Pli da mono por nova retejo de UEA de Libera Folio je 2022-12-062022-12-06 en interreto, movado, TEJO, UEA UEA uzos pliajn 18 000 eŭrojn por la nova retejo dum la venonta jaro. Tion decidis la komitato en sia sabata reta kunveno, kiam estis aprobita la buĝeto por 2023. TEJO ne plu havas monon por pagi la laboron de la programisto.
Rusiaj esperantistoj postulas pardonpeton de Libera Folio je 2022-11-092022-11-09 en interreto, movado Protesta letero sendita nome de “rusiaj esperantistoj” postulas, ke UEA ĝis la 1-a de decembro ree enoficigu la eksigitan ĉefdelegiton Svetlana Smetanina kaj pardonpetu al ŝi pro la eksigo. Laŭ la Estraro de UEA la komentoj de Smetanina subtene al militaj agoj de Rusio damaĝas la publikan bildon de la asocio.
Tragedio por Ukrainio kaj katastrofo por Rusio de Libera Folio je 2022-09-202022-09-22 en vidpunkto Kion esperantistoj faru post la milito? Tiun demandon klopodas prilumi István Szabolcs en dua vidpunkta artikolo pri la temo. ”Ne povas nomi sin Esperantisto iu, kiu akceptas agreson bonvole kaj memvole, subtenas ĝin, aŭ opinias ĝin pravigebla”, li skribas.
UEA eksigis la ĉefdelegiton en Rusio de Libera Folio je 2022-08-302022-08-31 en movado, UEA La Estraro de UEA decidis “provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio”. Tio signifas, ke la nuna ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdas sian postenon. Ŝi estis forte kritikata pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio.
Estraro traktos eksigon de la rusia ĉefdelegito de Libera Folio je 2022-08-132022-08-13 en movado, UEA La Estraro de UEA ĝis la fino de septembro raportos al la Komitato pri sia decido rilate la eksigon de la ĉefdelegito por Rusio. Tion decidis la Komitato post longa… [Legu plu]
Centra Oficejo ne plu respondos de Libera Folio je 2022-08-102022-08-10 en movado Ne plu okazos la programero ”Centra Oficejo respondas”, ĉar la CO ne plu povas respondi, klarigis la estraro de UEA en Montrealo. Anstataŭe okazis ”UEA respondas”, kun ĉeesto de estraranoj… [Legu plu]
La komitato de UEA surmetis maskojn de Libera Folio je 2022-08-082022-08-09 en movado, UEA Kvarcento da kongresanoj ĉeestis la Nacian Vesperon. La komitato aprobis la jaran raporton kaj petis klarigojn pri la vendo de la domo. Ankoraŭ ne klaras la sorto de la libroservo. Unu komitatano malsaniĝis je KOVIM, kaj oni enkondukis maskodevigon.
UEA havas novan malnovan estraron de Libera Folio je 2022-08-062022-08-07 en movado, UEA Unuafoje post 2019 okazas ĉeesta Universala Kongreso. La komitato de UEA en sia unua kunsido en Montrealo elektis novan estraron – sen grandaj ŝanĝoj. Duncan Charters plu prezidos. Gbeglo Koffi ne estis elektita kiel komitatano C.
UEA kritikata pro troa neŭtraleco de Libera Folio je 2022-07-192022-07-21 en movado, UEA UEA devus pli klare kondamni la militan agreson de Rusio kontraŭ Ukrainio. Tion opiniis pluraj partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj en Litovio. Pro la politika situacio neniu el la aliĝintaj rusianoj povis ĉeesti la aranĝon.
Lo Jacomo volas plibonigi komunikadon de Libera Folio je 2022-07-12 en UEA François Lo Jacomo kontraŭis la vendon de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 kaj nun laŭ propono de la elekta komisiono kandidatiĝas por posteno en la estraro de UEA. Li volas plibonigi la komunikadon inter la estraro kaj membroj de UEA.