Esperantistoj malaperigis Esperanton

Post amasaj protestoj de esperantistoj, la japana anglalingva kultura magazino ”Esperanto” ne plu nomiĝos ”Esperanto”. Laŭ la prezidanto de UEA tio estas sukceso. La eldonantoj deklaras, ke ili ankaŭ post la nomŝanĝo ”vartos amikan kaj kunlaboreman rilaton” kun Japana Esperanto-Instituto.

La skandalo eksplodis en decembro, kiam iuj japanaj esperantistoj ekdisvastigis asertojn, laŭ kiuj japana firmao volas ŝteli la vorton ”Esperanto” kaj malpermesi al esperantistoj libere uzi ĝin. La protestoj temis pri la unua numero de la anglalingva kultura magazino ”Esperanto”.

Al la protesta kampanjo aliĝis ankaŭ UEA, kaj eĉ Svisa Esperanto-Societo (SES), kiu diskonigis nefermitan leteron rilate la strebon de la japana eldonejo registri la nomon ”Esperanto” por sia periodaĵo. ”Ni devas protekti nian kulturan heredaĵon kaj nian kulturan identecon”, argumentis SES.

Japana Esperanto-Instituto (JEI) dekomence esperis je bona kunlaboro kun la nova periodaĵo, kiu eĉ proponis aperigi tekstojn en Esperanto, sed post intensaj diskutoj ankaŭ la estraro de JEI aliĝis al la postulo ke la revuo ne uzu la nomon ”Esperanto”.

Krom organizaĵoj, ankaŭ diversaj individuaj esperantistoj dise en la mondo indignis pro la uzo de la vorto ”Esperanto” kaj multaj kolere mesaĝis al la eldonejo. En la retejo Change.org aperis diverslingvaj peticioj kontraŭ la revuo. El tiuj la japanlingva ricevis pli ol 250 subskribojn.

– La plej serioza afero estas, ke tro da bruo bazita nur sur supozoj kaj ne sur faktoj flanke de esperantistoj subfosas la reputacion de la Esperanto-movado, skribis Ikuko Kitagawa, la prezidanto de JEI, al Libera Folio, lige kun la diversaj kampanjoj kontraŭ la revuo.

La 8-an de februaro JEI diskonigis informon, laŭ kiu la tutmonda esperantistaro atingis la finan celon de sia kampanjo: la vorto ”Esperanto” estos forigita el la titolo de la kultura revuo. Samtempe la eldonantoj refoje asertas, ke ili neniam havis la celon alproprigi al si la vorton ”Esperanto”:

Ni petis registron de varmarko “Esperanto Culture Magazine” nur en la kampo de eldonaĵoj ene de Japanio. Ni deklaras, ke per tio ni havas nenian intencon limigi eldonagadon de ajna eldonaĵo kun skribo de Esperanto. Ni volas, ke neniu en Japanio eldonu samnomajn eldonaĵojn. Ni nur sekvis la kutimon registri varmarkon por glate irigi komercon, kaj tiu registrado rilatas nur enlande.

La eldonejo Gutenberg Orchestra (GO) daŭre deklaras sian amikan sintenon al JEI:

GO deklaras, ke ĝi kunhavas grandan idealon pri la progresigo de internacia komunikado kaj kultura interŝanĝo kun JEI, kaj vartos amikan kaj kunlaboreman rilaton kun JEI.

Tamen evidentas, ke la agresema konduto de esperantistoj influis la sintenon de la eldonejo al Esperanto, kaj jam ne klaras, ĉu kaj kial la revuo sub sia nova nomo pretos aperigi materialojn en aŭ pri Esperanto, kiel oni pli frue planis.

Duncan Charters. Foto: UEA.

Povas esti, ke esperantistoj denove per sia agresa konduto sukcesis konvinki eblan aliancanon, ke pli saĝe estas ne interrilati kun stranguloj. La prezidanto de UEA tamen konsideras la forigon de la vorto ”Esperanto” sukceso:

Libera Folio: Ĉu ne estus pli fruktodone provi kunlabori kun la eldonanto, kiu almenaŭ komence sintenis pozitive al Esperanto?

Duncan Charters: – Estis vera venko, kaj la rilatoj restos amikaj. Mi kaj pluraj aliaj pensis kiel vi esprimis vin antaŭ monato, sed multo evoluis post tio. Mi klarigos por niaj membroj se tio utilas kaj interesas kaj respektos niajn japanajn samideanojn. Tamen se vi estus vidinta la pravigon de la angla kiel universala lingvo en la unua numero, vi komprenus la nekongruecon, kiel cetere fine komprenis s-ro Sugatsuke mem.


