Financaj rekomendoj perturbis komitatanojn de Libera Folio je 2020-08-162020-08-16 en movado, UEA, vidpunkto Vendrede la 14-an de aŭgusto la estraro de UEA post pli ol duonjara meditado fine publikigis la rekomendojn de la financa komisiono por la resanigo de la ekonomio de la asocio. El ĝi eblas ekscii, ke la ĝenerala direktoro ne plu bezonas purigi la necesejojn en la Centra Oficejo. La financaj rekomendoj tamen enhavis pli da demandoj ol respondoj.
UEA esperas ke subvencioj forigos la deficiton de Libera Folio je 2020-08-112020-08-16 en movado, UEA UEA celas publikigi sian novan retejon la 15-an de decembro. Subvencioj helpu forigi la financan deficiton de la asocio. La domo en Roterdamo ne estu vendita en la nuna momento. Jen kelkaj el la respondoj, kiujn donis la estraranoj dum reta demandohoro.
Financa plano tro timigis la estraron de UEA de Libera Folio je 2020-08-092020-08-09 en movado, UEA La komitato ne ricevis promesitan raporton pri la planata financa resanigo de UEA, ĉar la proponoj en ĝi povus timigi la membrojn. Tion klarigis prezidanto Duncan Charters dum la unua reta komitata kunsido de UEA. La timiga raporto tamen aperos venontsemajne, li nun promesas.
Virtuala kongreso malfermas novan pordon de Libera Folio je 2020-08-062020-08-06 en interreto, movado, UEA Pro la kronvirusa pandemio ĉi-jare ne okazas Universala Kongreso. Ĝin anstataŭas unusemajna Virtuala Kongreso de Esperanto, kiu finiĝas sabate. Ĵenja Amis, LKK-sekretario de la prokrastita Montreala UK, partoprenas la unuan Virtualan Kongreson kaj trovas ke ĝi malfermas novan eraon por UEA kaj Esperanto.
Homo konsterne talenta de Libera Folio je 2020-05-302020-05-31 en movado La 24-an de majo forpasis Victor Sadler, multjara direktoro de UEA, redaktoro de la revuo Esperanto, poeto, lingvisto kaj iama akademiano. En sia nekrologo Ulrich Lins nomas lin ”homo konsterne talenta”.
La estraro forgesis resanigi la financojn de UEA de Libera Folio je 2020-05-042020-05-05 en movado, UEA En januaro la estraro de UEA devis prezenti al la komitato alternativojn por financa resanigo de la asocio. Tiu raporto daŭre mankas, sed nun la estraro fondis ”investan konsilantaron” kaj komisiis Francesco Maurelli labori pri ”investo de nemoveblaĵoj”.
Gvidantoj de UEA kaj TEJO superŝutitaj per demandoj dum la Malferma Tago de Libera Folio je 2019-12-012019-12-01 en movado, TEJO, UEA Grava programero de la ĵusa Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA estis ”dialoga momento” kun gvidantoj de UEA kaj TEJO. La momento pro multaj demandoj daŭris pli longe ol planite, sed la respondeculoj de UEA rifuzis klare diri, kiom da dungitoj efektive ankoraŭ laboras en la Centra Oficejo.
Komitatanoj B elektitaj, kio pri la estraro? de Libera Folio je 2019-06-292019-06-29 en movado, UEA La individuaj membroj de UEA elektis kvin komitatanojn B, kiuj reprezentos ilin en la komitato ĝis 2022. La kandidatoj por la nova estraro ricevis tre malbonajn rezultojn. Inter la tri neelektitoj estas du kandidatoj por la estraraneco, dume elektiĝis nur unu estrara kandidato – kaj eĉ tiu kun la plej malmultaj voĉoj.
Du prezidant-kandidatoj klarigas siajn poziciojn de Libera Folio je 2019-05-212019-05-21 en movado, UEA Unuafoje en ĉi tiu jarmilo estas pli ol unu kandidato por la posteno de prezidanto de UEA. Lastfoje elektado kun vera elekto okazis en la jaroj 1986 kaj 1989. Libera Folio intervjuis ambaŭ kandidatojn: Duncan Charters kaj Fernando Maia.
Du kandidatoj por la prezidanteco de UEA de Libera Folio je 2019-04-142019-04-16 en movado, UEA En aŭgusto finiĝos la dua trijara mandatperiodo de Mark Fettes kiel prezidanto de UEA. Tri personoj proponis sin por transpreni la taskon, dum ses personoj, kiujn kontaktis la elekta komisiono, malakceptis. La plej verda el la sinproponintoj ĝis nun ne ricevis subtenon de komitatanoj.