Esperantistoj: ĉu revoluciuloj aŭ stranguloj? de Libera Folio je 2022-01-302022-01-30 en kulturo, movado Kio estas Esperantujo kaj kion signifas esti esperantisto? Ĉu la lingvo estas politika vidpunkto? Kiel la interreto ŝanĝis la movadon? Oni delonge diskutis tiujn demandojn, sed nun aperas scienca studo pri la temo. Guilherme Fians verkis la unuan antropologian libron pri la Esperanto-komunumo, politiko kaj la interreto.
Plena konfuzo en elektoj de TEJO de Libera Folio je 2022-01-242022-01-24 en movado, TEJO Kiu rajtas voĉdoni? Kiom da komitatanoj B oni elektu? Kiuj estas la kandidatoj kaj kial ne aperis sinprezentoj? Kompleta konfuzo pri ĉio ĉi kaŭzis, ke fine nur 46 membroj de TEJO voĉdonis por alelekti tri komitatanojn, kiuj oficos nur ĝis la fino de majo.
La studio de Vinilkosmo trafita de inundo de Libera Folio je 2022-01-172022-01-17 en kulturo Antaŭ dek jaroj la ejo de Vinilkosmo estis parte detruita de fajro. Nun la ejon difektis akvo. Vinilkosmo estis fondita en 1990 kaj de multaj jaroj estas la plej konata produktanto de muzikaj registraĵoj en Esperanto.
Cent jaroj da sennaciismo de Libera Folio je 2021-12-312022-01-26 en historio, movado En la finiĝanta jaro festis sian centjariĝon la ĉefa konkuranto de UEA – Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu fine de la 1920-aj jaroj havis pli ol 6 000 membrojn. Nun restas malpli ol 500. La asocio estas sentabua kunvenejo de malsamideanoj, kiuj kontraŭas ĉian ekspluatadon, rakontas Vinko Markovo.
TEJO rifuzis genrajn kaj geografiajn kvotojn de Libera Folio je 2021-11-25 en movado, TEJO La komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono por kvotoj laŭ genro kaj loĝ-kontinento por kandidatoj al ĉiu posteno en TEJO. Neniu estrarano subtenis la proponon, eĉ ne la proponinto. Komitatano Cyprien Guiya estas eksigita, ĉar li maltrafis trian sinsekvan voĉdonadon.
TEJO pripensas genrajn kaj geografiajn kvotojn de Libera Folio je 2021-11-152021-11-15 en movado, TEJO TEJO pripensas enkondukon de kvotoj laŭ genro kaj loĝkontinento. Laŭ la propono de la estraro, en ĉiuj elektoj ne pli ol du trionoj de la kandidatoj havu la saman genron, kaj ne pli ol duono loĝu en la sama kontinento. Se la propono estos akceptita de la komitato, la kvotoj estos devigaj por kandidatoj al ajna posteno en TEJO.
Jam 16 neaktivaj komitatanoj de TEJO eksigitaj de Libera Folio je 2021-09-032021-09-03 en movado, TEJO La plej nova landa sekcio de TEJO ĵus perdis sian reprezentanton en la komitato de la asocio pro malaktiveco. Post kiam la regulo pri aŭtomata demisio pro malaktiveco en 2016 estis enkondukita, entute 16 komitatanoj perdis sian postenon pro nepartopreno en voĉdonadoj.
Animea ludo ne forgesas Juliamon de Libera Folio je 2021-08-192021-08-19 en kulturo, movado Antaŭ kvar jaroj aperis populara komputila ludo, kiu kaŝe instruas Esperanton. En la ludo la lingvo nomiĝas Juliamo. Nun aperis la sekva parto en la serio, unue japane kaj poste angle. Esperanto plu havas gravan rolon en la ludo – kaj daŭre ne nomiĝas Esperanto.
TEJO provas kalkuli siajn membrojn de Libera Folio je 2021-08-102021-08-10 en movado, TEJO TEJO havas 5 000 membrojn, laŭ nova takso. La plej granda membrokategorio estas ”eksaj individuaj membroj”. Multaj ne scias, ke ili membras, kaj multaj ne scipovas Esperanton. Nur kvin landaj sekcioj sendis plenajn informojn pri asociaj membroj.
Léon Kamenický iĝis la nova prezidanto de TEJO de Libera Folio je 2021-08-042021-08-08 en movado, TEJO Léon Kamenický estas elektita kiel la nova prezidanto de TEJO. Veronika Venislovas estis elektita kiel kasisto kaj Rogier Huurman kiel ĝenerala sekretario. Cyprien Guiya, kiu estis forpelita de IJK 2018 pro seksĝenado al alia partoprenanto, retiris sian kandidatiĝon.