Eksterlandanoj ne plu rajtas membri en REU

Sekvante ŝanĝojn en la rusia leĝaro la estraro de Rusia Esperantista Unio decidis ke alilandaj esperantistoj ne plu rajtas membri en ĝi. Mallonga analizo de la leĝa teksto montras ke tiu decido povas esti senbaza, skribas Grigorij Arosev.

En la retpaĝo de Rusia Esperantista Unio tradicie aperas aktuala listo de ĉiuj membroj. Oni povas vidi la listojn ekde 2005, kio donas bonan superrigardon pri la tuto. Dum mia prezidado (2010-2013) estis listigataj nur realaj membroj, sen aldono de fikciaj nomoj por pligrandigi la kvanton, kaj espereble tiu praktiko ne ŝanĝiĝis.

En 2011 laŭ mia propono aperis la senpaga membrokategorio ”Amiko de REU“, kies celgrupo, sekve al la tiutempa anonco, estis „esperantistoj, kiuj dum longa tempo ne aktivis kaj ne multe orientiĝas en la nuna movado, sed havas ĝenerale pozitivan rilaton al Esperanto, E-movado kaj REU“.

Kaj plu: ”Laŭ la statuto, membroj devas pagi kotizon, pro tio Amiko de REU ne povas nomiĝi, ekzemple, membro-simpatianto, kaj sekve havi voĉdonrajton dum REU-konferenco. Sed Amikoj de REU ricevas emfazitan partoprenrajton“.

La kategorio ne fariĝis populara: inter 2011 kaj 2023 maksimumo estis 6 ”amikoj“, listigitaj en la jaro 2014, en la aliaj jaroj estis malpli aŭ eĉ nul (2017). Sed jen en la listo de 2024 videblas ke jam estas 11 ”amikoj“ de REU.

La kresko tamen ne estas iel ajn ligita kun interesiĝo de esperantistoj je la unio – en tiun kategorion estis metitaj homoj, kiuj loĝas ekster Rusio, ne gravas kie ili estis origine naskitaj.

– Laŭ la nova leĝo membro de socia organizo povas esti nur civitano de Rusio, aŭ persono sen civitaneco, aŭ eksterlanda civitano, kiu leĝe loĝas en Rusio. Eksterlandanoj ne loĝantaj en Rusio ne povas esti membroj de rusia organizo, klarigas por Libera Folio eksa estrarano de REU Nikolao Gudskov.

La koncerna informo aperis en la periodaĵo de REU ”Ponto“, kiun ricevas ne ĉiuj dumvivaj membroj, ĉar ne ĉiuj regule havigas al la estraro sian aktualan retadreson (kiu, ĉu la estraro aŭ la membro, devas prizorgi tion, estas alia demando). Ĉiuokaze en ”Ponto“ №135 (oktobro 2023) inter la decidoj de la 32-a Konferenco de la Unio aperas jena informo:

Ĉar eksterlandaj civitanoj ne plu povas esti membroj de REU, estis akceptitaj decidoj pri tiuj:

a) Boris Kolker estis proklamita honora membro de REU;

b) Statuso de ĉiuj aliaj eksterlandaj civitanoj, kiuj ĝis nun membris en REU, estas ŝanĝita al «Amiko de REU» anstataŭ «membro».

Kaj honoraj membroj, kaj amikoj de REU ricevas ĉiujn informojn (dissendatajn retpoŝte revuojn kaj tiel plu), sed ne havas rajtojn de membroj.

Gravas ke en la koncerna leĝo, kiu unue estis akceptita ankoraŭ en 1995, sed poste plurfoje ŝanĝita, modifita aŭ amendita, ne troviĝas rekta malpermeso por eksterlandanoj membri en socia organizo. Jen kio troveblas en la artikolo 19 de la leĝo (mia traduko):

Eksterlandaj civitanoj kaj personoj sen civitaneco laŭleĝe troviĝantaj en la Rusia Federacio povas esti fondantoj, membroj kaj partoprenantoj de sociaj organizoj, krom kazoj establitaj de internaciaj traktatoj de la Rusia Federacio aŭ federaciaj leĝoj <…>

Ne povas esti fondanto, membro aŭ partoprenanto de sociaj organizoj:

1) eksterlanda civitano aŭ persono sen civitaneco, pri kiu, laŭ la proceduro establita de la leĝaro de la Rusia Federacio, estis farita decido pri la nedezirateco de ties restado (loĝado) en la Rusia Federacio.

