20 000 membroj en reta Esperanto-grupo

La Esperanto-grupo en la usona retejo Reddit nun havas pli ol 20 000 membrojn. En decembro la grupo atingis rekordon pri la kvanto de vizitoj. Ni petis la administranton Robert Nielsen rakonti pri la grupo, kiu ekzistas ekde 2008.

La ĉefpaĝo de la Esperanto-grupo ĉe Reddit.

Reddit estas ĉefe anglalingva, usona retejo, en kiu estas multaj grupoj pri diversaj temoj. Ĝi similas al la iam populara sed nun malaperinta Esperanta retejo Klaku.net: la uzantoj afiŝas demandojn aŭ ligilojn, kiujn aliaj povas komenti kaj subteni aŭ malsubteni per voĉdono. La pli popularaj eroj ŝoviĝas supren en la paĝo.

La esperanta grupo estis fondita en novembro 2008 kaj fine de 2020 atingis 20 000 membrojn. La grupo estas dulingva – oni povas afiŝi aŭ en Esperanto aŭ en la angla. La anglan unuavice uzas komencantoj, kiuj ankoraŭ ne regas Esperanton.

Robert Nielsen aliĝis al la estraro de la grupo en 2016 kaj nun estas la sola aktiva administranto. Ni petis lin rakonti pri la grupo kaj por kio ĝi utilas.

Libera Folio: 20 000 anoj estas tre granda kvanto por io ajn Esperanto-rilata. Sed kiom el tiuj homoj fakte aktivas, kaj kiom el ili fakte scias Esperanton aŭ lernas ĝin?

Robert Nielsen.

Robert Nielsen: – Estis 109 685 vidoj de 10 387 homoj en decembro. Tiu estis la plej populara monato de la jaro, kaj eble iam ajn. Pri ilia nivelo de Esperanto, mi ne scias. Certe estas granda miksaĵo inter homoj kiuj ne scias eĉ unu vorton kaj iuj kiuj flue parolas ĝin. Ĉiutage ni averaĝe ricevas inter tri kaj kvar mil vidojn de ĉirkaŭ 600 unikaj uzantoj. Multaj homoj uzas la grupon pasive, ili rigardas la filmetojn, legas la artikolojn, sed mem nenion afiŝas.

Laŭ vi, kial indas okupiĝi pri la retejo?

– Estas bonega maniero por subteni kaj informi esperantistojn. Ofte, kiam iu kreas ion en Esperanto, la ero ricevas malmultajn vidojn, kaj tio estas seniluziiga. Per Reddit mi povas subteni tiujn kreintojn kaj kuraĝigi ilin. Simile, povas esti malfacile por aliaj esperantistoj trovi novajn kaj interesajn aferojn en la lingvo, do mi ŝatas kunigi tiujn du grupojn.

Kiuj estas la plej oftaj temoj?

– Honeste, oni neniam anticipe scias, kio aperos ĉiutage, kaj tiu estas unu el la plej interesaj aferoj. Io ajn povas aperi.

Kiuj estas viaj taskoj kiel administranto? 

– Mi havas du taskojn: aldoni kaj forpreni. La unua estas neoficiala sed pli grava. Ĉiutage mi afiŝas interesajn kaj bonkvalitajn esperantaĵojn por la intereso de la grupo sed ankaŭ por subteni la kreintojn. Ofte neniu konus tiujn erojn sen la subteno de la Reddit-grupo.

– La dua tasko estas forpreni iujn afiŝojn kiuj ne taŭgas. Ekzemple se io estas spamaĵo aŭ malĝentila, mi forprenas ĝin. Sed dum miaj kvar jaroj kiel estro, mi elfermis nur unu homon pro malĝentileco

– Plia grava tasko estas teni altan kvaliton por la afiŝoj en la grupo. En fejsbuka grupo pri Esperanto io ajn aperas kaj homoj ne havas tempon por legi ĉion, do ili rigardas nur tiujn erojn, kiuj postulas la plej malaltan kvanton de energio. Mi ne volas ke tiu okazu al la Reddit–grupo.

Kiel eblas eviti tion?

