj. Mi estis tre impresita kaj subite ekpensis ke neniu prelegis tiel dum la UK.

UK ne estas bona loko por junuloj. Eble iuj malkonsentas, sed mi forte opinias ke junuloj kaj maljunuloj havas malsamajn interesojn kaj ŝatojn. Tio kio interesas maljunulojn ofte estas teda kaj enua por junuloj. La partoprenantoj de UKoj estas ege maljunaj, kaj tio malfaciligas la rilatojn inter la du grupoj, ĉar la kongreso aspektas kiel domo por emeritoj. Junuloj volas festi, amuziĝi kaj drinkumi – sed dum UK, ne estas festoj, nur prelegoj. Eĉ dum la koncerto, la plejparto de la homoj nur sidas kaj silente observas (kaj nur kelkaj junuloj dancis). La plej bonaj momentoj estas dum la junulara programo, sed tiu okazas ekster la oficiala programo. Unu el miaj plej ŝatataj momentoj dum UK estis kiam ni havis piknikon en iu parko dum la Lilla kongreso – sed tio okazis kiam ĉiuj aliaj ekskursis.

Sed la plej granda problemo estas la etoso (aŭ manko de etoso). La plej bona parto de ajna kongreso estas la etoso, sento malfacile priskribebla, kiun tamen ĉiuj sentas. La plej bona parto de renkontiĝoj estas ne la programo, sed la homoj. Mi partoprenis renkontiĝojn kun ĥaosa organizado en aĉaj lokoj, kiujn mi tamen multe ĝuis, ĉar la homoj estis tiel bonaj kaj amuzaj. Sed ne estas etoso dum UK – nenio okazas ekster la programo. Ne facilas babili kun aliaj partoprenantoj, ne estas komunaj lokoj por ripozi kaj renkontiĝi. La etoso en UK estas pli propagandema kaj homoj iam troigas. Nur dum UK oni vidas homon kiu uzas la Esperantan flagon kiel mantelon kaj faras longajn paroladojn pri la “miraklo” de Esperanto.

Kiam mi pensas pri IJK, mi pensas pri la bonega etoso, la novaj amikoj kiujn mi akiris kaj la malnovaj kiujn mi ĝoje revidis. Ĉiam mirigas min kiel fortan amikecon oni povas krei ene de nur kelkaj tagoj. Oni honorigas la lingvon per amuzado kaj ĝojo, ne per solenaĵo kaj paroladoj. Mi pensas pri la horoj da dancado, drinkado, festumado, babilado, flirtumado kaj amuzado. Mi pensas pri la ludoj en la trinkejo, babiladoj en la koridoroj kaj umado en la komunejo. Sed kiam mi pensas pri UK . . . Kion mi pensas? Plejparte mi simple ne memoras, ĉar nenio donis fortan impreson al mi. La longegaj solenaj malfermoj? La troigita adorado de Zamenhof?

Oni povus trakti la libroservon kiel metaforon por la UK. Ĝi enhavas multajn bonajn aferojn. Estas multaj bonkvalitaj libroj (mi aĉetis kelkajn dum la kongreso) kun interesaj tekstoj kaj gravaj vortoj. (Ankaŭ estas kelkaj strangaĵoj kaj amatoraj verkoj.) La libraro estas grava parto de nia kulturo kaj la viveco de nia movado kaj lingvo. Sed la libroservo ankaŭ estas malmoderna. Oni eĉ ne povas pagi per kreditkarto, anstataŭe oni devas uzi iun strangan antikvaĵon, kiun mi opinias pli taŭga en muzeo (la aĵo estas tiel antikva ke eĉ en mia denaska lingvo mi tute ne scias la nomon). Mi dubas ĉu ili eĉ aŭdis pri elektronikaj libroj kaj verŝajne opinias ke tiuj estas tro novaj kaj neelprovitaj (kiel flugantaj aŭtoj). Dume, en la neesperantuja mondo, elektronikaj libroj furoras tiel multe ke ili detruis kaj forigis multajn librovendejojn kiuj vendis nur paperajn librojn. La mondo ŝanĝiĝas, kaj tiuj kiuj ne ŝanĝiĝos, ĉu paperaj libroservoj aŭ tradiciaj kongresoj, suferos.

Sed granda problemo estas ke la bona libroservo havas aĉan libroservestron. Ĉi tiu ne estas nur mia persona opinio, multaj homoj scias pri kio mi parolas kaj mi aŭdis kelkajn plendojn dum UK. Ĉiuj scias pri lia malafableco, malĝentileco kaj nehelpemo, sed la stranga afero estas ke neniu faras ion por plibonigi la situacion. Ĉiuj organizoj havas problemojn, sed kiam ĉiuj scias pri problemo, sed nenio ŝanĝiĝas, tio estas ĉagrena. Tio ke UEA kaj UK havas problemojn ne ĉagrenas min, ĉar ĉiuj organizoj havas tiajn, sed tio ke neniu provas solvi la problemojn ja ĝenas min. Oni ne malhelpu kaj forpuŝu homojn per malĝentileco, poste mirante kial homoj ne revenas.

Mi ankoraŭ estas juna kaj intencas ĉiam esti esperantisto, do mi ne volas diri ke mi neniam denove partoprenos eĉ unu UK-on dum la sekvontaj 50 jaroj. Sed dum la venontaj kelkaj jaroj mi ne iros. La aferoj kiujn mi amas pri aliaj renkontiĝoj – la etoso, la amikoj, la amuzo – ne estas ĉe UK. Esperantujo estas bunta kaj vigla mondo, kun multaj interesaj renkontiĝoj kiuj allogas min pli ol la polva kaj eksmoda Universala Kongreso.

Robert Nielsen

72 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Krizipo
Krizipo
2018-10-06 11:47

“El junula vidpunkto” – jen la averto de sekva tedaĵo.

Diccon MASTERMAN
Diccon MASTERMAN
2018-10-06 11:49

La artikolo de Nielsen estas tre malkaŝema pri liaj kritikoj, kaj mi havas multe da komprenemo pri lia vidpunkto. Ankaŭ mi ofte tediĝis dum UK-j. Kiel li mem skribis, ekzistas la IJK kaj li ankoraŭ estas junulo. Eble, post kelkaj jaroj ankaŭ tiuj kongresoj ne estos tiom allogaj por li.

Ni bezonas homojn kiel Nielsen kiuj havas energion kaj engaĝiĝon por antaŭenigi la movadon de la Movado. Unu komento kiun mi deziras direkti al li kaj similaj junaj E-istoj: se io malplaĉas al vi, faru ion. Mia propra solvo kiam mi estis pli juna estis fariĝi KKS, eĉ se mi ne povas vanti ke mi multe ŝanĝis la aspekton de la UK. Sekve mi fariĝis estrarano, eventuale kun simila manko de revolucia efiko; tamen mi ĝojas ke mi engaĝiĝis.

Markos Kramer
Markos Kramer
2018-10-06 11:54

Ne ĉiuj junuloj perceptas la aferon tiel kiel Robert. Mi mem trifoje partoprenis UK-on en 2008, 2011 kaj 2014, en la aĝo de 24, 27 kaj 30 jaroj. Mi tre ĝuis la programon kaj ĉiam revis reveni. Ankaŭ la prelegan programon mi tre ŝatis, precipe la Internacian Kongresan Universitaton (IKU), la Esperantologian Konferencon kaj la Klerigan Lundon. La sola kialo, pro kiu mi nun kvarfoje sinsekve ne iris al UK, estas, ke mi intertempe estas pajtro de tri infanoj kaj devas plani miajn vojaĝojn akorde kun la bezonoj kaj interesoj de miaj familianoj.

Kompreneble la etoso de UK estas alia ol tiu de IJK, kaj la plej multaj junuloj preferas tiun de IJK al tiu de UK. Pro tio oni ja havas apartajn junularajn aranĝojn. Sed tamen mi konas plurajn junulojn, kiuj kun plezuro partoprenadas UK-ojn. La artikolo bedaŭrinde prezentas la preferon de la plej multaj junuloj kvazaŭ ĝi estus ia absoluta afero pri la bezonoj de junuloj, kaj tiel certe ne estas.

Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
2018-10-06 13:49
Respondo al  Markos Kramer

Kara Markos, dankon pro via komento. Vi atentigas min pri la graveco de IIK, kiu devus doni al infanoj kaj familioj richan okazon kune amuzighi per Esperanto. Mi esperas havi baldau bonajn infornojn pri tio!

Tobiasz
2018-10-06 12:26

Kompreneble ne ĉiuj UK-prelegoj estas interesaj sed plendo pri manko de kvalitaj kaj esencohavaj prelegoj dum UK estas komplete absurda. Mi miras, ke tia opinio venas de persono tiom inteligenta kaj sperta.

