Esperantisto arestita en Rusio

La esperantista maldekstra aktivulo kaj muzikisto Jurij Ĉilikin estis arestita en Niĵnij Novgorod en Rusio. Oni akuzas lin pro “pravigo de terorismo”. La puno laŭ la nunaj rusiaj leĝoj povas esti malliberigo ĝis sep jaroj. Ne klaras, ĉu lia partopreno en esperantista muzikgrupo rilatas al la akuzo.

Jurij Ĉilikin.

Jurij Ĉilikin estas ne tre konata esperantisto, kaj ĝis nun li ankaŭ ne estis tre konata politika aktivulo en Rusio. Nun li tamen estas politika malliberulo.

La 8-an de marto la maldekstra organizaĵo LevSD (Maldekstra socialisma agado) en sia retejo informis, ke Ĉilikin estis malliberigita kaj nun troviĝas en la arestejo de Niĵnij Novgorod. Laŭ afiŝo de la homrajta aktivulo Nikolaj Kavkazskij en la retservo X (iam Twitter) li estis arestita fakte jam en januaro.

Li estas akuzata pro la krimo “pravigo de terorismo en amaskomunikiloj aŭ en interreto”, kiu en la nuna Rusio povas signifi preskaŭ kion ajn – ekzemple rekonon de la rajto de Ukrainio defendi sin kontraŭ la rusia atako, aŭ publikigon de artaĵoj kun enhavo kiu ne plaĉas al la aŭtoritatoj.

Pri kia konkreta eldiraĵo la 30-jara Ĉilikin estas akuzata, ĝis nun ne estas konate.

En la retejo de LevSD oni aparte mencias, ke li estas esperantisto, kiu antaŭ kelkaj jaroj ludis basgitaron kaj kantis en la bando Rezistanco. Lastatempe li tamen ne multe okupiĝas pri la bando nek pri Esperanto, kaj jam iom forgesis la lingvon, laŭ la retejo.

Esperantistoj en Niĵnij Novgorod ja plu konas lin, ĉefe sub lia pseŭdonimo Diagen, kaj konfirmas ke li kantis en Esperanto. La vortoj tamen ne estas klare distingeblaj en la peza muziko. Pri la efektiva kaŭzo de la aresto ĝis nun mankas klaraj informoj.

Pli frue ĉi-jare estis kondamnita je kvin jaroj en punlaborejo la konata marksisma teoriulo Boris Kagarlickij, laŭ la sama paragrafo – “pravigo de terorismo en amaskomunikiloj aŭ interreto”.

La formala kialo de la kondamno estis la publikigo de ŝerca video “Eksploda gratulo de la kateto Mostik [ponteto]”. La filmeto aludis al la eksplodo sur la Krimea ponto, kaj ĝin publikigis la projekto Rabkor (“laborista korespondanto”), fondita de Kagarlickij. La filmeto poste estis forigita el la retejo.

La malliberigo de Kagarlickij estas demonstra atako kontraŭ konata politikisto por timigi kaj silentigi aliajn aktivulojn. Kian celon havas la aresto de nekonata esperantisto, ne tuj evidentas, sed laŭ Nikolaj Kavkazskij la formala kialo povas esti liaj lastatempaj afiŝoj en la retservo iam nomita Twitter.

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jacek Warda
Jacek Warda
2024-03-12 11:48

Mi deziras al li liberecon

Sebastiano
Sebastiano
2024-03-14 9:38
Respondo al  Jacek Warda

Mi deziras al li laŭleĝan verdikton.

iuajn
iuajn
2024-03-16 23:59
Respondo al  Sebastiano

Laŭleĝan verdikton li certe ricevos. Laŭ la leĝoj de totalisma, maldemokrata lando. Do, antaŭĝoju.

Edmundo
Edmundo
2024-03-21 11:51
Respondo al  iuajn

Mi ne ŝatas vian komenton pro du kialoj:

1. Vi pretendas, ke rusiaj tribunaloj nepre aplikas rusiajn leĝojn ĝuste. Tamen, eĉ en landoj kun longa kaj forta jura tradicio tribunaloj ofte eraras, do vi ege troigas per via «certe».

2. Vi kvazaŭ sugestas, ke demokratiaj landoj havas bonajn leĝojn, dum maldemokratiaj landoj havas malbonajn leĝojn, sed tiel ne estas. Landoj ofte havas malbonajn leĝojn, ĝuste ĉar la popolaĉo postulas ilin.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-03-21 13:37
Respondo al  Edmundo

Kompreneble eblas nuancigi aferojn kaj diskuti pri la ecoj de landoj demokratiaj kaj maldemokratiaj. Sed en ĉi tiu konkreta kunteksto gravas tio, ke laŭ la rusiaj leĝoj eblas enprizonigi iun por multaj jaroj pro tio, ke li publike malaprobas la atakon kontraŭ Ukrainio kaj nomas tiun militon milito. Kaj ĉar la koncernaj leĝoj estis akceptitaj en la rusia parlamento ĝuste por tiu celo, la rusiaj tribunaloj evidente verdiktas “ĝuste” enprizonigante homojn.

janalisin
janalisin
2024-03-13 15:26

2 kantoj de Rezistanco partoprenis en kompilo “Esperanto Subgrunde – 2” far Vinilkosmo