Paweł Fischer-Kotowski redaktos Kontakton

La revuo Kontakto havas novan redaktoron. Post dek jaroj Rogener Pavinski forlasas la postenon, kaj transdonas la torĉon al Paweł Fischer-Kotowski. La estraro de TEJO elektis lin el inter tri kandidatoj, post tri intervjuoj.

Paweł Fischer-Kotowski estas 30-jara pola esperantisto, kiu interalie estis estrarano de Pola Esperanto-Junularo, ĝenerala sekretario de TEJO kaj komitatano de UEA. Profesie li estas bibliotekisto kaj laboras en scienca biblioteko en Varsovio.

En intervjuo de Libera Folio li diras, ke li ne volas grave ŝanĝi la redaktopolitikon de Kontakto:

– Esperantistoj foje forgesas, ke oni ne ŝanĝu ion, kio jam bone funkcias. Kompreneble, la personeco de la redaktoro speguliĝas en la revuo kaj oni povas klare vidi diferencojn inter la kajeroj de la ĝisnunaj redaktoroj. Mi esperas, ke ankaŭ mi povos kontribui per io nova kaj pozitiva.

Laŭ li Rogener Pavinski dum dek jaroj brile redaktis revuon, kiu  havas prestiĝon kaj longan, preskaŭ 60-jaran historion. Paweł Fischer-Kotowski citas karakterizon de Humphrey Tonkin, la unua redaktoro de la revuo, kiu en ĝia beba periodo skribis jene:

Kontakto ne estas ”ankoraŭ unu gazeto”. Ĝi fundamente malsimilas ĉiujn aliajn Esperanto-gazetojn laŭ enhavo kaj prezento. Tiuj enhavo kaj prezento trovis ĉie laŭdojn. La prestiĝo kiun la revuo gajnis por la esperantista junularo interne kaj (precipe) ekstere de la Esperanto-movado estas nekalkulebla. Tiu prestiĝo estas kompreneble kontribuo al la prestiĝo de Esperanto mem.

– Estas por mi honoro povi redakti la revuon “Kontakto” kaj mi dankas la estraron de TEJO pro la fido. Lastatempe mia aktivado en la movado koncentriĝas al la instruado, post la instruista trejnado de ILEI mi ekinstruis komencantojn kaj progresantojn, en kursoj kaj individue. Tio donis al mi freŝan perspektivon pri niaj lingvo kaj komunumo. Mi esperas, ke mi povos utiligi en la redakta laboro la energion kiun donas al mi la lernantoj.

Kian signifon havas laŭ vi la gazetaro en Esperantujo, kaj kian rolon havas Kontakto?

– Ĉiam kreiĝas kaj malaperas novaj blogoj, podkastoj, retejoj kaj soci-retaj grupoj, sed Kontakto firme ekzistas dum jardekoj. Ĝi estas marko pri kiu UEA kaj TEJO prave zorgas. Mi strebos liveri al la membroj, patronoj kaj abonantoj interesan, belan revuon kun kvalita enhavo en senriproĉa lingvaĵo. Sed tion mi ne povas fari sola, tial mi esperas je kunlaboro de aŭtoroj, kaj jam nun mi atendas viajn proponojn kaj ideojn.

– Ekzistas bela amaseto da bultenoj kaj revuoj, kiuj temas pri Esperanto – la movado, la lingvo, la literaturo. Tamen ne estas multaj, kiuj koncentriĝas pri la soci-kultura, neesperantista temaro. Tiun niĉon plenigas Kontakto, kiu per sia enhavo celas interesi la junulojn kaj junulojn+.

– Aparte kara publiko – sed ne ekskluzive – estos por mi la novuloj kaj komencantoj, al kiuj mi celas liveri legindan revuon, kiu ne postulas sciojn pri la movado kun ĉiuj ĝiaj “sukcesaj” renkontiĝoj, komitatanoj Ĉ kaj simile. Mi kredas, ke la enhavo povas plaĉi ankaŭ al la engaĝitaj movadanoj kaj aktivuloj. Ne hezitu, abonu – kontraŭ modera prezo vi povas ricevi ĉiun duan monaton interesan legaĵon en Esperanto!

14 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-24 14:06

Gratulojn al Pawel!!!
Tio estas bonega novaĵo por Kontakto kaj TEJO.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-07-24 21:49

Gratulon Paweł! Jen tio estas vere bona informo, kiu venas de TEJO. Mi supozas, ke jam baldaŭ UEA povos ĵaluzi rimarkante kiom ĝi eraris dufoje ne elektante lin kiel redaktoron de Revuo Esperanto 😉

Tobiasz Kaźmierski
Tobiasz Kaźmierski
2021-07-25 0:18

Gratulon, Paweł!

