Kial mi partoprenos UK-ojn?

Ĉu vi havas ŝatatan bildon? Tian, al kiu rigardante vi ĉiam sentas vin viva, kiu donas al vi sian humoron? Certe jes, ankaŭ mi havas tian bildon. Kaj mi havas ankaŭ unu Esperanto-renkontiĝon, kiu por ĉiam restos por mi unika, kiu ĉiam montris al mi ke mi estas viva kaj donis al mi sian neripeteblan etoson. Sed ĉu vi vizitas bildgaleriojn? Certe kelkaj fieruloj respondos al mi per frida “neniam”.

Sed kien vi, miaj fieruloj, venigos vian eksterlandan amikon por veki en li admiron pri la kulturo de via lando? Kien vi iros, kiam vi ekvolos propraokule vidi, kiel vivis kaj revis via popolo antaŭ cento da jaroj, kion pentris homoj, kiam ie militis via avo, kaj kiel, kiam via panjo unue, ruĝiĝante kisis amatan knabon? Kien vi iros por vidi, kiel homoj revas kaj pentras nun, almenaŭ por iomete miri pri tiu stranga moderna arto, kiu ĉiam paŝas pli rapide ol la reala vivo?

Bildgalerio estas ja tempmaŝino kaj teleportilo, kiu montras pasintecon kaj estontecon en plena riĉeco de ĝenroj, de bildoj realismaj ĝis la plej misteraj ludoj de menso kaj fantazio. Via amata bildo ĉi tie ne helpos al vi, vi bezonas galerion. Tia galerio ĉiam estis por mi Universala Kongreso – tro solene maljuna parte, mezepokece patosa kaj simboloplena parte, parte moderneca, same malfacile komprenebla, kiel moderna arto.

Mi foje renkontas homojn, kiuj subite ekstarante en koridoro de bildgalerio patose mansvingas, kaj postulas, ke oni forprenu el la haloj ĉion malplaĉan, ke oni lasu nur la bonajn bildojn, kiuj kongruas unu kun la alia, ke oni faru lumon kaj muzikon, ke estu etoso anstataŭ bunta bruo! Mi ne komprenas ilin. Mi ŝatas la klerigan buntecon de galerioj. Mi ŝatas la klerigan buntecon de la UK-oj.

UK estis mia unua Esperanto-renkontiĝo. Tiu estis la UK en Roterdamo en la jaro 2008. Mi tiam estis komencanto, la unuan fojon vidanta esperantistojn, kaj mi estis 20-jaraĝa impresiĝema knabineto. Kaj tiam, dum miaj unuaj tagoj en Esperantujo, mi komprenis unu gravan aferon, kiu ĉiam subtenis mian kredon je Esperantujo – Esperantujo estas diversa. Tiam min plene kaptis tute neordinara por mi sento, ke mi kvazaŭ samtempe partoprenas plurajn renkontiĝojn, ke mi samtempe troviĝas en diversaj mondoj.

La scienca parto similis al tio, kion mi spertis dum mia studado en universitato, forme kaj enhave. La kultura parto estis duone kvazaŭ mi vizitas teatron, duone kvazaŭ mi dancas kun amikoj kun akompano de kare konata muzikisto. La solena parto estis tio, kion mi antaŭe ne spertis, sed ege ekŝatis sperti, io, kio kvazaŭ rekreas ligon inter nuntempo kaj pasinteco, kaj la fluado de la tempo iĝas videbla, kaj la historio iĝas vivanta estaĵo, kies nova paĝo kreiĝas nun. Sed mi ja estis 20-jaraĝa, kun facile ŝanĝiĝanta humoro, mi facile ŝanĝis la rolon de studento dum scienca prelego al la rolo de spektanto, dancanto, kunludanto; la rolon de komunumano, kiun la historio enplektas en sian sinon dum patosa himnokantado, al la rolo de junulo, kiu sidas kun junuloj el diversaj landoj sur la planko, koketeme babilante.

Mi amikiĝis kun japanino, kaj ni kune faris origamiojn. Kaj ĉiutage min atendis iu novaĵeto: evidentiĝis, ke Esperantujo havas bildkartojn kaj monerojn, renkontiĝojn de biciklistoj kaj fervojistoj, “Rondon Kato” kaj IKU-prelegojn kun ekzamenoj kaj diplomoj, eĉ futbalan teamon. Ĝuste pro tio daŭre mi ŝategas la Movadan Foiron; vizitante ĝin dum pluraj kongresoj, mi ĉiam ekscias pri io nova, funkcianta por aŭ en Esperanto.

