Fernando Maia pretas plu gvidi UEA-n

Vicprezidanto Fernando Maia pretas daŭrigi en la estraro de UEA, dum prezidanto Duncan Charters ŝajne ne rekandidatos por nova mandatperiodo. Tiu estis la ĉefa novaĵo de la tradicia programero La estraro respondas dum la daŭranta Virtuala Kongreso de UEA.

Ĝis 80 kongresanoj sekvis samtempe la programeron La estraro respondas dum la Virtuala Kongreso en vendredo la 23-a de julio 2021. Ĉeestis ĉiuj estraranoj, krom Jérémie Sabiyumva, kies neĉeesto ne estis aparte klarigita: eventuale temis pri problemoj kun reta konekto. La kvanto de spektantoj estis komence sub 30, sed kreskis ĝis la fino al maksimumo de 80 samtempe.

Multaj demandoj temis pri la nuna stato kaj estonteco de UEA. La antaŭa strategia plano de UEA estis aprobita en Rejkjaviko la 26-an de julio 2013 kaj validis dum la periodo 2013-2017. Nova plano daŭre mankas, sed laŭ prezidanto Duncan Charters jam komenciĝis preparado.

Jam okazis kunsidoj kun komitatanoj pri tio kaj kolektiĝis “amaso de bonegaj ideoj”. Nun necesas nur organizi ilin, Charters klarigis. Fine de 2021 li esperas prezenti malneton.

La nova retejo, kiun oni preparas jam de ok jaroj,  laŭ la estraro nun praktike pretas, kaj la testado komenciĝis.

Tamen la provoj montris kelkajn cimojn, kiuj devis esti korektitaj. Oni esperas, ke oficistoj de UEA baldaŭ povos testi la novan sistemon, kiu, krom la retejon mem, ampleksos administrajn funkciojn. Nur poste la retejo estos malfermita al ĉiuj.

Pli frue dum la jaroj diversaj prezidantoj kaj estraranoj menciis diversajn datojn por la lanĉo de la retejo, sed ĉiuj venis kaj pasis sen apero de retejo, kaj nun la estraro jam ne volis mencii ajnan limdaton por la efektiva lanĉo.

Tra la jaroj ŝanĝiĝis la teamoj, kiuj okupiĝis pri ĝi, ne laste pro disputoj inter si kaj kun la estraro.

La ekonomia stato de UEA nun estas bona, laŭ Huang Yinbao (Trezoro), estrarano pri financoj:

– Laŭ mi la nuna ekonomia situacio iras en bona vojo. Unuflanke la kosto malmultiĝas kaj la enspezo altiĝas. Kaj estontece eble ni daŭre iros laŭ tiu vojo. La ĉefa enspezo laŭ mi daŭre estas la membra kotizo kaj donacoj. Ankaŭ ni pene serĉos eksteran subvencion.

Vicprezidanto Maia menciis la pasintjaran subvencion de la nederlanda ŝtato kiel unu ekzemplon. Tiu subvencio tamen estis specife celita por kovri perdojn kaŭzitajn de la pandemio, do apenaŭ oni povos esperi pri similaj subvencioj en aliaj jaroj. Maia ankaŭ rakontis, ke UEA kontaktis la entreprenon Kosmo por kunlaboro por havigi subvenciojn de Eŭropa Unio.

– Ankaŭ kun aliaj partneroj ni faras tion, ne nur kun Kosmo. Tiu enspezfonto tamen ne estas certa, ĉar oni ne povas garantii ke ni ricevos subvenciojn. Tial ankaŭ kotizoj kaj donacoj estas gravaj.

Maia aparte menciis la kampanjon Alianco 365, kiu estas plano por konstanta monata donacado al UEA. Laŭ tiu plano donacantoj pretas donaci po 31 eŭrojn monate al la Asocio.

– Tiujn, al kiuj eblas, mi urĝas tion fari. Tia donacado donas bazon por nia laboro.

