Trump postulas pagon por la angla

Donald Trump, la eksa prezidento de Usono, lige kun sia elektokampanjo subite ekpostulis pagon por la internacia uzo de la angla lingvo. Laŭ li, firmaoj en aliaj landoj ne ricevu profiton de la lingvo, kiun Usono disponigis al la mondo, se ili ne pretas pagi por ĝi.

Donald Trump opinias, ke aliaj landoj senrajte profitas de la internacia uzo de la angla lingvo. Foto: Gage Skidmore CC BY-SA 2.0

Multaj opinias, ke la tutmonda uzo de la angla lingvo en turismo, oficialaj rilatoj kaj komerco donas maljustan avantaĝon al la anglalingvaj landoj, ĉar ties loĝantoj ne bezonas dediĉi tempon al lernado de fremda lingvo, sed povas uzi la propran lingvon en internaciaj kontaktoj. Pri tio, samkiel pri multaj aferoj, Donald Trump tamen havas tute propran interpreton.

Li asertas, ke same kiel en la defend-alianco NATO, ankaŭ en la tutmonda lingva komunikado aliaj landoj ĝis nun senpage ricevas utilon de la monda potenco de Usono. Se li estos reelektita, NATO-landoj, kiuj ne kontribuas sufiĉe al la komuna defendo, ne plu povos kalkuli je la helpo de Usono. Vladimir Putin rajtos fari al tiaj landoj ”kion ajn li diable volas”, li multfoje ripetis dum sia elektokampanjo.

Nun montriĝas, ke li havas similan sintenon ankaŭ al la angla lingvo, kies tutmonda rolo laŭ li unuavice estas sekvo de la komerca potenco de Usono. Laŭ tiuj spertuloj, kiujn li elektis aŭskulti, la ĉefan utilon de la internacia uzo de la angla lingvo tamen ricevas ne Usono mem, kiel juste devus esti, sed aliaj landoj, kiuj nun senpage uzas la komunan lingvon afable disponigitan de Usono.

Profesoro Baxter M. Boozer, lingvoekonomiisto el Hardware University, Minesoto, subtenanto de Trump, en lastatempa artikolo asertis:

”Meksiko sola profitas el sia uzado de la angla sumon egalan al 0,22 procentoj de la malneta nacia produkto de Usono. Landoj kiel ekzemple Meksiko aŭ Ekvadoro devus sekvi la ekzemplojn de interalie Rusio kaj Norda Koreio, kiuj donas klaran prioritaton al la uzado de sia propra lingvo, kaj ilia lingvopolitiko ne suferas la sekvojn de ia misinterpretata lingva demokratio.”

Uzante la anglan lingvon anstataŭ siaj propraj, fremdaj landoj maljuste profitas en monda komerco kaj trompe elsuĉas la sangon de honestaj usonaj laboristoj, Trump asertis dum parolado en Waco, Teksaso, la 26-an de marto. Li promesis ŝanĝi la situacion, kiam li estos elektita:

– Mi estas via batalanto, mi estas via justeco. Mi estas soldato de la angla lingvo, li diris.

Lia preskaŭ 90-minuta parolado ĉefe konsistis el atakoj kontraŭ liaj politikaj malamikoj kaj aludoj al asertataj maljustaĵoj kiujn spertis li kaj liaj subtenantoj.

– Por tiuj kiuj estis mistraktitaj kaj trompitaj… Mi estas via venĝo! li kriis.

Trump ne estas la sola kandidato kiu havas ŝancon gajni en la ĉi-jara prezidenta elekto en Usono.

Laŭ fontoj proksimaj al la kampanja stabo, Trump intencas prezenti konkretan iniciaton, kiu asertas aŭtorajn rajtojn je la angla lingvo. Tiujn rajtojn laŭ la iniciato unuavice posedas la popolo de Usono, kiu estas la plej granda anglalingva lando. Alilandaj firmaoj kaj organizaĵoj, kiuj profitas de la angla en siaj internaciaj kontaktoj, estonte devos pagi por la rajto publike uzi la lingvon.