Jovana
Jovana
2018-10-09 12:42
Respondo al  Tobiasz

“Sperta” pri kio?

Lee Miller
Lee Miller
2018-10-06 12:34

Robert Nielsen ĉiam ŝatas dividi la Esperantistaron en du grupojn: junuloj kaj maljunuloj.

Sed Esperantujo ne estas junulara movado, aŭ maljunulara movado. Ĝi estas homara movado. Kaj unu el ĝiaj fortoj estas la kunigo de homoj diversaĝaj, diverskulturaj, ktp. Kiam oni faras tranĉon inter “ni, la mojosaj, amuzaj junuloj” kaj “vi, la kadukaj, neinteresaj maljunuloj” oni perdas multon. Kaj kion oni diru pri la kompatindaj homoj en la meza grupo inter tiuj ĉi du?

Mi ne plu estas juna. Sed mi dividas plurajn sintenojn kiujn Robert esprimas. Mi apenaŭ toleras formalajn prelegojn (kaj ofte ne ĉeestas, aŭ frue foriras). Mi tute feliĉe malaperos al apuda drinkejo vespere. Ktp. Mi ne havas intereson pri UK-oj, parte pro la granda homamaso, parte pro la formala programo, kaj parte pro la manko de intima etoso.

Sed tio ne estas problemo de maljunuloj. Tio estas problemo kaj de la strukturo de UEA, kaj de la strukturo de tiaj grandaj kongresoj.

Robert, se li ne mortos pro akcidento aŭ malsano, baldaŭ fariĝos mezaĝulo, kaj poste maljunulo. Mi esperas ke li ne trovos sin kun stereotipa etikedo nur pro kronologia aĝo.

Robert Nielsen
2018-10-06 13:42
Respondo al  Lee Miller

“Robert Nielsen ĉiam ŝatas dividi la Esperantistaron en du grupojn: junuloj kaj maljunuloj.”

Mi ne kreis IJKn kaj TEJOn, la divido en Esperantujo ekzistis dum jardekoj

Krizipo
Krizipo
2018-10-06 14:09
Respondo al  Robert Nielsen

Kia argumento! Krom UK kaj IJK okazas multaj aliaj renkontiĝoj. El tiu fakto neniu normala homo konkludas dividon de Esperantujo. Diversaj renkontiĝoj estas signo de riĉeco de Esperantujo!

Fek’ al la generaciisma kvazaŭrasismo!

Robert Nielsen
2018-10-07 19:51
Respondo al  Krizipo

“Kvazaŭrasismo”? Kia sensencaĵo!

Ian Fantom
Ian Fantom
2018-10-08 13:36
Respondo al  Lee Miller

Kiam mi estis junulo mia landa asocio estis socie dividita inter la plenkreskula asocio, kiu laboris por antaŭenigi Esperanton, kaj la junulara sekcio, kiu teorie havis la saman celon, sed praktike estis nur loko por sociumi kaj ekzerci sin pri la lingvo. Mi ja partoprenis junularajn kunvenojn, sed mi laboris kun la plenkreskuloj, kaj ni havis rimarkindajn sukcesojn. Sed nuntempe mi havas problemojn kun Robert Nielsen kaj homoj kiuj pensas simile. Kial li volas malinstigi homojn ĉeesti la UK-ojn, anstataŭ provi solvi la problemojn, aŭ lasi al homoj gajni el tiuj eventoj laŭ sia propra plaĉo? Mia kialo ĉeesti iujn el ili estas renkonti homojn kaj diskuti ekster la prelegoj. Iuj prelegoj estas interesaj, iuj prelegoj estas tedaj, kaj iuj prelegoj estas propagandaj kaj subfosaj. Mia ĉefa kialo ne ĉeesti pli da UK-oj estas la propagandistoj kiuj subfosas la movadon, lanĉas personajn atakojn ks. Mi nepre ne dezirus ĉeesti la Raŭmismajn kongresojn de TEJO aŭ de mia landa asocio.

La retejo de Robert Nielsen, ‘Whistling in the Wind’ (http://whistlinginthewind.org/) estas same cenzura rilate al malkaŝoj pri subfosado en la Esperanto-movado kiel estis Kalle Kniivilä kiel redaktoro de Libera Folio antaŭ jardeko (li poste forcenzuris min entute). La fakto estas, ke okazas de tempo al tempo kampanjoj de ‘mensogoj kaj kalumnioj’ en la Esperanto-movado, ĝenerale celitaj por faligi la plej sukcesajn kampanjantojn por la movado. Mi ĝojas, ke tio ne plu okazas ĉi tie post la foriro de Kalle.

Ian Fantom
Ian Fantom
2018-10-08 14:55
Respondo al  Lee Miller

Mi konsentas. Unu el la kialoj ke mi ne tiom partoprenas estas la tabuoj kaj la cenzuristoj kaj la sorĉistinĉasoj. Mi skribis, ke mi ĝojas, ke la cenzuro kontraŭ min ĉesis en La Libera Folio post la foriro de Kalle, sed tiu komento ne trapasis la moderigantojn. Mi atendas de ili la kialon.

Imre Keményfi
Imre Keményfi
2018-10-06 12:52

“junuloj kaj maljunuloj havas malsamajn interesojn kaj ŝatojn”
Estas esceptoj, ekzemple kantateliero de Kajto estas bonega por ĉiuj aĝgrupoj.
Mi partoprenis la samajn 3 UK-jn kiel vi, sed mi havas malsaman opinion kaj mi planas partopreni ankaŭ la venontan UK-n.
Kvankam vere ekzistas enuaj prelegoj, sed dum la UK okazas tiom multe da programeroj, ke oni povas trovi interesajn.
Jes, ĝenerale la junulara programo estis pli bonetosa ol la oficiala programo, sed ekzemple la Kongresa Balo estis ankaŭ parto de la oficiala programo kaj estis bonetosa (post la 10a). Antaŭ la 10a vespere estis muziko por maljunuloj kaj post la 10a por junuloj faris bonetosan diskotekon la fama DĴ Leo Sakaguchi.
UK temas ne nur pri la oficialaj programeroj, sed ankaŭ pri turismumado. Kvankam la ekskursoj organizite de UEA estas ege multekostaj, oni povas mem organizi ekskurson, aŭ iri ien kun kelkaj aliaj partoprenantoj. Ekzemple en 2015 mi vizitis Parizon dum la ekskursa tago sole, en 2016 la junuloj organizis malmultekostan ekskurson al Bratislavo, ĉi-jare mi iris naĝi en la oceano kun INOE kaj post la fermo de la UK mi vizitis la plej okcidentan lokon de Eŭropo, kaj sekvontjare mi certe vizitos Helsinkon.

Helmut Klünder
Helmut Klünder
2018-10-06 13:20

Lau mi la UK dronas en tro da programeroj, kiuj grandparte estas absolute superfluaj. Pro ghentileco mi nun ne mencias superfluajn programerojn, sed ghenerale la kunvenoj de fakaj organizoj vere estas tedegaj. Minimue la duono de la programeroj estas komplete superfluaj.
LA tuta UK programo de la Kongreso 1954 en Haarlem ampleksis du paghojn. Se konstante aldonighis dum la jardekoj novaj aldonaj programeroj, kaj bedaurinde estas tiel, ke la kvanto ne kongruas kun kvalito.
Se vi demandas la homojn, pro kio ili venas al la UK, la plej ofte respodo estas – ghuste kiel Robert skribis, amikighi, revidi amikojn kaj ghui la internacian kunestadon. Mi riskas aserti, ke la plej grava salono en la kongresejo estas la babilejo, kie la homoj leghere povas kunsidi, manghi kaj trinki.

Charles Leuven
Charles Leuven
2018-10-06 13:23

La Universala Kongreso nune ne taŭgas por ĉiuj homoj, kiel por la plimulto de junuloj. La Esperantistaro estas tro granda kaj diversa. Kongreso devas okazi en aparta loko, en aparta momento, kaj ne ĉiuj homgrupoj havas la samajn interesojn, vetureblojn, disponeblecojn kaj budĝetojn.

Homoj, kiuj volas ke ĉiuj Esperantistoj iru al la Universala Kongreso iluziiĝas. Kiam la sola komuna intereso estas “Esperanto”, oni ne restas tre longe. Se oni volas montri la grandecon de Esperantujo, oni fokusiĝu pri la nombro de diverstemaj kongresoj (kiel IJK, IJF, KAEST, IFEF, ILEI… ), kaj ne pri la nombro de nur UK.

Se la celo de UK estas kunigi ĉiujn Esperantistojn, restas multe da laboro farinda por ke ĉiu Esperantisto sentas sin reprezentita en ĝi.