Pli pri la temo:

56 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Kirilo Brosch
2021-02-09 10:17

GRATULEGON!
Ne la unuan fojon la plej fervoraj malhelpantoj de Esperanto estas la Esperantistoj mem.

Marc Bavant
Marc Bavant
2021-02-10 15:31
Respondo al  Kirilo Brosch

Estas multe da vero en via aserto. Sed ĉu vi kapablas detale taksi, kiel tiu pirha venko malhelpos aŭ helpos Esperanton en siaj diversaj facetoj: komunikado, intelekta proprieteco, publika famo, financoj…? Mi modeste agnoskas, ke mi ne kapablas.

Roland Schnell
2021-02-09 17:31
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Ne temas pri “venko”. Estas la idiota agado de kelkaj stultuloj, kiu havas libertempon (pensiuloj?).
Pli bona varbado ol vere kultura (ne Esperanto-kultura) revuo, tutmonde akirebla, ne povas ekzisti. Nun la bonvolemaj japanoj havas malbonan impreson pri Esperanto kaj certe rakontas pri tio al aliaj.
Mi proponas malpermesi la uzadon de la nobla nomo al la “Hotel Esperanto” en Fulda, kie ne nur tranoktas centoj da homoj, sed centmiloj festas kaj kongresas en granda halo.
En la tirkesto de kelkaj hoteloj estas biblio. En la tirkesto de la “Hotelo Esperanto” povus esti interesa libro pri Esperanto. Ekzemple la koncerna eltiro el la libro de Setz.
Germanlingva informo de la konata eldonejo Suhrkamp. Akzeptebla rezenso en Esperanto mankas.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roland Schnell
Kirill Ŝvedov
2021-02-09 20:11
Respondo al  Roland Schnell

Certe, tio tute ne estis “venko”, sed ja troviĝas homoj, kiuj perceptis ĝin tiel. Ĝuste pro tio mi memorigis la konatan frazon.

Kirill Ŝvedov
2021-02-09 21:49
Respondo al  Roland Schnell

Pli bona varbado ol vere kultura (ne Esperanto-kultura) revuo, tutmonde akirebla, ne povas ekzisti.

Do ĉi tie aperas demando, respondon al kiu mi serĉas jam longan tempon: kial do Esperantistoj mem ne povas krei tian revuon, “tutmonde akireblan”? Kial ili ne kapablas demonstri al la mondo ion, kio — kiel oni diras en reklamado — “mem vendus sin”?

Marc Bavant
Marc Bavant
2021-02-10 15:37
Respondo al  Roland Schnell

“Estas la idiota agado de kelkaj stultuloj, kiu havas libertempon (pensiuloj?)” Eble la ĉi-tieaj regulaj komentantoj ne estas pensiuloj, sed ili ŝajne havas libertempon por elverŝi sian sciencon.

Hejmano
2021-02-09 18:35

Nekredeble!!

Estas tute senutila kaj eble eĉ malbona por la diskoniĝo de Esperanto, sed esperantistoj sukcesis atingi sian celon! Gratulon!

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2021-02-09 21:17

Ne gravas, kiom da tempo kaj energio oni uzas por konigi Esperanton kiel valoran aferon: ĉiam venas UEA, la „reprezentanto de la Esperanto-movado”, kaj la tutan ideon kompromitas. Parolante pri la Esperanto-movado kun la ekstera publiko mi jam eĉ ne mencias la Asocion, por ke oni hazarde ne trovu novan deliron de ĝiaj aktivuloj.

Kirill Ŝvedov
2021-02-09 21:40

Lige kun tio mi povas rememori okazaĵon: en aprilo de pasinta jaro unu E-isto, kiun mi jam sufiĉe longan tempon konis en la reto kaj renkontis en “la reala vivo”, tute hazarde demandis min: “Ĉu vi aŭdis ion pri tio, ke ekzistas iu organizo, nomata UEA kaj ke ĝi kvazaŭ uzurpis la tutan Esperanto-aktivecon en la mondo? Oni sendis al mi tian informon.” Montriĝis, ke antaŭ tio li tute nenion sciis pri ĝi…

Roland Schnell
2021-02-09 23:20
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Eble vi rimarkis, ke la problemo ne plu ekzistas, ĉar UEA sukcesis malmunti sin. Restas nur kelkaj veteranoj, sendentaj kaj senefikaj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-02-10 1:15
Respondo al  Roland Schnell

Mi povas nur konsenti: malgraŭ la lavango da bombastaj gazetaraj komunikoj direktitaj ĉefe al UN (de kiuj UN, cetere, jam devas esti komplete laca, se ĝi entute legas ilin, kio estas dubinda), kaj malgraŭ (aŭ pro) la ofte (sin)laŭdaj mesaĝoj en la komitata listo, UEA sukcesis detrui sin kaj praktike ĉesis ekzisti. Ontaj historiistoj almenaŭ ne povos aserti, ke neniu en nia epoko rimarkis la disfalon. Ni ja rimarkas.

