Ĉu esperantistoj bezonas propran valuton? de Libera Folio je 2018-03-032018-03-04 en vidpunkto Lastatempe furoras ciferecaj valutoj kiel Bitcoin. Unu el ili eĉ havas Esperantan nomon: Monero. Pli frue esperantistoj kreis kaj eĉ iom uzis proprajn valutojn kiel Spesmilon kaj Stelon. Robert Nielsen demandas sin, ĉu eble indus, ke esperantistoj nun ekuzu propran ciferecan valuton.
Ĉu ekzistas du movadoj? de Libera Folio je 2016-12-142016-12-15 en vidpunkto Miloj da homoj lastatempe eklernis Esperanton en la reto, sed ili apenaŭ videblas en la fizika mondo. En sia teksto Robert Nielsen pripensas, ĉu ekzistas du apartaj Esperantujoj – kaj ĉu eblas ilin kunigi.
Eksigoj kaj demisioj en gvidorganoj de TEJO de Libera Folio je 2024-01-092024-01-09 en movado, TEJO Estrarano kaj kvar komitatanoj de TEJO perdis siajn postenojn pro neaktivado. Krome unu komitatano anoncis sian demision kaj eĉ kabeon pro seksĝenado. Nova estrarano estis baldaŭ trovita, sed la komitato de TEJO ekdiskutis, ĉu necesus estonte postuli de estraraj kandidatoj almenaŭ bazajn spertojn pri la funkciado de la asocio.
Jonny M denove petolas post longa silento de Libera Folio je 2023-12-222023-12-22 en kulturo Komence de januaro, post longa silento, aperos nova albumo de Jonny M. Al la preskaŭ sepjara paŭzo kontribuis interalie la koronvirusa epidemio. Libera Folio petis Jonas Marx, kiel li vere nomiĝas, rakonti pri sia muziko kaj la nova albumo.
Nur ses kandidatoj por la estraro de TEJO de Libera Folio je 2023-07-102023-08-12 en movado, TEJO TEJO sabate elektos novan estraron, sed la elekta komisiono agnoskas ke estas “krizo” pro manko de aktivuloj. Estas nur ses estraranaj kandidatoj – la plej malgranda kvanto dum almenaŭ dek jaroj. Por la prezidanteco kandidatas Tyron Surmon.
TEJO planas elspezi pli da mono de Libera Folio je 2023-05-272023-05-28 en TEJO La kvaran fojon en du jaroj, la estraro de TEJO prezentas buĝeton al la komitato. Pro la ricevo de la administra subvencio, oni proponas elspezi pli da mono kaj redungi du oficistojn.
IJK 2024 okazos en Litovio de Libera Folio je 2023-04-232023-04-24 en movado, TEJO TEJO elektis Litovion anstataŭ Tanzanio kiel landon por la Internacia Junulara Kongreso 2024. La respondeculoj ne klarigis, kial oni ne volis kongresi en Afriko.
EU-subvencio savas la financojn de TEJO de Libera Folio je 2023-03-272023-03-28 en movado, TEJO TEJO ricevos subvencion de 125 000 eŭroj de EU. Tiu subvencio kovros pli ol 90 procentojn de la buĝetitaj elspezoj de TEJO ĉi-jare. Nun oni denove dungos oficistojn.
Burundo retiris sian kandidatiĝon por IJK 2024 de Libera Folio je 2023-03-162023-03-16 en movado La komitato de TEJO vigle debatis ĉu okazu IJK 2024 en Eŭropo aŭ Afriko kaj ĉu TEJO estas tro eŭropcentra. Oni diskutis ankaŭ, ĉu IJK okazu kune kun la UK, aŭ ĉu tio malfortigus la etoson de la renkontiĝo. Meze de la debato, unu el la tri kandidatoj, Burundo retiris sian kandidatiĝon. Oni nun decidos inter Tanzanio kaj Litovio.
UEA: IJK okazu en Tanzanio samtempe kun la UK de Libera Folio je 2023-03-062023-03-07 en movado, TEJO La decido pri la loko de la venontjara IJK estis prokrastita, ĉar UEA lastmomente proponis, ke TEJO organizu ĝin en Tanzanio samtempe kun la UK. Tamen eĉ ne venis invito de Tanzanio. Laŭ la jara raporto de TEJO la asocio havas 50 landajn sekciojn. El tiuj 32 ŝajnas ne plu aktivi.