Kiel junigi la movadon?

Robert Nielsen en Irlando ekmiris, kie troviĝas ĉiuj novaj esperantistoj, kiuj ja devus aperi pro la novaj retaj kursoj kaj aplikaĵoj. Ili ja neniam aperas en la tradiciaj kunvenoj. Do li ekserĉis en sia ĉirkaŭaĵo.

La profilo de Robert Nielsen en Amikumu.

La estonteco de nia movado estas la junuloj, tio estas kliŝa sed ja veras. Sen la nova enfluo de junaj esperantistoj, la komunumo malaperos kaj la lingvo mortos. Malkiel aliaj lingvoj, ni ne naskas novajn parolantojn (99 procentoj el la parolantoj ne estas denaskuloj) aŭ povas lernigi studentojn per lernejoj. Anstataŭe, ni devas allogi novajn homojn. Sen junuloj Esperanto ne vivos.

Sed preskaŭ ĉiuj scias ke la movado havas junularan problemon. Lokaj kluboj estas ofte priskribataj kiel “maljunaj kaj malgrandaj”, kaj ĉe la Universalaj Kongresoj oni vidas grandan ondon de grizaj kaj blankaj hararoj. Fakte, oni private informis min kia estas la averaĝa aĝo ĉe UK, kaj mi estis tre ŝokita. Mi ne scias ĉu mi rajtas diri ĝin publike, sed ĝi estas tre maljuna kaj post la aĝo de emeritiĝo. Kiam ili mortos, kiu anstataŭos ilin?

Granda problemo estas ke la tradicia movado ne allogas novulojn. La tradiciaj kluboj ne ŝanĝiĝis kun la mondo kaj nun estas tre eksmodaj kaj malnovstilaj. Kompreneble, ĉiu klubo kaj ĉiu lando estas malsama, sed estas komunaj problemoj en multaj landoj. La retejoj estas malnovaj, malbelaj kaj ne ĝisdatigataj. Ili apenaŭ uzas sociajn retejojn kaj ne proponas helpan manon al perditaj novuloj. Ofte la bultenoj estas disdonataj nur papere.

La kunvenoj ne havas inspiron, ĉiam faras la samajn aferojn. Oni ĉiam renkontiĝas en la sama loko, anstataŭ fari novajn aferojn kiel ludoj aŭ ekskursoj al urbaj vizitindejoj. Se novulo venas, tiu ofte sentas sin ekster la rondo. Eĉ bazaj aferoj estas forgesataj, ekzemple kiel enkonduki la personon kaj sentigi al tiu bonvenigon. Afero tiel simpla kiel preni ties detalojn por reinviti al la venonta kunveno, ne estas farata.

Entute, mankas al la kluboj energio kaj inspiro. Tio ĉi estas problemo ne nur en Esperantujo, tra la tuta socio malkreskas tradiciaj kluboj, ekzemple rondoj de ŝakludantoj havas grandan problemon, ĉar la membraro estas plejparte maljunaj viroj. En la dudek-unua jarcento, oni malpli emas iri al vizaĝ-al-vizaĝaj kluboj. Do jen problemo, kie la solvo?

Dum longe, Duolingo estis la nova espero por la movado, la gufo kiu alportos la novan sunleviĝon. Se la plej populara lingvolerniga retejo en la mondo instruas Esperanton, tio allogas grandan ondon da novaj uzantoj de la lingvo. Formale, la kursoj estas grandega sukceso. 1,3 milionoj da homoj uzas la kurson el la angla, preskaŭ 400 000 lernas el la hispana, kaj kurso por parolantoj de la portugala estis ĵus lanĉita.

Sed la Duolingo-kursoj havis preskaŭ neniun efikon sur la movadon. Se nur unu procento el la lernantoj aliĝus al UEA kaj TEJO, tio triobligus la membraron. Sed anstataŭ granda kresko, la membraro de UEA daŭre falis, kaj verŝajne ankaŭ tiu de TEJO (la membrokvanto de TEJO ne estas publika). Rigardante la kvanton de partoprenantoj ĉe renkontiĝoj kiel UK kaj IJK, oni ne vidas iun ajn kreskon post la lanĉo de Duolingo.