UEA ne plu estas la plej grava Esperanto-organizo*, esperantistoj ne emas aliĝi al ĝi (por kio?), ĝi ne havas novajn ideojn (kaj se ĝi havus, ĝi maldungis kaj plu maldungas la homojn kapablajn efektivigi ilin), ĝi ne sukcesas veki entuziasmon pro… pri… per… Malfacilas trovi prepozicion, se mankas posta substantivo.

* Ne, Civito, ne ĝoju: vi ne transprenos la kronon. Vi nek estas nek estis nek estos la plej grava E-organizo, ĉar vi estas esence nur la ludobjekto de unuopulo kaj sensignifa marĝenaĵo en la movado. Akceptite: inteligenta kaj vigla unuopulo – sed unuopulo. Vi malaperos kun li.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Jovana
Jovana
2021-02-10 14:14

Se oni legas inter la linioj, pluraj servoj de UEA estos – en baldaŭa estonteco – transdonitaj al privatuloj. Kial iu aliĝus al organizaĵo, kiun oni pecon post peco detruas por poste povi don(ac)i ĝin al amikoj/samklikanoj?

Dieter Rooke
2021-02-10 18:54

Mankas en via listo la porlaborista asocio SAT kun pli ol 400 membroj ! Ghi rifuzis alighi al E- civito kun sama membro- nombro .Krome ekzists cent- miloj da unuopuloj- ne alighintaj kaj izolitaj .
Lau statistiko de UEA – estrarano Amri Vandel ( Wandel)
2 milionoj da E-istoj .

Vadim
Vadim
2021-02-12 10:25
Respondo al  Dieter Rooke

Ĉu s-ro Wandel havas pruvojn?

Jovana
Jovana
2021-02-12 12:48
Respondo al  Dieter Rooke

Ridinda aserto. Wandel scias kiom da nealiĝintaj/izolitaj esperantistoj estas en la mondo, sed TEJO ne scias kiom da registritaj membroj ĝi havas. Eble Wandel devus instrui al la TEJO-estraranoj matematikon.
Espereble UEA ne ridindigas sin eĉ pli subtentante tiajn fantaziojn.

Jovana
Jovana
2021-02-12 14:14
Respondo al  Jovana

Mi iom repensis: eble Wandel ja instruis al la TEJO-estraranoj matematikon.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Jovana
Jovana
Jovana
2021-02-12 14:12

Vi devas fieri: Heroldo komikas dikonigas viajn opiniojn (kaj, evidente, ankaŭ komentas ilin)!

Tim Owen
2021-02-12 14:29
Respondo al  Jovana

Kaj ne nur: laŭ la subskribo ([HeKo 754 3-A, 9 feb 21]), ĝi diskonigis la citaĵon, kompreneble sen fontindiko, unu tagon antaŭ ol la citito eĉ ektajpis ĝin. Kia prognoz-povo!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-02-12 15:26
Respondo al  Tim Owen

Se tio estus vera, ni povus uzi la magiajn povojn de la verkinto por utilaj aferoj por la E-movado.

Tamen: temas pri jam delonge rimarkita strategio, kiun la aŭtoro de la blogo (ĉar pri nura blogo de LA unuopulo temas, neniel pri retagentejo; se paroli pri bombastaĵoj…) uzas por ŝajnigi, ke la “retagentejo” havas plurajn homojn regule aperigantajn novaĵojn, kiam efektive temas pri unu sola verkanto/redaktanto.

En la arkivo (https://esperantio.net/index.php?id=39) oni trovas la veran publikigo-daton, ekz. en ĉi tiu konkreta kazo: 11/2/2021. Kial la bloganto uzas falsan daton (kiu igas la aferojn foje komike ridindaj, kiel nun), eĉ se facilas vidi en la arkivo la veran publikigo-daton, nu, tio estas preter mia kompreno. Sed ja restis klare, ke pri la Civito mi komprenis neniom.