Fernando Maia kaj Amri Wandel pretas kandidati por la sekva estraro, kiu estos elektita venontjare dum la Universala Kongreso en Montrealo, dum prezidanto Duncan Charters ne ŝajnis entuziasma pri plia mandatperiodo:

– Mi kredas ke Fernando absolute havas la vicon por kandidati por prezidanteco, ĉar lastfoje li havis fortan subtenon. Do mi absolute ne pledas por rekandidatiĝo kiel prezidanto. Ne nur Fernando sed ankaŭ aliaj estas preparitaj por transpreni la taskon kaj estas bone havi novan sangofluon, Charters diris.

Fernando Maia estas vicprezidanto de UEA, sed dum la lastaj jaroj li estas multe pli videbla en la gvidado de la asocio ol prezidanto Charters. Maia ne diris, por kiu posteno li kandidatos, sed alia klara kandidato por la prezidanteco momente mankas, se Charters ne daŭrigos, kiel li aludis.

– Mi pretas resti kiel estrarano de UEA, ne nepre kiel prezidanto aŭ vicprezidanto, sed mi pretas plu labori por la asocio kaj tre verŝajne kandidatos, sed ne scias por kiu posteno, Maia diris.

Kiel ”kondiĉon” por sia pluresto en la estraro Maia indikis, ke Alex Kadar restu kiel ĝenerala sekretario. Poste oni multe laŭdis la laboron de Kadar kaj diris, ke estus malfacile imagi la laboron de la estraro sen li. Kadar tamen atentigis, ke lia mandatperiodo kiel komitatano B finiĝos, kaj ke li povos daŭrigi kiel estrarano nur se li estos reelektita kiel komitatano.

Fernando Maia siaflanke ne bezonos aprobon de la individuaj membroj de UEA por resti en la komitato, ĉar li estas komitatano A, elektita de Brazila Esperanto-Ligo, kaj restos komitatano A ankaŭ en la sekva oficperiodo – pri tio li jam interkonsentis kun BEL.

La estraranoj Trezoro Huang Yinbao kaj So Jinsu nenion diris pri siaj planoj por la sekva mandatperiodo. Prezidanto Duncan Charters atentigis, ke virinoj nun mankas el la estraro kaj kuraĝigis virinojn kandidatiĝi. ”En la komitato estas talentaj virinoj”, li diris.

La delegita reto kaj ĉu iuj ĝin nuntempe uzas estis la temo de unu el la demandoj. La estraro asertis, ke la delegita reto reformiĝos post la renovigo de la retejo, kies dato tamen restas nekonata.

En 2018 la komitato sen diskuto aprobis la proponon de la estraro forigi la Jarlibron por ŝpari monon. Tiam oni asertis, ke la Jarlibron anstataŭos ĝuste la nova retejo, kaj krome ”almanako”, kiun oni povus publikigi ĉiun trian jaron en papera formo kaj kontraŭ pago sendi al dezirantoj.

Tamen nek retejo nek almanako aperis. Duncan Charters diris ke oni ja esploris pri la ideo de almanako, sed mankas decido pri la afero. Laŭ Orlando Raola montriĝis, ke estas tro koste produkti Jarlibron kaj mankas laborforto por tio en la Centra Oficejo.

Ĉu eblas pagi al UEA per bitmono, demandis iu el la ĉeestantoj. La respondo ne estis tute klara. UEA ankoraŭ ne uzas bitmonon, kaj eble estas bezonata longa tempo antaŭ ol tio povos okazi, interalie ĉar necesas bone informiĝi pri la reguloj en Nederlando, diris estrarano Trezoro Huang Yinbao.

Sed se tamen iu volas pagi per bitmono, Fernando Maia petis la koncernan personon kontakti UEA-n.

– Ni diskutas tion nun kun la ĝenerala direktoro Martin Schäffer, ni devas kelkajn aspektojn ankoraŭ esplori. Ankaŭ Facebook proponos peradon de pagoj, kaj tio verŝajne estos bona afero por afrikanoj, kiuj povas kvazaŭ senpage aliri ĝin. Se iu vere volas pagi per bitmono, tiu skribu al la estraro aŭ la ĝenerala direktoro. Ni analizos la aferon kaj tio donos al ni materialon ankaŭ por kompreni kiel procedi, Maia diris.

Universala Kongreso en Afriko estas multjara revo de UEA kaj nun aperis serioza kandidatiĝo de la landa asocio en Tanzanio. La afero ne estas ankoraŭ decidita.

