Kial verki kaj legi en Esperanto?

”Se zorge pensi pri la afero, la efektiva ekzisto de Esperanta literaturo estas ja konsterna.” Tion skribas Sten Johansson, kiu mem kulpas pri pluraj el la plej legindaj originalaj romanoj en Esperanto. Por kio do utilas tiu literaturo – ĉu nur por evoluigi la lingvon, kiel opinias iuj? Aŭ ĉu ĝi povas havi iun celon en si mem?

En la kongresa libroservo en Lisbono.

Mi iam havis konatinon, kiu plendis pri sia kunloĝantino, ke tiu tro multe legas anstataŭ vivi. Al mi tiu plendo ŝajnis stranga. Ĉu estas konflikto inter vivo kaj legado? Fakte, iam la superaj klasoj tre timis ke iliaj servistinoj foruzas sian tempon legante romantikajn romanojn, anstataŭ fari tion, por kio ili ekzistas: priservi la mastrojn. Evidente el la vidpunkto de la servistino eĉ la plej banala romanaĉo estis pli sencohava ol la peza kaj enua servado. Sed ni, kial ni legas literaturon? Kaj kial kelkaj el ni eĉ verkas ĝin?
Kian celon havas literaturo?

Laŭ mi la literaturo vastigas nian realon, kreas paralelajn mondojn, distras, edukas, provokas nin, profundigas al ni la vivon. Ĝi donas al ni la okazon ekzerci nin pri empatio kun aliuloj, eĉ portempe identiĝi kun tute aliaj homoj.

Sed kial ekzistas literaturo en la internacia lingvo Esperanto? Kian celon ĝi havas, kaj kian valoron?

En la komenca tempo de la lingvo ne ĉiuj esperantistoj konsentis pri la valoro de literaturo en Esperanto, kaj precipe ne pri la bezono de originala literaturo. Pluraj homoj antaŭvidis por la nova lingvo limigitan rolon de “helplingvo”, kaj rigardis kun suspektemo la ambiciojn de aliaj, kiuj ekuzis la lingvon por krei beletron. Tia kreado povis esti danĝera, laŭ iuj, ĉar ĝi minacis la simplecon de la lingvo, kaj krome riskis prezenti Esperanton kiel konkuranton de naciaj lingvoj.

Tia kritika sinteno tamen ne povis haltigi la strebadon de tiuj, kiuj pro diversaj motivoj volis verki beletre en Esperanto. Kaj efektive, la historio de Esperanto estas intime ligita kun ĝia literaturo. Kiam Zamenhof kreis sian lingvon, beletraj tekstoj estis por li grava ilo por elprovi kaj pliriĉigi la lingvon. Novaj vortoj, novaj esprimoj, viglaj parolmanieroj ktp ofte estiĝis dum verkado aŭ tradukado de literaturo.

Eĉ hodiaŭ oni ofte aŭdas la opinion, ke la Esperanta literaturo gravas ĉefe por pliriĉigi kaj evoluigi la lingvon. Esperanto estas lingvo sen ŝtato, multe uzata kaj stabila nur en ege malmultaj kampoj de la vivo. En la plej multaj situacioj ĝi estas preskaŭ neuzata kaj sekve ankoraŭ nestabila. Tiujn truojn en la praktika uzado povas ŝtopi kaj fliki la literaturo.

Se zorge pensi pri la afero, la efektiva ekzisto de Esperanta literaturo estas ja konsterna. Temas ne nur pri lingvo malgranda, sed krome pri lingvo, kiu estas minoritata en preskaŭ ĉiu individuo, kiu ĝin uzas. Kiom ajn ni kunvenas kaj interretumas, ni faras tion nur dum eta parto de nia tempo. Eĉ en familioj Esperantlingvaj, nacia lingvo kutime superregas.

Malgraŭ tio, multaj homoj sentas aspiron esprimi en Esperanto sentojn, ideojn, rakontojn en beletra formo. Surprize kaj mirinde, ĉu ne? Sed se troviĝas en la mondo homoj, kiuj pasigas parton de sia vivo en iu difinita lingvo, ŝajnas al mi nature, ke estiĝu en tiu lingvo ankaŭ la vastigita realo de literaturo.