Valere
2018-10-07 19:14
Respondo al  Charles Leuven

mi plene konsentas. Tamen se ILEI-kongreso, UK kaj IJK okazus en la sama urbo: unue estos tre videbla, due estos tre praktika por tiuj kiuj volas partopreni la tri eventojn.
Fojfoje oni legas pri “ni devas krei Esperanto-vilaĝo”, ĉu okazinte eventojn en la sama loko dum 3 semajnoj sinsekve ne estus bona komenco?

robbkvasnak
robbkvasnak
2018-10-08 1:25
Respondo al  Valere

Mi ĝis ĉi-tie tralegis ĉion en tiu-ci diskuto kaj malantaŭe fulmetis tra mia cerbo la sama ideo de Valere. En iu afrika kulturo oni havas proverbon: Por eduki infanon oni bezonas vilaĝon. Kial vilaĝo? Ĉar neniu lingvo estas unutema. Kaj fakte ĉiam kiam mi iris al UK mi serĉis sperti ian vilaĝon kun vilaĝanoj diversaj, diversmetiaj, kaj kiuj instruus al mi novajn vortojn de diversaj fakoj. Ni (mia edzo kaj mi) lastfoje vojaĝis al Lillo por la 100a UK. Li tristetis ke la eventoj okazis en malproksimaj lokoj kaj ni ofte perdis ion ĉar ni kuris inter lokoj. Ni estas en LSG kaj tiu organizo solvis kelkajn similajn problemojn sen disiĝi de la tuta UK. Ekzemple por la bankedo kaj la balo LSG havis sian propran programon (eble ĉar ni konscias ke kelkaj kongresanoj ne ŝatus vidi min danci kun mia edzo). LSG amikiĝis kun loka grupo gegeja en Lillo kaj ni festis kun ili. Eble ni iel interesigis kelkajn gejajn lillanojn lerni Esperanto. En vilaĝo estas diversaj drinkejoj kaj kluboj, restoracioj kaj sportekipoj por diversaj homoj. Tia vilaĝeska aranĝo eble malaltigus la altajn kostojn de la formala UK. Por ni usonanoj la vivo en Eŭropo estas nuntempe tre alta kaj ni iomete perdiĝis en Lillo (sed ni adoris la urbon – ĝi estas belega kaj la kuirarto famfama!) Du- aŭ trismeajna en loko ne tro multekosta estus ŝatenda. Kaj en vilaĝo estas spaco por homoj de ĉiuj aĝoj – foje kune, foje dise.

Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
2018-10-06 13:43

Tute ne teda estas via artikolo, Robert, sed leginda kaj atentinda. Mi dankas pro la malkashemo kaj sincereco. Mi parolas kiel UEA-estrarano por kongresoj. Koincide, kadre de la agadoj por la UK, hierau mi sendis mesaghon al TEJO por ekhavi ilian kunlaboron por interesa UK por junuloj. Se mi rajtas, mi shatus havi ankau vian kontribuon kaj audacus ghentile peti por ke tiun planon vi prokrastu ankorau unu jaron. 🙂 Mi kontaktos vin private. Amike kaj ghis!

Raúl J García
2018-10-06 14:26

Mi ĝis nun ĉeestis en nur unu junulara renkontiĝo (IJF) kaj nur unu UK, sed mi sufiĉe bone komprenas.

Krom kelkaj problemoj kiujn vi menciis, la ĝenerala situacio estas ke la du eventoj celas malsamajn aferojn. UK estas por “la ĝenerala esperantisto” sed la “ĝenerala publiko” ne estas junuloj. Tre ofte tio estas inter la aĝoj de 25 kaj 54 kaj ekster tio oni estas en tre specifa kategorio. Iam vi taŭge aĝos por ankaŭ ĉeesti en UK 😉

Rilate al la problemoj, ŝajnas al mi ke preskaŭ ĉio kio okazas en Esperantujo apenaŭ povas okazi. Ĉio okazas kun apenaŭ sufiĉe da homforto (foje nesufiĉe) kaj pro tio kiam iu pretas certe preni iun rolon, tiu homo tion faras ĉar alie necesus trovi alian. En okazoj kiam tiu homo jam bone konas la rolon kaj ĝiajn bezonojn necesus pli da homforto por trovi aliulon ol simple daŭrigi kun tiu kiu jam faras, eĉ se tiu tion faras neperfekte. Nia movado estas ĝenerale volontula kaj tio signifas ke ni ofte havos barilojn aŭ limojn rilate al kvalito.

Nu, fine, mi simile opinias kvankam ne tiom forte. Mi verŝajne ĉeestos en pluraj UK-oj sed ne tre ofte kaj verŝajne pli turismume. Mi ankoraŭ ne scias certe – mankas al mi iom pli da sperto pri UK. Por mi sufiĉas, kaj mi tre feliĉas pro tio, ke ili ambaŭ okazas.

Ĝis la venonta internacia renkontiĝo!

Jozef Haazen
2018-10-06 17:08

Vi opnias ke la Universalaj Kongresoj ne estas bona loko por junuloj ĉar junuloj kaj maljunuloj havas malsamajn interesojn. Plie vi rimarkis ke la kongresoj aspektas kiel “domo por emeritoj”(sic). Permesu al mi respondi. Mi eniris la Esperanto-movadon kiel 20-jara knabo kaj de la komenco konstatis ĉe miaj samaĝuloj ribelemon kontraŭ la estraro de UEA, emo influita de la historia kontestado de amerikaj junuloj (1968) kontraŭ ĉio kio ne plaĉis al ili. Anstataŭ serĉi konsenton inter du generacioj, la junuloj (TEJO) kaj poste ankaŭ ILEI ekagis aparte de la patrina movado (UEA) kaj preferis organizi siajn eventojn dise de la Universalaj Kongresoj. Jen kial niaj UK hodiaŭ aspektas “kiel domo por emeritoj”. Vi kontraŭdiros miajn vortojn dirante ke tamen en ĉiuj UK-oj ĉeestas kelkaj junuloj kaj eĉ infanojn – kaj vi pravas – sed la eta nombro de tiuj junuloj ne ŝanĝas la aĝaspekton de tiuj kongresoj, organizataj de la plej grava, la plej rekonita kaj la plej prestiĝa Esperanto-movado en la mondo nome la Universala Esperanto-Asocio (UEA) “en rilatoj kun UNO kaj UNESKO. Mi ege bedaŭras ke la gvidantoj de TEJO kaj ILEI daŭre ne komprenas ke necesas resti ‘kune’ kun la patrina movado, organizante siajn plej gravajn kongresojn en ĝia sino, ne aparte. Bv. ne inventu pretekstojn por diri ke tio ne eblas. Ĉio eblas… se la gvidantoj komprenas la valoron kaj la avantaĝojn de harmonia kooperado kaj pretas labori kune por nia komuna celo nome: la disvastigo de nia lingvo je la servo de la homaro. Imagu estontajn UK-ojn kie ĉiuj generacioj sub komuna tegmento, en komuna kongresejo, povus organizi siajn programerojn – same kiel fakkunsidoj de UEA – renkontante unu la alian en la ĉirkaŭaĵo kaj nepre dum la oficialaspektaj inaŭgura kaj ferma kunsidoj en ĉeesto de oficialaj reprezentantoj kaj diplomatoj. Jen unuiĝo kiu montros ke nia movado ne estas “domo por emeritoj” sed unu rondo familia en kiu ankaŭ junuloj ludas gravan rolon. Ni nepre bezonas novajn konceptojn kaj novan strategion!

Valere
2018-10-07 19:02
Respondo al  Jozef Haazen

bela idealo. Tamen kiel Belgo (kies Esperanto-movado estas dividita en 3 partoj) mi pensas ke ni ne rajtas porti tiun idealon ĝis kiam ni realigos ĝin en Belgio.
Kion vi konkrete faros por ke Flandroj, Valonoj kaj Bruselanoj pli kunlaboros sekvontjare?

Jovana
Jovana
2018-10-08 12:12
Respondo al  Valere

Kaj vi, Valere, kion vi faras por la belgia E-movado? Donu kelkajn ekzempleojn, bv.

Ricardo
Ricardo
2018-10-06 17:33

Mi scivolas: kiom da elektronikaj libroj eldonis TEJO aŭ alia junulara E-organizo kaj kiom da (elektronikaj) libroj vendiĝas en la libroservo de IJK, kun ebleco tuj pagi per kreditkarto (se entute IJK okupiĝas pri io tiel malmoderna kiel librokulturo).

Krizipo
Krizipo
2018-10-07 8:43
Respondo al  Ricardo

Krome: Kial kaj kiel oni ofertu bitlibrojn en fizika libroservo dum renkontiĝo? Ĉu oni vendu ilin per lumdisko? La natura medio de bitlibroj estas Interreto!