Kial la novaj lernantoj ne aliĝis? Duolingo estas populara ĉar ĝi estas ludo, sed eble ĝi tro similas al ludo. Iuj uzas la retejon ne por lerni, sed por ludi kaj amuziĝi. Ili komencas lingvon nur pro scivolemo kaj perdas intereson post kelkaj tagoj (aŭ eĉ kelkaj minutoj). La nombro de kurskomencintoj ne estas vere informa, nur la nombro de kursfinintoj estus vere tia sed bedaŭrinde tiu nombro ne estas publika.

Certe ekzistas lago da novaj komencantoj, el kiuj la asocioj povus ĉerpi, se ili havus la ĝustan ilon. Per kiu ilo fari tion? Honeste, mi ne scias, sed mi ja scias ke multaj asocioj eĉ ne faras provon. Duolingo mem provas helpi konekti novajn lernantojn al la komunumoj per la tiel nomata Duolingo-eventoj. Ĉi tiuj povus esti utilaj, sed ĝis nun mi ne provis ilin, ĉar oni devas kandidatiĝi kaj esti akceptita por rajti krei eventon. Mi kandidatiĝis por esti gastiganto en mia urbo, do mi vidos ĉu tiu ĉi estos utila allogilo.

Sed ĉi tiu ne estas lamento ĉe la funebro de nia movado. Mi verkas por veki, ne por plorigi vin. Mi ne iros trankvile nokten, mi batalos por krei lumon. Mi ne scias la solvon, kaj petas vian konsilon, sed mi havas kelkajn ideojn. Unu granda afero, kiu helpegas nin, estas Amikumu. Multaj projektoj promesas multe, sed jen apo kiu vere estas revolucio. Junuloj uzas la interreton tiom multe ke por trovi kaj allogi novulojn ties utiligo estas nepra. Senpaga kaj belaspekta apo estas vere tre utila.

Esperantistoj ofte estas izolitaj kaj ne konas aliajn parolantojn de la lingvo. Kiam mi uzas sociajn retejon, mi babilas kun homoj el tre malproksimaj landoj, kio estas bona, sed ne helpas krei klubon. Sed per Amikumu mi povas vidi la proksimulojn, kaj la disaj proksimuloj povas kuniĝi.

Fakte tio eĉ inspiris min krei klubon por junuloj en mia urbo. Mi vidis ke estas multaj homoj proksime, kiuj ne apartenas al la tradicia klubo, do mi invitis ilin. Anstataŭ atendi ke ili kontaktu min aŭ iu alia solvu la problemon por mi, mi ekagis. Mi preteriris la tradician klubon kaj rekte kontaktis homojn per Amikumu.

Surprize rapide mi trovis dek esperantistojn kiuj volis renkontiĝi kaj aliĝi al junulara klubo, kaj nia unua renkontiĝo okazos la venontan semajnon. Eble ni iĝos la unua landa sekcio de TEJO en Irlando, ĉar ĝis nun tio neniam ekzistis. Ĉi tio instruis al mi ke kvankam la movado en mia lando aspektis kiel dezerto, fakte subtere troviĝas fonto kiu povas nutri kreskantajn novajn ŝosojn.

Mi povus verki artikolon pri tio kiel maljunas kaj malkreskas la movado, sed mi preferas verki pri manieroj allogi novajn homojn kaj kreskigi la junularon.

Do, mi ne scias entute kiel junigi la movadon, sed mi certas ke oni devos forte labori. Ne sufiĉas nur atendi ke la novuloj venu al vi, vi devos serĉi kaj venigi ilin. Oni devos eksperimenti kaj ekprovi novajn ideojn. La interreto estos la malŝlosilo al nova generacio de esperantistoj, sed oni devos kapti la oportunon. Ne sufiĉos kaŝi sin antaŭ la moderneco kaj daŭrigi la tradiciajn metodojn, la moderna mondo estas trajno, oni devas kuri por ne postresti kaj por ĝin kapti.