Iufoje oni debatas, ĉu la literaturo en Esperanto formas apartan Esperantan kulturon. Laŭ mi, ĉiu verko estas parto de la monda literaturo, kaj samtempe tute persona kreaĵo de la aŭtoro. Krom tio, kelkaj estas parto ankaŭ de nacia literaturo, de aparta ĝenro, de skolo, aŭ de alia subgrupo de verkoj. La Esperanta literaturo estas unu tia subgrupo, sed ĝi ne tre koheras, pro naturaj kialoj. Aliflanke, ĉu naciaj literaturoj pli koheras? La malkohereco ne ĝenas min. Mi eĉ dubas, ĉu plia kohereco estus dezirinda.

Laŭ konata kliŝo, verkado de poemoj en Esperanto sekvas tuj post la kurso por komencantoj. Kaj la tuta historio de la lingvo – ekde la unuaj jaroj ĝis hodiaŭ – vere plenas je poetoj pli aŭ malpli talentaj. En la frua epoko temis grandparte pri patosa romantismo, kiu en naciaj lingvoj jam estis eksmoda. En sekvaj jardekoj aperis poezio pli matura, kaj post 1980 la originala poezio ekhavis novan branĉon el kantotekstoj de muzikistoj.

La unua originala prozo de beletra karaktero aperis ekde 1891 en gazetoj. La verkado kaj publikigado de rakontoj en Esperanto do tre baldaŭ postsekvis la poezian kreadon, kaj ĝi multe antaŭis la romanojn. Tio estas natura afero; mallongajn prozaĵojn oni povas publikigi en gazetoj, kaj ilia verkado ne signifas tro grandan fortostreĉon. Ankaŭ en la plua evoluo de originala literaturo noveloj ludis gravan rolon.

La Esperanta beletro estas amatora afero, kreata de amatoroj, eldonata de amatoroj, kaj ĝiaj revuoj – kulturaj kaj movadaj – pli facile atingeblas ol ĝiaj libroservoj. Krome, la legantoj ne ĉiam regas la lingvon tiel bone, kiel la meza leganto de nacilingvaj verkoj. Do, multaj cirkonstancoj pli favoras mallongan prozon ol ampleksajn, kelkcentpaĝajn verkojn.

Ekde 1907 tamen estiĝis ankaŭ romanarto en la nova lingvo. Inter tiuj fruaj romanoj oni trovas distraĵojn kaj romantikajn rakontojn, ideajn aŭ religiajn edifaĵojn, sed baldaŭ ankaŭ verkojn de pli moderna speco.
La literaturo – kaj prozo kaj poezio – ĉiam estas kampo de formaj eksperimentoj. Tio validas pri la Esperanta beletro same kiel pri nacilingvaj. En Esperanto la eksperimentado koncernas ĉefe la lingvon, dum ni ankoraŭ grandparte atendas niajn novigantojn, se temas pri la maniero rakonti.

Oni jam diversloke publikigis listojn de plej valoraj originalaj verkoj. La plej konata listo estas la “Baza legolisto” de William Auld.

Por tiu, kiu ŝatus facile trovi rete legeblajn originalajn rakontojn el diversaj epokoj, mi proponus la liston de 25 klasikaj noveloj.

Fine, se mi mem proponus legindajn verkojn (kun pardonpeto al poetoj ke temos nur pri prozaĵoj), mi dirus:

  1. Endre Tóth: Lappar, la antikristo. Novelaro el 1982 en iomete kafkeca stilo, kiu meritus atenton en ajna lingvo.
  2. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo. Romano el 1984 pri la vivo post fino de amrilato, specife esperantista kaj samtempe universale homa.
  3. Ivan Ŝirjaev: Sen titolo. Lerta, sprita romano el la 1920-aj jaroj sed eldonita nur en 1995, pri amproblemoj de junulo en iama epoko, verkita de frua bona stilisto.
  4. Mikaelo Bronŝtejn: Mi stelojn jungis al revado. Romano el 2016, kiu iel enkorpigas la historion de Sovetunio kaj de ties esperantistoj.