Oni diras, ke UK ne havas etoson. Jes, ne etoson, sed etosojn. Etoson de scienca konferenco kaj etoson de futbala matĉo, etoson de solena historieca kaj simboleca malfermo kaj etoson de vigla ekskursumado, etoson de koridora amika babilado kaj etoson de klasika koncerto aŭ teatro, etoson de vojaĝo tra la landoj kaj etoson de vojaĝo tra la tempoj … Mi ŝatas renkontiĝojn kun forta, profunda etoso, kiu kvazaŭ kolorigas la vivon per sia koloro. Sed uzante la saman alegorion de kolorigado, mi diru, ke UK estas kvazaŭ vitralo, fenestro farita el centoj da koloraj vitropecoj, kiu farbas la lumon diverskolore. Laŭ mi, diri, ke UK ne havas etoson, estas same kiel diri, ke ĉielarko ne havas koloron. Jes ja, ĝi havas ne koloron, sed kolorojn.

Mi ŝatas la Kongresan Universitaton. Opiniu min infano. Mi mem opinias min infano, kiu subite eniris mondon de tute realaj sciencistoj, kiuj konstruas, kuracas, kalkulas, kaj mi estas inter ili, kiel aŭskultanto ofte, foj-foje kiel preleganto, kvazaŭ mi jam estas plenkreska. Jen por vi unu trajto de ajna juna homo: li ankoraŭ ne kredas, ke li vere faras tion, kion li faras, eĉ se tio estas tre serioza, li opinias sin dume parte ludanta. Aparte mi ŝatas la sciencan kafejon, kie tiuj seriozaj homoj tenere ŝatantaj siajn teoriojn kaj sciencojn devas transdoni ilin al aŭskultantoj en 15 minutoj. Ankaŭ tion mi traktas kiel sciencan ludon. Mi, jam dumlonga universitata instruisto en mia lando, neniam estis tiel fiera pri scienco, kiel ĉi-scienckafeje en Lisbono, kiam en la salono funkciis nek klimatizilo nek mikrofono. Ni voĉdonis, ĉu malfermi la pordon kaj nenion aŭdi, aŭ fermi la pordon, aŭdi ĉion kaj perei pro sufoko. Certe ni unuanime voĉdonis por perei.

Mi foj-foje aŭdas ke la prelegoj dum UK estas enuaj laŭforme. Ke prelegantoj ne ofte ridetas, ne saltas, ne svingas per la manoj kaj ne penas trovi kontakton kun ajna vizitanto. Sed, damne, se vi volas aŭdi pri astronomio, pri veraj steloj, pri veraj planedoj, de homo kiu fordonas al ili sian vivon, evidentas ja, ke rakontante li pensas pri steloj, ne pri vi. Kaj se li pensas pri vi, do ne atendu de li stelojn.

Same mi miras, kiam mi aŭdas plendojn pri amatoreco de tiuj programeroj, kiuj tradicie kaj regule estas amatoraj, ekzemple de la Internacia Vespero, kie kuraĝaj, strebemaj, ofte amuzaj kaj ĝislarme kortuŝaj homoj uzas sian okazon – povas esti la unuan kaj la lastan – montri sin antaŭ kelkcent okulparoj. Tio ĉiam similis por mi al tradicio preskaŭ ne ekzistanta plu en la moderna mondo, tiu de familiaj artaj vesperoj, tiom feste, tenere parencaj. Kaj poste venas plendoj pri malspertaj nespertuloj. Sed ĉu ne ŝajnas al vi, ke spertaj malspertuloj estas iom oksimoro?

La plendo pri malafabla libroservisto pikis min persone. Mi estas literaturisto, la libroservo estas mia sankta katedralo. Ĉu ne tro patose? Pardonu min, estas profesia malsano. Same kiel vi ĉiuj, mi ŝategas rigardi en la libroservo braceletojn, t-ĉemizojn, librojn kun la plej belaj kovrilpaĝoj; librojn, kiuj estas popularaj, librojn, kiujn mi legis propralingve … Kaj la libroservisto ja legis plejparton de tiuj libroj, persone konas ilin, zorgas pri ili, polvon de ili forviŝas, ĉu povas li esti afabla kun mi, apoganta min al tablo kun klasikaĵoj por pli bone vidi novan ĉemizeton?