– Tiel nomata “pigra afiŝado” estas problemo por multaj grupoj en Reddit. Mi tre bedaŭras vidi, kiam iu elspezis multe da tempo por krei interesan kaj originalan filmeton aŭ artikolon, sed homoj ignoras ĝin kaj rigardas iun bildon ĉar tiu postulas multe malpli da tempo. Mi strebas akiri ekvilibron inter la pigraj afiŝoj popularaj kaj la afiŝoj kiuj postulas pli da tempo sed vere kontribuas al nia kulturo.

– Kompreneble, kiam mi forprenas ion, iuj opinias ke ajnaj reguloj estas cenzurado. Do mi provas trovi ekvilibron inter lasi la komunumon decidi kiajn afiŝojn ili volas vidi, kaj samtempe ne lasi la grupon pleniĝi je rubaĵo.

– Alia ekvilibro estas inter komencantoj kaj spertuloj. Kompreneble komencantoj havas multajn demandojn pri bazaj aferoj, kaj iĝas tede por spertuloj respondi al la samaj demandoj denove kaj denove. Oni lernas lingvon por uzi ĝin, ne por senfine diskuti pri ĝi. Sed kompreneble oni devas subteni komencantojn kaj bonvenigi novulojn al la komunumo. Do mi kreis apartan diskutejon por gramatikaj demandoj, kaj oni demandu nur tie. Tiel eblas helpi komencatojn sen tedi la spertulojn.


Pli pri la temo:

 

20 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Pablo
2021-01-08 10:32

20000 anoj, kaj pli ol 10000 vizitantoj! Cxu estas kalkulo pri kiom da tiuj vizitantoj estas anoj?

Robert Nielsen
2021-01-08 11:56
Respondo al  Pablo

Reddit ne donas tiun informon, sed supozeble la plejparto de vizitantoj estas anoj.

Pablo
2021-01-08 14:05
Respondo al  Robert Nielsen

Ial mi suspektas ke plejmulto estas ne anoj, sed scivolemuloj.

Se estas cxirkaux 600 unikaj vizitantoj cxiujtage, estas strange ke plejmulto da afisxoj ricevas malpli ol 50 vocxdonoj, kaj treeege strange pli ol 100 vocxdonoj. La kutimo estas cxirkaux 20.

Cxu estas iu statistiko pri kiom da homoj afisxas en la subreddito?

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2021-01-08 15:28
Respondo al  Pablo

Jes, ja, nenio bona povas okazi en Esperantujo. Bonaj novaĵoj nepre estas fraŭdoj, falsaĵoj aŭ miskomprenoj.

Pablo
2021-01-08 19:06

Kial estas bonaj novaĵo aŭ malbona novaĵo ke estas anojnaŭ hazardaj vizitantoj la plejmulto da spektantoj?

Robert Nielsen
2021-01-08 15:35
Respondo al  Pablo

La plimulto de homoj uzas la interreton pasive. La plejparto de homoj kiuj rigardas filmeton en Youtube ne lasos komenton aŭ voĉdonon, la plimulto de anoj de la fejsbuka grupo por Esperanto ne afiŝas.
Mi dubas ĉu grandega proporcio venas nur pro scivolemo, kio allogas ilin ĉiutage en relativaj similaj kvantoj?

Pablo
2021-01-08 19:08
Respondo al  Robert Nielsen

Jes, certe. Ekzakte pro tio estas strange por mi aliĝi al grupo por partopreni neniel. Reddit ne postulas aliĝi al grupo por legi

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2021-01-09 18:55
Respondo al  Pablo

Vere, ili simple mensogas. Neniu homo interesiĝas por Esperanto. Esperantistoj estas mensguloj kiuj ne havas nenion por fari krom falsigi numerojn.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roberto da Silva Ribeiro
Pablo
2021-01-09 21:25

Ne, tiuj nombrojn donas Reddit, ne la administrantoj de la subredito.

Povas esti malkonsento rilate al kie interpreti tiujn datumojn, sed la datumoj veras, pri tio mi havas nenian dubon.

Hejmano
2021-01-08 11:01

Ĉu ni scias la nombron de ĉiutagaj membraj vizitantoj ?