Supozeble ĝuste tiu punkto estis bazo por la REU-estraro, kiu akceptis la supre menciitan decidon. Sed la afero aspektas dubinda aŭ minimume ambigua, ĉar la tekston oni povas trakti dumaniere:

1) En rusia socia organizo ne povas membri ajna eksterlanda civitano aŭ persono sen civitaneco;
kaj 2) En rusia socia organizo ne povas membri nur tiu eksterlanda civitano aŭ persono sen civitaneco, pri kiu estis farita decido…

Kaj sekve, se pri eksterlandano ne estis farita tiu decido, li/ŝi povas membri.

Laŭ mi la dua versio estas ĝusta, ĉar se estus alie, estus skribite tiel: ”Ne povas esti membro: eksterlanda civitano aŭ persono sen civitaneco aŭ persono, pri kiu…“

La estraro de REU tamen traktis la leĝon laŭ sia bontrovo.

Estas interese ankaŭ mallonge analizi la liston de eksterlandanoj, kiuj iam decidis iĝi dumvivaj membroj de REU. Mi volis kontakti iujn el la realaj personoj por ekscii, ĉu ili ankoraŭ memoras pri sia membreco en REU kaj ĉu estas en ordo por ĉiu el ili resti membro de la E-asocio, kies prezidanto faris plurajn publikajn deklarojn subtene al la rusia milito kontraŭ Ukrainio kaj la fiagoj de la rusia registaro.

Inter la dumvivaj membroj de REU estas kvar ekssovetianoj. Unu el ili estas civitano kaj loĝanto de Ukrainio, kiu ne havis tempon ĉesigi sian membrecon. Ĉiujn aliajn ekssovetianojn mi ne sukcesis kontakti, same kiel kvar aliajn eks-dumvivajn membrojn el Germanio, Ĉilio, Italio kaj Francio.

Aparte interesaj estas membroj Diesjatz el San-Marino kaj Djes Dva el Italio. Ambaŭ estas pure fikciaj nomoj: iliaj dumvivaj kotizoj estis pagitaj de anonimaj personoj (eble de unu sama), kiu(j) ne volis malkovri sia(j)n vera(j)n nomo(j)n, sed ankaŭ ne volis nur donaci monon al REU.

La nomo Diesjatz unue aperas en la jaro 2007, Djes Dva – en 2010. Ne estas klare kial la anonimulo(j) decidis elekti ne iu(j)n tipa(j)n nomojn, sed preferis la kripligitajn skribojn de la ruslingvaj ciferoj (diesjatz estas dek, djes dva – preskaŭ „dek [kaj] du“).

La sola eks-dumviva membro de REU kiu respondis la demandon estas la usonano Steve Cobb, jam delonge loĝanta en Germanio kaj nun nevole iĝinta ”Amiko”.

Li informis, ke li ne ricevis iun ajn sciigon pri la ĉesigo de lia dumviva membreco, sed klarigis, ke li havas densajn rilatojn kun Rusio – laŭ siaj vortoj, li vizitis Sovetunion la unuan fojon en 1986, studis tie en 1989, laboris en Rusio dum 10 jaroj kaj forlasis la landon kiel loĝlokon nur en 2010.

– Restas tie amikoj kaj familianoj, kun kiuj mi parolas ĉiutage (ruse se ne esperante), diras Cobb.

Rilate la membrecon Cobb diris, ke li restis dumviva membro de REU ĉar li ”dume restas viva”.

– Mi vizitis Rusion la lastan fojon en 2021, antaŭ la nova fazo de la milito, sed mi scias ke mi revenos. Jam dum mia vivo mi vidis sufiĉe multe da ŝanĝoj, kaj mi scias, ke okazos multe pli,  komentis Steve Cobb.

Grigorij Arosev

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2024-04-04 0:14

Ĉu vere la leĝo diras “Eksterlandaj civitanoj”? Tio laŭ mi signifus ne “civitanoj de aliaj landoj”, sed “civitanoj [supozeble de Rusio] kiuj estas eksterlande”.

Grigorii Arosev
2024-04-04 18:52
Respondo al  Yves Bellefeuille

En la leĝo vere estas uzata la vortokombino “eksterlandaj civitanoj” (иностранные граждане).