Robert Nielsen
2018-10-07 19:50
Respondo al  Ricardo

Laŭ mia scio, TEJO ne vendas iujn ajn librojn. Dum la ĉi-jara IJK, ne estis libroservo. Ankaŭ laŭ mia scio, la libroservo de UEA ne vendas elektronikajn librojn. Fakte mi ne scias ĉu iu ajn eldonejo vendas esperantlingvajn elektronikajn librojn.

Kalle Kniivilä
2018-10-07 20:16
Respondo al  Robert Nielsen

Ĉiuj miaj kvar libroj aĉeteblas ankaŭ kiel bitlibroj. La unua ĉe la eldonejo FEL, la ceteraj tri, eldonitaj de Mondial, ekzemple ĉe Google Play kaj Smashwords.
http://www.kniivila.net/category/esperanto

Krizipo
Krizipo
2018-10-09 8:22
Respondo al  Robert Nielsen

Kiu eĉ ne scias, ke eldonejoj vendas esperantajn bitlibrojn, prefere silentu pri tiu temo.

Tamen, dankon pro la informo, ke dum la plej grava junulara Esperanto-renkontiĝo neniu organizis libroservon. Antaŭe mi ne povis imagi tian malprogreson de la Esperanto-movado.

Lee Miller
Lee Miller
2018-10-09 11:35
Respondo al  Krizipo

Eble oni aranĝu libroservon ĉe IJK en kiu aĉeteblas nur bitlibroj.

johano
johano
2018-10-10 13:04
Respondo al  Robert Nielsen

Ho, ne estis libroservo dum cxi-jara IJK. Mi persone kelkfoje libroservis dum IJK, ekz. 2001 en Strasburgo, sed ankaux poste, ekz. en Wiesbaden kaj laste en Vroclavo. En la lasta mi realigis ideon proponi apud la pageblaj libroj ankaux senpagajn, kiujn mi amase ricevis de diversaj fontoj. Cxiuj tiuj senpagaj libroj estis forprenitaj. Sed ankaux vendigxis diversaj pageblaj libroj, sen gajno por mi sed gajno por la junulara E-movado kiu plue pretas legi “paperajn” librojn.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2018-10-06 21:31

> Mi pensas pri la horoj da dancado, drinkado, festumado, babilado, flirtumado kaj amuzado.

Drinkado? heh? Iom Troeble afero, ebla, sed…..

Sed se IJK okazu en Roterdamo, do ne nur drinkado sed ankaux fumado povas
ecx iomete pli bona por la etoso, cxu ne?

Aliteme

Mi rimarkis ke la mapo en la Pasporto Servo nu plu funkcias,

https://www.pasportaservo.org/mapo/#6/52.865/-7.979

Cxu dum longe?

Ankaux,

Veganarto dum multaj jaroj perdis sian stilon

http://veganarto.net/

Kio estas la cxefa problemo? Cxu?

Nicola Ruggiero
Nicola Ruggiero
2018-10-07 0:00

Mi ne samopinias kun Robert pri la libroservestro. Dum du UK-oj mi volontule helpis lin kaj li estis tre afabla kaj helpema al la kongresanoj kiuj petis informojn pri libroj aŭ aliaj varoj. Tamen, li sola eltenas grandan kaj pezan laboron, lacigan kaj jes nemalhaveblan, samkiel la aliaj oficistoj en la CO. Kompreneble tio povus kaŭzi frustriĝon kaj, eble, malafablecon (kiun mi tamen ne spertis).

Ĉu do la libroservo estas taŭga metaforo pri la UK? Eble, sed tiel ke ĝi estas bezonata servo, plibonigenda per pli da homoj kiuj laboru por ĝi.

nikvo
nikvo
2018-10-07 5:16

Kiel parto de la teamo organizanta la ĉi-jaran kongreson, mi serĉis modelojn de konferencoj kaj kunvenoj ekster Esperantujo kaj trovis ke estas du tute malsimilaj aferoj al kiuj oni povas kompari niajn okazaĵojn. Unuflanke estas fakkonferencoj — ekzemple por profesoroj de matematiko aŭ komercistoj en iu specifa industrio. Homoj iras al tiaj konferencoj por labori, kaj kvankam ili plej verŝajne ŝatus ĝui la tempon tie, ili ne ĉefe celas amuziĝi. Aliflanke estas kunvenoj por homoj kiuj havas iun specifan ŝatokupon, ekzemple fanatikuloj pri sciencfikcio — anglalingve mi nomus tiajn kunvenojn ‘cons’. Oni vojaĝas tien dum la libertempo kaj celas renkonti famulojn, diboĉi kun amikoj, kaj senti sin parto de iu komunumo.

Esperantujo estas kaj granda voluntula movado por disvastigi la lingvon kaj internacia komunumo de homoj kiuj havas eksterajn vivojn kaj kiuj kuniĝas dum feritagoj por kundividi komunan kulturon. Kiam oni provas organizi kongreson ene de Esperantujo, ŝajne oni aŭ ne pensas pri tiuj grupoj kiel apartaj aŭ provas servi ambaŭ samtempe. Kaj ja estas kelkaj avantaĝoj de tiu strategio, almenaŭ onidire. Sed ofte la bezonoj de la du grupoj ne kongruas, kaj ĉar nia movado mankas monon kaj dependas preskaŭ entute je voluntula laboro, miksi la du celojn ne ĉiam funkcias glate kaj organizantoj devas decidi aferojn kiuj helpas unu grupon kaj malhelpas la alian. Ne disputeblas ke junuloj kaj maljunuloj havas malsamajn bezonojn kaj gustojn, sed se oni volas kompreni la diferencojn inter la UK kaj la IJK (aŭ inter la Usona UK kaj NASK) kaj krei bonajn konferencojn ambaŭspecajn estontece, eble pensi pri la diferenco inter la Voluntula Laborprojekto Kiu Nomiĝas Esperanto kaj la Internacia Komunumo Kiu Nomiĝas Esperanto pli valoras ol tro multe fokusiĝi pri la aĝo de la partoprenantaro.

nikvo
nikvo
2018-10-07 15:12
Respondo al  nikvo

Nu, eble mi klarigu ke mi ne helporganizis la UK sed la usonan LK…

Jens Stengaard Larsen
2018-10-07 8:25

La mondo laŭ Esperantista vidpunkto grave ŝanĝiĝis inter la aktualaj ava kaj nepa generacioj: la Angla universaliĝis. Se oni ne havas konversacian kapablon en la Angla lingvo, tio simple signifas ke oni ne sufiĉe atentis en la lernejo, kaj tio havas la samajn konsekvencojn kiel se oni ne atentis dum la gepatralingvaj lecionoj — nome ke oni impresas kiel needukita. Aliflanke, se oni scias lingvojn krom la Anglan, oni impresas kiel troedukita. La Angla estas universala, ĉiuj ceteraj lingvoj estas hobioj.

Nuntempa maljunulo kreskis en tempo kiam la nacia lingvo dominegis, kaj nomi Esperanton hobio signifis levi ĝian prestiĝon se ne ĝis la Angla, do almenaŭ ĝis Latino. La avangardo batalis por la unuiĝo de la homaro. Hodiaŭ nomi Esperanton hobio signifas mallevi ĝian nivelon al tiu de la Feroa aŭ la Frisa. La Feroa kaj la Frisa estas ne nur hobioj, sed hobioj por stranguloj — krom se oni naskiĝis en Feroio aŭ Frislando kiel gefilo de neenmigrintoj, kompreneble. Familiaj tradicioj rajtas esti strangaj, kaj ankaŭ niaj denaskuloj profitas de tio. Familia plurlingveco ja helpas la diversiĝon de la homaro — la niatempa avangarda kulturprojekto.

Se oni pripensas kiel la kondiĉoj dum la lastaj 50 jaroj 180-grade renversiĝis, kaj kiel malmule oni atentis pri tio, mirindas ke la abismo inter la generacioj de Esperantio ne estas pli larĝa kaj profunda. Sed homoj kompreneble povas elekti kabeiĝi aŭ dekomence tute ne allogiĝi.