Robert Nielsen

17 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
James Bridge
2018-05-28 13:49

Mi ofte pensas ke la interreto estas tro indulginta novajn lernantojn (inkluzive min mem.) Kial ni bezonas la tradiciajn organizojn? Kiel la malnovaj organizojn servas al ni? Sxajnas al mi ke la cxefa kialo por la tradiciaj organizoj kaj kluboj estas konigi unu la alian, sed nun (dankante la 'reton) oni ne devas konsulti la naciajn organizojn aux cxeesti la lokajn klubojn. Se oni volas partopreni verdecon, do oni bezonas nur konsulti la Facebook-on.

La 'reto promesis grandigi la mondon, sed male sxajnis malgrandigi gxin.

Laux mia opinio, se lokaj kluboj — kaj iome la naciaj organizoj — travivos, ili devas provizi ion valoran kaj deziratan kion ne provizas la 'reta vivo.

Kaj evidente, klubestroj devas fari la plej simplajn taskojn de bonvenigi kaj danki novajn membrojn, registri la nomojn kaj kontakto-detalojn de cxiuj membroj, organizi interesajn agadojn, kaj tiel plu. Eblas ke la problemo estas dukapaj: kluboj kaj organizoj kiuj ne provizas ion valoran al 'reta generacio, kaj klubestroj kiuj simple estas ne faranta la minimuman laboron?

Ariel
2018-05-28 21:19

Mi ankaŭ taksas la problemon tre grava kaj tikla. Sed JEB (Junulara Esperantista Brita) ĵus havis sufiĉe sukcesan aranĝon, kie ĉeestis kelkaj interesitaj junuloj, kiuj ŝajne daŭros en Esperantujo. Kion ni faris por ebligi tion estis:
1) havi klarajn, alireblajn informojn en nia retejo, kaj ĉio dulingve (Esperante kaj angle)
2) starigi sesion dum la aranĝo eksplicite por novuloj kaj kontroladi dum tiu, ke ili estu centrigitaj kaj ke la pli spertaj parolantoj ne superregu ilin
3) reklami la aranĝon per diversaj sociaj retoj, kaj prezenti la informojn sur profesia kaj moderna retejo (jeb.org.uk)

Vidinte tiun sukcesan rezulton, mi nun havas pli da espero. Mi pensas, ke estas erare pensi, ke eĉ progresinta lernanto ĉe Duolingo facile aliĝos al la movado/partoprenos aranĝojn. Ne estas kiel lerni la francan kaj iri al lingva kafejo – oni ĝenerale malmulte scias pri Esperanto, kaj – almenaŭ parolante de propra sperto – tiu necerteco ofte tradukiĝas al nepartoprenemo.

Jes jen Jens
Jes jen Jens
2018-05-29 10:08

Estas malfacile, ĉar la diversaj generacioj vivas en malsamaj universoj. Tiu problemo estas multe pli malnova ol la reto, eĉ pli ol la komputilo. La kondiĉoj ankaŭ tre varias de lando al lando, tiel ke la agado devas esti tre diversa laŭ lokoj kaj medioj.

Kiam mi Esperantistiĝis en 1973, eksciinte ke la loka klubo havas kunvenon, mi senhezite iris tien por ekkoni mian popolon. Tie mi spertis ke homoj kiuj praktikis Esperanton dum jardekoj parolas ĝin pli malbone ol mi, dektrijara, parolas la Anglan. Certe, mi jam tiam estis aparte interesita pri lingvoj, kaj samgeneracianoj povas esti tre diversaj koncerne la kapablon lerni fremdajn lingvojn. Tamen, homoj kiuj ne nur kreskis en medio kie pluraj lingvoj havas prestiĝon, sed ankaŭ havas oftajn kaj fruajn okazojn lerni kaj praktiki ilin, lernas iujn ajn pliajn lingvojn multe pli facile ol homoj sen tiuj avantaĝoj. Kie en Danio hodiaŭ tio estas sentebla diferenco inter la generacioj, aliloke kaj aliepoke ĝi eble estas pli sentebla inter la sociaj klasoj.