Se difino de “Esperanto-parolanto” estas “iu, kiu lernis almenaux unu Esperantan vorton (“saluton!”), ja estas pli ol du milionoj da Esperanto-parolantoj, laux mi.

Robert Nielsen
2021-01-08 11:55
Respondo al  Hejmano

Estas inter 3 kaj 4 mil vidoj ĉiutage de ĉirkaŭ 600 unikaj uzantoj

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2021-01-08 15:29
Respondo al  Hejmano

Jes, ja, nenio bona povas okazi en Esperantujo. Bonaj novaĵoj nepre estas fraŭdoj, falsaĵoj aŭ miskomprenoj.

Stefan
Stefan
2021-01-08 11:48

Krom r/Esperanto ankaŭ ekzistas aliaj interesaj esperantaj forumoj ĉe Reddit:
r/Esperante
r/BonajMemeoj
r/Memeoj
r/DemanduReddit
r/learnesperanto
ankaŭ r/conlangs estas ege interesa, sed ili iom malŝatas havi tro multe da esperantaj enhavoj en la forumo.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de stergro
Robert Nielsen
2021-01-08 11:58
Respondo al  Stefan

Mi ne rekomendas ke oni parolu pri Esperanto en r/conlangs, ili koleriĝas pro preskaŭ io ajn mencio de Esperanto.

Stefan
Stefan
2021-01-08 12:23
Respondo al  Robert Nielsen

Mi havas aliajn spertojn. La forumo ĉefe temas pri KREI lingvojn, tial ili malŝatas enhavojn pri Esperanto aŭ la klingonan ktp. Sed se oni havas interesan esperantan enhavon aŭ ekzemple teksto en Esperanto pri konstruitaj lingvoj, tio ja estas bonvena. Ili ofte havas la impreson ke Esperanto estas tro dominanta en la mondo de konstruitaj lingvoj. Ne parolu pri Esperanto, sed paroli pri Esperanto kiel ekzemplo de konstruita lingvo kaj vi ne havos multe da problemoj. Ekzemple jen afiŝo pri esperanto kiu estis sukcesa en r/conlangs. https://www.reddit.com/r/conlangs/comments/ejhrh6/the_common_voice_project_by_mozilla_could_create/

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de stergro
Robert Nielsen
2021-01-08 12:27
Respondo al  Stefan

Sed mi ne rekomendus r/conlangs al novuloj kiuj ne konas la kutimojn de Reddit ĉar ili povus ricevi neatenditan negativan reagon.

Stefan
Stefan
2021-01-08 12:41
Respondo al  Robert Nielsen

prave, sed oni ja povas legi ĝin.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de stergro
Terpomo
Terpomo
2021-01-08 11:59

La angla estas la ĉefa lingvo parolata krom Esperanto sed oni fakte rajtas afiŝi diverslingve pri Esperanto, kvankam oni ne trovos multajn komprenantojn krom angle aŭ hispane. (Fakte estas ankaŭ hispana klarigo en la kapteksto de la ĉiusemajna demando-fadeno.)

Robert Nielsen
2021-01-08 12:24
Respondo al  Terpomo

Oni povus uzi aliajn lingvojn sed tio preskaŭ neniam okazas. 99% estas aŭ Esperanto aŭ la angla.

chielismo
2021-01-09 12:37

Mi estas ĉefa E-libroservanto profesia en Ĉinio. Kiam mia amiko diris al mi, ke kvindek ses milionoj vizitis lian novaĵpaĝejon kun la vorto Shijieyu = Mondlingvo(la ĉino ne konas la vorton Esperanto, kaj ĝin nomas Mondlingvo), mi demandas, kiom da vizitintoj volas lerni nian lingvon? Li ne respondas. Fakte, min kontaktis nur unu vizitinto rekomendita de mia amiko, kaj tiu vizitinto pridemandis iom pri E-libro, kaj malaperis sen libromendo. Mi ĉiam laŭdas iun ajn propagadon, sed mi ankaŭ ofte demandas, kio estas nia celo ĉu E-propagandi aŭ esperantistigi iujn? Malgraŭ ĉio mi laŭdas la bonegan laboron de sro Robert Nielsen! Gratulon al lia administrado efika per Reddita forumejo!