Robert Nielsen
2018-10-07 19:43

Kiel via komento rilatas al la artikolo? La angla lingvo ne estas la temo

Lee Miller
Lee Miller
2018-10-07 23:49
Respondo al  Robert Nielsen

Eble vi ne sufiĉe profunde analizis la temon.

robbkvasnak
robbkvasnak
2018-10-08 1:41
Respondo al  Lee Miller

Jes jen jens – vi certe loĝas en norda Eŭropo. En la suda duono de la amerikaj kontinentoj la angla certe ne tiel rolas. Mi loĝas en la suda parto de Florido kie la hispana kreskas pli rapide ol la angla. Mi loĝis en Brazilo. Jes, la brazilanoj “lernas” la anglan en la lernejo sed se ili scipovas ajnan fremdlingvon estas aŭ la hispana aŭ “portunhol” [portunjol]). Sed vi tiel volas moki la UKon kiel kunvenon de hobiistoj vi eble pravas por landoj kiel Belgio kaj Nederlando kies lingvoj ŝajnmortas por omaĝi la britojn aŭ Germanio aŭ Svislando kie la tieanoj snobas uzante angleskajn vortojn meze de germanvorta frazo (ekz. “skiboy”, “handy”, “pink” “highlight”, “sorry”, “barman”). Se vi vere volas antaŭenigi la ideon de Esperanto, vi do ne uzus tian argumenton por malvalorigi la UK. Anstataŭe vi konsiderus la unuopajn temojn en la artikolo de Robert kaj provis trovi rimedon por plibonigi aŭ la UKon aŭ anstataŭan kunvenon.

Jens Stengaard Larsen
2018-10-10 9:37
Respondo al  robbkvasnak

Nu, la valoro de UK malsamos de persono al persono, kiel ajn oni organizos ĝin. Tio ankaŭ ne gravas. La celo de UK estas konvinki la tutan mondon ke indas okupiĝi pri Esperanto, ne nur la hazardajn partoprenantojn de la unuopa jaro. Tial, se oni trovas UK ne celkonforme organizita, necesas rilati al la maniero kiel homoj ĝenerale konceptas lingvojn kaj internaciajn rilatojn.

Kaj jes, mi logas en norda Eŭropo. Kiamaniere la cetera mondo ĝenerale konceptas la nordEŭropajn landojn? Jen unu ekzemplo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Landoj_la%C5%AD_indico_de_homa_disvolvi%C4%9Do

La landoj kie la Angla estas vaste parolata kiel dua lingvo kutime situas tre alte en tiaj listoj (plej ofte eĉ pli alte ol tiuj kie ĝi estas ĉefa denaska lingvo). La tasko de UK estas pruvi, ke estas malavantaĝe _aŭ_ al la plej feliĉaj landoj de la mondo ke ili tiagrade kroĉas sin al la Angla (do ili ne estas imitindaj ĉi-punkte), _aŭ_ al la mondo kiel tuto ke ili faras tion (do ili ĉi-punkte ne plenumas la respondecon kiun ilia feliĉeco ŝarĝas sur ilin).

Esperantistoj ne rilatas al tiaj demandoj, ankaŭ ne en la UK. Estas tabuo, ĉar tiaj demandoj estas malfacilaj, kaj ĉio rilata al Esperanto devas esti facila. Bedaŭrinde, ĉar estas la respondoj al tiaj demandoj kiuj povus konvinki la mondon ke indas okupiĝi pri Esperanto.

Por doni iom konkretan ekzemplon: Brexit. Ĉu ĝi povus okazi se ne estus tia masiva torento da informoj el la Anglalingvaj landoj al la cetera mondo kaj tiel malmulte da gutado en la alian direkton? Ĉu tiu malekvilibro in la monda informado povus okazi sen la masiva superrego de la Angla lingvo?

tauhroLa celo de UK estas konvinki la tutan mondon
tauhroLa celo de UK estas konvinki la tutan mondon
2018-10-10 13:22

Vi bone diras, ke “La celo de UK estas konvinki la tutan mondon ke indas okupiĝi pri Esperanto, ne nur la hazardajn partoprenantojn de la unuopa jaro”. Konsentite! Sed poste…”Estas tabuo, ĉar tiaj demandoj estas malfacilaj, kaj ĉio rilata al Esperanto devas esti facila “. Kies estas tiuj vortoj?
Kiam oni ekbruligis Lampon-Esperanto, oni metas ghin ne en kashejon,sed sur la lampingon, por ke la enirantoj povu vidi la Lumo!

Jens Stengaard Larsen
2018-10-10 14:53

Mi ne citas, tio estas miaj propraj vortoj. Kaj se neniu kontraŭdiras ilin, tiam ili ja devas esti veraj.

tauhroLa celo de UK estas konvinki la tutan mondon
tauhroLa celo de UK estas konvinki la tutan mondon
2018-10-10 16:52

Bonan vesperon! Pardonu min, ke mi ofendis vin. Sekve vi openias, ke chio rilata al Esperanto devas esti facila demandoj kaj facila respondoj por malsaghuloj au malfacile, sed necesa. Chu ne?

Jens Stengaard Larsen
2018-10-11 9:52

Vi ne ofendis min. Mi nur opinias ke ni mem ne povas decidi ĉu la demandoj rilataj al Esperanto estas facilaj aŭ ne. Estas facilaj, kaj estas malfacilaj. Laŭ mi, ni devus interesiĝi pli multe pri la malfacilaj, ĉar ili estas la plej interesaj.

tauhro
tauhro
2018-10-11 19:29

Bone, tiam jen por vi facila, sed samtempe plej malfacila demando. – Chu Esperanto estas simple hobio au estas la Forto kapabla enuigi la mondo? – Mi scias, kiel vi respondis frue. Mi openias, ke Esperanto kontraustaras la Angla, la Franca, la Rusa… Esperanto enuigi la mondon kaj ne disigas, kiel aliaj lingvoj. Iras lingva milito (malvarma) kaj vi servas por la Angla. Simple hodiau la Angla estas pli forte. Esperanto estas universala, chiuj ceteraj lingvon estas hobioj, sed ne male, kiel parolas vi.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-10-12 10:18
Respondo al  tauhro

> la Forto kapabla enuigi la mondo?
> Esperanto enuigi la mondon

Vidante la reagojn de neesperantistoj al Esperanto (kaj foje ankau tiujn de esperantistoj), mi ofte kaj sendube havas la firman senton, ke Esperanto efektive enuigas la mondon.

Jens Stengaard Larsen
2018-10-13 13:24
Respondo al  tauhro

Nu, se la pejzaĝo de lingvoj estas plata, tiam ne estas demando de hobiaj kaj “veraj” lingvoj, ili ĉiuj estas realaj se iuj homoj efektive uzas ilin. Tiam internacia komunikado estas nek pli, nek malpli hobia ol loka komunikado.

tauhro
tauhro
2018-10-11 20:47

Bone, tiam jen demando facila kaj samtempe plej malfacila. Chu Esperanto estas simple hobio au la Forto kapabla unuigi la mondo? Lau mia opinio, Esperanto enuigas la mondon kaj ne disigas, kiel aliaj lingvoj. Ghi kontraustaras la Angla, Franca, Rusa… Hodiau la Angla estas pli forte. Morgau…..? Esperanto estas universala, chiuj ceteraj lingvoj devas esti hobioj, sed ne male, kiel parolis vi.

jixiang
2018-10-11 7:19

Devas esti dirata ke la lingva situacio kiun priskribas “Jes jen jens” ja estas tiu de Norda Euxropo, kaj ne de la tuta mondo. Kiam temas pri homa disvolvigxo, estas landoj kiel Japanio aux Suda Koreio kiuj havas tre altan homa disvolvigxo, kie tamen la Angla tamen ne estas vaste konata. En tiuj landoj bone edukitaj junuloj cxiam havas iun kapablon legi aux skribi en la Angla, sed ne necese paroli kaj komuniki en cxiu tagaj situacioj. La preskaux universala kono de la Angla en landoj kiel Danlando aux Nederlando estas ekcepto en la mondo, ne la normalo.

Aliflanke, li ja iom pravas pri la fakto ke la monda lingva situacio multe sxangxigxis en la lastaj jardekoj, kaj ke la Angla nun efektive okupas rolon ne tro malproksima ol la rolo kiun Zamenhof imagis por Esperanto, kvankam la plej multo de la homaro ne regas gxin. Por la Esperanto movado cxiu tiu estas efektiva defio.

Jens Stengaard Larsen
2018-10-11 10:35
Respondo al  jixiang

La Angla lingvo mem originas el la nordokcidenta angulo de Eŭropo, kaj ju pli proksima oni estas al tiu regiono — ne nur geografie kaj lingve, sed ankaŭ religie kaj kulture — des pli facila kaj lerninda la Angla lingvo impresas. Japanoj kaj Koreoj iom postrestas en lernado de la Angla lingvo kompare al aliaj landoj de alta homa disvolviĝo, kaj eble tio donas iujn “niĉojn” al Esperanto, kiujn ĝi aktuale ne havas aliloke. Tamen, la grava demando ja estas ĉu entute eblas lerni paroli fremdajn lingvojn: ĉu la Anglan, ĉu Esperanton, ĉu iun ajn. Se la respondo estas jesa pri unu lingvo, ĝi lastinstance estas jesa pri ĉiuj. Ankoraŭ fine de la 19a jarcento, ankaŭ al la Skandinavoj la Angla ŝajnis absolute nelernebla parole.