Denove tro patose, ĉu? Mi estas fabelisto. Mi bone scias, ke arda astronomo, kiu kapablis proklami unuafoje, ke la Tero estas ronda, facile povus eĉ faligi min en la strato, tute ne rimarkante tion. Mi scias, ke sensperta sorĉisto faras amuze stultajn, neforgeseblajn miraklojn, ĝuste ĉar li estas vere sensperta. Mi scias ke ĉiuj gardantoj de la ejoj, kie kaŝas sin scioj kaj enigmoj de la homaro, estas kverelemaj, ĉar, damne, kun ili pereos ilia scio, ĉar ni ĉiuj senescepte estas stultuloj. Ili ĉiuj, kaj la neatentema astronomo, kaj la sensperta sorĉisto, kaj la kverelema gardanto de scioj donos al mi informon, sperton, kolorojn kaj dimensiojn. Kaj se subite ili ĉiuj faros belan rektan vicon, ekridetos, vestiĝos rozkolore, kaj profesie ekdancos antaŭ mi amuzan kvadrilon – tio ja estos agrabla por mi, sed kion ja mi ricevos? Du-dimensian falsaĵon. Ne forprenu de mi mian tri-dimensian Esperantujon!

Junuloj ŝatas drinki, danci kaj flirti. Bone, mi eĉ konsentu. Sed estas, laŭ mi, egala ebleco trovi ĝojan drinkemulon, dancemulon kaj flirtemulon inter homoj de ajna aĝo, same kiel homon kun samaj literaturaj, muzikaj gustoj, vivfilozofio ktp. La malsameco inter junulo kaj homo aĝa, la diferenco kiu laŭ ies opinio malfaciligas komunikadon dum UK-oj, estas ne tio. La problemo de junulo ne estas tio, ke plenkreskuloj ne subtenas liajn gustojn, sed tio ke, vundebla kaj flamanta, li plenkore ardas esti akceptita. Tiu stato ja bedaŭrinde malaperas kun la paso de la jaroj, sed ne malaperas la kapablo akcepti.

Oni tro multe parolas en Esperantujo pri “obstinaj baroj”. Interkompreniĝemo, kunpuŝanta homojn el diversaj mondopartoj, kulturoj kaj religioj, estas la bazo de Esperanto, tio estas tro evidenta, mi ne reparolu pri tio. Ankaŭ komprenemo seksa kaj genra estas vaste diskutata kaj prilumata en Esperantujo nun. “Homoj kun homoj”, ĉu? Sed iu el la baroj tamen restas – aĝo. Ĉu vere ni devas havi renkontiĝojn por junuloj kaj por maljunuloj? Kial ne por viroj kaj virinoj aparte? Sed ja “homoj kun homoj” … Mi estas homo el lando multpopola kaj multreligia, el lando kun relative sufiĉa genra egaleco, sed el lando kie la Problemo De Patroj kaj Filoj estas aksiomo, neniu eĉ imagas, ke ĉi tie eblas trovi interkomprenon. Do miaj “obstinaj baroj” estas tiaj. Kaj ili falis en Esperantujon por mi.

Mia dua Esperanto-renkontiĝo kaj por ĉiam la plej kara por mia koro, estis Internacia Festivalo, novjara aranĝo, kie krom du-tri homoj ĉiuj estis pli-malpli trioble pli aĝaj ol mi. Kaj, interalie kompare kun IJK, ili dancis kaj drinkis multe pli sperte kaj, do, sufiĉe pli multe 😉

Drinki, danci, flirti … Ĉu vere por multaj homoj ekzistas sufiĉe firmaj baroj malpermesantaj fari tion ekster Esperantujo? Por kio ĉi tie estas bezonata Esperantujo, mondo sen limoj, sen limoj multe pli gravaj kaj nevenkeblaj socie kaj psikologie por ajna homo, ol iuj etaj etikaj nuancoj rilate al trodrinkado kaj flirtumado? Mi ne parolu pri ĉiuj landoj, sed en grandega parto de ili ni ĉiuj drinkas, dancadas, etosumadas kaj flirtas ajnklube. Sed nur en Esperantujo mi, juna virino el Rusio povas babili kun trioble pli aĝa viro, sciencisto el Japanio, pridiskutante librojn, kiujn ni ambaŭ estonte deziras verki. Tion vere malfacilas trovi ekster Esperantujo.

“Por dancadi la Bambon”…

Ĉu estas ĉi tie iu, kiu ne ŝatas la Bambon? “Por dancadi la Bambon (…) mi fariĝos mar…esperantisto, se volas vi, se volas vi”. En la UK en Lisbono oni dancis la plej grandan, amasan kaj buntan Bambon, kiun mi iam vidis. La sekva laŭ grandeco estis tiu de la UK en Nitro. En unu rondodanco mi kontraŭ brila sceneja lumo vidas vizaĝojn de homoj, kun kiu ligis min dekoj da diversaj, tre diversaj Esperanto-renkontiĝoj tra la tuta mondo, sed unuafoje tiel kune, en unu rondo: jen estas nepalanino, kun kiu ni post la balo perdiĝis en nokta Seulo dum UK; jen estas viro, kiu unuafoje en mia vivo frazon post frazo tradukis miajn prelegojn de Esperanto al la finna por finna publiko, jen estas sciencisto, kies prelegojn mi arde ŝategis dum BET … Ili estas centoj, samtempe, unuloke. Ĉu ankaŭ tiuj, kiuj neniam plu dancos kun ni, aŭ estas nur mensogo de lumo?