Kiam mi lernis Esperanton, al mi estis evidente ke ĝi helpos konservi la Danan lingvon, kaj minoritatajn entute. Mi renkontis multajn Danajn Esperantistojn kiuj tute ne vidas la naciajn lingvojn konservindaj. Ili havas hierarkian rigadon al la lingvo, laŭ kiu la Angla estas supera al la Dana, sed Esperanto estas superega al ambaŭ. Kaj tiuspecan lingvan rasismon oni ja povas permesi al si, se fremdajn lingvojn oni aŭ tute ne scias aŭ nur malbone, ĉar se oni scias nur unu lingvon estas malfacile imagi kiel ĝi povus forgesiĝi favore al iu alia.

Sebastiano
Sebastiano
2018-05-29 20:07

S-ro Nielsen skribis: »La estonteco de nia movado estas la junuloj, tio estas kliŝa sed ja veras.«

Mi ne senkondiĉe kredas tion. Mi, eble iom naive, pensas, ke homoj en ĉiuj aĝoj venadas al Esperanto. Tio estas unu kialo, pro kio Esperantujo havas iom pli da grizharuloj: Kaj tiujn, alveninte jam grizaj, kaj tiujn, kiuj alvenis kiel junuloj sed griziĝis intertempe. 😉

Wendel
2018-05-29 23:56

Nia asocio publikigis la sperton de lernanto de Duolingo, kiu trovis nian sidejon kaj fariĝis membro:

https://youtu.be/qDavKTvzfqM

ekzistas
2018-05-30 8:25

La interreto estu la shlosilo – kaj ne "malshlosilo "

Lu_
Lu_
2018-05-30 13:14

Por pli bone kompreni vian tekston, kara Robert Nielsen: Kio estas via difino de la vorto "movado"?
Eble vi ne konscias: Enketo che Facebook evidentigis, ke la homoj uzas la vorton sufiche diverse. Kelkaj volas per tio indiki la agantojn por la disvastigo de Esperanto, aliaj ankau tiujn kiuj kreas la Esperanto-kulturon. Kelkaj per la vorto volas indiki la asociojn kaj iliajn membrojn, aliaj la kompletan Esperanto-komunumon.
Lau mi la vorto pro tio ighis neuzebla, char estas preskau garantio, ke iu miskomprenos…

Mi ne demandas nur harfende – mi volas kompreni, kion vi celas. Chu en mondo de malkreskanta nombro de formalaj tradiciaj grupoj kun kotizoj vi celas revivigi tiun organizostrukturon? Mi mem pli tendencas orientighi lau modeloj, kiuj funkcias plu. En la mondo de plurlingvuloj tio estas ekz. FB- kaj meetup-invitoj (k.a.) al simplaj komunaj aktivajhoj, inter kiuj babilado en kafejo estas unu.

Wendel
2018-05-30 14:57
Respondo al  Lu_

Kara Lu, mi pensas ke tiuj tradiciaj grupoj kun kotizoj daŭre persistas, vigle. Tiel funkcias ekz. multaj sciencaj asocioj. Membroj pagas al ĝi, kaj ĉeestas ĉiujaran aŭ dujaraj kongresojn. Ĝi oferdonas, siavice, publikaĵojn kaj aliajn servojn, inter tiuj kursoj, prelegoj, ktp. Eble tiuj modeloj estas arkaikaj en diversaj aspektoj, sed laŭ la regiono kaj kulturo kie ĝi troviĝas, ĝi funkcias. Rilate al Esperanto, mi pensas ke tiu tradicia sistemo povas persisti akorde kun la specifa intereso de la ĉirkaŭantaj homoj, kiuj potenciale povas trovi en ĝi ĝuindan ŝatokupon. Eble la strategioj ŝanĝos laŭ lando kaj gento. Mi mem spertis tiun renovigon de entuziasmo ĉe la esperanta grupo kie mi partoprenas. Antaŭ pli ol 15 jaroj ni sukcesis rekreskigi la intereson pri la asocio, kaj mi pensas ke mi sukcesis listigi la trafajn agojn kiuj estis la kialo de tiu renovigo. La teksto troviĝas tie ĉi:
http://www.esperanto-pe.org/index.php/2-uncategorised/142-modernigi-esperantajn-klubojn-la-pernambuka-ekzemplo