Tio turnas la demandon: se ni fakte povas lerni la Anglan, ĉu ni plu bezonas nian ĝisnunan gepatran lingvon en la longa daŭro? Ĉu ne estus pli bone paroli Angle al siaj genepoj, same kiel ni ĝis la 1970aj jaroj provis devigi la Gronlandanojn kaj la Sameojn paroli Dane kaj la Svede? Jam multaj komencis kompreneti, ke ne indas trudi niajn lingvojn al aliaj, se ni ĉiuj ĉiuokaze bezonas ankaŭ la Anglan — sed ankoraŭ nur malmultaj ekkomprenis ke se la Angla povis trudi sin internacie, tio estas ĉar la mondo estas en drasta kaj reĝustigenda malekvilibro kiu malutilas al ni ĉiuj. Ankaŭ la Anglalingvuloj estu instruataj pri dua lingvo kiu estas same dua por ĉiuj; kaj necesas prezenti tion kiel rajton, ne kiel devon.

Aleksks
Aleksks
2018-10-14 18:23

Lerni la anglan? Ok, sed pli precize, cxu la brita aux la usona? cxu tiu de Austrialio, Nov-zelando, Bermudo, Jamaiko, Indio, Irlando? Cxu La internacia Angla, cxu la simpla, cxu la Globish?
Angla kiel internacia lingvo ne tiom internacias 😉

Jens Stengaard Larsen
2018-10-15 13:05
Respondo al  Aleksks

La demando ne estas la interna unueco de prononco, gramatiko kaj vortaro, sed la ekstera unueco de nomo. En la socia realo tio sama validas pri Esperanto kaj pri lingvoj ĝenerale. Ĉiuokaze, la Angla estas neniom internacia, sed imperia. Ĝia internacia rolo dependas ne de la internacieco de ĝia parolantaro, sed de la monda superrego de la ŝtatoj (unuavice Usono, kompreneble) kie ĝi estas laŭfakte oficiala –plej ofte ne laŭjure oficiala, kio en si mem estas sufiĉe interesa.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-10-07 9:32

Mi apenaŭ vidas junulan-maljunulan abismon ĉi tie: mi ne plu estas juna (cetere ankoraŭ ne emerita, do ŝajne mi devas plu atendi por senhonte kaj senzorge festi) sed mi dividas la opinion de la aŭtoro pri UK: mi simple ne ŝatas tian amasan renkontiĝon, kies celo ne tute klaras al mi kaj kie, ja, sendube okazas prelegoj tedegaj – sed, kurioze, foje ankaŭ interesegaj. Do ne-plu-junulo havas pli-malpli saman opinion kiel plu-junulo: blasfeme!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-10-07 9:44

Pri bitlibroj: mi ofte poris kaj puŝis, ke UEA finfine eniru la modernan mondon kaj eldonu siajn librojn ANKAŬ en bita formo. Reagoj ofte laŭtis proksimume “Ni ne havas homfortojn por tio!”, “Mi kiel ajn legas nur paperajn librojn!”, “Oni ne perdu tempon por nenecesaĵo kaj sensencaĵo!” k.s. Oni rimarku la krisignojn ĉe la respondoj: pasiveka temo.

Nu, dum IJK prezentiĝis eldonejo Impeto. Mi scivolis ĉe la respondeculoj pri eblaj planoj eldoni bitlibrojn. La respondo estis nea: laŭdire, la peno estus tro granda por tro magra rezulto. Oni povas iel kompreni, ke relative eta eldonejo (ĉu vere nomi “Impeto” eta?) povas havi tian sintenon, sed – UEA? Ĉu UEA povas permesi al si resti ankrita en la mezo de la 20a jarcento? Kompreneble UEA (prave?) argumentos, ke oni ne havas homfortojn por tio. Nu, ĉu Mondial au FEL, kiuj delonge eldonas kaj vendas bitlibrojn, ja havas homfortojn por tio? Ĉu UEA ne konscias pri la ekzisto de entreprenoj, kiuj konvertas vian Word/PDF/InDesign/…-originalon en bitlibron? Tro kosta servo? Nu, por presi siajn paperajn librojn UEA ne havas proprajn presejon kaj presmaŝinojn: ĝi komisias la taskon al presejo. Do kial UEA bezonu propran bitlibrejon/bitlibriston? Ĝi komisiu la laboron al bitlibrejo.

Sed por tio UEA, kiel dirite, devus levi la ankron, kroĉiĝintan al roko iam tiam en la mezo de la 20a jarcento.

Ricardo
Ricardo
2018-10-07 19:51

Mi ne komprenas kiel bitlibroj igus kongresan libroservon pli alloga por Nielsen kaj Moleón. La manko de bitlibroj laŭ Nielsen estas ekzemplo de la malmoderneco de la kongresa libroservo, kiu estas metaforo de la tuta UK, kiu ne plu logas lin. Sed kion li proponas? Ĉu anstataŭigi la libroservon per aro da komputiloj por rigardi bitlibrojn? Al fizika libroservo oni iras por rigardi, tuŝi, foliumi, flari fizikajn librojn. Bitlibrojn oni elŝutas al sia aparato en la komforto de sia hejmo kaj ne necesas iri al kongreso por tio. Se la manko de bitlibroj kaj kreditkartaj legiloj forpuŝas Nielsen de UK, ĉu li trovas ilin ĉe IJK?
Kompreneble ankaŭ mi ŝatus havi pli da bitlibroj en Esperanto. Por miaj maljuniĝintaj okuloj estas komforte povi pligrandigi literojn sur aparatoj. Mi kredas ke la problemo ne estas produkti bitlibrojn (la tekniko estas relative facila kaj ne estas pres-, transport- kaj stokadkostoj) sed distribuado kaj sekurigo kontraŭ kopiado. Mondial uzas Amazon, Google kaj similajn firmaojn por tio; FEL sekurigas per simpla maniero facile forigebla. Sed se maljunuloj hezitas transiri al novaj teknikoj kial junuloj ne mem faras anstataŭ plendi ĉe la gepatroj? Kiom da bitlibroj eldonis TEJO aŭ aliaj junularaj organizoj?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-10-07 21:51
Respondo al  Ricardo

> Mi ne komprenas kiel bitlibroj igus kongresan libroservon pli alloga por Nielsen kaj Moleón.

Mia komento pri bitlibroj celis “bitlibrojn”, ne “bitlibrojn en la UK”.

Synnove Mynttinen
Synnove Mynttinen
2018-10-07 9:52

Kara Robert ,mi tre bedaùras, se mi ne plu havas eblecon interparoli kun vi dum iu sekvonta UK .Ekde 1887 mi partoprenis 23 foje la UK:n,krome aligxis al multaj por subteni la aferon.En cxiuj kongresoj mi interparolis jam dum la unua tago kun junaj unufojaj kongresanoj,sekve dum la tuta semajno ili gaje salutis min ,raportis kion interesan ili trovis en la kongreso,kun kelkaj ni longe piediris aux veturis per metro aux dum la tuttaga ekskurso diskutis surshipe horojn.Poste en koincidaj renkontiĝoj au esperanto-okazoj ni estis kiel malnovaj geamikoj.Dum lastaj ok kongresoj mi gxoje konatigxis kun unu-du junaj esperantistoj,kiuj rete lernis esperanton kaj nun unuan fojon partoprenas grandan esperanto-okazajxon,ili cxiuj parolis tre bone la lingvon kaj dum la semajno ni intersxangxis opiniojn kaj kune meditis, kion nun indus fari.Ofte mi auskultas prelegojn,auskultas koncertojn kaj cxiam vizitas Libroservon kaj bedauxras porti pezajn sakojn post la acetado de laste aperis. Kiam mi unuan fojon vizitis Libroservon dum la UK,mi vere estis ravita de la abundeco de la libroj.Malrapide mi iris kaj rigardis la librojn..Verkistino Marjorie Boulton staris en sxiaj pensoj en la angulo ridetanta tre afable,sxi alproksimigxis min “Saluton, cxu mi rajtas diveni vian profesion?”. Sxi nur rigardinte mian aventuron en libroservo gxuste sciis.Tiam mi lernis ,en Esperantujo oni parolu iom afablan al nekonata vizagxo.Dum la sama UK auskultinte “Tedajn tro mallaute parolitajn prelegojn” mi decidis ne plu partopreni UK.Mi partoprenis Esperantologian konferencon, professoro Detlev Blanke tiel altkvalite kaj lingve klare prelegis,ke mi ,el tute malsama mondo veninta homo, komprenis,ke per esperanto homoj ankaux seriose laboras kaj poste tuj kiam eblis mi farigxis dumviva membro de UEA. AL LA UK en Lissbono mi aligxis nur,kiam mi vidis ke estos programero :”omagxe al Marjorie Boulton kaj Esperantologiakonferenco memore al Detlev Blanke.”Indis.

nicole
nicole
2018-10-07 10:12

Mi partoprenis en la UK en Lille kaj la ĉefa problemo laŭ mi estas ke estis multe tro da personoj. Kvankam mi jam konis sufiĉe multajn esperantistojn mi ofte havis neniun kun kiu babili. Ofte mi vidis konatulojn kiuj kuris de unu loko al alia kaj povis interŝanĝi kun ili nur 2 -3 frazojn. Inter la programeroj mi deziris babili, sed trovis neniun. Mi longe vagis en la granda halo kaj vidis diversajn grupetojn da personoj, sed mi ne sentis ke mi povas subite aliĝi al unu el tiuj grupetoj. Do mi vagis serĉante kunparolanton kaj ne trovis. Ofte iu nun diras al mi “Mi partoprenis en la UK en Lille” kaj mi diras “Jes ankaŭ mi, sed mi ne vidis vin”.

