Charters plu estros UEA de Libera Folio je 2022-06-102022-06-10 en movado, UEA Duncan Charters restos prezidanto de UEA, laŭ propono de la elekta komisiono. Kiel novaj estraranoj estas proponataj Aurora Bute kaj François Lo Jacomo.
Duncan Charters paŝas atente por eviti erarojn de Libera Folio je 2019-11-202019-11-20 en movado, UEA Antaŭ kvar monatoj Duncan Charters estis elektita la prezidanto de UEA. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke li planas viziti la Centran Oficejon kaj interparoli kun la restantaj oficistoj por esplori la situacion. Li esperas ke la deficito de la asocio nun reduktiĝos. Al demando pri la membrostatistiko li respondas: ”Ĝenerala kresko venos nur kiam estos pli klara la valoro de membreco”.
Duncan Charters nova prezidanto de UEA de Libera Folio je 2019-07-202019-07-21 en movado, UK2019 Duncan Charters en sabato estis elektita la sekva prezidanto de UEA per unuvoĉa plimulto. La dua kandidato, Fernando Maia, estos vicprezidanto. Neniu el la kandidatoj antaŭ la elekto klarigis sian pozicion rilate la proponon pri drastaj ŝparoj, kiun la komitato traktos en fermita kunsido en lundo.
UEA aprobis deficitan buĝeton sen protokolo de Libera Folio je 2023-12-192023-12-20 en movado, UEA La komitato de UEA en reta kunsido dum dimanĉo la 17-a de decembro aprobis buĝeton, kiu antaŭvidas deficiton de 45 000 eŭroj. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer tamen antaŭvidas, ke ne estos deficito. Protokolo de la antaŭa kunsido daŭre mankas, do ne klaras kio estis decidita tie.
UEA antaŭvidas plian ŝrumpon de kotizoj de Libera Folio je 2023-12-122023-12-20 en UEA La membraro de UEA kresketas, sed la enspezoj de kotizoj ŝrumpas. La malkresko plej evidentas en la kategorio membroj-abonantoj. Laŭ la buĝeta propono por 2024 la domo en Roterdamo ne estos vendita venontjare kaj nenio ŝanĝiĝos pri la libroservo. La salajraj kostoj altiĝos kaj UEA havos deficiton.
Daŭre mankas solvo por la libroservo de UEA de Libera Folio je 2023-12-052023-12-05 en UEA Granda majoritato el la membroj de UEA opinias la libroservon tre grava servo. Tamen daŭre malklaras, kio okazos pri la libroservo de UEA, kiam la domo de la Centra Oficejo estos vendita. Aliflanke la vendo de la domo prokrastiĝas. Pri tio rakontis estraranoj dum la Virtuala Kongreso.
La revuo sen redakto de Libera Folio je 2023-11-282023-11-28 en vidpunkto La revuo de UEA suferas de manko de redaktado kaj strukturo. Krome mankas recenzoj, nekrologoj kaj diskutoj, dum la titoloj estas plumpaj. Tion skribas en vidpunkta artikolo Osmo Buller, multjara ĝenerala direktoro de UEA.
Decido pri nova retejo denove prokrastita de Libera Folio je 2023-09-262023-09-26 en UEA Komitatanoj de UEA konsentis denove prokrasti decidon pri la nova retejo kaj la administra sistemo Akso. La projekto de reteja renovigo daŭras ekde 2013. Dum sabata kunsido estis konsentite, ke la komitato estos informita pri progresoj en januaro 2024.
Malklaras la sorto de la libroservo de UEA de Libera Folio je 2023-09-192023-09-19 en kulturo, movado, UEA Jam antaŭ du jaroj la komitato de UEA decidis, ke la libroservo de la asocio estonte estos prizorgata de la organizaĵo E@I en Slovakio. Tamen ĝis nun la afero pendas, ŝajne ĉar oni ne sukcesis konsenti pri la konkretaj kondiĉoj de la transdono. Provizore la libroservon partatempe prizorgas Ionel Oneț, kiu devus emeritiĝi fine de 2022.
Kongresa flago transdonita al Afriko de Libera Folio je 2023-08-052023-08-07 en movado, UEA UEA ne plu estas en financa krizo, laŭ la ĝenerala direktoro dum la vendreda komitata kunveno. Pro subvencio de EU eblos dungi novajn oficistojn kaj ne altigi la kotizon. Ĝis la fino de aŭgusto la komitato deziras vidi raporton pri la reteja renovigo kaj la nova administra sistemo.