Kritiko kontraŭ deklaro de UEA pri Ukrainio de Libera Folio je 2022-02-282022-03-01 en movado, UEA Post longa pripensado, UEA publikigis deklaron pri la milito en Ukrainio la 27-an de februaro. La deklaro rapide renkontis kritikon de multaj esperantistoj, ĉar ĝi estas ampleksa sed senenhava, kaj eĉ ne mencias Ukrainion aŭ Rusion.
B-komitatanoj elektitaj sen elekto de Libera Folio je 2022-02-142022-02-15 en movado Nur kvar personoj kandidatis en la elekto de komitatanoj B de UEA por la periodo 2022–2025. Ĉar estis kvin liberaj lokoj, ĉiuj kandidatoj estis elektitaj sen voĉdono de la individuaj membroj de UEA, kiujn ili reprezentas.
UEA decidis vendi la domon de la CO de Libera Folio je 2022-02-132022-02-13 en movado, UEA La komitato de UEA per reta voĉdonado faris la finan decidon pri la proponita vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg, kie situas la Centra Oficejo de la asocio. 37 komitatanoj voĉdonis por vendo, 13 kontraŭis vendon kaj 4 sin detenis.
La komitato de UEA decidis decidi mem de Libera Folio je 2022-01-102022-01-10 en movado, UEA Ne okazos ĝenerala voĉdonado pri la vendo de la Centra Oficejo de UEA. Tion decidis la komitato de UEA per 35 voĉoj kontraŭ 15. Nun la komitato baldaŭ mem decidos pri la planata vendo.
EU kunfinancas la novan retejon de UEA de Libera Folio je 2022-01-072022-01-07 en movado, UEA En la nova jaro 2022 UEA ŝajne decidos pri la vendo de la Centra Oficejo, sed kompense eble ekhavos novan retejon en majo. Nun montriĝas, ke la laboro pri la retejo estas parte financata per administra subvencio de EU al TEJO.
Ĝenerala direktoro rekomendas vendi la domon de Libera Folio je 2021-11-172021-11-17 en movado, UEA El la financa vidpunkto estas plej oportune vendi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176. Tion skribas Martin Schäffer, ĝenerala direktoro de UEA, en raporto farita laŭ peto de la komitato. La raporto ne mencias la funkciojn de UEA, kiuj nun troviĝas en la domo.
Unesko ne enkondukos Tagon de Esperanto de Libera Folio je 2021-11-092021-11-09 en movado, UEA La nun daŭranta ĝenerala konferenco de Unesko ne traktos la proponon de UEA enkonduki tutmondan Esperanto-tagon en la 26-a de julio. La tiucela kampanjo estis komencita tro malfrue, laŭ vicprezidanto Huang Yinbao (Trezoro). Prezidanto Duncan Charters tamen trovis la kampanjon modela.
La arkivo de UEA estos transdonita al Vieno de Libera Folio je 2021-10-172021-10-18 en movado, UEA La komitato de UEA en sia sabata kunsido decidis, ke la arkivo de la asocio estu transdonita al la Aŭstria nacia biblioteko en Vieno. La decidoj pri la sorto de la konstruaĵo en Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo kaj de Biblioteko Hodler denove estis prokrastitaj. La buĝeto por la jaro 2022 estis akceptita sen diskuto.
Katedro en Amsterdamo ŝajne plu vivos de Libera Folio je 2021-09-132021-09-13 en kulturo, movado, UEA La planata ”financa resanigo” de UEA ne tuj trafos la instruadon de Esperanto ĉe la universitato de Amsterdamo, kies speciala katedro estas financata de UEA. Laŭ vicprezidanto Fernando Maia estas mono por pliaj kvar jaroj en la koncerna fondaĵo, kaj la perspektivoj estas bonaj.
La estraro volas vendi la Centran Oficejon de Libera Folio je 2021-08-142021-08-16 en movado, UEA La estraro de UEA volas fermi kaj vendi la sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg. En Roterdamo restu nur la administra kaj financa fakoj, kiuj funkciu en eksa frizejo en la Volontula domo. La propono estis prezentita en 14-paĝa sekreta dokumento, sendita al la komitatanoj de UEA nur kelkajn horojn antaŭ la sabata kunsido de la komitato.