Laŭ Orlando Raola, kiu respondecas pri kongresoj, ja eblus organizi kongreson en Afriko en iu luksa hotelo, sed tio signifus, ke granda parto de la afrikanoj mem tiam ne povus partopreni. Necesas trovi solvon, kiu ebligas ankaŭ al afrikanoj partopreni, li klarigis. Finance kongreso en Afriko estas certe malfavora por UEA.

La demandoj pri eventuala malpliigo de flugoj al kongresoj kaj ankaŭ pri eventuala kongreso en Afriko fokusiĝis plejparte al ekonomiaj sekvoj al UEA.

Orlando Raola respondis al Ulla Luin, ke la kongreso en Montrealo celas esti plej ekologie konscia kaj estas planata kampanjo por kolekti monon por planti arbojn, kiuj kompensos la karbonan dioksidon produktotan pro la venontjara kongreso.

Amri Wandel atentigis, ke UEA jam ŝparis multe da karbona oksido ĉar okazis du virtualaj kongresoj, kaj ankaŭ estonte grandan parton el la kongresaj programeroj eblos sekvi virtuale eĉ se okazos ĉeesta kongreso. Krome, la IKU-libro aperis virtuale, li menciis.

Apud la ekologiaj problemoj kiujn kaŭzas la flugoj kaj vojaĝado, ankaŭ ŝparado de paperaĵoj senditaj al membroj aperis inter la demandoj.

UEA laŭ la estraro jam multe reduktis la sendadon de papera poŝto kaj multaj eldonaĵoj de UEA estas haveblaj ankaŭ en bita formo. Tamen por kelkaj personoj kaj regionoj de la mondo estas ankoraŭ bezonataj paperaj eldonaĵoj kaj kelkaj ankoraŭ volas paperajn eldonaĵojn.

Laŭ informoj de Jukka Pietiläinen

14 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-24 20:09

”Laŭ Orlando Raola, kiu respondecas pri kongresoj, ja eblus organizi kongreson en Afriko”

Tio tamen ne eblus en multaj afrikaj landoj, se UEA havus nur iom da morala sento: En multaj afrikaj landoj samseksamo estas kontraŭleĝa kaj GLAT-uloj terure diskriminaciataj.
Okazigi universalajn kongresojn en tiaj landoj egalas al morala sinmortigo.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Tim Owen
2021-07-24 21:47
Respondo al  Leon Roijen

UEA ne okazigus kongreson en tia lando. Osmo Buller antaŭ kelkaj jaroj ĝuste klarigis kial, ekzemple, UEA ne povus okazigi UK-on en Rusujo:

Libera Folio turnis sin al Osmo Buller por demandi, ĉu laŭ li UEA entute povas kongresi en landoj, kie bazaj homaj rajtoj ne estas respektataj.

Osmo Buller: – Mi respondis al via demando tri jarojn antaŭ ol vi faris ĝin, nome en la artikolo ”Neŭtraleco en praktiko: ne juĝi sed eduki” en ”Esperanto” 2010:5. Tie mi skribis, ke kvankam UEA ne juĝas pri la politiko de la kandidata lando, UK ne nepre eblas ĉie. UEA devas povi libere kunmeti la kongresan programon. Ankaŭ fakaj asocioj k.a. movadaj instancoj, kiuj kunlaboras kun UEA, devas povi okazigi en UK siajn proprajn aranĝojn. Feliĉe en la kazo de tiuj UK-oj, kies lok-elekton mi partoprenis, neniam iu lando estis rifuzita pro tio, ke iu politika aŭ religia asocio aŭ ekzemple samseksemuloj ne rajtus tie kunsidi.

Libera Folio: Ĉu en la nunaj cirkonstancoj vi trovus konsilinde aranĝi Universalan Kongreson en Rusio?