Damne, mi tiom esperis, ke la bloganto vere havas magiajn povojn…!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-02-12 15:11
Respondo al  Jovana

Jes, mi atingis la pinton de mia esperanta kariero.

leganto
leganto
2021-02-13 10:51

La veran pinton vi atingos kiam vi eniros la ekskluzivan klubon de “personae non gratae”.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-02-13 11:32
Respondo al  leganto

Mi volonte eniros la klubon kiel persona non gratata.

Евгений Тихонов
Евгений Тихонов
2021-02-11 2:42
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Bona sxerco! Mi iam faros la saman demandon!

Rimedlav
Rimedlav
2021-02-10 2:19

Mi komprenas ke la angla jam havas sufiĉan nombro da “patronoj” por financi ĝian disvastigadon,,, kontraŭe, la esperanto-movado plifortiĝos se oni kreos fakajn revuojn EN ESPERANTO … Se mi ne pravas, montru al mi KIEL ellerni la lingvon se ni daŭros “kredante ke Esperanto estas utila por paroli pri Esperanto”…

Paul Joseph Desailly
2021-02-10 2:44

Grava parto de la problemo estas ke iu japana firmao intencis uzi la jenan titolon: “Esperanto Culture Magazine”. Tiuj vortoj tamen estas kontrauleghaj, lau iuj homoj.Tiu chi laiko en lingvistiko, en leghoscienco kaj en jurisprudenco definitive ne intencas okupighi pri la aferoj de advokatoj. Aliflanke, mi scivolas pri alternativa titolo, kun la divid-vorta streketo, jene: ”Esperanto-culture Magazine” kies chefa nuanco en la angla sugestas ke oni emas speguli iujn kulturajn trajtojn de britoj kaj nord-amerikanoj ktp. Kial? En 2021 danke al iu bahaa mecenato, kiu volas pro memevidentaj kialoj restianonima, mi disponigos bugheton celatan Esperantigon de miaj samreligianoj

https://www.bandeeducation.com/bahaanoj-konsultenda-estas-la-helplingva-principo

(Anglalingve: https://www.bandeeducation.com/bahais-esperantists

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-02-10 6:10

Nun ni kuraĝe batalu kontraŭ la pariza gazeto kiu volas ŝteli la Mondon, kaj la germana revuo kiu volas ŝteli eĉ Tempon! 🙁

Paul Joseph Desailly
2021-02-10 8:02

Kara kontrolisto

Kiel kutime iuj gramatikaj eraroj aperis en mia jhusa konmento al Libera Folio

Mi opinias ke la jena samtema komento kiun mi jhus alshutis al la Komitato estas en ordo

El mia antaudiluva komputilo malaperis respondo de Osmo en kiu li aperigis ligilon al artikolo en “Libera Folio” pri legho-shtormo en Japanio. Indulgu do min tie chi, mi petas:

https://www.liberafolio.org/2021/02/09/esperantistoj-malaperigis-esperanton/

Grava parto de aktuala disputo estas ke iu japana firmao intencis uzi la jenan titolon: “Esperanto Culture Magazine”. Tiuj vortoj tamen estas
kontrauleghaj, lau iuj homoj. Tiu chi laiko en lingvistiko, en leghoscienco kaj en jurisprudenco definitive ne intencas okupighi pri aferoj de advokatoj. Aliflanke, mi scivolas pri alternativa titolo, kun la divid-vorta streketo jene:”Esperanto-culture Magazine” kies chefa nuanco en la angla sugestas ke oni emas speguli kulturajn trajtojn ne nur de esperantistoj sed ankau de britoj kaj nord-amerikanoj ktp. Kial? En 2021, danke al iu bahaa mecenato, kiu volas pro memevidentaj kialoj resti anonima, mi disponigos bugheton cele al Esperantigo de miaj samreligianoj – per la de ili tre shatata angla lingvo. Unu https://mail.google.com/mail/e/1f600 por anglalingvanoj kaj unu https://mail.google.com/mail/e/1f600 por esperantistoj kaj https://mail.google.com/mail/e/1f600 por ontaj bahaaj esperantistoj

https://www.bandeeducation.com/bahaanoj-konsultenda-estas-la-helplingva-principo

(Anglalingve: https://www.bandeeducation.com/bahais-esperantists

Hejmano
2021-02-10 9:12

Mi scivolas kion Jacques Attali, kontribuinto de E… Culture Magazine, pensas pri tiu sennomiga afero.
Li certe ne havas bonan opinion de esperantistoj, kaj tio bedauxrindas ĉar li estas la malo de ŝovinisma naciisto, li estas euxropa federaciisto kaj verŝajne ankaux tutmonda federaciisto.