Tauhro
Tauhro
2021-07-25 16:58

Bona novajho! Nur ne transformighu el bona esperantisto al kutima oficisto.
Sukceson!

dieter rooke
2021-07-25 22:40

Bv. vi E-igu vian krokodilan nomon- ne prononceblan !

annA
annA
2021-07-26 12:08

Gratulon, mi estas certa ke Kontakto en viaj manoj daŭre estos unu al la bonaĵoj de Esperantujo. Kaj dankon al Rogener 🙂

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de annA
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-27 21:14

Kvar dezirojn mi havas rilate Kontakto-n, kiuj resumeblas jene: Kontakto denove fariĝu junulara revuo:

  1. Tro da (pli) maljunaj homoj verkas por Kontakto. Kompreneble homoj ĉiuaĝaj povas verki por junulara revuo, sed ili ĉiukaze verku junularstile. Tamen verku prefere junuloj por junulara gazeto.
  2. La grafiko de la revuo estu moderna kaj porjunulara. Nun ĝi estas enuiga, eĉ por (pli) maljunaj homoj.
  3. La tekstoj ofte estas tro longaj: En la nuna tempo homoj kaj junuloj speciale, ĝenerale preferas mallongajn tekstojn. La kombino de tro longaj tekstoj kaj malbona enpaĝigo ne invitas al legado.
  4. Ne publikigu tro da politikaj, socikritikaj, kulturaj kaj aliaj pezaj temoj: Pri ekz. islamaj, virinaj kaptukoj kaj la brazila prezidento Bolsonaro junuloj jam povas legi en multaj aliaj gazetoj, revuoj, retpaĝoj, ktp. Elektu temojn, kiuj interesos preskaŭ ĉiujn junulojn kaj ne nur malgrandan grupon. Redaktoro volu, ke leganto interesiĝu pri (preskaŭ) ĉiuj artikoloj, ne nur kelkaj.

Bonega revuo povas krei la senton de aparteno, kio tre gravas por TEJO kaj povas altigi la membronombron.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Junulo
Junulo
2021-07-28 11:55
Respondo al  Leon Roijen

Ĉu vi mem estas ene de la TEJO-aĝo (do ne pli maljuna ol 35-jaroj)?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-28 17:14
Respondo al  Junulo

Ne, kaj verdire mi opinias la aĝlimon de 35 ridinda. Se oni estas 35-jara, oni ne plu estas junulo kaj oni ne plu promenu inter junuloj. Lasu la junularan movadon al la veraj junuloj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-07-28 11:17
Respondo al  Leon Roijen

> La tekstoj ofte estas tro longaj: En la nuna tempo homoj kaj junuloj speciale, ĝenerale preferas mallongajn tekstojn.

Ni ja konscias, ke la nunaj homoj, junuloj speciale, estas multe pli supraĵaj, banalaj kaj kavaj ol en antaŭaj epokoj (kaj malpli bone regas la lingvon, sed tio estas aparta problemo). Tamen, se homoj vere ne (plu) pretus legi longajn tekstojn, oni ne vendus romanojn. Sed la merkato, t.e. la legantoj, ja ŝajnas plu aĉeti romanojn.

> Ne publikigu tro da politikaj, socikritikaj, kulturaj kaj aliaj pezaj temoj

Kion do, laŭ vi, publikigu Kontakto? Kiuj estas tiuj magiaj temoj, kiuj interesos preskaŭ ĉiujn junulojn?

> junuloj jam povas legi en multaj aliaj gazetoj, revuoj, retpaĝoj, ktp.

Pri ajna temo junuloj jam povas legi en multaj aliaj gazetoj, revuoj, retpaĝoj, ktp. Laŭ tiu vidpunkto, ne indas aperigi ajnan artikolon (kaj entute revuon), ĉar junuloj jam povas legi pri ĉio ajn en multaj aliaj gazetoj, revuoj, retpaĝoj, ktp.

> Nun ĝi estas enuiga, eĉ por (pli) maljunaj homoj.

por (pli) maljunaj homoj? Tiu frazo donas la impreson, kvazaŭ (pli) maljunaj homoj senprobleme akceptus tedaĵojn. Kredu min: tedaĵo estas tedaĵo eĉ por (pli) maljunaj homoj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-28 17:25

Do ni ne samopinias, Francisco 🙂
Mi konas Kontakto-n ĉefe el la tempo kiam Francisco Veuthey estis ĝia redaktoro kaj grafikisto kaj ĝi tiam estis kaj enhave kaj aspekte MULTE pli interesa kaj atingis sub li historian rekordon de legantoj.
Mi neniel volas aserti, ke nun tute neniu legas Kontakto-n, sed ĝi tute ne plu speciale celas junulojn inter, ni diru 16-27.
Ĉiu nacilingva komerca junulara revuo simila al Kontakto trovus nenian merkaton.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Leon Roijen
leganto
leganto
2021-07-28 17:36
Respondo al  Leon Roijen

Kiel ajn, ni lasu ke la gejunuloj diru sian opinion pri Kontakto kaj kion, se entute ion, ili deziras ŝanĝi, Kiam mi estis junulo ĝenis min la sentencoj de la nejunuloj pri kio mi estas, kion mi ŝatu kaj kion mi faru, kaj mi ne mirus se ankaŭ por la nuntempaj junuloj estas tiel.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-28 19:10
Respondo al  leganto

Mi neniel diris, kio junuloj estu, kion ili ŝatu, kion ili faru… mi nur klopodis vortumi mian opinion, ke laŭ mi Kontakto en sia nuna formo estus nesurmerkatigebla, se ĝi estus nacilingva komerca junulara revuo.

Sebastiano
Sebastiano
2021-07-28 19:50
Respondo al  Leon Roijen

Leono, eble vi miskomprenis ion pri la celpubliko (la merkato) de Kontakto. Vi komparis Kontakton kun „nacilingva komerca revuo“. Sed tia revuo ja devas generi sian monon per vendo de ekzempleroj kaj de reklamospaco.

Kontakto estas financata alimaniere. Ĝia celpubliko estas la burokrataro de EU (kaj eble UEA-estraro), kiuj estas la ĉefpagantoj por ĝi. Tial ĝi kompreneble kaĵolas ĉefe la EU-burokrataron (kaj eble UEA-estraron), propagante ties ideologion.