George Soros memoras pri IJK en 1947

La mondfama financisto George Soros ne forgesis pri sia esperantista junaĝo. Post la 100-jara jubileo de la iama prezidanto de UEA, Grégoire Maertens, Soros aparte dankis al Maertens pro helpo kiu ebligis al li partopreni en la IJK en 1947, kiam li havis malfacilaĵojn enveturi en Brition.

George Soros ĉe World Economic Forum en 2011. Foto: World Economic Forum CC BY-SA 2.0

La fama financisto kaj mecenato George Soros estas filo de la konata esperantisto Tivadar Soros (Teodoro Ŝvarc). La juda familio transvivis la holokaŭston en Budapeŝto. Ankaŭ George Soros junaĝe lernis Esperanton, kaj efektive dank’ al Esperanto en 1947 sukcesis ekloĝi en Britio, kie li komencis siajn studojn pri ekonomiko.

George Soros en 1947 estis nur 17-jara. Helpis al li ses jarojn pli aĝa belga esperantisto, Grégoire Maertens, kiu poste dum pluraj jaroj estis la prezidanto de UEA, kaj kiu komence de 2024 iĝis 100-jara.

Laŭ informoj en la postparolo Maskerado ĉirkaŭ la morto, la ĉefverko de Tivadar Soros, la patro kaj la filo Soros en 1947 sukcesis eniri la 12-personan hungaran grupon, kiu partoprenis la tiujaran Universalan Kongreson en Berno, Svisio.

De tie la filo George Soros veturis al Britio por partopreni la unuan postmilitan kongreson de TJO, la organizaĵo kiu poste iĝis la nuna TEJO. En Britio li poste ekstudis ĉe Londona universitato.

La vojaĝo al Britio tamen ne estis tute simpla. Necesis dokumentoj, kiuj mankis al George Soros. La urba administracio en Bruĝo apenaŭ povus oficiale ion fari, sed iel Maertens sukcesis havigi konvinkajn paperojn.

Pri tio memorigas la (anglalingva) gratula mesaĝo, kiun George Soros jam post la jubilea dato sendis al sia iama helpinto Grégoire Maertens:

Lastatempe mi aŭdis, ke la 1-an de januaro vi festis vian centan naskiĝtagon. Multajn gratulojn! Mi bone memoras, ke post la Esperanto-kongreso en Berno en 1947, anstataŭ reiri al Hungario, mi veturis kun vi al via hejmo en Bruĝo. Tie vi kaj via familio helpis min prepari la paperojn, kiuj ebligis al mi enveturi Unuiĝintan Reĝlandon, kaj ni kune iris al la junulara Esperanto-renkontiĝo en Ipswich. Via helpo estis grava kaj mi restas eterne danka al vi kaj via familio. Feliĉan naskiĝtagon!

Efektive George Soros ne nur ĉeestis, sed samkiel Maertens ankaŭ aktive partoprenis la laborojn de la IJK en Ipswich. La diskutoj en la tiama TJO cetere similis al tiuj en la nuna TEJO.

Foto de junularaj Esperanto-aktivuloj de la malfruaj 1940-aj jaroj, en kiu plej dekstre videblas ankaŭ George Soros mem.

Laŭ raporto en la revuo La Juna Vivo (n-ro 118), pri laborkunsido de TJO okazinta la 20-an de aŭgusto, Maertens opiniis, ke “ne estas konsilinde, ke tro multe da laboro estu en la manoj de malmultaj funkciuloj”. Soros siavice proponis doni al ĉiuj membroj ian funkcion en la asocio.

George Soros evidente reprezentis en la IJK la TJO-sekcion de Hungario, ĉar li dum la sama laborkunsido deklaris, ke la hungara sekcio reprenas sian proponon pri la aliĝo de TJO al Monda Federacio de Demokratia Junularo. Tiu propono jam pli frue samjare estis malaprobita de la estraro de TJO.

Monda Federacio de Demokratia Junularo estis fondita en Budapeŝto en novembro 1945, tuj post la fino de la dua mondmilito. Ĝi unuigis komunismajn kaj socialismajn junularajn organizaĵojn en diversaj landoj.

En la sama laborkunsido George Soros pledis por “migranta propaganda komisiono”. Tiu propono estis akceptita, kun la kompreno, ke la bicikladan propagandon de Esperanto klopodu organizi George Soros mem.

Tamen ne ŝajnas ke li multe aktivis en la Esperanto-movado post tio. Anstataŭe li koncentriĝis al siaj studoj pri ekonomiko. Kiel financisto li poste iĝis unu el la plej riĉaj homoj en la mondo, kaj fondis multajn projektojn por fortigi demokration en la landoj de la iama sovetia imperio.

Li tamen ne tute forgesis Esperanton, kaj en 2010 li eĉ ĉeestis simpozion de UEA, dum kiu estis prezentita angla traduko de Modernaj Robinzonoj, verko de lia patro pri militkaptiteco en Rusio post la unua mondmilito.

Post la simpozio, ĵurnalisto demandis al George Soros, ĉu frazoj de Esperanto ankoraŭ restas en lia memoro. Senhezite li citis: “Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.”


Pli pri la temo:

18 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
VladimirPF
VladimirPF
2024-03-05 8:53

Mi sciis, ke li estas eperantisto, sed ne sciis pri lia E-aktivado.

John nutt
John nutt
2024-03-05 13:09
Respondo al  VladimirPF

Lau vikipedio (sed sen fono).

“Fojfoje li donacis monon al la E-movado. Sed en jaro 2019 Humfrej Tonkin atestis:

George Soros opinias la E-movadon mortinta. Tial li ne plu subtenas Esperanton”

chielismo
2024-03-07 3:21
Respondo al  John nutt

Fakte antaŭ 10 jaroj ankaŭ en Ĉinio multaj eĉ veteranaj esperantistoj opiniis ke Esperanto jam ne havas esperon, ĉar tiam la angla lingvo jam fariĝis la mondlingvo. *Esperanto en la ĉina lingvo estas nomita kiel Mondlingvo(Shi-ĝje-ju). Sed hodiaŭ en Ĉinio neniu opinias ke la angla eblos fariĝi mondlingvo, ĉar la angla lingvo jam pasis sian pinton kaj komencas iri al ĝia faliĝo, ke multaj instruejoj en Ĉinio jam ne havas intereson pri la angla lingvo. Pro tio ni devas scii, ke Soros havis tian opinion kondiĉe en la pinta tempo de la angla lingvo, sed ne en hodiaŭa tempo. Post la kondiĉa ŝanĝiĝo la homo ankaŭ povos ŝanĝi sian opinion. Tio estas normala al ĉiuj homoj.

chielismo
2024-03-07 3:28
Respondo al  chielismo

En Ĉinio se vi demandas, ĉu vi konas Esperanton? Oni ne komprenas vian demandon, ĉar en la ĉina lingvo ne ekzistas la vorto Esperanto aŭ la ĉina lingvo ne povas akcepti sensignifan fonetikaĵon. Vi devas demandi, ĉu vi konas la Mondlingvon aŭ Shi-ĝje-yu(世界语)。

John nutt
John nutt
2024-03-07 18:01
Respondo al  chielismo

“Vi devas demandi, ĉu vi konas la Mondlingvon aŭ Shi-ĝje-yu(世界语)”

Kaj la respondo ankorau estos ne!! 😂

(Lastatempe mi demandis al mian koramikinon – kiu estas poligloto – chu vi audis pri Esperanto? Kio estas ‘Esperanto’ shi replikis al min kun konfuzita mieno. En kie lando oni parolas?

Hmmm en la lando de la nerdoj mi respondis 🙈

Andreas
Andreas
2024-03-08 10:35
Respondo al  John nutt

Shajnas, kvazau ni esperantistoj inkluzive de niaj organizajhoj estas sekreta societo. Ni kashas nin tiel bone, ke chiam denove estas surprizo, kiam iu trovas nin 😉

Jen sugestoj, por shanghi tion.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-03-08 15:10
Respondo al  Andreas

Unuopa esperantisto havas nenian devon disvastigi aŭ reklami la lingvon. Ofte unuopuloj propagandas Esperantoj en maniero, kiu pli multe malutilas ol utilas. Sed estas bone, ke ekzistas Esperanto-organizaĵoj, kaj ankoraŭ pli bone, se ili havas kompetentajn respondeculojn pri informado.

Laste redaktita 1 monaton antaŭe de Jouko Lindstedt
Jens Stengaard Larsen
2024-03-08 17:53
Respondo al  Jouko Lindstedt

Ni ne tiom bezonas respondeculojn pri informado kiom pri informiĝo. Ni mem ne estas sufiĉe informitaj pri la homa lingvo kaj la stato de la mondo por fari verajn progresojn.

Andreas
Andreas
2024-03-08 22:21
Respondo al  Jouko Lindstedt

Imagu Esperanton, kiel muzikfestivalon. Se prie reklamas nek la spektontoj nek la organizantoj, la festivalejo restos preskau malplena kaj la magio de la muziko ne atingos novajn orelojn – apenau entuziasmige. Tial reklamus almenau mi, se mi estus unu el la spektontoj au organizantoj.

John nutt
John nutt
2024-03-09 11:13
Respondo al  Andreas

Dankon pro la ligo Andreas 👍

John nutt
John nutt
2024-03-07 17:47
Respondo al  chielismo

Lau mi, la ekzisto de AI (universala traduko) signifas la finon de la ideo de universala mondlingvo (sendepende chu ghi estas natura lingvo – kiel la angla, au kontruita lingvo – kiel Esperanto.)

(Sed ironie AI probable profitos la surpervivon kaj ech disvastighon de la minoritataj kaj kontruitaj lingvoj).

Andreas
Andreas
2024-03-09 13:38
Respondo al  John nutt

Esperanto, kiel neutrala interlingvo, miakonjekte havos lokon ankau en mondo, kie homoj de malsamaj gepatraj lingvoj atribuas valoron al eblo konversacii foje sen helpo de artefarita intelekto (AI) kaj ne tiel profunde lernas fremdajn lingvojn, kiel nuntempe, pro manko de bezono danke al AI.

Tiuvoje Esperanto, kiel facile lernebla fremda lingvo, povus veni en la ludon, kaj povus ekesti la kurioza slogano “Konversaciu foje sen AI – per artefarita lingvo!”

John nutt
John nutt
2024-03-09 15:42
Respondo al  Andreas

Absolute mi konsentas, por chiuj formalaj kaj burokratiaj cirkonstancoj oni uzos la Universalan tradukon, sed por la kor-al-kor rilatoj (kun bonaj amikoj, en amrilatoj, hejme kaj kun la infanoj), oni ankorau uzos unu lingvon.

En tiuj cirkonstancoj estus grande shanco (kaj taugeco) por Eo – lingvo kiu estas pli facile kaj justa por chiuj.

Diego Mascarell
2024-03-05 9:53

riĉulegegegoj ankaŭ parolas Esperanton

Hillel la maljuna
Hillel la maljuna
2024-03-08 8:21

Estas por mi kompleta mistero, kial “Libera Folio” (Kalle Kniivilä) ŝajnigas sin tiel naiva kaj portretas la oligarĥon George Soros (György Schwartz), tute preterlasante ties multajn malicajn agadojn. Ĉi tiu oligarĥo estas fifama pro sia ruiniga manipulado kaj kontraŭleĝa politika influagado! Portreti tian fiulon, kiu, laŭ nemalmultaj, prezentas makulon en la historio de nia movado, tiel naive kaj prisilenti liajn sennombrajn fiaĵojn siavice ĵetas la ombron de malica (ĉar neniel neŭtrala) internaciismo sur nin ĉiujn!

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-03-08 13:56
Respondo al  Hillel la maljuna

Tiajn atakojn kontraŭ Soros mi kutimas vidi (1) fare de diversaj aŭtoritatismaj kaj totalismaj reĝimoj kaj (2) fare de iuj antisemitismaj rondoj. Ĉu vi tamen celas ion alian?

Edmundo
Edmundo
2024-03-08 17:31
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi supozas, ke ne temas nur aŭ eĉ ĉefe pri “aŭtoritatismaj kaj totalismaj reĝimoj” kaj “antisemitismaj rondoj”. Soros publike subtenis unu el la grandaj politikaj partioj en Usono. Nur pro tio multaj membroj de la alia granda politika partio konsideras lin kiel fiulon, kaj ĉar multaj subtenantoj de tiu alia partio ŝatas ekstravagancajn teoriojn, ili disvastigas tiajn teoriojn pri li. Aliaj homoj, ankaŭ subtenantoj de la alia partio, malŝatas lin, ĉar ili opinias (ne tute senbaze), ke li riĉiĝis en truka parazita maniero, kaj pro tio volonte akceptas la ideojn, disvastigitajn de liaj politikaj malamikoj, ke li estas fiulo, eĉ se ili ne povas doni konkretan ekzemplon de lia fia agado. Tiel mi supozas. Mi mem ne multe scias pri la homo, nek ŝatas, nek malŝatas.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2024-03-08 17:48
Respondo al  Edmundo

Jes, tio estas la usona kunteksto. Mi konas pli bone la orienteŭropan situacion, ĉar ekde la 90-aj jaroj li tie subtenis diversajn demokratajn movadojn kaj ekzemple la Centr-eŭropan Universitaton, kiun Hungario poste elpelis el la lando. Mi komprenis, ke en Hungario oni per ŝtataj rimedoj faras nigrigan kampanjon kontraŭ li, kun grandaj afiŝoj ĉe la stratoj ktp.