Sten Johansson


Rilataj tekstoj:

25 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Christian Cimpa
Christian Cimpa
2021-02-12 10:39

La demando, kian valoron aŭ kian funkcion havas literaturo, ne speciale koncernas Esperanton. Temas pri afero, pri kiu oni povus verki librojn – eĉ centojn da. Kaj jen denove literaturo…
Mi iam enketis pri la sentata „valoro“ de unuopaj lingvoj, do pri la subjektiva impreso de pli aŭ malpli alta bonkvalito. Montriĝis, ke homoj sentis lingvon valora, se ili sciis pri literaturaĵoj el ĝi tradukitaj. Pri lingvoj sen konataj literaturaj verkoj la juĝo pli ofte estis indiferenta aŭ eĉ negativa. Por Esperanto tio signifas, ke originala literaturo estas grava faktoro de ĝia sukceso – eĉ pli grava ol ĝia gazetaro. Kaj por fari Esperanton vere agnoskita lingvo, certe utilus klopodoj elmontri elstarajn verkojn en bonaj tradukoj al la ĝenerala (do ne-esperantista) publiko.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2021-02-15 16:59
Respondo al  Christian Cimpa

En Brazilo kelka tipo de literaturo estas gravega. Oni povas uzi versojn de famaj poetoj por pruvi ke ekzistas iu moro. Ekzemple, oni kutime ne citas konstitucion por asekuri rajton al reunio, sed poemon O Povo ao Poder de poeto Castro Alves. La populareco de poemo montras ke popolo akceptas tion rajton. Tiel estas oftega ke advokatoj kaj juĝistoj citas poemojn kiam ne ekzistas leĝo pri iu afero. Kiom pli fama la poemo, pli forta la argumento. Prozo, alie, ne havas la saman utilon.

Jose Carlos
Jose Carlos
2021-02-12 11:21

Mi komprenis… sed malmulte legas.

Tjeri
2021-02-12 12:56

Nu, mi ja legas esperantlingvan literaturon, kaj tial scias ke iuj el ĝiaj verkistoj kreis ĉefverkojn.
Sed mi opinias, ke ni ne allogos neesperantiston al esperanto, eĉ se la plej bona romano jam verkita en la mondo en iu ajn lingvo estus en esperanto… Kiu scius? Kiu zorgus? Kiu kredus tion?

Kompare, la ebla rolo de esperanto, kiel literatura pontolingvo estas sisteme kaj ĝenerale subtaskita de esperantujo.
Kion faras, ekzemple iu legema estono, kiu volas legi romanojn de, ekzemple la korea Hwang Sok-yong? Kompreneble tiu legas ĝin en la angla aŭ en alia “granda lingvo”, kiun li konas.
Ĉu vi aŭdacos provi konviki lin pri la utileco de esperanto por malkovri aliajn kulturojn?

Mi legis tri franclingvajn versiojn de la finna Kalevala, du povas esti taksitaj bonaj, neniu atingas la nivelon de tiu de Leppäkoski.
Mi legis en franclinva traduko la rubajojn de Umar  Kajjam kaj malkovris en la postparolo de la aŭtoro, ke “ekzistas kelkcentoj da tradukoj en diversaj lingvoj de la mondo (…) la plej fidela, kiujn mi konas estas tiu de Waringhien en esperanto“… kiu atentis tion en espantujo? Verŝajne neniu… Waringhien mem en la dua eldono de sia traduko rimarkas: “tiu kvazaŭ saluto el ekstera mondo vekis nenian eĥon en la nia“… Tiu komento daŭre validas… bedaŭrinde.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Tjeri
Hejmano
2021-02-12 14:29

Cxar kun tia Esperanto, ni volas havi ion komuman!

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-02-12 15:20

Bela hazardo, ke fosante en malnovaj paperoj mi trafis intervjuon kun Vilmos Benczik, faritan por la finna tagĵurnalo Kaleva de Lasse Kalleinen el la literaturscienca fako de la Universitato de Oulu. La intervjuo okazis dum la UK en Budapeŝto en 1983 kun mi kiel interpretisto. En ĝi Benczik diras pri Lappar, la antikristo de Endre Tóth, ke ĝi estas “eble la plej signifa Esperanta verko de ĉiuj tempoj”. Pasis preskaŭ 40 jaroj, sed Benczik verŝajne plu dirus same. Ne senkaŭze tiu verko aperas kiel n-ro 1 en la listo de Sten.

Tonjo
Tonjo
2021-02-12 19:55

Mi havas kernan obĵeton pri la aliflanke interesa artikolo de Sten: ĝi ŝajnas identigi literaturon kun fikcio (plus poezio). Sed kial ĝi devas esti tiel? Ĉu nefikcio ne povas esti beletro, parto de la literaturo?

Tiu ne estas problemo nur de tiu ĉi artikolo, sed ja iom pli vasta: ekzemple, la retejo de prizorgata de Sten (OLE, http://literaturo.esperanto.net/) listigas nur romanojn, novelojn, dramojn kaj poemarojn (plus recenzoj). La menciita Legolisto de Auld nur entenas “prozan fikcion” kaj poezion. Ankaŭ la “Historio de la esperanta literaturo” de Minnaja kaj Silfer koncentriĝas pri la romanoj/noveloj kaj poezio, plus teatro. Tre malmulto aperas pri eseoj, fakaj verkoj, sciencpopularigado, ĵurnalismo k.s. (apenaŭ nur iom pri historio kaj literaturkritiko). Sed kial tio estu? Eĉ en Esperanto ni havas bonajn esearojn, kun artisma intenco. Kial ili estu malpli legindaj?

Ankaŭ nefikcio en Esperanto havas siajn problemojn. La unua, ke oni agnosku ĝin kiel inda literaturo.

Sten proponas sian liston pardonpetante al poetoj ke li inkludis nur prozaĵojn. Ĉu indus pardonpeti ankaŭ al eseistoj kaj aliaj nefikciverkistoj ke ankaŭ ilin li forgesis?

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Tonjo
CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-02-12 23:52
Respondo al  Tonjo

En Historio de la Esperanta Literaturo la eseoj estas pritraktataj abunde: unu ĉapitro “La nebeletra prozo” (p. 351-360), alia “Eseoj pri literaturo, literaturo de eseoj (p. 459-473), pluse, en ĉiuj aliaj ĉapitroj kie oni parolas pri iu verkisto (Privat, Auld, Ragnarsson, Piĉ, Tarkony, Benczik, Conterno, Miyamoto k.m.a) estas menciataj ties eseoj; estas menciataj ankaŭ historiaj libroj (Lanti, Lins, van Dijk k.a.); unu ĉapitro (p. 453-458) traktas la gazetaron, do HEL ne traktas nur fikcian literaturon.

Tonjo
Tonjo
2021-02-13 11:05
Respondo al  CARLO MINNAJA

Mi ne diris ke oni tute ne pritraktas nefikcion, sed ke “aperas tre malmulto” kaj “apenaŭ nur iom pri historio kaj literaturkritiko”, kaj vi baze konfirmas ĝin. La unua ĉapitro de vi menciita temas ĉefe ĝuste pri historio, kaj ne ĝenerale, sed baze pri Esperanto, esperantistoj aŭ lingvoj internaciaj. La dua temas pri eseoj… ĝuste pri (fikcia kaj poezia) literaturo. Jes, ja dise io alia aperas, sed ege magre.

Se vi volas esti konsiderata beletristo, verku poemon aŭ romanon, aŭ eble pristudu ĝin. Kaj la ceter’, ne literaturo

Sten Johansson
Sten Johansson
2021-02-23 17:55
Respondo al  Tonjo

Mi volonte pardonpetos ankaŭ al eseistoj, des pli ĉar mi mem estas unu el ili: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8936

Normale oni ja distingas inter beletra kaj faka literaturo, eĉ se tiu limo same kiel multaj aliaj estas malklara.

Sed ofte oni iom neglekte diras ‘literaturo’ celante nur la beletran, kaj tiun neglektan pekon faris ankaŭ mi. 

Pri la valoro de faka literaturo necesus doni grandparte aliajn klarigojn aŭ rezonojn, kaj por tiu necesus alia artikolo de alia aŭtoro ol mi.

