Papo, Buller kaj Maia proponataj al UEA-estraro

Osmo Buller, Fernando Maia kaj Loes Demmendaal estis la tri personoj, kiuj ricevis pli ol unu subtenan voĉon en la enketo de Libera Folio pri la sekva estraro de UEA. Inter la pli surprizaj kandidatoj estis ”Komitatano Z” kaj Sankta Papo Francisco.

Sankta Papo Francisko, Osmo Buller kaj Francisco Maia estis inter la proponoj de la legantoj de Libera Folio por la sekva estraro de UEA. Foto: Vatikano, Aleks Andre, UEA.

Fine de junio la elekta komisiono de UEA sendis al la komitato de la asocio enketilon por kolekti vidpunktojn pri la nuna kaj sekva estraroj de la asocio. La sekva estraro estos elektita post unu jaro, kaj nun oni serĉas taŭgajn kandidatojn.

La enketilon de la elekta komisiono povas respondi nur komitatanoj, sed Libera Folio volis doni al ĉiuj legantoj la ŝancon respondi al la samaj demandoj. Ĝis nun pli ol 700 personoj vizitis la retpaĝon de la enketilo, sed nur 36 el ili efektive respondis al la demandoj.

Plej interesaj inter la respondoj estas la taksoj pri la sukceso de la nuna estraro kaj proponoj por la konsisto de la sekva. La mezuma noto sur skalo de 1 ĝis 5 (kie 3 do estas ”nek bona nek malbona”) la respondintoj donis al la nuna estraro la mezuman noton 2,53. Dek respondintoj donis la noton 1 (malbona) dum tri respondintoj donis la noton 5 (elstara).

Inter bone funkciantaj aferoj la respondintoj menciis la retajn eventojn kaj kongresojn. Inter mankoj ofte menciitaj estis la malbone funkcianta diskonigado de Esperanto kaj daŭre malfruanta nova retejo.

Jen kelkaj respondoj al la du malfermaj demandoj en la formularo:

 

Laŭ vi, kio bone funkcias en UEA nuntempe? Kio mankas?

Nur kongresoj ŝajne bone funkcias. Mankas utilaj veraj servoj kaj agadoj reale influaj en socio kaj politiko.

Bone funkcias la libroservo kaj la kongresa administracio (la fina neokazigo de UK ja ne signifas, ke ne necesis prepari ĝin, por ne paroli pri estontaj UK-oj).

Propagando kaj gvido mankas.

Komunikado al la membroj bone funkcias. UEA pli agu al la ĝenerala ne-esperantoparolanta publiko.

CO funkcias. Mankas saĝaj estraranoj.

Bone funkcias libroservo, kaj iomete revuo. Mankas ideo pri la estonto.

Malbone: manko de Jarlibro, malaltkvalita revuo, malfortiĝo de la agadoj en ĉiuj kampoj: eksteraj rilatoj, kulturo, scienca kaj faka agado.

VK bone funkcias, AKSO plu mankas.

 

Kion vi konsilus al nova estraro surbaze de viaj spertoj?

Oni daŭrigu la bonan laboron; daŭre retaj ofertoj kiel VK devas esti elementaj, pli bona agado ĉe laborkampo informado

Nova alfabeto sen super’signaj literoj por pli simpla internacia lingvo.

Plano vere realigebla.

Labori kaj esperi.

Produkti realisman bildon pri la vojo antaŭen

Forlasi la verkadon de tro ampleksaj strategiaj planoj kaj koncentriĝi unuavice pri malgrandaj, lokaj projektoj kiuj ja havas konkretan efikon por la disvastigo de Esperanto. Due, provi veni al reformo de la demokratiaj procezoj en UEA. Revenigi pli da voĉdonpovo por individuaj membroj. Zorgi ke la Komitato denove prenu sian Estraro-kontrolan taskon serioza.

Restarigon de serioza, bone kaj rapide funkcianta libroservo. Restarigon de la oficejo ĝenerale.

Ne malŝparu monon.

Pli da financa travidebleco.

Kontakti entreprenemajn esperantistojn en ĉiuj landoj de la mondo kaj helpi ilin labori gajni monon por subteni UEA-n kaj ĉiujn esperantajn agojn.

Necesas plialtigi la kvaliton de la revuo. Ĝia kria grafika aspekto estas forpuŝa kaj parte nelegebla, sed eĉ pli gravas igi la enhavon pli varia kaj leginstiga. Ne interesas tedaj raportoj pri renkontiĝoj nek aliaj “novaĵoj”, pri kiuj oni ofte jam legis en la reto. Estu artikoloj pri evoluoj en la movado, pri niaj kulturo kaj historio, pri la lingvo. Estu pli da recenzoj, kies longeco respegulu la gravecon de la verko — nun libro ŝajnas ricevi des pli longan recenzon ju malpli ĝi gravas. La revuo ankaŭ povus aperi dumonate kaj kun pli da paĝoj ol nun.

Mi pensas ke oni necesas pli labori en (per) Telegramo kaj Tvitero.

Krei realigeblajn servojn.

Kreu videojn, kontaktu gazetarojn, rilatu kun jam ekzistantaj organizoj kaj firmaoj, ktp.

Plimodernu la UEA-on kaj kunlaboru multe kaj ofte kun aliaj organizoj

Ĉefe ŝanĝi la ĝeneralan direktoron kaj reforigi la oficejon kiu estas centro de UEA.

 

El la 36 respondintoj de la enketo, 26 proponis nomojn de novaj estraranoj.  Entute estis menciitaj la nomoj de 21 eblaj estraranoj. El tiuj Osmo Buller estis proponita kvinfoje, Fernando Maia trifoje kaj Loes Demmendaal dufoje. La ceteraj nomoj estis menciitaj po unu fojon:

  1. Anne Amblès
  2. Peter Baláž
  3. Thomas Bormann
  4. Osmo Buller (5-foje)
  5. Jose Antonio del Barrio
  6. Loes Demmendaal (2-foje)
  7. Mariana Evlogieva
  8. Albert Stalin Garrido
  9. Jagoda Greger
  10. Mirille Grosjean
  11. Saskia Idzerda
  12. Tobias Kaźmierski
  13. Didier Loison
  14. Rakoen Maertens
  15. Fernando Maia (3-foje)
  16. Ana Manero
  17. Guy Matte
  18. Seán Ó Riain
  19. Thomas Pusch
  20. Nikola Rašić
  21. Danny ten Haaf

Krome en iom malpli difinita formo estis proponitaj:

  • Teo (Teodor Konopka) el urbo Vroclavo, Pollando. Aŭ Marĉjo el Iĵevsko de Ruslando.
  • Komitatano Z
  • Ajna jutubisto: Alex Miller, EvilDea, Chelsea, ktp
  • Sankta Papo Francisko

La elekta komisiono starigis ankaŭ du demandojn pri la graveco de la fakaj scioj kaj personaj ecoj de la kandidatoj, sed la respondoj de niaj legantoj al tiuj iom malklaraj demandoj montras nenian klaran tendencon.

 

 

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-07-23 15:30

Bezos, Soros aŭ Gates en la estraro ankaŭ tre helpus 😉

dieter rooke
2021-07-25 22:35

Kial neniu proponis la prezidentojn de plej gravaj potencoj : Rusio: Putin , Usono Biden, Chinio Shi Jhin Ping ? Ili certe kapablus prononci: Bonan tagon-ghis revido!!