Anna Striganova

19 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Istvan Ertl
Istvan Ertl
2018-10-14 9:07

“Por la unua fojo, mi vizitis dum somero la Universalan Kongreson en Vieno… la kafejo… estis ideala observejo por la homa zoo, kiu estas mil konvinkataj esperantistoj… mi renkontis polon, misiiston pri Esperanto en Azio. Mi renkontis genian opera-kantiston, nederlandanon, kun kiu mi parolis pri milito kaj rasismo, afrikanon kaj samseksamanon kun kiuj mi parolis pri netoleremo de esperantistoj, japaninon al kiu mi klarigis kiel rekoni svedinon kompare al italino… mi konkludis per bona sperto. Venu al U.K. venontjare en Hispanio!” (Fabienne Berthelot-Ertl : Mia unua Universala Kongreso, JeunEsperanto Info, marto-apr. 1993, p. 9)

Synnove Mynttinen
Synnove Mynttinen
2018-10-14 9:26

Kara Anna, vi trovis la kernon de Esperanto. Via artikolo montras,ke vi jam dum “via unua UK” farigxis “gxisosta esperantistino”. Dankon pro la kuragxas sribajxo.

Rafael Despradel
2018-10-14 10:05

Bela artikolon, gratulon al la verkistino. Ankaux mi sxatas partopreni UKon kiam eblas por mi. Lastfoje, mi cxeestis la Bonaeran UKon en 2014 kaj venontjare mi jam planas, ek de nun, partopreni la Lahtian UKon. Pro tio, ni ecx havas studgrupon cxe Facebook kie aro de Esperantistoj lernas la fnnan lingvon. Ni volas fari ankaux “lingvan turismon” kaj esti kapablaj paroleti kun lokuloj en la finna lingvo. Se vi volas partopreni nian kuriozan komunumon, vi estas bonvena: https://www.facebook.com/groups/271507922899401/ Gxis la finna venko!

Robert Nielsen
2018-10-14 10:40

Mi feliĉas ke respondo venis al mia artikolo. Mi esperas ke ni ĉiuj povas kune diskuti la bonajn kaj malbonajn partojn de UK por ke ni havu la plej bonan renkontiĝon.

Dum kelkaj jaroj, partoprenado ĉe UK malkreskis, do ni devas honeste kaj klare rigardi la renkontiĝon kaj pripensi kiel allogi homojn.

Jens Stengaard Larsen
2018-10-15 12:55
Respondo al  Robert Nielsen

Estas bone se la kongresantoj estas multaj kaj ne enuas, sed tio ne estas la esenco de la afero. Se oni povus esti klare konvinkita ke la UK’oj grave rolas por antaŭenigi la komunan aferon, multaj aliĝus ne vere atendante ion por si mem krom renkontiĝi kun amikoj, kaj eble eĉ duono de la aliĝintoj ne alvojaĝus.

Sola Malsamideano
2018-10-15 16:16
Respondo al  Robert Nielsen

Mi tre sxatas vian blogon, Robert. Bonvolu ne neglekti gxin.

tauhro
tauhro
2018-10-15 17:44
Respondo al  Robert Nielsen

> Kiel allogi homoj?
Logilo estas por fishoj, por homoj estas etoso 🙂 Chu la manko de amuzoj au la manko de verda etoso estas kauzo de malmulta nombro? Ne per la pano sole vivos homo! Grave – kiu organizas aranghojn kaj kiel, sed ne nombro ilin. Bone, ke vi pensas pri tio. Sukseson!

carlo minnaja
carlo minnaja
2018-10-14 10:43

Mi estas denaskulo, ĉiulanda esperantisto trapasanta Romon vizitis mian familion, tial esperantaĵoj estis ĉiam ordinaraj kaj perdiĝas en miaj plejfruaĝaj memorsparkoj. Eble valoras mencii unu. Percepton pri milito en Romo mi spertis kiam 4-jara: surstratis diversaj uniformoj, jen de nazioj rastantaj hebreojn (du sin kaŝis kelktempe ĉe ni), jen de kontraŭaj okupaciantoj. Timigaj, timindaj ĉiuj. Abrupte nia sonorilo trilas: prezentiĝas ulo en uniformo kun zono kaj pistolo. Teruriĝo, panjo strikte kunprenas min al si. La ulo diras: “bonan vesperon”. Teruro malaperas, animoj malstreĉiĝas: en mia lingvolando ne povas ekzisti malamikoj. Kaj tiu sento (ĉu etoso?) akompanis min ĝis hodiaŭ.