Osmo Buller: – Pro la leĝo, kiu malpermesas ”propagandon de samseksemo”, kunsido de LSG verŝajne ne estus ebla dum UK en Rusio. Nur tion mi povas konkludi el ĉio, kion mi legis pri la aplikado de tiu absurda leĝo. LSG estas faka asocio, kiu estas en oficialaj kunlaboraj rilatoj kun UEA jam ekde la UK en Havano en 1990. Pro tio UEA devas povi garantii al ĝi la eblecon okazigi publikan kunsidon en ĉiu UK kaj ankaŭ informi pri ĝi. Tio kompreneble en neniu senco signifas ”propagandon de samseksemo”, sed la gardistoj de tiu leĝo verŝajne pensas alie.

Oni do eĉ ne devos disputi pri ”morala sento”, ĉar UEA ĉiaokaze ne kunvenos en lando, kie GLAT-ulojn oni traktas abomeninde.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-24 23:45
Respondo al  Tim Owen

”UEA ne okazigus kongreson en tia lando.”

Jes, mi konas la vortojn de Osmo Buller. Tamen 1) Li ne estas plu direktoro de UEA,kaj 2) La afero povus esti pli komplika.

Rusio estas tre klara kazo: La lando havas siajn idiotajn leĝojn kontraŭ ”propaganda de samseksamo”, kaj do, kiel vi jam diris, tio malebligus fakkunsidon de la Ligoj de Samseksamaj Geesperantistoj.
Sed Rusio, laŭ mia scio ne havas rektajn, eskplicitajn kontraŭgejajn leĝojn.

Mi ne sufiĉe profunde studis la afrikan situacion, sed estas pluraj landoj, kiuj severe punas samseksamon. Kio, se en unu el tiaj landoj tamen povus esti fakkunsido de la Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj. Laŭ la katolika/kristana ideo: ”vi rajtas esti geja, sed ne praktiki….”.
Tiaj landoj estas malamikegaj al gejoj.

Tim Owen
2021-07-25 11:57
Respondo al  Leon Roijen

Mia afiŝo antaŭe estis aranĝita pli klare. Post aprobo de administranto, malaperis la aranĝado, tiel ke ne plu estis klare, kiuj estis miaj vortoj, kaj kiuj venis el LF kaj Osmo. Mi provos denove, forviŝante la internajn ligilojn, kiuj supozeble necesigis aprobadon.

Libera Folio turnis sin al Osmo Buller por demandi, ĉu laŭ li UEA entute povas kongresi en landoj, kie bazaj homaj rajtoj ne estas respektataj.

Osmo Buller: – Mi respondis al via demando tri jarojn antaŭ ol vi faris ĝin, nome en la artikolo “Neŭtraleco en praktiko: ne juĝi sed eduki” en “Esperanto” 2010:5. Tie mi skribis, ke kvankam UEA ne juĝas pri la politiko de la kandidata lando, UK ne nepre eblas ĉie. UEA devas povi libere kunmeti la kongresan programon. Ankaŭ fakaj asocioj k.a. movadaj instancoj, kiuj kunlaboras kun UEA, devas povi okazigi en UK siajn proprajn aranĝojn. Feliĉe en la kazo de tiuj UK-oj, kies lok-elekton mi partoprenis, neniam iu lando estis rifuzita pro tio, ke iu politika aŭ religia asocio aŭ ekzemple samseksemuloj ne rajtus tie kunsidi.

Libera Folio: Ĉu en la nunaj cirkonstancoj vi trovus konsilinde aranĝi Universalan Kongreson en Rusio?



Osmo Buller: – Pro la leĝo, kiu malpermesas “propagandon de samseksemo”, kunsido de LSG verŝajne ne estus ebla dum UK en Rusio. Nur tion mi povas konkludi el ĉio, kion mi legis pri la aplikado de tiu absurda leĝo. LSG estas faka asocio, kiu estas en oficialaj kunlaboraj rilatoj kun UEA jam ekde la UK en Havano en 1990. Pro tio UEA devas povi garantii al ĝi la eblecon okazigi publikan kunsidon en ĉiu UK kaj ankaŭ informi pri ĝi. Tio kompreneble en neniu senco signifas “propagandon de samseksemo”, sed la gardistoj de tiu leĝo verŝajne pensas alie.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Tim Owen
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-07-24 22:14
Respondo al  Leon Roijen