– Se ili ne pagos, mi ne protektos ilin! Trump minacis.

Privata uzo de la angla lingvo restu senpaga, sed komercaj organizaĵoj kiuj ne volas pagi, devos estonte trovi aliajn solvojn. Unu el tiaj povus esti Esperanto.

Se efektive Trump estos reelektita, tio povus prezenti ŝancon al la esperantistoj, ĉar uzo de Esperanto restos senpaga. Ja jam antaŭ pli ol cent jaroj Zamenhof rifuzis ĉiajn aŭtorajn rajtojn pri la lingvo, kaj deklaris, ke ĝi estas libera apartenaĵo de la tuta mondo. Efektive li do estis antaŭulo de la nuntempa movado por libera programaro.

Trump aliflanke tute nature montriĝas aliancano de la grandaj usonaj interretaj firmaoj kiel Meta kaj X (iam Twitter), kiuj volas komercigi la interhoman komunikadon ĉie en la mondo. Tamen troviĝas kontraŭaj voĉoj ankaŭ en la anglalingva mondo.

La origine Tanzania, Nobel-premiita aŭtoro Abdulrazak Gurnah, kiu partoprenos la ĉi-jaran Universalan Kongreson en Aruŝo, mem verkas en la angla lingvo. Li aŭtoris interalie la esearon ”Imagining the Postcolonial Writer”, kaj en lastatempa intervjuo esprimis opinion malan al tiu de Trump:

– La supercentra rolo de la angla lingvo tutmonde implicas apenaŭ kompenseblan maljuston por tiuj kiuj, ĉu pro manko de propralingva tradicio, ĉu por atingi pli vastan legantaron, verkas angle anstataŭ propra lingvo denaska. Esperanto prezentas interesan alternativon, kunigante la avantaĝojn de potenciala tutmondeco kaj de kultura ĉieseco (unbelongingness).

La artikolo validas nur en la tago de la publikigo, la 1-a de aprilo.

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
aŭtunido
2024-04-01 6:51

Ho, estas tiu tago denove, ĉu? *Malkonektiĝas de la reto*

Tjeri
2024-04-01 8:49

Temas pri plia amuza mensogo lia, ĉar la angla ne estas oficiala lingvo de Usono.

Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao
2024-04-01 10:12

Interesa ŝerco

Foppe-Klaas Hovinga
Foppe-Klaas Hovinga
2024-04-01 10:36

La Reĝa Komisaro de Frislando, Arno Brok, la prezidantoj de Francio, Emmanuel Macron, kaj de Norvegio, Jonas Gahr Støre, kontraŭas pri ĉi tio, ĉar la angla ankaŭ pruntas vortojn el la frisa, la franca kaj malnovnorvega. https://www.facebook.com/foppeklaas.hovinga/posts/pfbid0PZfndrLHpoFiRkxZAQYPiRWcv2Dk1wtzMDVnwk624au1xg9RaxexvLWUvnMwrz3dl

Grigorii Arosev
2024-04-01 10:45

Tramp estas abomena ulo. Hontu li. La angla neniam estos pagata favore al Usono. Mi jam vidis peticion kie la britoj postulis ke la tuta kolektota mono iru al ili – tio estas ja juste! (Se estos dezirantoj kunsubskribi, mi sendos ligon.)

.mu.bkfly
2024-04-01 12:25

Libera Folio ŝatas montri fotojn de respublikistoj: Trump, Nixon. Eble ili estas fanoj.

DICCON MASTERMAN
DICCON MASTERMAN
2024-04-01 13:36

Hodiaŭ la 1-an de aprilo…

Hans
Hans
2024-04-01 21:31

Bedaurinde estas nur, ke neniun mirigus, se tiu novaĵo iam iĝus malŝerco.