La estraro volas vendi la Centran Oficejon de Libera Folio je 2021-08-142021-08-16 en movado, UEA La estraro de UEA volas fermi kaj vendi la sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg. En Roterdamo restu nur la administra kaj financa fakoj, kiuj funkciu en eksa frizejo en la Volontula domo. La propono estis prezentita en 14-paĝa sekreta dokumento, sendita al la komitatanoj de UEA nur kelkajn horojn antaŭ la sabata kunsido de la komitato.
UEA planas denove uzi profesian revizoron de Libera Folio je 2021-07-252021-10-17 en movado, UEA Dum pluraj jaroj UEA ne uzas servojn de profesia revizoro por kontroli la kontojn. Pri tio atentigis la komitataj reviziantoj, kaj nun la estraro esploras la eblojn por trovi novan revizoron. La komitato aprobis la jaran raporton de la estraro en sia unua kunsido en sabato.
Fernando Maia pretas plu gvidi UEA-n de Libera Folio je 2021-07-242021-07-24 en movado, UEA Vicprezidanto Fernando Maia pretas daŭrigi en la estraro de UEA, dum prezidanto Duncan Charters ŝajne ne rekandidatos por nova mandatperiodo. Tiu estis la ĉefa novaĵo de la tradicia programero La estraro respondas dum la daŭranta Virtuala Kongreso de UEA.
UEA lanĉis sian novan retejon de Libera Folio je 2021-04-012022-01-07 en interreto, movado [ŜERCO] Post longa laborado UEA fine povas lanĉi sian novan retejon, kiu estis anoncita en 2013. Ne ĉio jam pretas, kaj la videblaj ŝanĝoj estas malpli grandaj ol multaj atendis, sed laŭ la estraro de UEA temas pri grava progreso. ”Cetere AKSO ne estas la nura reta projekto de UEA”, atentigas ĝenerala sekretario Aleks Kadar.
La retejo de UEA troviĝas en neraportebla stato de Libera Folio je 2021-03-122021-03-12 en UEA La laboro pri la nova retejo de UEA eble signife progresis, sed ial ne eblas facile raporti pri tiu progreso. La novan strategian planon ekde la jaro 2017 oni havos iam en 2021. Jen novaĵoj el la freŝa progres-raporto de la estraro de UEA.
Esperantistoj malaperigis Esperanton de Libera Folio je 2021-02-092021-02-09 en kulturo, movado Post amasaj protestoj de esperantistoj, la japana anglalingva kultura magazino ”Esperanto” ne plu nomiĝos ”Esperanto”. Laŭ la prezidanto de UEA tio estas sukceso. La eldonantoj deklaras, ke ili ankaŭ post la nomŝanĝo ”vartos amikan kaj kunlaboreman rilaton” kun Japana Esperanto-Instituto.
Esperantistoj batalas kontraŭ japana revuo de Libera Folio je 2020-12-282020-12-28 en kulturo, movado, UEA Japana firmao volas ŝteli la vorton ”Esperanto” kaj malpermesi al esperantistoj libere uzi ĝin. Tion asertas esperantistoj, kiuj amase protestas kontraŭ la unua numero de anglalingva kultura magazino ”Esperanto”. Japana Esperanto-Instituto tamen esperas je bona kunlaboro kun la nova periodaĵo – se la amashisterio en Esperantujo ne detruos ĉion.
Pliaj 23 500 eŭroj por iam kompletigota retejo de Libera Folio je 2020-12-032020-12-03 en interreto, movado, TEJO, UEA TEJO dum sia semajnfina komitata kunsido aprobis la buĝeton por 2021. En ĝi eblas legi interalie, ke UEA venontjare pagos pliajn 23 500 eŭrojn por la reteja renovigo, kiun prizorgas dungito de TEJO. La enspezoj de TEJO ĉefe konsistas el kontribuoj de EU kaj UEA. La kotizoj de la membroj kovras nur 2,7 procentojn de la elspezoj.
UEA ne havas monon por pensioj de oficistoj de Libera Folio je 2020-10-252020-10-26 en movado, UEA UEA laŭ la estraro ne plu havas monon por pensia programo de la oficistoj. Por havigi subvenciojn la estraro decidis uzi la servojn de la firmao Kosmo, kies posedanto membras en la financa komisiono de la asocio. La buĝeto por 2021 denove estis prokrastita.
UEA planas ludoni almenaŭ parton de la CO de Libera Folio je 2020-09-072020-09-07 en movado, UEA La komitato de UEA aprobis planon, laŭ kiu almenaŭ parto de la Centra Oficejo estu luigita. Pli multaj oficistoj laboru ekster Nederlando, kaj ankaŭ la libroservo laŭ la plano estu movita al alia lando. La nova retejo ne estos lanĉita ĉi-jare, kiel la estraro pli frue promesis.