Charles Leuven
Charles Leuven
2018-10-14 11:31

Estas pli da junuloj en tiu artikolo ol estis en la lasta Universala Kongreso.

Claude Nourmont
Claude Nourmont
2018-10-14 17:52

dankon, Anna, pro tiu refreŝiga rigardo al UK!
Ĉar mi partoprenis tiom multe da UK-oj en plej diversaj roloj (ekde novbakita esperantisto ĝis prezidanto de LKK, kaj nun ankoraŭ organizanto de iuj programeroj), mi emas al tre(tro) kritika rigardo. Ja mi estas perfektismema, do tre (tro) postulema. Mi devas konvinki min mem, ke pli bone, ke aferoj okazu, ol ne okazu, eĉ se ili ne estas tute perfektaj. Banalaĵo…
Mi povus looonge babili pri tio…Ĉi foje mi mencios nur unu aferon, kiun mi ŝatas citi. En Prago siatempe estis NITOBE-simpozio, kaj la ne-esperantistaj simpozianoj estis invititaj al la solena malfermo. Estis iuj francoj, kaj mi sidis apud ili por suflore interpreti. Mi mem iom ĝeniĝis pri la salutoj de landaj asocioj, pensante ke tio estas teda kaj iom stulteta afero. Ĝuste tiun parton de la inaŭguro ili plej ŝatis! ĉar ili vidis la buntecon kaj viglecon de la movado…
Se mi havus tempon, mi rakontus pri amaso da aliaj spertoj kaj anekdotoj.
Claude Nourmont

Boris Kolker
2018-10-16 0:29

Charma rakonto, Anna! Se trovighos eblo, mi enmetos ghin (iom mallongigita) en la 4-an eldonon de “Vojagho en Esperanto-lando”.

Sola Malsamideano
2018-11-01 19:02

Mi havas demandon.

Mi auxdis aux legis iam ke Esperanto havas slangon. Cxu la vorto “sciuro” havas slangan signifon en Esperanto kaj kio estas la signifo de “sciuro” pli ol nur besto kiu emas en la arbo? Cxu? Mi tre kuriozas kaj mi ne scias kie alia mi povas demandi gxin?

Krizipo
Krizipo
2018-11-02 10:32
Respondo al  Sola Malsamideano

Ne “sciuro” estas slanga vorto, sed la verbo “sciuri”. Per tiu scio vi nun mem kapablas serĉi ĝian signifon.

Lee Miller
Lee Miller
2018-11-02 12:29
Respondo al  Krizipo

Ĉu tia uzado vere ekzistas? Mi neniam renkontis verban “sciuri”.

Slango funkcias nur kiam ĝi havas iom vastan uzadon en iu grupo, kaj kiam estas ia interkonsento pri signifo.

Kion, do, laŭ vi, signifas “sciuri”? Ĉu laŭ la sama modelo kiel “simii”? Ĉu “kolekti nuksojn dum la aŭtuno”? Ĉu “ĉasi seks-partneron tra la urba parko”?

(Mi tute ne kontraŭas vian aserton, nur serĉas informon pri vera uzado).

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen
2018-11-02 13:32
Respondo al  Lee Miller

Slangaĵo restas slanga nur dum ĝi havas iom vastan uzadon en iu grupo, kaj la cetera mondo havas nenian aŭ tre malklaran ideon pri ĝia signifo.

Krizipo
Krizipo
2018-11-02 18:36

Licxjo, vi evidente apartenas al la cetera mondo, kiu ne komprenas la slangaĵon.

Lee Miller
Lee Miller
2018-11-05 3:54
Respondo al  Krizipo

Klare estas tiel, sed interesus min citaĵoj pri tia uzado. Efektive dokumentado de slanga uzado estas grava por lingvo-historio . . . kaj por tradukistoj, ekzemple, inter aliaj.

Cetere, al mi estas fascine ke mia komento ricevis du negativojn . . .

Dieter Rooke
2018-11-21 13:50

la slangajho “sciuri” devenas de IJK em montrealo. en la publika parko svarmis kaj sciuroj kaj junuloj.

la vera signifo estas : amikumi

Lee Miller
Lee Miller
2018-11-21 17:11
Respondo al  Dieter Rooke

Certe tio povus esti unu teorio.