Politika movado de Varoufakis uzas Esperanton

Eŭropon regas oligarkoj. Tion asertas politika movado fondita de Yanis Varoufakis, iama financministro de Grekio. La movado, kiu aktive uzas Esperanton, interalie kampanjas por liberigo de sia membro Julian Assange, sporta bojkoto de Israelo kaj ”demokratia revolucio”.

La retejo de la movado DiEM25 havas version en Esperanto.

”Saluton, homoj!” diras Yanis Varuofakis en Esperanto, en filmeto kiu invitas aliĝi al la movado DiEM25. Pri la cetero de la esperantlingva enhavo respondecas Judith Meyer, unu el la esperantistaj aktivuloj de la grupo fondita de la ekonomiisto kaj iama financministro de Grekio.

Varoufakis (en Vikipedio Janis Varufakis) iĝis financministro de Grekio en januaro 2015, post kiam la radikala maldekstra partio Siriza gajnis la elektojn.

En julio de la sama jaro, dum intertraktoj kun reprezentantoj de la eŭro-grupo pri la ŝuldoj de Grekio, li kulpigis Eŭropan Union, Eŭropan Centran Bankon kaj Internacian Monan Fonduson (IMF) pri ”terorismo”. Poste li demisiis.

En februaro 2016 li fondis la civitanan movadon DiEM25, kiu volas efektivigi ”demokratan revolucion” en Eŭropo. Laŭ Judith Meyer, la celo estas demokratio en ties ”radikala senco”:

– Ne nur enkonduko de demokratio en la eŭropunia nivelo kie ĝi ege mankas nun, sed pli ĝenerale demokratio kiel regado de la malpli riĉaj homoj, ĉar ili estas la plejmulto en ĉiuj landoj.

La movado jam uzas Esperanton, sed ŝi volus vidi pli da esperantistoj inter la aktivuloj:

– La movado nun havas 158 000 membrojn, kaj nur kelkdeko estas Esperantistoj. Tion mi konsideras tre stranga, ĉar la interna ideo estas tre simila. DiEM25 agas ne internacie sed transnacie. La diferenco estas, ke en internacia organizo la homoj de ĉiu lando elektas registaron aŭ reprezentantojn, kiuj tiam intertraktas nome de siaj popoloj.

Judith Meyer.

– En transnacia organizo ne gravas via nacieco, vi interrilatas rekte kun la homoj el ĉiuj aliaj landoj. Tio estas la zamenhofa “sed homoj kun homoj”. La tuta DiEM25-movado havas tian spiriton. Pri niaj politikaj pozicioj ni diskutas kaj voĉdonas kune, po unu voĉo por ĉiu membro, sen rigardi la naciecojn.

La organizaĵo nun uzas ok laborlingvojn.

– Ni bezonas tre grandan volontulan tradukservon por interkomunikiĝi. Do mi ĉiam substrekas kiom pli facile estus se ĉiuj lernus Esperanton, kaj ankaŭ Varoufakis (la fondinto) kelkfoje diras tion, eĉ publike. Ĉiuokaze la unua paŝo estis la traduko de nia retejo kaj manifesto al Esperanto – dankon al Juan García del Río, Renato Corsetti kaj Leo de Cooman – kaj mi esperas ke se venas plia subteno de Esperantistoj, ni povos fari pli.

Inter la laborlingvoj tamen ne estas Esperanto.

– Tiu estas mia celo, sed ankoraŭ ne estas tiel, ĉar mankas esperantistoj. Laborlingvo estas granda respondeco por ni: tio signifas ke homoj povu plene partopreni en nia interna demokratio kaj komuna program-verkado per Esperanto sen neceso de la angla aŭ alia lingvo. Por tio necesos volontula tradukteamo kiu aktivos ĉiusemajne. Tiun ni ne havas, la nunaj tradukintoj eĉ ne estas membroj.

Por partopreni en eŭropaj elektoj, la organizaĵo en Grekio, Germanio, Italio kaj Svedio fondis partiojn kun la nomo MERA25, kun komuna programo. Inter la ĉefaj celoj kiujn la partioj volas antaŭenigi laŭ Judith Meyer estas verda transiro, universala baza enspezo kaj paco.

– Ekzemple ĉeso de eŭropa partopreno en usonaj aventuroj kiel nune en Jemeno, eŭropunia subteno por UN-pacoprocezo en Mezoriento, Ukrainio kaj Okcidenta Saharo, malsubteno por la nova malvarma milito kontraŭ Ĉinio.

En Germanio kaj Svedio la partioj kolektas subskribojn por povi partopreni en la elektoj al la Eŭropa Parlamento, ŝi rakontas.

– Mi estus tre feliĉa se Esperantistoj povus kontribui al tio. En Grekio ne ekzistas tia regulo kaj en Italio ni trovis alian solvon.

Inter la celoj de la movado estas subteno al multlingveco kaj rajtoj de minoritatoj, ŝi diras.

– Ni estas diversa, tuteŭropa movado, pro tio ni havas tute alian intereson pri tiu temo ol naciaj partioj, kiuj ĉiam zorgas pri la rolo de la nacia lingvo kontraŭ la minoritataj lingvoj kaj tiel plu. En Eŭropa Unio tia, kia ni imagas ĝin, ĉiuj havos pli da libereco esti tiaj, kiaj ili estas, malaperos kaj la ŝtataj kaj la ekonomiaj premoj ŝanĝi sian identecon, ĉu lingvan aŭ alian, por vivteni sin.

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jens Stengaard Larsen
2024-02-13 8:59

Rimarku ke unu el la plej gravaj malhelpoj de transnacia movada agado estas la ideo ke la lingvo estas esence komunikilo. Komunikilon oni ne uzas por pensi, sed por peri jam pensitajn pensojn. Nur se oni rigardas la lingvon kiel ellaborilon de oniaj propraj pensotaj pensoj, oni povas pensi racie. Kaj nur se oni pensas racie, oni povas imagi neŭtralan lingvon — ion uzatan ne por projekcii potencon, sed por atingi komunan terenon kun aliaj homoj. Lingva neŭtraleco estas ideo multe pli revolucia, multe pli disrompa ol iu ajn politika, nacia aŭ religia partianeco. Multe, multe pli.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2024-02-13 9:16

Do, nun ankaŭ en Esperanto eblos ekscii, ke laŭ DiEM25:

  1. Ukrainio fordonu parton de sia teritorio al Rusio (invado farita ĝis la 24-a de februaro 2022 en Krimeo kaj Donbaso estas por DiEM25 akceptebla) kaj
  2. ĝi iĝu ŝtato nesuverena, kiu ne rajtas memstare decidi pri siaj aliancoj (alivorte, ĝi longperspektive iĝu nedefendpova kontraŭ eventuala sekva invado) kaj ne meritas saman statuson kiel plenrajtaj ŝtatoj (kiel Germanio aŭ Finnlando).
Herman Dekeŭnink
Herman Dekeŭnink
2024-02-14 17:27

Gratulinda agado kiu helpas videbligi la vorton “Esperanto” ekster la kutimaj kanaloj. La defio restas daŭre trovi novajn kunlaborantojn kiuj kapablas traduki kaj emas investi sian tempon en tradukado al Esperanto. Jam aliaj ekzemploj (Le Monde Diplomatique en Esperanto, Global Voices en Esperanto) montras ke eblas.

Herman Dekeŭnink
Herman Dekeŭnink
2024-02-14 17:51

Ĉu vere la manifesto estas kredinda el vidpunkta esperantista kiam ĝi ne mencias lingvon se ĝi celas kontraŭbatali ĉiun diskriminacion, deklarante ke DiEM25 defendas “diversan Eŭropon, kiu festas diferencon kaj finas ĉiun diskriminacion bazitan sur socia klaso, edukado, sekso, haŭtkoloro, aĝo, nacia deveno, filozofio, kredo, handikapo aŭ seksa orientiĝo”?

Sxandor Hideg
Sxandor Hideg
2024-02-14 23:06

Laŭ ĝia programo ĝi celas unuamondajn naivajn komunistojn, kiuj ne vivis en realiĝinta socialismo.

Tia pacmovado – ne elspezu por armiloj, ne defendu vin mem – lasu regi la perfortulon, estas konata truko delonge, iniciatata de perfortistoj.

Revolucia solvo (anstataŭ reformoj, ĉar ja tiuj aĉaj kapitalistoj ne donas siajn havaĵojn memvole) estas alvoko al perforto, sed kiel perforti sen armiloj estas enigme.