Tonjo
Tonjo
2021-02-23 19:16
Respondo al  Sten Johansson

Dume mi iom ampleksigis tiujn miajn pripensojn: https://www.liberafolio.org/2021/02/23/kaj-la-ceter-cu-ne-literaturo/
Notu ke mi ne celas nur la pure fakan literaturon, sed ankaŭ tiun nefikcian kun beletraj ecoj aŭ intencoj. La limoj en ĉiu difino ĉiam iom nebulas, sed… nu, en la artikolo mi pli detale esprimas tiun vidpunkton

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-02-12 20:04

La scio pri tuta amaso da verkoj kaj verkistoj ĉiulingvaj estas minimuma ĉiuokaze. El esperanto estas multegaj nacilingvigoj (plurajn, kvankam ne ĉiujn, tre oportune listigas CEOLE, kelkajn, preterpase, HEL); la problemo estas ke preskaŭ neniu e-o-verkisto sukcesas vivi per sia e-verkado, ĉar la legantoj estas tro malmultaj, la eldonnombroj infinitezimaj, kaj, ni kuraĝu diri ankaŭ tion, ĉar e-o estas idealisma ideo, do eĉ la e-istoj preferas serĉi senpagajn retajn eldonojn ol aĉeti paperajn kaj tiel helpi la eldonistojn al la reakiro de siaj krudaj elspezoj (mi eĉ ne parolas pri kompenso de la cerba streĉo de la aŭtoro). Libroservoj ŝrumpas, eĉ la UEA-a, eble sola kiu prezentas statistikojn, aperigas plorindajn. Sed ni estas popolo/komunumo/grupo (elektu vi la difinon) malgranda, kaj se ni komparas nin kun samnombra komunumo, kiu eble, organiziĝinte en ŝtato (ekz. Islando, Sanmarino, Vatikano, Monako aŭ simile) kun fisko kaj impostoj, eĉ povas decidi subteni la librolegadon, en tiu komparo esperanto tute ne malgajnas. Ni estas kiuj kaj kiom ni estas, nia literaturo esprimas nin, ni fieru pri tio. Parenteze dirite, ĝuste ĉar Johansson tion menciis, la romanon de Stimec mi kaj Cappa ja italigis (proprakoste); dua rimarko: la intensa klopodo de la Literatura Sekcio de la Akademio de Esperanto (ne konfuzinda kun la tute alicela Akademio Literatura de Esperanto) sukcesis nur ĉi-jare igi la estraron de la Akademio lanĉi premion “Laŭro de la Akademio” (entute cent-eŭran, dum BK premias pli riĉe), do ankaŭ laŭ tiu vojo la kuraĝigo al verkado (ajnatipa, ne nur literatura) estis ege subnivela.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2021-02-13 14:44

Se zorge pensi pri la afero, la efektiva ekzisto de Usona literaturo estas ja konsterna. Ĉu Usono donis al la monda literaturo pli ol 6 grandajn romanojn post 200 jaroj? Unu el ili estas Lolita, kiu estas duonusonana libro. Kiom da romanoj kaj aliaj literaturaj libroj oni ne publikigas en Usono? Eĉ ne unu poezian libron el Usono oni povas citi, se oni ne estas fakulo. Pri Meksikio, Ekvadoro, Slovakio, Turkio, ktp. mi ne povas memori unu literaturiston. Kiom da brazilaj libroj estas konataj ekster Brazilo?

Klaus Leith
2021-02-16 10:53

La usona verkistino Louise Glück ricevis la Nobelpremion pri literaturo en 2020 “pro sia nekonfuzebla poeta voĉo, kiu kun senornama beleco igas individuan ekziston universala” (laŭ https://www.nobelprize.org/prizes/literature/2020/summary/).

Eĉ ne unu poezian libron el Usono oni povas citi, se oni ne estas fakulo.

Mi ne estas fakulo, tamen mi povas citi kelkajn ŝiajn poeziajn librojn: The WIld Iris (1992), A Village Life (2009). Kelkaj etnolingvaj tradukoj haveblas.

Klaus Leith
2021-02-16 11:00
Respondo al  Klaus Leith

Eble mi miskomprenis vin, Roberto. Ĉu vi volas diri, ke oni ne konas usonajn poetojn pro manko de tradukoj? Mi koncedas, ke oni plej bone konas la literaturojn, kies lingvojn oni (almenaŭ pasive) regas. Sed en Eŭropo etnolingvaj tradukoj, ankaŭ de verkoj el landoj/lingvoj kun ne tiom da parolantoj, ne malabundas.

Suso Moinhos
2021-02-13 16:01

“Tia kritika sinteno tamen ne povis haltigi la strebadon de tiuj, kiuj pro diversaj motivoj volis verki beletre en Esperanto”. Julius Balbin iam diris, ke lia motivo estas fidelo al la lingvo; tion oni nomus hodiaŭ, uzante terminon el socilingvistiko, “lingva lojaleco”. Ĝuste tiun motivon oni trovas ankaŭ ĉe verkistoj en minoritataj kaj minorigitaj lingvoj.