Renato Corsetti
Renato Corsetti
2018-10-07 11:01

Mi legis la artikolon kaj ĉiujn komentojn. Mi pensas, ke la divido inter junulaoj kaj maljunuloj estas natura, sed ne tiom grava. Tio, kio ŝajnas al mi grava, estas la manko de sento pri direkto kaj en UEA kaj en TEJO. Kion ni estas farntaj kiel Esperanto-movado kaj kien ni volas iri? Tio por mi ne estas klara. En la tempoj de Lapenna oni havis la senton, ke oni iras al la fina venko, nun oni na havas iun ajn senton pri tio, kion ni kiel movado volas fari. Ĉu ni volas ankoraŭ plibonigi la mondon, ĉu ni celas malfinajn venkojn, aŭ ĉu ni simple volas vivi kaj ludi per niaj telefonoj? Nenio, laŭ mi, estas pli teda ol tio.

Kirill Ŝvedov
2018-10-14 21:42
Respondo al  Renato Corsetti

Interese estas, ke la Esperanto-movado perdis senton de direkto ĝuste kiam la Fina venko estiĝis realigebla, unuafoje dum la tuta historio de la lingvo. Kaj se oni vere volas plibonigi la mondon per Esperanto, oni hodiaŭ disponas rimedojn por fari tion. Tamen, tio estas temo por aparta diskuto.

Koncerne tion, pri kiu okupiĝu UEA kaj TEJO, mi povas ripeti opinion, jam ediritan ĉi-reteje: ili funkciu kiel fondaĵoj, kiuj akumulas resursojn kaj uzas ilin por “komuna bono” de ĉiuj Esperantistoj. Ĉi tiun laboron oni taksu laŭ konkretaj kaj mezureblaj kriterioj, ĉefaj el kiuj estu: 1) ke pli multe da homoj uzu Esperanton; 2) ke tiuj, kiuj uzas ĝin, povu fari tion pli efike kaj ricevi pli da utilo de ĝi. Kaj se ni esploros efikecon de funkciado de la hodiaŭa E-komunumo, ni trovos amason da nesolvitaj problemoj. Do, oni ne havas veran bazon por plendi pri tedeco, ĉar estas multegaj farendaĵoj krom ludi per la telefonoj…

Suso Moinhos
2018-10-07 12:12

Mia sperto pri la UKoj estas alia. Mi supozas, ke tio dependas de diversaj aferoj, kiaj interesiĝoj kaj graveco donata al aĝdiferenco (tio por mi neniam estis vere grava, kaj mi ŝatas havi diversaĝajn amikojn).

Mia unua UK estis en Brajtono, en 1989, kiam mi estis 19-jara. La renkontiĝojn kun vegetaranoj kaj naturistoj mi kare gardas en mia memoro. Ankaŭ la kunvenoj de gegejoj evidentiĝis tre agrablaj, eĉ senpezigaj kaj liberigaj por mi. Konatiĝi kun Marjorie Boulton, Albert Goodheir kaj aliaj gravuloj estis tre plaĉe. Kaj nu, mi revenis riĉa je novaj amikoj el diversaj kontinentoj.

Ankaŭ rilate la libroservon kaj ĝian estron mi alie opinias. Eble oni konfuzas kelkfoje iom rigidan teniĝon, necesan, kiam oni priservas publikon, kun malafableco. Mi povas nur danki pro la librorekomendoj, fajna humursento kaj prezento de interesaj personoj fare de Ionel en Lisbono. La libroservo eĉ kompleze akceptis ricevi pakaĵon por mi kun portugala libro, kio certe tute ne troviĝas inter ĝiaj celoj (ĝi povintus rifuzi fari tion). Kaj mi memoras la tute hazardan kuniĝon de parolantoj de la rumana en la libroservo, kiun mi aligatore partoprenis kiel amanto de tiu lingvo; belan “glason da parolo” mi ricevis, kiel rumanoj dirus.

Frankas
2018-10-08 5:20

Dum kelkaj jaroj ekZistis la provo organizi Junularan programon dum UKo kaj aldoni iom da IJKan etoson al ĝi. Bedaŭrinde daŭriĝas la decido io Inter “junaj” kaj “maljunaj” esperantistoj kun la granda truo de mezaĝuloj (tro maljuna por Ijk tro juna por UK ;-(
Ĉefe se vi NE havas infanojn (aŭ ankoraŭ volas diboĉi).
Mi ne havas solvon, ĉar dependas de ambaŭ flankoj…

Juna ŝokita buntstriita ŝtrumpeto
Juna ŝokita buntstriita ŝtrumpeto
2018-10-08 9:46

Roberto ja rajtas fiklaĉi pri homoj en sia propra blogo se li ŝatas tion, sed ĉu oni permesu tian malĝentilan fiklaĉadon en fama publika retejo ? Prizorgi libroservon postulas multege da laboro kaj respondeo, kaj ekzistas ankaŭ ŝtelistoj inter esperantistoj. Se vi volas ŝanĝi iun situacion, mem proponu vian helpon. Libera folio ne estas pugviŝa folio.

Charles Leuven
Charles Leuven
2018-10-09 21:12

Ĉu vi ne rimarkis ke Libera Folio estas klaĉĵurnalo?

carlo minnaja
carlo minnaja
2018-10-08 12:18

La plendoj de Robert pri la UKoj ŝajnas al mi netrafaj. Li juĝas tedaj la prelegojn pri flugrobotoj far la vicprezidanto de TEJO, aŭ pri Eŭropa Unio far ambasadoro (denaska e-isto), aŭ pri migrado far universitata profesoro pri Sociaj Sciencoj; nu, en ajna universitato li trovos samspecajn personojn kaj temojn. Aŭskulti prelegojn estas ankoraŭ esence por lerni.
Pri etoso, ĉiu sentas la sian: ne eblas “kunetosi” kun 2000 personoj, aŭ eĉ 200, eventuale kun 20. Ankaŭ en UKoj oni trovas tiun dekkelkon, kun kiu krei “fortan amikecon ene de nur kelkaj tagoj”: sufiĉas apudsidi dum unu-du ekskursoj aŭ ĉe unu-du tagmanĝoj, kaj mi forte dubas, ke nejunulo rifuzas alparoli junulon, eventuale inverse. Mi vizitis ĉiujn IJKojn kaj UKojn ekde mia 15-jaraĝo ĝis mia 25a; nu, en la Kopenhaga UK (2011) ĉeestis ankoraŭ 12 el la IJK-anoj en Wokingham (1961): kortuŝe, ke post duonjarcento ni ankoraŭ kunkongresis , fidelaj al la esperantista idealo kiu nin ligis ekde junaĝo. Ankaŭ ni maljunuloj povas nostalgie memori pri kuna pikniko aŭ kantado apud nokta fajro (kun problemo ĝin estingi festofine), do Robert ne diru, ke en la UKoj “mankas etoso”: mankas lia etoso, ĉar liaj samaĝuloj ne venas. UKoj ne ofertas multajn junularajn aranĝojn; vere. En aliaj renkontiĝoj oni trovas tiajn; ekzemple en la italaj kongresoj la junulara programo regas preskaŭ ĉiujn vesperojn. Sed oni ne postulu, ke UKoj estu klonaĵoj de la IJKoj: laŭnature, dancado, flirtado, atletado ne povas daŭri eterne. Flirtado taŭgas junaĝe, ĉe UKoj oni kunportas la edz(in)on, se tiun oni bonŝancas ankoraŭ havi, eble ĝuste tiun kun kiu oni iam flirtis….
Ke ĉe UEA ne eblas pagi per kreditkarto estas forigende; ke UEA bezonas ŝanĝojn veras, ekzemple koncerne la prezopolitikon pri membreco, kongresoj, vendado de varoj kaj de servoj. Ĉu la estraraj klopodoj tiucelaj iras laŭ la ĝusta direkto, estas diskutinde, sed ne ĉi tie. Al Robert mi bondeziras lin vidi kaj kunetosi en Lahtio, Montreal kaj poste (dum mi ankoraŭ vivos).