UEA kaj TEJO organizante UK-on aŭ IJK-on en iu lando ne venas tien al ŝtatestroj, sed al Esperantistoj.
Se oni volus ekskludi eblajn kongreslandojn pro ties ŝtatestroj kaj leĝoj, baldaŭ povus evidentiĝi, ke senriproĉaj lokoj apenaŭ ekzistas. Ja tiele en lastaj jaroj ne povintus okazi ekzemple kongresoj en ŝtatoj kun aŭtokrata reĝimo kiel Togolando (2017), Kubo (2010) aŭ Vjetnamio (2012). Alikiale disputveka estis kongreso en Israelo (2013). Se rigardi pli historie, ne okazintus ankaŭ la plej grandaj UK kaj IJK en historio – en Varsovio (1987). Aĥ kaj ĉu indas mencii UK-n 1933 en Nazia Germanio?
GLAT-rajtoj estas tre grava afero, sed neniu GLAT-ulo en Afriko gajnos ion ajn pro manko de UK tie. Male, UK en pluraj afrikaj landoj povus esti evento relative grava kaj sufiĉe rimarkinda por amaskomunikiloj, tiel ebligante al Esperanto-komunumo esprimi kaj popularigi valorojn gravajn por ĝi.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-24 23:06
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Ne gravas al kiu UEA kaj TEJO venos, Łukasz. Ankaŭ mi komprenas, ke UK-oj estas por E-istoj.
Nek parolas mi pri “senriproĉaj lokoj”.
Mi parolas, pri landoj, kiuj ege persekutas, kaj kontraŭleĝigas homojn kiel mi kaj multe da miaj gejaj fratoj kaj fratinoj.
En Israelo ne ekzistas malpermeso esti araba aŭ geja. Kaj en Kubo jam de 1979 samseksamo estas laŭleĝa. Mi ne ekzamenos ĉiujn viajn ekzemplojn….

Estas nur teorie, sed imagu, nur imagu, ke iu lando havus leĝojn kontraŭ nigruloj – ekz. pensu pri la Sud-Afriko kun Apartheid (aparteco), ĉu en tia lando UEA kongresu? Bonvolu respondi al tiu demando.

Kio gravas, estas, ke UEA ne zorgus pri gejaj esperantistoj volante partopreni en UK, se ĝi okazus en lando kun tiaj abomenindaj leĝoj.
Kaj mi ne parolas nur pri Afriko, estus same, se UEA kongresus en tiel-nomata GLAT-libera zono en via mando, Pollando.

Ĉu vi vere pensas, ke en afrikaj landoj kun kontraŭgejaj landoj vi atingas la amaskomukikilojn kun pozitiva mesaĝo pri samseksamo?
Mi pensas, ke vi pli rapide altiros la policon.

Łukasz, vi estas aŭ naivulo ne sufiĉe pripensinte la aferon, aŭ vi tute ne zorgas pri gejaj rajtoj. Unu el du.

Paul Desailly
2021-07-25 6:01
Respondo al  Leon Roijen

Jene Leon miaopinie pravas sed mia Esperanto-nivelo sufichas chefe por konversacii: ’La vorto “homofobio” estas malĝusta en Esperanto: Devas esti gejfobio aŭ io simila.’
Kiel ajn, laudinde UEA intencas organizi kongreson ie en Afriko, eble en afrika lando kies legharo ne permesas samseksan edzighon kaj-au edzinighon. La chefa institucio de la esperantistaro plenrajtas kongresi en Afriko char memevidente UEA dekomence estas institucio por la monda paco kaj kontrau perforto kaj diskriminacio de individuoj – chu samseksemuloj au ne.

Pri via chi-rilata takso europa de moraleco * : En multaj landoj tra Afriko, Azio kaj Sud-Ameriko kies loghantaroj estas enormaj kaj kies civilizacioj multe pli aghas ol chiuj okcidentaj landoj en kiuj samseksaj rilatoj estas lauleghaj la decido-rajto de tio kio ghustas kaj malghustas apartenas super chio al religio. * (Pli gravas ol samseksaj rilatoj inter unuopuloj la jura demando de edzeco au edzineco inter samgenruloj.) Bv. vidi TEJO-an ligilon: Internacia Tago kontraŭ Homofobio, Bifobio kaj Transfobio 2021 – Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (tejo.org) La jena ekstrakto el la dulingva komentaro koncize vortigas mian takson de la influo de religio en multaj afrikaj landoj:

’Al mult-multaj homoj, aparte ekster Europo kaj Nord-Ameriko kaj inkluzive de multaj esperantistoj se oni konsideras kiom da Fakaj Asocioj de Universala Esperanto-Asocio estas religi-devenaj, la decido pri kio estas ghusta au malghusta en moralaj demandoj pri samseksaj rilatoj apartenas eksluzive al la koncernaj religiaj organizajhoj.’ Eble vi ne scias ke duono de la fakaj organizajhoj de UEA estas religiaj au filozofiaj devenaj: ESK-134-mar2019.pdf (esperanto.org.au) (p29-30) kaj ke homoj bezonas religion char ateismo estas danghere maldefendebla kaj nedefendebla – MIAOPINIE: aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-124-sep2016.pdf (p.28 – 30)

Intertempe tamen jurisdikcio apartenas al la koncernaj nacioj, ne al UN, EU, UEA…

*Pollando,Rusio ka nesankcias

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-07-26 11:03
Respondo al  Leon Roijen

Leon tute pravas. Simile kiel en la intervjuo en Libera Folio, citita de Tim Owen, mi skribis en Esperanto, majo 2010:

Kvankam UEA ne juĝas pri la politiko de la kandidata lando, UK ne eblas ĉie. Nome, ne sufiĉas loka forto kaj fizikaj kondiĉoj, sed UEA devas povi libere kunmeti la kongresan programon. Ankaŭ fakaj asocioj k.a. movadaj instancoj, kiuj kunlaboras kun UEA, devas povi okazigi en UK siajn proprajn aranĝojn. Feliĉe en la kazo de tiuj UK-oj, kies lok-elekton mi partoprenis, neniam iu lando estis rifuzita pro tio, ke iu politika aŭ religia asocio aŭ ekzemple samseksemuloj ne rajtus tie kunsidi.

Tio plu restas politiko de UEA. Kiam oni ricevas kanidatiĝon de iu lando, oni unue faras ĝeneralan pristudon pri ĝi, i.a. el la laste menciita vidpunkto. En tiu ekzameno Tanzanio malsukcesas, ĉar la situacio de GLAT-homoj tie estas ekstreme malbona kiel montrite ekz. en la anglalingva Vikipedio.

UK en GLAT-malamika lando signifus, ke en UEA iuj organizaĵoj (LSG) kaj membroj estus malpli valoraj ol aliaj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Osmo Buller
Riera.gaston
2021-07-27 11:55

Kial neniam mi aùdas esprimi politikistojn aú eminentuloj pri diversaj manifestadoj ?

dieter rooke
2021-07-31 12:04
Respondo al  Riera.gaston

Kara S-ano Riera: Pri manifestacioj konstante sin esprimas politikistoj- chio chi legebla kaj audebla en amaskomunikiloj – chie tra la mondo

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-28 2:54

Mi ŝokiĝis eksciante, ke la nuna UEA-estraro donis “diplomon pri elstara agado” al viro, kiu ĝenis virinojn, eĉ perforte provis kisi unu el ili.
Tio estas malmorala konduto flanke de la estraro de UEA.
En la VK, oni lasis nur virinojn prezenti la kontinentojn (anstataŭ la landojn) por akcenti la rolon de virinoj en la movado (kvazaŭ viroj ne same gravus…) sed samtempe la supre menciitan okazis. Kiel tio -damne- eblas?!

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Leon Roijen
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-28 4:48
Respondo al  Leon Roijen

erareto “sed samtempe la supre menciitA okazis”

Jovana
Jovana
2021-08-15 23:36
Respondo al  Leon Roijen

Leon, vi demandas “Kiel tio -damne- eblas?!”

Nu, tio nomiĝas hipokriteco. Tio regas en UEA man-en-mane kun demagogio kaj sekretemo.

Jovana
Jovana
2021-08-15 23:40

“Kiel ”kondiĉon” por sia pluresto en la estraro Maia indikis, ke Alex Kadar restu kiel ĝenerala sekretario.”
Jen plia brila ekzemplo de demokrateco en UEA. Ne la membraro decidu, sed iu estrarano.