Jes jen Jens
Jes jen Jens
2018-05-31 10:08
Respondo al  Lu_

Mi kredas ke estas sufiĉe klare ke Robert Nielsen celas la organizitan movadon, kiu provas konvinki la mondon ke fareblas kaj realigendas tutmonda demokratia lingvopolitiko. Jam atentigi pri la indeco de iu ajn lingvopolitiko estas sufiĉe enorma tasko en mondo kie la nuntempa ĉefa imperia lingvo eĉ ne estas oficiala en la naci-ŝtatoj kie ĝi estas plej vaste parolata.

mirmal
2018-05-31 6:49

Ĉe junigado ni devas solvi kelkajn problemojn:
1. lerninto – movadano. Ĉe aliaj lingvoj sufiĉas, ke la kursano trairas la kurson, dankas al la instruisto, adiaŭas kaj malaperas. Ĉe Esperanto tio ne sufiĉas. Ni bezonas, ke la lerninto aliĝu al niaj ascocioj, abonu gazetojn, aĉetadu librojn, partoprenu asocian vivon. Mia samklubano faris kurson por universitataj studentoj, kiun trairis 350 gejunuloj, sed nur unu knabo fariĝis movadano, la ceteraj dankis, adiaŭis, malaperis. En Budapeŝto eĉ 5000 gestudentoj ĉiujare faris ekzamenon pri Esperanto, sume dum dek jaroj ĉirkaŭ 50 000, sed ĉiuj malaperis post la ekzameno, ĉar ili volis nur facile plenumi leĝon pri dua fremda lingvo, sed ne volis fariĝi esperantistoj.

mirmal
2018-05-31 6:50

2. pasiva – aktiva. Ĉe aliaj lingvoj la lernintoj povas resti pasivaj, ĉar gazetaron kaj librojn eldonas la denaskuloj en enorma kvanto. Ĉe Esperanto la literaturon povas fari nur aktivaj esperantistoj, kiuj bone ellernis la lingvon. Plejmulto de niaj movadanoj restas pasivaj, ili nur pagas kotizon kaj se ili almenaŭ vizitas klubon, ili nur aŭskultas aŭ preparas facilan programon ekz. pri sia feria vojaĝo. Nur malgranda procento el ili fariĝas instruantoj kaj ankoraŭ malpli multaj iĝas aŭtoroj kaj redaktoroj aŭ almenaŭ kontribuantoj, organizantoj de aranĝoj ktp.

mirmal
2018-05-31 7:50

3. kvanto da esperantistoj – kvanto da informoj. Celo de komunikado estas disvastigi informojn, ne disvastigi lingvojn. Homoj ne komunikas por montri al fremduloj, kiel bela estas ilia lingvo, kaj por stimuli ilin por lernado de tiu lingvo. Homoj komunikas por interŝanĝi informojn, ideojn, sciojn, klaĉojn, kalumniojn, travivaĵojn kaj planojn, legas librojn kaj spektas televidon por kleriĝi aŭ amuziĝi. Ankaŭ fabelo aŭ komedio estas principe ĉeno da informoj. Neniu bezonas paroli kun miliono da homoj eĉ en sia gepatra lingvo. Sed bezonas havi je sia dispono milionojn da informoj pri la universo, naturo, historio, arto, scienco, sporto, religioj ktp. Tiujn ili trovas en bibliotekoj, gazetaro, televido, radio kaj nun ĉefe en la interreto. Se ni havus en Esperanto tian sistemon da informoj, ne pri Esperanto mem, sed pri universalaj aferoj, ekzemple pri urboj kaj iliaj vidindaĵoj kaj eminentuloj, pri sciencaj kaj teknikaj fakoj, pri popularaj artistoj kaj sportistoj, simple pri aferoj, kiuj interesas ĉefe junajn homojn, Esperanto estus por ili interesa, ne grave, kiom da homoj ĝin parolas. De tempo al tempo mi komunikas proksimume kun cent esperantistoj. Estas por mi negrave, ĉu la ceteraj, kun kiuj mi ne komunikas, estas 10 mil aŭ 10 milionoj. Eĉ patralingve mi ne parolas kun miliono da homoj, nek kun ĉiuj loĝantoj de nia urbo. Mi ne bezonas paroli kun iu ajn nur pro tio, ke li scias Esperanton, nek babili pri io ajn, ĉefe ĝi estu esperantlingve. Sed tute alia afero estas ĉe informoj. Ĉiutage milionoj da homoj serĉas miliardojn da informoj en la reto. Se ili ne trovas respondojn en Esperanto, sed nur en aliaj lingvoj, oni poste diras, ke Esperanto estas bela, sed neutila. Se ni volas akiri homojn, ni devas sistemem disvastigadi informojn en Esperanto pri neesperantistaj aferoj. Simile kiel aŭtomobila fabriko, kiu volas vendi multajn aŭtojn, devas ĉiujare plibonigadi ne reklamon, sed la aŭtomobilon mem, por ke ĝi proponu al uzanto novajn servojn.