Marc Bavant
Marc Bavant
2021-02-10 16:22
Respondo al  Hejmano

li estas euxropa federaciisto kaj verŝajne ankaux tutmonda federaciisto

Kun ŝanĝiĝantaj starpunktoj laŭ la direkto de la vento. Li ankaŭ estis (estas?) subtenanto kaj inspiranto de politikoj favoraj al tutmondigita financo.

Dieter Rooke
2021-02-10 18:45
Respondo al  Hejmano

Ne chiu, kiu nomas sin europa federaciisto au tutmonda federaciisto estas tia .

Hejmano
2021-02-10 9:20

Freŝa novaĵo: Uniono por la Linguo Internacia Ido (ULI) sugestis la nomon “Ido” al la revuo, kaj la propono estis tuj akceptita de la ĉefredaktanto de la revuo nun nomata Ido Culture Magazine.

Dieter Rooke
2021-02-10 18:46
Respondo al  Hejmano

belege blago !!

Johano
Johano
2021-02-10 10:16

Eble oni ne atentis la vortojn de Charters: “se vi estus vidinta la pravigon de la angla kiel universala lingvo en la unua numero, vi komprenus la nekongruecon, kiel cetere fine komprenis s-ro Sugatsuke mem.” Ĉu iu el la komentantoj legis tiun pravigon (mi ne, do ne povas forte opinii) aŭ oni prijuĝas laŭ iuj principoj? Se tiel, mi ne komprenas ke oni kritikegas TEJOn ĉar ĝi uzas sian energion en agado en la angla ne rilata al Esperanto – kvankam ĝi havas Esperanton en sia nomo, kaj la samaj homoj kritikegas ke oni volas forigi ligon al Esperanto en revuo kiu uzas la anglan kaj asertas ke la angla estas prave la monda lingvo.

Mi mem ne farus mondan kampanjon kontraŭ revuo relative malgranda kaj regiona sed mi vidas ke la afero estas stranga kaj komprenas se iuj ĝeniĝas pri tio. Por vidi tiun strangecon ni imagu anglalingvan revuon pri monda kulturo kiu nomiĝas “Le langue française – Culture Magazine”, kiu laŭdas la anglan kiel internacian lingvon kaj enhavas nenion pri aŭ en la franca. Tio estas same stranga kiel asocio kiu nomiĝus “Jeunesse mondiale pour la francophonie” kiu organizus eventon sen rilato al la franca lingvo kie ĝi uzus nur la anglan.

Marc Bavant
Marc Bavant
2021-02-10 15:17
Respondo al  Johano

Jes, klare, la redakcio donis la tonon en provoka artikolo, kaj la ŝafaro blekas laŭtakte. La starpunkto de UEA estas prezentita kiel io preskaŭ nekomprenebla, eĉ absurda. Dankon al vi, s-ano Séan, ke vi montras, kiel ĵurnalisto devus trakti la temon.

Kirill Ŝvedov
2021-02-10 16:25
Respondo al  Marc Bavant

Nu. tio, kion Charters nomis “la pravigo de la angla kiel universala lingvo” estas nur konstatado de objektiva fakto — ke la angla en la nuntempa mondo estas ununura lingvo por unternaciaj rilatoj, funkcianta grandskale. Se ni volas ŝanĝi ĉi tiun situacion, ni devas zorgi pri aliaj aĵoj, ol persekuti malmulte konatajn revuojn.

Marc Bavant
Marc Bavant
2021-02-10 16:45
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Se Z kontentiĝus per nura konstatado de objektiva fakto, li ne kreus E-on. Ja liaepoke la franca estis universala. Por li, ial, ĝi tamen ne taŭgis.

Se, dum la 2a mondmilito, la landoj aneksitaj aŭ okupaciataj de Germanio kontentiĝus per “nura konstatado”, ni havus belan grandskalan nazian Eŭropon de Atlantiko ĝis Uralo.

Kirill Ŝvedov
2021-02-10 18:32
Respondo al  Marc Bavant

Se vi ne rimarkis: mi ne diris, ke ni devas “kontentiĝi per nura konstatado”. Tamen por ŝanĝi la situacion oni bezonas iom pli, ol simple esti malkontentaj — oni komprenu, kiel trovi la vojon, kondukantan al la celo. Parenteze, ĝuste Z okupiĝis pri serĉo de ĉi tiu vojo tre intence.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2021-02-10 18:24
Respondo al  Marc Bavant

Mi legis la protestojn de Hokajda Esperanto-Ligo (kiujn oni intertempe malpublikigis) antaŭ ol Libera Folio parolis pri la afero, kaj la protestoj ja estis absurdaj. Oni ne povas “ŝteli” la nomon “Esperanto”, same kiel Le Monde kaj Die Zeit ne ŝtelis la vortojn “mondo” kaj “tempo”.

Mi povas kompreni ke loka organizo povus miskompreni kaj ekscitiĝi. La landa Japana Esperanto-Instituto estis pli saĝa kaj provis trankviligi homojn, sed tiam UEA eniris la ludon.

Oni povus same bone (kaj senutile) protesti pri la nomo “Gutenberg Orchestra” ĉar estas neniu ligo inter Gutenberg kaj orkestroj.

Foje esperantistoj aspektas kiel frenezaj fanatikuloj. Eble ili ja estas frenezaj fanatikuloj. 🙁

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Yves Bellefeuille
Kirill Ŝvedov
2021-02-10 16:06
Respondo al  Johano

mi ne komprenas ke oni kritikegas TEJOn ĉar ĝi uzas sian energion en agado en la angla ne rilata al Esperanto – kvankam ĝi havas Esperanton en sia nomo, kaj la samaj homoj kritikegas ke oni volas forigi ligon al Esperanto en revuo kiu uzas la anglan kaj asertas ke la angla estas prave la monda lingvo.

Evidente, la diferenco estas en tio, ke la revuo ne estis fondita fare de Esperantistoj kiel Esperanta organizo.

Mi mem ne farus mondan kampanjon kontraŭ revuo relative malgranda kaj regiona

Tute prave. Ĉio okazinta estas nur ankoraŭ unu indikaĵo de nia malforteco kaj necerteco pri ni mem, kiuj igas nin tiel akre reagi je ajna (mis)uzado de la nomo de nia lingvo.

ni imagu anglalingvan revuon pri monda kulturo kiu nomiĝas “Le langue française – Culture Magazine”, kiu laŭdas la anglan kiel internacian lingvon kaj enhavas nenion pri aŭ en la franca.

Vorto “Esperanto” jam delonge havas metaforan signifon, kiel simbolo de io, komprenebla por ĉiuj. Oni intencis uzi ĝin en la nomo de la revuo kun ĝuste ĉi tiu signifo rilate al kulturo. Do la analogio ne estas korekta.

Johano
Johano
2021-02-11 10:38
Respondo al  Kirill Ŝvedov

> Evidente, la diferenco estas en tio, ke la revuo ne estis fondita fare de Esperantistoj kiel Esperanta organizo.

Ne, la komparo ne estis inter la konduto de TEJO (esperantistoj) kaj tiu de la fondinto de la revuo (neesperantisto) sed inter la konduto de TEJO kaj de tiuj kiuj kampanjis kontraŭ la revuo. Ambaŭ esperantistoj, mala konduto, sed same kritikataj de la komentantoj.

> Vorto “Esperanto” jam delonge havas metaforan signifon, kiel simbolo de io, komprenebla por ĉiuj.

Ne por multaj esperantistoj. Por ili Esperanto ne estas metaforo sed konkreta lingvo, same funkcianta kiel la naciaj. Kaj estas en ordo laŭ mi se ili atentigas la nesciulojn (en deca, nefanatika maniero) ke ĝi ne estas malaperinta projekto de antaŭ jarcentoj kiun oni nuntempe uzu kiel metaforon (same kiel la malaperinta mediteranea ‘lingua franca’ kies nomon oni nun uzas kiel metaforon de piĝino aŭ interlingvo) sed vera, vivanta lingvo, kaj ke uzi ĝian nomon por priskribi aliajn lingvojn estas strange.
Reiru al mia ekzemplo kaj anstataŭigu la francan per ajna alia lingvo. Se revuo nomiĝus “Pусский язык – Culture Magazine” kaj estus nur en la angla sen ajna enhavo en aŭ pri la rusa, ĉu neniu ruso trovus tion stranga? La kritikintoj de la japana revuo evidente ne vidis la vorton Esperanto kiel metaforon sed kiel nomon de vivanta lingvo. Mi ne aprobas ataki fanatike tutmonde marĝenan revueton sed mi komprenas ke iuj ĝeniĝis pro la situacio.

Kirill Ŝvedov
2021-02-11 17:54
Respondo al  Johano

>Ne por multaj esperantistoj. Por ili Esperanto ne estas metaforo sed konkreta lingvo, same funkcianta kiel la naciaj.

Tamen ili certe devas scii pri ĉi tiu metafora signifo kaj kompreni, kial aliaj uzas ĝin, ĉu ne?

>Kaj estas en ordo laŭ mi se ili atentigas la nesciulojn (en deca, nefanatika maniero) ke ĝi ne estas malaperinta projekto de antaŭ jarcentoj kiun oni nuntempe uzu kiel metaforon (same kiel la malaperinta mediteranea ‘lingua franca’ kies nomon oni nun uzas kiel metaforon de piĝino aŭ interlingvo) sed vera, vivanta lingvo

Nu, la redaktoro de la revuo bone scias, kio estas Esperanto.

>kaj ke uzi ĝian nomon por priskribi aliajn lingvojn estas strange.

Kie do vi trovis, ke la revuo celis per vorto “Esperanto” priskribi aliajn lingvojn? Ĝi celis per ĉi tiu metaforo priskribi kulturon, ĝeneralan ideon de reciproka komprenado.

>La kritikintoj de la japana revuo evidente ne vidis la vorton Esperanto kiel metaforon sed kiel nomon de vivanta lingvo.

Honeste, tio aspektas stulte. Mi jam menciis ĉi-reteje, ke en Moskvo ekzistas restoracio “Esperanto”, kies kreintoj elektis ĉi tiun nomon por ĝi, ĉar kuirarto estas internacia lingvo, komprenebla sen traduko. Ĉu do ni organizu tutmondan kampanjon ankaŭ kontraŭ ĝi?

Johano
Johano
2021-02-12 11:43
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Evidente, aŭ mi ne kapablas vortumi miajn pensojn aŭ vi ne komprenas kio estis jam dirita. En ambaŭ kazoj ne indas daŭrigi ĉi tiun diskuton.

P.S. Via restoracio povas esti trankvila ĉar neniu kampanjus kontraŭ ĝi. Se vi estus kompreninta pri kio entute temas ĉi tiu afero vi ne estus veninta kun tia ekzemplo.

Kirill Ŝvedov
2021-02-12 12:01
Respondo al  Johano

Tute ne, mi bone komprenas. Vi celas diri, ke ambaŭ okazoj — kaj la agado de TEJO en la angla, kaj uzo de vorto “Esperanto” en la nomo de la revuo — rezultas, ke Esperanto estas prezentita kiel io pasinta, “metafora”, kaj la angla — kiel “vera” internacia lingvo. Do ne estas kompreneble, kial oni povas kritiki unuan okazon kaj defendi la duan.

Mi povas konsenti kun ĉi tiu logiko, tamen, kiel vi mem notis, la revuo estas “relative malgranda kaj regiona”, do tiaspeca reago al ĝi certe havas ankaŭ aliajn kialojn, ol nur defendi la publikan aspekton de Esperanto. Kiel mi jam skribis ĉi tie, tio estas indikaĵo de nia frustriĝo.

Vadim
Vadim
2021-02-12 10:33
Respondo al  Johano

sed konkreta lingvo, same funkcianta kiel la naciaj

Ĉu vere? Kie estas amasaj filmoj en esperanto, kie estas vojaĝagentejoj, amaskomunikiloj (Monato k Esperanto estas nuraj rimarkindaj). Kie vi povas mendi picon en esperanto? Esperanto nun estas funkcianta nur in vitro.

Kirill Ŝvedov
2021-02-12 11:13
Respondo al  Vadim

Nu, servo pri mendi picon en Esperanto malprobable trovus grandan klientaron. Tamen, kio vere mankas, estas — kiel mi diris jam multajn fojojn — iniciatoj, kiuj uzus Esperanton por liveri informon al nacilingva publiko en diversaj landoj. Ekzemple, multlingva interreta televido per Esperanto estas nuntempe realigebla sen grandaj moninvestoj. Tiaj servoj certe plialtigus staton de la lingvo en la publika opinio.

Vadim
Vadim
2021-02-13 14:20
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Tiam ili ne devas diri, ke la lingvo estas “same funkcianta kiel la naciaj”. Ĉar via lingvo aŭ estas uzata en ĉiuj vivaspektoj, aŭ vi falsas.
Kun la demando, kie estas la “malprobabla granda klientaro” kiu aĉetus picon en Esperanto, mi konsilas demandi multajn Esperanto-funkciulojn, organizantojn de sennombraj “kongresoj” kaj aliajn sensencaĵojn, kiuj varmigas sian vantecon, sed donas nenion al uzado de la lingvo.
Forgesu pri “disvolviĝo sen investoj”. Evidente, ĉi tio estas la eterna revo de esperantistoj – fari nenion, sed konkeri la mondon. Sed ĝi ne funkcias tiel.Neniu devas zorgi pri tio por homoj, kiuj eĉ ne volas levi fingron por si mem.

Kirill Ŝvedov
2021-02-13 14:47
Respondo al  Vadim

>Ĉar via lingvo aŭ estas uzata en ĉiuj vivaspektoj, aŭ vi falsas.

En nuna tempo Esperanto (ankoraŭ) ne povas esti uzata en ĉiuj vivaspektoj, tamen tio ne signifas ke ĝi estas uzebla nenie. Senutilas proponi mendon de pico aŭ ekskursoj en ĝi, tamen — kiel mi jam diris multfoje — ĝi povas servi kiel pontolingvo en internaciaj iniciatoj, kiuj celas nacilingvan publikon en diversaj landoj kaj kiel komunikilo en transnaciaj komunumoj, formiĝintaj ĉirkaŭ certa afero (hobioj, nekomerca agado k. a.). Tio donas jam sufiĉan bazon por kresko.

Vadim
Vadim
2021-02-13 20:24
Respondo al  Kirill Ŝvedov

“…ĝi povas servi kiel pontolingvo en internaciaj iniciatoj, kiuj celas nacilingvan publikon en diversaj landoj”

Aaa-ha-ha-ha-ha…Nura “internacia iniciato” kiun mi konas estas Universala Kongreso, pli ĝuste — komerca aranĝo de UEA. Nenio krome.
Ĉi tio estas ege konate: oni demandas esperantiston pri sukceso de lia ŝatokupo, kaj li respondante diras multajn belajn, saĝajn sed sensencajn frazojn …

Kirill Ŝvedov
2021-02-13 23:51
Respondo al  Vadim

Kompreneble, vi ne konas tiajn, ĉar ili ne ekzistas ankoraŭ.

Johano
Johano
2021-02-12 11:46
Respondo al  Vadim

Mi ne celis la socian aplikadon de la lingvo sed ĝian esprimkapablon, do ke ĝi estas same funkcianta en la senco de same kapabla kaj uzebla lingvo kiel aliaj lingvoj.

Vadim
Vadim
2021-02-13 14:27
Respondo al  Johano

Ne estas unu parto sen la alia. Mi komprenas, ke vi nur volas zorgi pri tiuj aspektoj de la lingvo, kiujn vi ĝuas, kaj kiuj ne bezonas multan penon de vi.
Kaj mi surpriziĝas: kial esperantistoj ne komprenas, ke la lingvo devas esti uzata ĈIE, en ĉiuj sferoj de la homa vivo, sed ne nur en provtubo por efektiviĝi.

Vadim
Vadim
2021-02-12 10:16

Verdire e-movado degeneras. Mi nur opiniis ke tiu procezo estos pli kvieta, sed ŝajnas ke ĉiu stelo eksplodas anstataŭ morto.
Movadanoj malkontentaj pri disvastiĝo de angla lingvo devas rigardi en spegulo. Dum kelkaj jaroj mi penis disvolvigi kunlaboron en praktika apliko de esperanto, kaj responde mi ricevis indiferentecon kaj ĉikanadon. Nun mi faras tion en angla lingvo kaj mi kontentiĝas pro intereso kaj agado de homoj.

Kirill Ŝvedov
2021-02-12 12:21

Ankoraŭ unu fakto pri prezento de la angla kiel “vera” Esperanto (laŭ la diskuto kun séan).

En Moskvo ekzistas ankaŭ kompanio Esperanto Group, kies retejo havas nomon esperanto.ru (sic!). Ĝi proponas servojn pri edukado en aliaj landoj. Do sur reteja paĝo “Kial ni estas Esperanto” oni en du alineoj rakontas pri Esperanto (sufiĉe bone kaj informplene) kaj post tio skribas:

Nuntempe la mondo akceptis la anglan kiel lingvon de internacia komunikado kaj malaltigis signifon de Esperanto. Ne gravas, ke iu antaŭtimas, ke tutmonda studado de la angla rezultos malaperon de propra kulturo de diversaj popoloj. Jam estas klare, ke tiuj avantaĝoj, kiujn donas la angla kiel lingvo de internacia komunikado, multe pli multnombras, ol malavantaĝoj. La angla anstataŭis Esperanton, tiel aŭ alie plenuminte la revon de ĝia kreinto Lazaro Zamenhof.

Ni parolu komunan lingvon sur nia planedo por ke ni komprenu unu la alian!

Do mi certas, ke Esperantujo kapablos organizi tian kampanjon kontraŭ ĉi firmao, kia skuos la teron. 🙂

neniu grava
neniu grava
2021-02-20 14:49

Mia unua reago estis, “Jen enorma troigo, sed estas iom da vero ene…”

Poste mi legis preter la titolo.