Dankon pro la artikolo, Sten.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-02-13 18:03
Respondo al  Suso Moinhos

Lingvan lojalecon al la esperantista popolo ja esprimis ankaŭ Kalocsay (intervjuo de Haupenthal), kaj Stimec pravigis sian e-lingvan verkadon per tiu argumento: ŝia verkado kroatlingva nenion aldonus al la kroata literaturo, ŝia e-lingva tamen aldonas al la e-a. Memkritiki la valoron de la e-a literaturo tial, ke la e-istoj estas malmultaj kun la konsekvenco de malforteco de eldonado, ne estas literatura-estetika juĝo, nur ekonomia. Johansson en alia artikolo de eble antaŭ du jaroj skribis, ke aspiri al Nobel-premio por e-a verkisto estas “stultaĵo”; ŝajne li ne moviĝis de ĉi tiu ekster-literatura (kaj sekve ĉi-kampe erara) juĝo. Feliĉe e-verkistoj plu aktivas, demente al la Stenja verdikto. Oni kuraĝigu ilin, ili ja alportas ion al ni ĉiuj (ne nur ni e-istoj).

Dieter Rooke
2021-02-15 12:26
Respondo al  CARLO MINNAJA

Stenja = Stechja verdikto

Sten Johansson
Sten Johansson
2021-02-23 18:00
Respondo al  Suso Moinhos

Por mi persone la kialo verki Esperante estas malpli nobla: Mi verkis svede kaj Esperante, kaj en Esperanto mi sukcesis akiri eldonantojn kaj legantojn; en la sveda ĝis nun ne vere. 

Mi ja povas verki kun la espero atingi legantojn, sed malfacilus plu verki, sciante ke mi ne havos legantojn. Tial mi apenaŭ plu verkas svede.

Sebastiano
Sebastiano
2021-02-14 8:16

Mi ĝuis la legadon de la artikolo de s-ro Johansson en Libera folio. Mi ĝojis pri la rekta ligo al la listo de 25 noveloj. Mi iom bedaŭras, ke la artikolo estas tiel mallonga kaj ke tial ĝi estas nur sinsekvo de asertoj, nur skizo. Sed LF estas movada bulteno kaj ne literaturscienca revuo.

Dieter Rooke
2021-02-15 12:53

Mirigis min la fakto, ke neniu kritikis la vorton ” kulpi” en la prezento de Sten Johnsson . Chu E- autoro sentu kulpon, au la leganto?

Kial neniu menciis la faman verson de Julio Baghi : librojn legu la verkisto.

Nepre mi ne konsentas kun opinio de Sten Johansson

Klaus Leith
2021-02-16 11:17
Respondo al  Dieter Rooke

En la enkonduko al la artikulo la redaktoro de Libera Folio skribis:

Tion skribas Sten Johansson, kiu mem kulpas pri pluraj el la plej legindaj originalaj romanoj en Esperanto.

Laŭ mia kompreno “li kulpas pri” estas uzita ironie (aŭ eble tiel vortigita pro etnolingva interfero). Ĉiukaze, la senco ja facile kompreneblas: “li respondecas pri”, ĉu ne? Ĉu kritikenda? Ŝajnas nur bagatelo al mi.

Dieter Rooke
2021-02-16 12:26
Respondo al  Klaus Leith

Al mi shajnas ege grava – ech esenca la ironio en literaturo.

La fama poemo ironia “Estas mi Esperantisto ” de Julio Baghi tion pruvas. Se neniu legus libron – tio ja ne estus ” bagatela”

Pli elegante ni povus esprimi : La autoro Sten Johansson malkulpas pri legindaj originalaj romanoj.

Sebastiano
Sebastiano
2021-02-16 16:54
Respondo al  Klaus Leith

Dankon, ke vi skribis tiun respondon. Ankaŭ mi estis tentita skribi ĝin, sed pesante la ŝancon, ĉu s-ro Rooke komprenos ĝin, mi rezignis pri la provo.

BeNilo
BeNilo
2021-02-16 20:51
Respondo al  Sebastiano

Johansson havas memironion, la plej delikata formo de ironio kiu lezas neniun.