Kiel Nixon vizitis Esperanto-kongreson en 1959

En 1959 Richard Nixon, la tiama vicprezidanto de Usono, neatendite vizitis la jubilean Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio. Informojn pri la vizito malkovris Guilherme Fians dum arkivaj esploroj ĉe University of Massachusetts Amherst, financitaj de Esperantic Studies Foundation. En artikolo speciale verkita por Libera Folio li rakontas pri la okazaĵoj en Pollando.

La solena inaŭguro de la UK en 1959.

La 44-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Varsovio inter la 1-a kaj la 8-a de aŭgusto 1959. Koincide, Richard Nixon estis en Varsovio por kvartaga oficiala vizito inter la 2-a kaj la 6-a de aŭgusto. Tiutempe, Nixon estis vic-prezidanto de Usono, kaj lia vizito al Pollando (kaj, poste, al Sovetunio) estis grava, ĉar estis klopodo re-alproksimigi la ”Unuan” kaj la ”Duan” Mondojn, post jaroj da konfliktoj kaj malkonsentoj ĉiuspecaj.

La formalaj rendevuoj dum lia vizito inkluzivis plurajn kunsidojn kun membroj de la Komunista Partio kaj publikajn elmontrojn de amikeco inter la kapitalisma kaj komunisma blokoj.

Laŭ pluraj leteroj kaj raportoj kiujn mi trovis en la arkivejo de la Universitato de Massachusetts Amherst dum mia esplorvizito tie en 2023, dum unu el la veturadoj de Nixon en Varsovio, lin okulfrapis grupo de homoj kun esperantaj flagoj kaj verdaj steloj sur la ĉemizo.

Richard Nixon kiel vicprezidento.

Laŭ tiuj dokumentoj, li demandis pri la signifo de tiuj simboloj. Kiam li aŭdis pri Esperanto, li scivolis pri tio kaj petis ke lia ŝoforo stiru lin al la loko el kiu tiuj homoj venis. Li tiam atingis la kongresejon kune kun George V. Allen (la direktoro de USIA, United States Information Agency, kiu akompanis Nixon dum parto de ĉi tiu vojaĝo).

Laŭ la informoj en tiuj leteroj kaj dokumentoj, Allen estis impresita de la grandeco kaj vigleco de la esperanta komunumo kaj entuziasmiĝis pri tio.

Koincide aŭ ne, en la sekva jaro (1960), la internacie orientitaj radio-elsendoj Voice of America komencis elsendi ankaŭ en Esperanto. Voice of America daŭre elsendas (ekde 1942) en diversaj lingvoj, kaj ĝiaj elsendoj atingas multajn landojn, kun la celo disvastigi informojn kaj novaĵojn pri Usono al, laŭeble, la tuta mondo. Dum la periodo de la Malvarma Milito, Voice of America ankaŭ celis propagandi Usonon, montrante kiom libera kaj egaleca estas elstara kapitalisma lando kiel Usono.

Kiel direktoro de USIA, George V. Allen estis la respondeculo pri Voice of America, kaj eble estis li kiu instigis tiujn elsendojn en Esperanto. La esperantaj elsendoj de Voice of America daŭris de 1960 ĝis 1962.

Miaj tri hipotezoj pri tio (ankoraŭ nekonfirmitaj pro manko de fidindaj fontoj) estas:

  1. aŭ Nixon timis pro la fakto ke esperantistoj kongresis en komunisma lando kaj volis re-kapitalismigi Esperanton pere de uzado en Voice of America;
  2. aŭ Nixon rimarkis ke Esperanto havas veran internaciisman potencon kaj provis uzi tion favore al Usono kaj la ”Unua Mondo”;
  3. aŭ Nixon mem ne havis signifan rolon en tiu entrepreno kaj tiuj Esperanto-elsendoj estis fakte iniciato de Allen.

Interesa fakto estas ke, krom esperantaj arkivoj kaj fontoj, mi ne trovis ie ajn informojn pri la vizito de Nixon al la Universala Kongreso de Esperanto, tiel ke mi demandas min ĉu tiu vizito vere okazis kaj kiom signifa ĝi estis.

Oni ne scias, ekzemple, ĉu Nixon nur rigardis la kongresejon el lia aŭtomobilo aŭ ĉu li efektive eniris kaj aŭdis homojn kiuj parolis la lingvon. Ĉiuokaze, la fakto estas ke, kelkajn monatojn poste, George V. Allen petis de Wilhelm (William) Solzbacher (esperantisto kaj ĵurnalisto ĉe Voice of America) starigi ĉi tiujn elsendojn en Esperanto.

Guilherme Fians


Pli pri la temo:

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Osmo Buller
Osmo Buller
2024-03-26 10:37

Sendube Nixon nur rigardis el sia aŭtomobilo la kongresanojn, kiuj svarmis antaŭ la kongresejo. Li estis sufiĉe konata por esti rekonita, se li elaŭtiĝus kaj iom paŝetus inter la homoj. En tiu kazo la afero estus konata ekde la komenco. Interesa historio ĉiukaze, des pli, se efektive el ĝi rezultis la Esperanto-elsendoj de VOA.

István Ertl
2024-03-26 11:29

Senrilate al Esperanto sed iom interese, Nixon privatule, kun familio, vizitis ankau Budapeshton en 1963: https://www.youtube.com/watch?v=8Wu4ar-J0oA