Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Klaku.net denove alklakebla

Klaku.net denove alklakebla

de Redakcio Laste modifita: 2013-03-26 14:41
Post kvarjara foresto, reaperis la nur-esperanta socia retejo Klaku.net. Klaku.net estas esperanta variaĵo de la populara anglalingva retejo digg.com, kie uzantoj povas libere aldoni ligilojn al interesa reta enhavo. Poste aliaj uzantoj voĉdonas por ili, la plej popularaj ligiloj aperas plej supre en listo, kaj tiel eĉ pli populariĝas. Ni intervjuis la kreinton de Klaku.net.

La kvanto kaj aktiveco de la uzantoj de Klaku.net ne kontentigis la fondinton, Joan Català, kaj post unu kaj duona jaro da klopodoj li en februaro 2009 decidis fermi la butikon. La retadreso estis transdonita al aliaj aktivuloj, kiuj tamen ne uzis ĝin, kaj nun Joan Català decidis repreni la torĉon. Libera Folio kontaktis lin por ekscii pli.

Libera Folio: Kion vi volas atingi per la retejo?

Joan Català: — Nu, de la komenco Klaku kreis komunumon, do ne temas pri kion mi volas atingi, sed kion volas la komunumo. La tago havas nur 24 horojn. Ili ne sufiĉas por legi ĉiujn informojn publikigitajn en Libera Folio, sekvi ĉiujn blogojn de nia amikaro, serĉi novajn podkastojn, vidi la lastajn filmetojn publikigitajn en Youtube aŭ Vimeo, sekvi ĉiujn novaĵojn per Twitter, debati en la forumoj de Lernu.net, esti informita pri la lastaj eventoj de niaj plej ŝatataj Esperanto-asocioj... Klaku estas malfermita retpaĝaro, kiu permesas al ĉiuj publikigi libere. Tiel, ĝi estas projekto por kunteksi la disan Esperantan reton kaj ĝi celas kunigi la blogaron en la lingvo Esperanto.

Libera Folio: Kial Klaku.net intertempe ne funkciis?

Joan Català: — En la jaro 2009 mi transdonis la projekton al la samideano Dima Ŝevĉenko, aktiva esperantisto kaj komputikisto en diversaj retprojektoj. Komence, Klaku funkciis bone. Tamen pro teknikaj kialoj, kiujn nur Dima povus klarigi, Klaku poste ne funkciis kaj estis fermita.

Libera Folio: Kial vi decidis repreni kaj refunkciigi ĝin?

Joan Català: — Ĉar la esperantista komunumo bezonas ĝin. Ni bezonas tiun ilon, ĉar Klaku povas kunigi multajn malsamajn novaĵojn el multaj malsamaj projektoj kaj landoj. Aldone Klaku povas proponi egalecon - kaj por famaj projektoj (Libera Folio, Facebook, Twitter, Lernu, ktp... ) kaj por malgrandaj blogoj aŭ novaj retpaĝoj kiuj alikaze neniam povus esti disvastigitaj. Ekzistas ege interesaj eventoj kaj retpaĝoj kiujn la plejmulto de la esperantistoj ne legas kaj ne vizitas.

Libera Folio: Kiom da uzantoj havas Klaku.net?

Joan Català: — Ĝi havis milon, mi kredas. Tamen, laŭ mia modesta opinio, la graveco de Klaku ne estas en la nombro da uzantoj sed en la libereco publikigi novaĵojn, komenti kaj voĉdoni sen kondiĉoj, ĉu ne?

Libera Folio: Kiel funkcias Klaku.net?

Joan Català: — Ĉiuj povas registriĝi en la paĝaro. Poste la uzantoj povas publikigi novaĵojn, blogaĵojn, fotojn, videojn, ktp. Kaj poste estas la magio de Klaku: la uzantoj komentos kaj voĉdonos. La novaĵoj tuj aperos en la sekcio "Ĵuŝaj novaĵoj", kaj la uzantoj, pere de siaj voĉdonoj, filtros la informojn - kaj evidentiĝos kio estas gravaj informoj kaj kio ne. Se la novaĵo ricevas certan nombron da voĉoj, tiam - kaj nur tiam - ĝi aperos en la ĉefpaĝo. Mi pensas ke estas interesa ilo, kaj pro tio ni daŭrigos kaj evoluigos ĝin.

arkivita en: