Esperantistoj prelegos angle al esperantistoj

TEJO nun serĉas angleparolantajn trejnistojn por projekto kiu ne temas pri Esperanto. En la projekto financata de Konsilio de Eŭropo devos partopreni ankaŭ neesperantistoj, kaj do ne eblas uzi Esperanton. Sed la aranĝo tamen utilos por diskonigi Esperanton, laŭ la prezidanto de TEJO.

En la Eŭropa junulara centro en Strasburgo. Foto: EYC Strasbourg.

La du angleparolantajn trejnistojn TEJO serĉas por du aranĝoj. Unu laŭplane devos okazi en la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo (Francio) fine de marto, kun tridek partoprenantoj, el kiuj duono estos neesperantistoj. La daŭranta pandemio evidente povos influi la realigon de la kvintaga aranĝo, tiel ke ĝi parte aŭ tute okazos rete.

La trejnado celas konsciigi la partoprenantojn pri intersekciismo kiel ilo kontraŭ diversspeca diskriminacio. ”Estos precipe konsiderataj diskriminacioj kontraŭ vundeblaj grupoj kiel junulinoj, GLATanoj, handikapuloj, rifuĝintoj, romaoj kaj aliaj minoritatanoj”, laŭ klarigo en la retejo de TEJO. Lingva diskriminacio ne estas menciita.

La dua anglalingva trejnado celas ”spertigi la partoprenantojn pri naturmedia daŭripoveco kaj homaj rajtoj kaj kapabligi la trejnotojn pledi por klimata justeco kaj daŭripova estonteco.” Ĝi laŭplane okazos meze de marto en Slovakio, kun dudek partoprenantoj, el kiuj duono estu esperantistoj.

NI demandis al Charlotte Scherping Larsson, la prezidanto de TEJO, kial TEJO partoprenas en projektoj, en kiuj esperantistoj prelegu en la angla al aliaj esperantistoj.

Charlotte Scherping Larsson

– La ĉefa agado de TEJO estas en Esperanto. Kiam temas pri la laboro kun Konsilio de Eŭropo, en la pasinteco ili subtenis aktivaĵojn en Esperanto. Ni laboras nun kun ili por ke ni denove povu fari projektojn en Esperanto, ekzemple ni skribis al ili kaj petis aldoni Esperanton kiel laborlingvon por staĝoj.

– Tamen, por ĉi tiuj projektoj subtenataj de KdE ili volas ke nur duono de la partoprenantoj estu esperantistoj. Tio limigas la eblon uzi Esperanton en tiuj projektoj. En niaj Erasmus+projektoj, ni sukcese havis Esperanton kiel ĉefan laborlingvon.

Ĉu oni antaŭvidas, ke tiuj projektoj iel utilos por disvastigi la uzon de Esperanto? Kial oni ne aparte mencias lingvan diskriminacion?

– La projektoj de KdE estas platformoj por interŝanĝi ideojn inter junuloj el pluraj lingvaj fonoj. Esperanto kiel solvo al la lingva malegaleco en eŭropa medio nature iĝos diskuttemo en ajna projekto, en kiu juna esperantisto partoprenos. Kaj dum tiaj projektoj la instancoj aŭskultas la temojn priparolatajn, kio influas ilin kaj estas bona ŝanco por ni.

44 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Pablo
2021-02-03 11:55

Jen ekzemplo de prelego en esperanto, pri Esperanto, por neesperantistoj

https://tubaro.aperu.net/v/ytb_WtxNtG0FNTs/

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Pablo
Dieter Rooke
2021-02-03 13:01

La angla lingvo ja estas minoritata en konsilio de europo . Pli multnombras la rusa kaj germana ,franca . Kiu decidas en la konsilio de europo pri uzado de laborlingvo ? Por mi klaras : Esperantistoj komuniki en Esperanto kaj ne en trudita krokodila lingvo. la respondo de Charlota ne konvinkas .

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2021-02-08 8:43
Respondo al  Dieter Rooke

La respondo de “Charlota” konvinkas EU.
EU uzas 24 lingvojn.
Ni uzas 6000 lingvojn kaj Esperanton.

Andreas
Andreas
2021-02-03 15:34

En la artikolo tekstas: “Tamen, por ĉi tiuj projektoj subtenataj de KdE ili volas ke nur duono de la partoprenantoj estu esperantistoj.”
1) Kiun kriterion aplikas KdE, por klasifiki personon, kiel esperantiston?
2) Chu KdE analoge volas, ke nur duono de la partoprenantoj estu parolantoj de la angla?
3) Kaj – se jes -: Kiun kriterion aplikas KdE, por klasifiki personon, kiel parolanton de la angla?

Sebastiano
Sebastiano
2021-02-03 18:22

Freneze.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2021-02-03 19:18

Estas vere bedaŭrinda afero, ke TEJO en sia senespereco dorlotas serpenton sur sia brusto, kaj pro mono faras eĉ aferojn kiuj neniel ligas kun Esperanto. Dio gardu Esperanton kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj ĝi gardos sin mem.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2021-02-04 0:23

Eble la problemo de TEJO estas ĝuste, ke “La ĉefa agado de TEJO estas en Esperanto.” Estus eble pli bone, se la agado estu en la angla por Esperanto.

Jovana
Jovana
2021-02-05 18:44

Nu, la aferoj komenciĝis antaŭ pluraj monatoj, kiam TEJO deklaris al EU fantaziajn nombrojn da membroj. Oni demandu sin kial ĝi faris tion. Estrarano de TEJO defendis tiun faron per la jenaj vortoj: “Se TEJO ŝtelas monon de EU, do almenaǔ ni faras ion utilan kun ĝi.” Ĉu oni povas atendi honestecon de organizaĵo kun tiaj faroj kaj tiaj estraranoj?

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2021-02-05 21:47
Respondo al  Jovana

TEJO pripensis la fantaziajn nombrojn da membroj, ĉar sen tiuj nombroj TEJO ne ricevus la subvenciojn. Kaj iamaniere regas inter TEJO-anoj la konvinko, ke sen subvencia mono ili povas fari nenion. Kaj tiel TEJO iras…

Se TEJO elspezus tiun monon por Esperanto, mi nomus tiun mesogon eĉ pia kaj pardonebla, sed ĉar tiu mono malaperas en malĝusta poŝo mi nomas ĝin fia kaj malpardonebla.

Kaj ne, honestecon mi ne plu atendas de tiu flanko.

Sebastiano
Sebastiano
2021-02-07 13:28

Mi ne nomus tian mensogon pia kaj pardonebla. Sed cetere mi pli-malpli samopinias.

TEJO ja ne estas la unua asocio, kiu evoluas tiamaniere. Kiam mi estis junulo, nia junulara E-asocio agadis simile: Oni trompetis por ricevi ŝtatajn subvenciojn, poste devis elspezi la ricevitan monon per agadoj almenaŭ iom konformaj al la subvenciprogramoj, kaj post kelkaj jaroj, nia bela junulara E-asocio faradis belan junularan agadon laŭ la volo de la subvenciprogramoj, sed sen multa rilato al E-o.

Kaj kelkajn jarojn poste la asocio mortis, ĉar mankis novaj e-istoj kaj la subvencivarba kliko troaĝiĝis kaj ne plu povis misuzi la asocion por siaj interesoj.

Roland Schnell
2021-02-07 17:48
Respondo al  Sebastiano

Eble vi povas malkaŝi pri kiu junulara asocio temas. Supozeble la Germana. Estas bela ekzemplo, kiel per certa maniero de aktiveco amasiĝas certa speco da membroj, kiuj ne interesiĝas pri “propagando” kaj plimultigo de la membraro.

Sebastiano
Sebastiano
2021-02-08 15:36
Respondo al  Roland Schnell

Temas pri la ĉi-tiea ‘provinca’ junulara organizo, ne pri GEJ.

Mia kono de la internaĵoj de GEJ ne estas sufiĉe profunda por havi opinion pri la falo de GEJ. Mi forlasis ĝian oficejon malmultajn jarojn antaŭe.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2021-02-07 23:23
Respondo al  Sebastiano

Fakte min eĉ ne mirigas via rakonto, Sebastiano. Ĝuste tiel mi imagas la agadon de multaj aktivuloj en multaj organizaĵoj. Kaj tiel agadas TEJO, tio estas evidenta. La subvencioj de EU vintenas la organizaĵon kaj kelkajn individuojn. Mi rimarkas signifan diferencon inter la menciita de vi subvencivarba kliko kaj T-grupo. En T-mondo oni neniam troaĝiĝas. Oni simple kunkreskas kaj evoluas, adaptiĝante al la situacio. Kaj se la kunlaboro ne eblas, oni establas la propran organizaĵon.

Hans Becklin
Hans Becklin
2021-02-03 21:35

Mi demandas al tiuj, kiuj plendas dirante, ke TEJO agadu sole en Esperanto, ĉu eblas kreskigi la nombron de Esperantistoj sen nacilingva agado? Ĉu tio okazu nur ĉe foiraj standoj inter samlingvanoj kaj ne en la marmoraj koridoroj de internaciaj instancoj? Se jes, kial? Kion ni opiniu pri la (nacilingva) agado de Lapenna kaj liaj surstrataj, subskribigaj kunlaborantoj, kiuj ja alportis almenaŭ pli vastan rekonon de Esperanto pere de kombino de loka kaj internacia agado?

Mi scias, ke knuti la anglan estas okupo, kiu ĝojigas multajn Esperantistjon. Foje ankaŭ mi aliĝas al tio, precipe kiam uzi ĝin estas tute sensence (ekzemple, kiam ĉiuj flue parolas Esperanton). Sed ĉi-kaze senco estas. En ĉi tiu multetna konferenco anglalingva, Esperantistoj povos klare montri al la neesperantistoj ne nur ke Esperanto ekzistas, sed ankaŭ ke ĝi funkcias–efektive multe pli bone ol la angla ĉi-celen. Eĉ se la trejnado okazos en la angla, kun duone Esperantista partoprenantaro estas fantazie imagi, ke Esperanto ne aŭdiĝos, eĉ se dum la atelieroj mem oni uzos nur la anglan. Ĉu pli bone fari nenion ol montri al 15 influaj junuloj, kiuj verŝajne ne renkontus Esperanton alie, la efikon kaj seriozecon de Esperanto (aldone al tio, ne per la propra mono, kiel ĉe Lapenna, sed per la mono de la Konsilio de Eŭropo)?

Roland Schnell
2021-02-04 18:45
Respondo al  Hans Becklin

La nacilingva propagando por Esperanto kutime estis la tasko de la koncernaj landaj asocioj. Sed ili malmulte faras. Oni rimarkas de kelkaj jaroj, ke UEA kaj aliaj centraj organizoj ne kapabligas la landajn struktruojn, sed simple provas transpreni la tutan komercon.

Hans Becklin
Hans Becklin
2021-02-04 20:47
Respondo al  Roland Schnell

Jes, prave.

Tamen, ĉi-kaze temas pri nacilingva propogando internacia, kion neniu landa asocio povus fari, eĉ se ĝi estus fortega. Tial mi menciis la okazojn de la lasta jarcento, kiuj ŝajnas al mi analogaj.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2021-02-05 18:45
Respondo al  Hans Becklin

Hans Becklin, en tiu ĉi konkreta kazo la temo entute ne koncernas Esperanton, nek la laborlingvo estas Esperanto. Kiel vi do imagas paroladon pri Esperanto ĉi kuntekste? Ĉu inter disputoj simple “Oh, by the way… Esperanto could…”? La plej grava junulara organizaĵo kiu devas pledi por Esperanto kaj fari Esperanton LA temo, ne devus paroli pri Esperanto by the way.

Hans Becklin
Hans Becklin
2021-02-05 19:56

La ideo, ke pluraneco kaj luktado kontraŭ la klimatkrizo ne koncernas Esperanton montras vidpunkton, kiu devus tremigi ajnan Esperantiston! Esperanto estas ilo bezonata en nia garnituro cele al tiuj aferoj!

Aldone al tio, kun duone Esperantista partoprenantaro la ideo, ke Esperanto ne aŭdiĝos ĝuste tiam, kiam la angla lingvo paneos (ekzemple por ekspliki ion malfacilan aŭ novan) estas iom nelogika. Ĉu tio ne mem naskos mense de la neesperantistoj la konkludon, ke Esperanto funkcias pli bone ol la angla (aŭ ajna nacia lingvo)? Ĉu ni povus krei pli bonan varbilon?!

TEJO uzas manieron pli altiran al nunaj, asocie engaĝataj junuloj, kiuj estas pasiaj pri la grandaj demandoj de nia epoko, kaj enmetas ne kiel piednoton sed kiel ĉefan rimedon Esperanton. Tion oni devas fari prudente, tamen–kiel jam diris de jardekoj niaj gvidantoj, ni proponas solvon al problemo, pri kiu ne-Esperantistoj tute ne scias (kaj tio inkluzivas ankaŭ mondgvidantojn, kiuj ofte malĝuste kredas, ke naciaj lingvoj sufiĉas, mem pretendante plenan scion dum mankoj estas.) Se TEJO kaj UEA ne faros lerte, la regantoj ne interesiĝos kaj forgalopos naivaj pri Esperanto, ilo funkcianta kaj helpa.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2021-02-05 21:07
Respondo al  Hans Becklin

Min, kiel ajna Esperantisto, tremigas via pensmaniero kaj rezonado, Hans Becklin. Laŭ viaj klarigoj TEJO elektis vere tre kurban, zigzantan kaj serpentan vojon por propagi Esperanton kaj montri ĝiajn valorojn al ne esperantista publiko. Ŝajnas iom kaŝa aŭ hontema…

Esperanto estas monde nekonata fenomeno. Se iu ne kuraĝas rekte paroli pri Esperanto kaj pri ĝiaj problemoj estas pli bone ke li aŭ ŝi lasu la aferon, kaj trovu alian hobion.

Esperanton koncernas ĉiuj aferoj, same kiel Esperanto koncernas ĉiujn aferojn. Misuzi Esperanton por ĉiuj kromaj temoj, krom Esperanto-temoj, Esperanto-rajtoj kaj Esperanto-egaleco de Esperanto-organizaĵo signifas, ke iu ne komprenis la celon de tiu organizaĵo.

Pravigi kio estas kurba ne estas ĝusta vojo.

Kirill Ŝvedov
2021-02-05 4:28
Respondo al  Hans Becklin

ĉu eblas kreskigi la nombron de Esperantistoj sen nacilingva agado?

Ne eblas, tamen “la efikon kaj seriozecon de Esperanto” oni povas pruvi nur per agado vere efika kaj vere serioza, kiu celas ne nur “15 junulojn”, eĉ se tiuj estas “influaj” (kiuj tio povus esti, interese?), tamen dekmilojn kaj centmilojn da homoj. Tia agado estas tute realigebla nuntempe.

Roland Schnell
2021-02-05 16:37
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Samideano Ŝvedov revas en grandaj dimensioj (dekmilojn kaj centmilojn da homoj) kaj devas rezigni (kiel la tuta Esperantistaro). Kial ne regule alparoli certan nombron en difinita regiono? Tion naciaj kaj lokaj organizoj facile povus realigi. Ni scias, ke necesas foja alparolo. El 1.000 personoj eble eklernas unu kaj 10 havas poste bonan memoron pri la ideo de Esperanto.
Sed tio estas tro malmulte por multaj, kiuj lauxte krias. Tamen estas pli ol la 15 angleparolantoj junuloj.

Kirill Ŝvedov
2021-02-05 18:41
Respondo al  Roland Schnell

Nu, mi ne “revas”, mi diras, ke tio estas afero tutcerte realigebla. Nemalmultaj el vi, verŝajne, memoras la epopeon de Internacia Televido meze de la 2000-aj jaroj. Tiutempe establi interretan televidkanalon en Esperanto estis afero vere titana, apenaŭ realigebla. Hodiaŭ oni kapablas sen iom ajn seriozaj financaj investoj krei televidkanalon, kiu funkcios per Esperanto kaj adresos sin al internacia spektantaro en deko da plej grandaj lingvoj de la mondo.

Hans Becklin
Hans Becklin
2021-02-05 18:37
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi ŝajne opinias alie ol vi. Mi estas baze skeptika pri afero, kiun mi renkontas en normala merkatika kadro.

Imagu, ke vi estas junulo aktiva en neregistaraj organizaĵoj kaj tiel influa al centoj da aliaj junuloj, kiu fidas vin plene pro konateco, kamaradeco kaj kunlaborado (ankaŭ tiuj homoj siavice estas influaj). Kio pli impresus: milioneŭra merkatika kampanjo, kiu trafus plurmilionajn homojn sed neniel diferencus de la cent aliaj renkontitaj ĉiutage kaj postulus konstantan rememorigon (tial Koka-kolao ankoraŭ reklamas sian eliksiron, kvankam varo pli bone konata en la mondo ne estas) aŭ bona sperto en intima rondo, kiu naskus en via menso la konstaton, ke la angla misfunkci(ig)as dum Esperanto ĝin superas? Tiu lasta estas, laŭ mi, dura sperto–se oni devas reklami konstante trinkaĵon, kiu kostas nur dekonon, eĉ malpli, de la hora salajro de profesiulo en okcidentaj landoj, kiom pli oni devus reklami “varon”, kiu postulas almenaŭ la miloblon de la tempelspeza vidpunkto (kaj ne dependigas per sia dolĉeco)?

Mi mem kredas, same kiel multaj sociologoj kaj psikologoj, ke malgranda sed influa grupo povas sukcesigi ion multe pli bone ol kruda sed amasa konsciigo, kiu estas adzo . Pri tio skribis jam en 2000 la verkisto Malcolm Gladwell, kies sintezon de la fakliteraturo oni povas resumi ĉi tiel: “La sukceso de ajna socia ‘epidemio’ ĉefe dependas de la engaĝiĝo de homoj kun aparta kaj malofta kolekto de sociaj lertoj.”

Tion oni ekspluatas nun en la kreskanta “influista” merkatiko.

Roland Schnell
2021-02-05 18:51
Respondo al  Hans Becklin

Mi ne komprenas la ligon al parolado en angla lingvo apud 15 junuloj.

Hans Becklin
Hans Becklin
2021-02-05 19:39
Respondo al  Roland Schnell

Se tiuj junuloj estas influaj (kaj kiel gvidantoj en organizaĵoj ili verŝajne estas, almenaŭ de la sociologia vidpunkto), ili mem povas influi siajn konatojn kaj amikojn. Per 15 homoj kaj la mono de alia instanco oni influas ne 15 sed verŝajne 1.500 aŭ eĉ 15.000, se oni faras bone kaj impone!

Kirill Ŝvedov
2021-02-05 19:12
Respondo al  Hans Becklin

Mi mem kredas, same kiel multaj sociologoj kaj psikologoj, ke malgranda sed influa grupo povas sukcesigi ion multe pli bone ol kruda sed amasa konsciigo, kiu estas adzo

Nu, ĉi tiun taktikon la Esperanto-movado fakte jam uzas ekde sia frua historio, kiam oni citis eldirojn de famaj homoj pri Esperanto. Tamen tio, pri kio mi parolas, estas ne nure “konsciigo”, tio estas neceso fari Esperanton vaste influa. Ja tio estas aboco de homa konduto — nur tio povas veki amasan atenton, kio tiel aŭ alie influas sufiĉe grandan nombron da homoj. Kiel, tamen, Esperanto povas influi homojn, kiuj (ankoraŭ) ne posedas ĝin? Ĝi povos tion, se ĝi servos kiel pontolingvo por facile kaj rapide transigi informon inter multaj naciaj lingvoj. Ĝuste tial mi pledas por multlingvaj per-Esperantaj projektoj, kiuj kapablos esti “lokomotivo” por antaŭenigi la staton de Esperanto en la publika konscio.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Hans Becklin
Hans Becklin
2021-02-05 19:38
Respondo al  Kirill Ŝvedov

La ideo ne simple estas, ke iu famulo aprobas la lingvon, sed ke iu havas personan impreson de Esperanto en kunteksto, kiu gravas al li.

La opinio de iu, kiu mem ne uzis aŭ spertis Esperanton vive estas tiel sensenca kiel la restoracirekomendo de iu, kiu ĝis nun tie ne manĝis eĉ bulkon. Tamen, iu, kiu vidas ĝin funkcianta dum li vidas la misfunkciadon de la angla en identa kunteksto ja spertis Esperanton en trafe grava kunteksto.

Certe multlingvaj projektoj, kiuj okazas pere de Esperanto estas parto de la solvo. Sed ankaŭ ili bezonas homojn, kiuj povas efike influi la celatan publikon.

Heming Welde Thorbjørnsen
Heming Welde Thorbjørnsen
2021-02-04 11:39

TEJO jam antaŭ 15 jaroj aranĝis seminarion en tiu sama centro, kun ne-esperantista partnero. Ni uzis interpretistojn kaj ĉiuj parolis en sia preferata lingvo (Esperanto aŭ angla). Funkciis bone! Eble la nuna estraro devintus paroli kun ni olduloj …

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2021-02-08 8:29

TEJO estas memstara.
Interpretistoj, for.
Olduloj, for.
Bonfunkcio, for.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kevin Morel-Fourrier
krm
krm
2021-02-04 13:16

Ho, kieł bela propagando por la angla lingvo! Thank you! 🙂

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2021-02-08 12:23
Respondo al  krm

#EsperantoFirst

Pablo
2021-02-08 14:26

America first, Esperantujo second!

https://tubaro.aperu.net/v/ytb_fh1ovj1o5xw/

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2021-02-09 4:31
Respondo al  Pablo

“America” estas en Esperantujo

Luka
Luka
2021-02-04 20:45

Gratulon al TEJO, aŭ plibone congrats to TEJO 😀

Hejmano
2021-02-05 22:11

” La projektoj de KdE estas platformoj por interŝanĝi ideojn inter junuloj el pluraj lingvaj fonoj. Esperanto kiel solvo al la lingva malegaleco en eŭropa medio nature iĝos diskuttemo en ajna projekto, en kiu juna esperantisto partoprenos. Kaj dum tiaj projektoj la instancoj aŭskultas la temojn priparolatajn, kio influas ilin kaj estas bona ŝanco por ni.”

Ĉu rezultoj akiriraj dankon al tiu “influo” iel konkretiĝas?
Ekde kiom da tempo TEJO provas influi junulojn kaj instancojn? Ĝi semas kaj semas, sed kion ĝis nun ĝi ricevas? Pri kiaj tempoj estontaj ni estu pensante ?

Kirill Ŝvedov
2021-02-06 1:31
Respondo al  Hejmano

Ĉu rezultoj akiriraj dankon al tiu “influo” iel konkretiĝas?
Ekde kiom da tempo TEJO provas influi junulojn kaj instancojn? Ĝi semas kaj semas, sed kion ĝis nun ĝi ricevas?

Tute prava demando. Se oni okupiĝas pri agado, kiu ne kapablas prezenti konkretajn mezureblajn rezultojn, oni povas pludaŭri ĝin ĝis la Tago de Sankta Neniamo. Ununura problemo estos obteni resursojn por tio. Estas notinde, ke en nuna tempo, kiam sukcese disvolviĝas amasa financado (crowdfunding) de diversaj projektoj, UEA kaj TEJO montriĝas tute nesukcesaj por trovi subtenon fare de la Esperantistaro. Laŭ la razilklingo de Ockham, plej probabla ekspliko estas, ke ili simple ne kapablas konvinki Esperantistojn, ke tio, kion ili faras, estas iel ajn grava por tiuj.

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2021-02-08 7:14

Esperanto vivos kun aŭ sen TEJO.
TEJO vivos kun EU-aprobo.
Ni estas esperantistoj.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kevin Morel-Fourrier
Ralf
Ralf
2021-02-08 15:30

Ne temas pri EU, sed pri Konsilio de Eŭropo. Tute alia organizo.

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2021-02-09 2:18
Respondo al  Ralf

Ni estas esperantistoj.

Ralf
Ralf
2021-02-08 15:29

Tio tute ne estas nova afero. TEJO dum jardekoj havis proksiman kunlaboron kun Konsilio de Eŭropo (Kiu estas tute alia organizo ol EU kaj en kiu membras ankau ne-EU-landoj kiel ekzemple Turkio, Norvegio, Svisio, Sanmarino kaj Rusio). ĉiam estis tute normale ke la TEJO-seminarioj tie estas plurlingvaj. Ili estas ponto inter la esperanto-movado kaj aliaj junulaj movadoj. Estas bonege ke TEJO ne laboras kiel sekreta, sekterisma klubo kiel multaj aliaj esperanto-organizoj, sed kiel junulara movado kiu havas vivan kaj inspiran interŝanĝon kun aliaj kaj insistas je sia signifo en nuntempa socio.

Iu Ulo
Iu Ulo
2021-02-08 15:33
Respondo al  Ralf

Ĉu vere seminario kiu okazas nur en la angla estas plurlingva?

Andreas
Andreas
2021-02-08 23:24
Respondo al  Ralf

Ralf: “Estas bonege ke TEJO ne laboras kiel sekreta, sekterisma klubo kiel multaj aliaj esperanto-organizoj …”
Kiujn aliajn Esperanto-organizajhojn vi povas mencii, kiel ekzemplojn de tiaj, kiuj laboras, kiel sekreta, sekterisma klubo?

Molnár László
Molnár László
2021-02-09 16:39

La esencon de la afero enhavas respondo de prezidanto.
Evidentigxas, ke ” La cxefa agado de TEJO estas en Esperanto “, kiun KdE EN LA PASINTECO subtenis … ” Ni laboras NUN …por ke ni denove povu fari projektojn en Esperanto ”

TEJO devas refresxigi / renovigi projekton. Mi pensas, cxi tio estas en ordo.
Plue : “TEJO petis aldoni E-on kiel laborlingvon por stagxoj ” Respondon mi ne trovis.

Post tio evidentigxas la rolo de KdE : “…NUR DUONO de la partoprenantoj estu esperantistoj ” Kial nur duono ? Respondo mankas. Kion kauzas tiu cxi volo ?
” Tio limigas la eblon uzi E-on “, alivorte , malhelpas atingi la celon, do malavantigxigi . Estas konate, ke ion ajn malavantigxigi signifas -diskriminacii.

Mi ofte legas, ke “Cxiu diskriminacio estas malpermesita ” Cxu vere ?
Sciante ke cxiuspeca teksto povas havi plurajn konotaciojn, eblas ke mi eraras.
Se jes, bonvolu reagi, mi estas konvinkebla per racia klarigo lau la teksto.

TEJO-ano
TEJO-ano
2021-02-11 0:11
Respondo al  Molnár László

“TEJO petis aldoni E-on kiel laborlingvon por stagxoj “
TEJO petis al KdE aldonon de Esperanto en la listoj de parolantaj lingvoj kiam oni kandidatiĝas pere de la platformo de KdE al staĝoj kaj laborlokoj. Nuntempe ne eblas elekti scipovon de Esperanto ene de la kandidatiĝformularo.

“…NUR DUONO de la partoprenantoj estu esperantistoj “
Miascie, nur duono de la partoprenontoj rajtas esti anoj de TEJO (individuaj, sociaj ktp). Tial la verŝajna diferenco esperantistoj/neesperantistoj.