Ronaldo
Ronaldo
2018-06-01 0:32

Junuloj nur aliĝas se ili scias ke ni ekzistas. Pro tio NEJ estas provonta kolektiĝi je eventoj kie ja jam kolektiĝas junuloj, nome muzikfestivaloj senpage alireblaj.
Alia ideo mia estas ke indas informi ne (nur) al junuloj, sed ĉefe al tiuj kiuj havas tempon, t.e. senpostenuloj

leejungkee
2018-06-02 2:16

La demando de Robert Nielsen estas serioza por ni, ĉiuj esperantistoj. Se ne naskiĝos novaj esperantistoj, baldaŭ nia movado malfortiĝos. Por sangumi novan sangon neeviteble ni devas instrui Esperanton rete kaj ĉeklase. Kiel 47 jara esperantisto, mi konkludis, ke sen instruado de Esperanto neniel nia movado progresos. Tial mi fondis 'Seula Esperanto-Kulturcentro (www.esperanto.kr)'-n en la jaro 1991, de tiam mi havas publikan kurson ĉiumonate en Seulo.
Jam okazis 314 kursoj en majo, 2018 tra kiuj 1819 seulanoj lernis en SEK. Tial en Koreio troviĝas sufiĉe da novaj kaj junaj esperantistoj. Estas notinde, ke ili venis al SEK por lerni Esperanton ĉefe tra rekomendo de jamaj esperantistoj. Esperantistoj rekomendas Esperontiston! Ni semu kaj semu pacience, se ne, nia revo vaporiĝos.

Kirill Ŝvedov
2018-06-02 12:43

Miavide, Robert sufiĉe trafe priskribis problemojn, kiujn havas la movado koncerne sian aspekton por junularo. Se rigardi Esperanton kiel distriĝon/ŝatokupon, do la hodiaŭaj kluboj proponas neniun formon de aktiveco, interesan por modernaj gejunuloj. Se rigardi ĝin kiel rimedon por realigi onies kreemon, plenumi ajnan agadon socie utilan, efektivigi certajn idealojn — do, paradokse, nuntempe estas multe pli facile kaj efike fari tion per la angla. En simila diskuto, kiu okazis en unu forumo, E-isto, kiu okupiĝas pri rok-muziko, skribis, ke per la angla li multe pli facile povas trovi alilandajn partnerojn por eventualaj komunaj projektoj, ol per Esperanto.

Ĉefa cirkonstanco ĉi tie estas, miaopinie, ke la situacio mem, kiam homoj, parolantaj saman gepatran lingvon, kunvenas por praktiki Esperanton inter si, jam aspektas arkaika. Ĝi estas komprenebla antaŭ disvastiĝo de la interreto, tamen hodiaŭ estas neniuj obstakloj por senĝena komunikado kun alilandanoj. Aliflanke, kiel estis notite, ankaŭ persona "eksterreta" komunikado inter lokaj E-istoj gravas. Do por esti interesa por la moderna junulado, necesas enpraktikigi formojn de agado, kiuj kombinos ĉi tiujn kondiĉojn. Kiaj do ili povas esti? Jen kelk variantoj:

1. Ludoj, en kiuj teamoj el aliaj landoj interagas per la reto. Ili povas okazi en kluba ejo (intelektaj ludoj) aŭ surstrate (similaj al, ekzemple, Pokemon Go).
2. Kinoaranĝoj: diverslandaj kluboj organizas kolektivan spektadon de filmoj, subtekstigitaj Esperante, kaj poste pridiskutas ilin en videokonferenco.
3. Unu klubo organizas intervjuon kun interesa persono (ne E-isto), kaj en alilandaj kluboj oni spektas elsendon de ĝi kun sinkrona tradukado kaj povas sendi demandojn al la intervjuato.
4. Teatro: rektaj elsendoj de spektakloj en Esperanto, spekteblaj en kluboj.

Licxjo
Licxjo
2018-06-03 22:05

Verdire, la kerna demando ne estas kiel “junigi” la movadon, sed “kio estas la movado?” kaj “kiel daŭre vivigi Esperanton?”

Mi mem havas 66 jarojn, kaj mi konscias pri mia pliaĝiĝo. Sed la elekto estas maljuniĝi, aŭ morti. Mi preferas la unuan. Kaj mi restas sufiĉe aktiva, kohera, kaj kontribua. Cetere, kiel bone scias homoj kiuj bone konas min, mi daŭre provas kultivi novan generacion de instruistoj kaj lertuloj pri Esperanto. (Krom tio, mi diris rekte al pluraj homoj kiuj konas min bone ke, kiam mi maljuniĝos sufiĉe ke mi vere ne devus aktivi, ili rajtas diri tion senhezite. Jen grava leciono por kelkaj homoj en Interreto kiuj provas daŭre aktivi post la punkto en kiu ili vere ne havas ion valoran por kontribui. Tiu momento finfine alvenas al ĉiu homo.)

Ĉefa parto de mia vivo estas la Usona somera kursaro, NASK, en kiu mi partoprenas ekde la jaro 2000. Kio plej frapas min estas ke ĉeestas lernantoj de 12 jaroj ĝis 80+ jaroj . . . kaj ĉiuj lernas kune en la samaj klasĉambroj, manĝas kune en la manĝejo, loĝas kune en la dormejo. Oni ne vidas tian miksaĵon de aĝ-grupoj en Usono, kutime. Kaj mi taksas tion grava trajto de Esperantujo. La “afero” ne nur rilatas al lingvaj bariloj, sed al ĉiaj bariloj. Vi estu juna, maljuna, geja aŭ ne, religia aŭ ne, edukita aŭ ne . . . vi mem daŭrigu la liston. Homoj, kiujn allogis Esperanto, kapablas kunveni en unu lokon kaj kune lerni kaj vivi.

El unu vidpunkto, la plej simpla maniero “junigi” la movadon estus forigi ĉiun super iu aĝlimo, ni diru, 35 jaroj. Sed tiel Esperantujo perdus la kernon de homoj kiuj vere scias la lingvon kaj ties historion, literaturon, gramatikon, kaj uzadon. Certe neniu celus al tio. (mi esperas).

Licxjo
Licxjo
2018-06-03 22:06

Do mia konsilo estas ne pensi precize pri kiel junigi la movadon, sed pri kiel “inkluzivigi” la mondon de Esperanto-parolantoj. Mi havas proprajn dubojn, ĉu organizoj kiel UEA ks travivos la venontan jardekon. Do, pri la “formala” movado mi ne tro multe pensas. (Tamen poste kiel oni akiros librojn, aŭ materialojn, aŭ informojn? Pripensindaj demandoj).

Sed mi ne havas dubon ke la homoj kiuj allogiĝis al Esperanto daŭre okupiĝos pri ĝi. Mi foje diras al lernantoj ke se estus nur mi kaj unu alia homo kiuj interesiĝus pri Esperanto, sufiĉus, se per ĝi ni ekhavus rilaton. Kaj efektive estas multe pli ol nur unu alia. Kaj finfine se restus nur mi en iu post-apokalipsa mondo kiu scius Esperanton, mi daŭre trovus en ĝi valoron.