La Universala Kongreso en 2025 okazos en Brno

Por la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) la Estraro de UEA elektis Ĉeĥion kiel kongreslandon. Brno estos la venontjara kongresurbo. Ni republikigas la komunikon de UEA.

Vidaĵo al Brno el la kastelo Špilberk.

La gastiga urbo de 2025 estos Brno: kun ĉ. 400 000 loĝantoj, ĝi estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, en la sudorienta parto de la lando.

Brno fondiĝis en 1243 kaj do havas riĉan historion kaj interesajn vidindaĵojn. Ĝi estas la historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio, hodiaŭ funkcianta kiel t.n. statuta urbo kaj administra centro de la Sudmoravia Regiono.

La Esperanto-klubo de Brno estas la plej malnova en Ĉeĥio kaj eĉ en la tuta teritorio de la iama Aŭstrio-Hungario. Jam en 1901 ekestis en Brno organizita grupo de esperantistoj, kiu estis la unua en la tiama Aŭstrio-Hungario kaj tial nomis sin Unua societo de aŭstriaj esperantistoj.

Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) invitis kongresi en Brno ankaŭ pro la vigla nuntempa Esperanto-grupo (la unua en Ĉeĥio), kie kunvivas gravaj movadanoj kiel ekz-e Miroslav Malovec, Oldřich Arnošt Fischer, Josef Vojáček kaj la nova generacio: mezaĝaj kaj junaj aktivuloj kun alta lingvo-nivelo.

La inviton subtenis ankaŭ la regiona Brna Kongresa Buroo kaj la urbo Brno mem. Por konatiĝi kun la urbo ni rekomendas ankaŭ spekti la video-registritan prezenton de Brno rekte de Mirka Tomečková, la edzino de la prezidanto de ĈEA, Jiŕí Tomeček.

UEA do kongresos en Brno, orienta Ĉeĥio, en 2025. Ĉu ankaŭ vi partoprenos? La 110-a UK estas planata por okazi de la 19-a ĝis la 26-a de julio. La kongresejo estos la Universitato MENDELU, la urba universitato por estontaj agrikulturistoj, ĝardenistoj, ekologoj, sed ankaŭ ekonomikistoj kaj pedagogoj.

Kaj UEA rezervos specialan rabatitan kotizon por tiuj, kiuj aliĝos dum la 109-a UK okazonta en Aruŝo, Tanzanio. La 2-a aliĝperiodo de la 109-a UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2024. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon facile aliĝi, daŭre kun rabato, per nia reta aliĝilo.

Laŭ Gazetara komuniko de UEA 2024-03-23

(La originala gazetara komuniko erare asertas, ke la UK unuafoje okazos en Ĉeĥio, ĉar en 1996 ĝi okazis ”en Ĉeĥoslovakio”. Tamen Ĉeĥoslovakio ĉesis ekzisti jam fine de 1992.)

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
AlinaMess
AlinaMess
2024-04-02 21:45

Se la organizado de la kongeso en Brno estos same malbona kiel en Aruŝo, ĉu la estraro de UEA denove kulpos LKK? Au ĉu tio validas nur por la afrikanoj?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2024-04-11 18:30
Respondo al  AlinaMess

Certe la dua bulteno por Aruŝo aperis multe tro malfrue (kelkajn tagojn antaŭ la fino de la dua aliĝ-periodo), sed mi ne konas la kaŭzon de tio.

Pli ŝoke al mi estas ke nur 15 homoj el Tanzanio aliĝis al la UK.Kial oni organizas tian kongreson, ke la homoj en la lando mem ne povas partopreni?

AlinaMess
AlinaMess
2024-04-12 0:44
Respondo al  Yves Bellefeuille

Tian demandon vi devas fari al la estraro de UEA kaj ĝiaj konsilantoj, kiuj insistis pri tiu UK, eble por ricevi profiton el la organizado (ĉu la damna 30%?) aŭ simple por turismumi sencele el Usono al Afriko.

Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2024-04-06 12:56

Mi atentigas, ke formo kiel “brna kongreso” ne estas ĝusta, kp. la elpaŝon de la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto rilate la E-igon de la nomo: https://www.akademio-de-esperanto.org/akademio/index.php?title=Respondoj_de_la_Konsultejo#Esperanta_nomo_de_la_.C4.89e.C4.A5a_urbo_Brno

surveturita pepemulo
surveturita pepemulo
2024-04-14 10:58
Respondo al  Cyril Robert Brosch

Mi supozas ke malkiel “Lahti-Lahtio”, “Arusha-Aruŝo”, “Montréal-Montrealo”… la paro “Brno-Brun(n)o” ne estas tiom identigebla je unua vido. Ĉiuokaze, ankoraŭ min pikas tio, ke senŝanĝa nacia formo “Brno” iom maltaŭgas en oficiala kunteksto (malgraŭ ke ĝi estis uzita en tekstoj antaŭe ĉar ne vere estis alia oficiala eblo), kiam ĉiuj aliaj kongresurboj ricevis esperantigon senchavan.

Laste redaktita 12 tagojn antaŭe de surveturita pepemulo
Edmundo
Edmundo
2024-04-15 15:14

Montriĝas, ke «Bruno» estas ne nur esperantigo, sed ankaŭ (iusence …) angligo de «Brno», ĉar la urbeto «Bruno» en Nebrasko estas nomata laŭ la ĉefurbo de Moravio, de kie venis la fruaj loĝantoj. Ankaŭ la urbeto «Bruno» en Minesoto eble estas nomata laŭ la moravia ĉefurbo. Laŭ Vikipedio.