Przemysław Wierzbowski
2018-10-08 16:00

Oni povas havi la impreson, ke la ĉi-supra iom infaneca plendoletero (certe ne “analizo”, sed “panjo-alploro”) prezentas la vidpunkton de la juna generacio de esperantistoj. Se tiel estas — espereble ne — mi tre kompatas, kaj al tia Esperanto-movado mi ne tro volus aparteni. Ŝajnas, ke al homoj kiel Roberto necesas krei en UK apartan malverdan reago-ĉambron kun junaj knabinetoj kaj senpagaj alkoholaĵoj, en kiu li povus ripozi de reala Esperanto.

Przemysław Wierzbowski
2018-10-08 16:16

Aldone. Tian stultaĵon pri la libroservo kaj ĝia “libroservestro” povas skribi nur iu, kiu tute ne konas la personon. Apenaŭ en la Esperanto-movado mi renkontis pli valorajn kaj saĝajn homojn ol li estas.

Grigorii Arosev
2018-10-08 18:57

Dankon pro la vorto “alploro”, tio estas vera perlo. Cetero de viaj ambaŭ komentoj estas senrezerve specimena panjo-alploro, kaŭzita de la fakto, ke vi legis opinion, kun kiu povra vi ne konsentas. 🙂

Przemysław Wierzbowski
2018-10-11 18:17
Respondo al  Grigorii Arosev

memevidente, sen via komento, estas kompreneble, ke mi ne konsentas. ĝenerale mi miras, ke la ĉi-supra artikolo aperis en LF. ĝi simple respondas al neniuj ĵurnalistaj kvalitopostuloj, kiujn kutime obeis la retpaĝo.

tauhro
tauhro
2018-10-08 20:12

Robert persiste dividas esperantistoj – junuloj/maljunuloj, kiuj nomigas “…ondo de grizaj kaj blankoj hararoj”. Al li ne shatas tiu “ondo” kaj manko de amuzoj. Mi vidis multe enuajn junulojn kaj viglajn maljunulojn. Kauzo de enuo en UK ne estas agho. Kauzo estas en kapoj de homoj – manko de ideo, nur amuzoj , drinkajhoj, babiladoj…..

jixiang
2018-10-09 6:53

Ne estas senso-have kritiki la UK simple cxar gxi ne havas la saman specon da “junulara etoso” kiel la IJK. Pro tio ekzistas apartaj junularaj kongresoj.

Aliflanke, ja estas senso-have kritiki la UK cxar gxi preskaux tute ne sxangxigxis de jardekoj kaj jardekoj, kaj kritiki UEA cxar gxi ne adaptigxas al la moderna mondo. Ecx la nomo mem “universala kongreso” estas suficxe ridinda nuntempe, kaj devus esti anstatauxigita per “tutmonda kongreso”.

Pasxo
Pasxo
2018-10-10 8:10

Saluton,

unue, al niaj “maljunaj” amikoj: mi ankoraux estas suficxe juna, kaj mi gxenerale ege sxatas babiladi kun vi. Viaj spertoj, travivajxoj (ofte tre interesaj el historia vidpunkto), estis fontoj de inspiro por mi. Dum esperantista evento tra Rumanujo, mia kuncxambrano estis 70 jaragxa, mi estis 29: li ridegis min dum la tuta vojagxo kaj regalis min pri anekdotoj, ni estas nun amikoj.

Due, mi ne vere komprenas la intereson de tiu artikolo. Gxi estus interesa se IJK ne eksistus, se ne eksistus pli malgrandajn arangxojn dum kiu estas pli facila persone konatigxi kun la aliaj partoprenantoj. Se la etoso kaj temo de UK ne placxas al vi, partoprenu en aliaj arangxoj. Kaj si la arangxo pri kiu vi revas ne ekzistas, kreu gxin.

Mi mem konstatas, ke oni faris multajn klopodojn por allogigi UK-on. Gxi ne plus estas nur tiu formala, kaj gravega, kunigxo de cxiuj la eroj de nia movado. Gxi nun estas interesa por turismadi (povas esti interesa veni nur por tio), ekzistas junulara programo (ecx se la junuloj ne estas tiel multnombraj), ktp… Kaj mi pro tio dankas cxiuj, kiuj partoprenis/as/os en gxia organizo.

Umoza Ajho
Umoza Ajho
2018-10-12 19:55

Difinota antaŭ la 30-jariĝo – Paulo Silas

Urĝas scii,
ĉar la tempo pasas.
Kion signifas esti juna?
Ĉu nura ĉeesto ĉi-flanke de la limdato?
Ĉu pozi kun allogaj konturoj?
Ĉu aparteni al grupo
kaj aktivi ope en serĉado de mankoj,
ridindeco, mokindeco
de fremduloj ekster la grupo?
ekster la tribo?!
Ĉu amuziĝi 24-hore
kaj zorgi kaj klaĉi
tag-nokte,
plendiurne,
pri siaj kaj aliulaj amrilatoj?
Ĉu drinki la tutan nokton ĝis konscioperdo?
Diri skandalajn fivortojn al olduloj
kaj parencoj?
Ĉu senpripensa prifajfo al ajna normo?
Kion signifas esti cis ĉi trideko?
Kion la juna junulo faros el sia tempo
por disponi senduban junecon?
Ĉu amason da ekscesoj?
Diru, kion signifas esti juna homo
en mondo de malegalrajtaj homaroj.
Ĉu iu trovos averaĝon
aplikeblan al ĉiuj terpartoj,
spit’ al ĉiaj faktaj soci-cirkonstancoj?
Kiu finpretigos hom-kun-homecan mezan punkton?
verdlingvan junul-kun-junulecon platigantan la eĝojn…
Kion signifas esti juna estulo?
kaj havi estan, ekzistantan, dumjunaĝan junulecon?
Kion signifas esti juna?

Rafael Despradel
2018-10-14 10:30

Mi tute komprenas la sintenon de Robert, sed mi ne samopinias. Mia unua UKo estis en 2001, en Zagreb. Tiam mi estis 26-jaragxa kaj tre impresis min la internacian etoson kaj tutmondan amikecon inter la partoprenantoj. Mi venis el fora tro-pika lando kaj tiu unua sperto en Kroatio vere sxangxis mian vivon. Certe, estis multe da maljunuloj sed ankaux junuloj. Dank’al maljunaj homoj mi lernis multon pri la historio de la E-movado, mi profitis je siaj spertoj kaj mi ecx amikigxis kun multaj el ili. Ankaux kun junuloj cxirkaux mia agxo mi umis. Fakte, por mi ne estas malsameco inter junuloj kaj maljunuloj. Multaj “maljunaj” homoj estas spirite kaj mense pli junaj ol multe da veraj “junuloj”. Dum UKo en Zagrebo ni ne havis tempon por enuigxi.

Ankaux ne en 2010 dum la kuba UKo kaj en 2014 dum la argentina UKo. Dum la kuba UKo en 2010 impresis min la grandan kvanton da junaj kubaj geesperantistoj kiuj cxeestis kaj kun kiuj mi amikigxis, same kiel dum la argentina UKo. Mi ecx ne imagas, kial oni povas sin enui dum tiuj imponaj E-eventoj! Certe estas enuaj prelegoj, sed ankaux estas tre interesaj, precipe dum la Tago de la Lernejo aux la Kongresa Universitato.

Ecx se junuloj ne havas apartan oficialan programon dum UKo, ne malcxeestas arangxoj por junuloj. En Argentino, lokaj esperantistoj ecx organizis por ni plurajn eventetojn dum kiuj ni kunludis, kundancis, kunmangxis… En 2010 en Kubo, lokaj junuloj ecx vizitigis nin la urbon, kaj junuloj kaj maljunuloj kune gxuis en granda rondo familia.

Venontjare, mi ek de nun planas cxeesti UKon en Lahtio (Finnlando) kaj mi ek de jam gxuas la internacian etoson. Espereble estos multe da maljunuloj kaj junuloj, cxar la mondo estas tia. Espereble estos Libroservo kun paperaj (kaj kial ne) bitlibraj eldonajxoj. Fakte, pri Libroservo mi havas multon por diri. La Libroservestro, en Bonaero, tre afable helpis min dum mia libracxetumado. Li gxentile konsilis min kio acxestis tiam.

Gxis Lahtio! Gxis la finna venko!