Gvidantoj de UEA kaj TEJO superŝutitaj per demandoj dum la Malferma Tago

Gvidantoj de UEA kaj TEJO, de maldekstre: Duncan Charters (prezidanto de UEA), estraranoj Aleks Kadar kaj Orlando Raola, ĝenerala direktoro Martin Schäffer, Luis Obando (estrarano de TEJO), Joop Kiefte (prezidanto de TEJO). Fotis Andries Hovinga por Esperanto Nederland.

Grava programero de la ĵusa Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA estis ”dialoga momento” kun gvidantoj de UEA kaj TEJO. La momento pro multaj demandoj daŭris pli longe ol planite, sed la respondeculoj de UEA rifuzis klare diri, kiom da dungitoj efektive ankoraŭ laboras en la Centra Oficejo. La prezidanto de TEJO diris, ke la informo pri 25 000 membroj, pli frue donita al EU-instancoj, nun estas korektita.

La 30-an de novembro okazis en Roterdamo la 51-a Malferma Tago, tradicia aŭtuna aranĝo de UEA kaj ĉi-foje ankaŭ de TEJO. Escepte suna vetero en tiu tago favoris la nombron de partoprenantoj, kiu superis 65, inter kiuj estis signifa kvanto da TEJO-aĝuloj. Laŭ Said Baluĉi, stabano de TEJO kaj gvidanto de la programo, por la unua fojo la du organizaĵoj aranĝis komunan Malferman Tagon.

La programon, krom la inaŭgura prezento de libroservaj novaĵoj, konsistigis ses prelegoj kaj 30-minuta “dialoga momento kun la prezidantoj kaj estraranoj de UEA/TEJO”. Ĉiuj programeroj estis altkvalitaj. Rimarkeblas, ke laŭ la FB-paĝo de la evento inter la “ĉeforganizantoj” de la tago estis neniu oficisto de UEA, sed unu stabano de TEJO kaj estrarano de UEA. La aranĝon partoprenis la ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj 4 aliaj oficistoj, Clay Magalhães, Ionel Oneţ, Ralph Schmeits kaj Stanka Starčević.

Dum la tuta tago funkciis la kutimaj servoj: libroservo kun porokaza rabato kaj kafejo. En la sekretariejo oni povis spekti filmprezentojn de la Ĉina Radio Internacia, kies du reprezentantoj partoprenis la Malferman Tagon. La ĉinaj ĵurnalistoj invitis kelkajn partoprenantojn registri videosalutojn al la aŭskultantaro de ĝiaj Esperanto-elsendoj.

La lastan programeron, dediĉitan al diskuto kun la estraroj, ĉeestis la prezidantoj Duncan Chartes kaj Joop Kiefte. La estraron de UEA reprezentis krome: Aleks Kadar kaj Orlando Raola. Malantaŭ la tablo sidis ankaŭ Martin Schäffer. La estraron de TEJO reprezentis apud la prezidanto Mung Bui kaj Luis Miguel Obando. La diskuton mastrumis Said Baluĉi. Plej multajn demandojn respondis Schäffer kaj Raola. Ĉiujn respondojn nome de TEJO donis ĝia prezidanto.

La dialogon komencis la oficisto Ralph Schmeits, kiu demandis pri la 25 mil membroj de TEJO anoncitaj al eŭropaj instancoj, pri kio oni multe diskutis rete post la apero de tiutema artikolo en Libera Folio. Joop Kiefte respondis, ke tiu ĉi nombro estis jam korektita. Efektive iam dum la pasintaj dek tagoj la cifero malaperis el la publika registro de EU.

Joop Kiefte esprimis samtempe la opinion, ke ne eblas kalkuli precize ĉiujn membrojn de la organizo. Li aldonis, ke la rezulto dependas de la kalkulmaniero kaj li mem ne povas aliri tiujn donitaĵojn. La ĝenerala direktoro de UEA intervenis kun klarigo ke temas pri diversaj membrokategorioj, sed li klare evitis respondi pri kiom da membroj temas. En la fino Kiefte respondis, ke TEJO havas iom pli ol 800 individuajn membrojn.

Ralph Schmeits poste demandis la ĉeestantajn TEJO-estraranojn, kiel jure eblas kalkuli personojn, kiuj ne rekotizas, nek aktive nuligas la membrecon kiel membroj. La TEJO-prezidanto respondis, ke unu el la TEJO-komisionoj ankoraŭ esploras tion. Tiam Schmeits atentigis, ke tio jam troviĝas en la statuto de TEJO. Ne estas ankoraŭ klare, ĉu TEJO inkludigas tiujn homojn en siaj kalkuloj.

Rudi Koot demandis pri la nuna stato de la restrukturigo de UEA. La estrarano Orlando Raola atentigis, ke surbaze de la raporto de la eksa prezidanto, la Estraro devas trovi vojon por restrukturigo de la asocio. Restas ankoraŭ unu monato por doni pretan respondon.

Barbara Pietrzak demandis pri la nombro de volontuloj de UEA kaj TEJO en Roterdamo kaj oficistoj de UEA kaj pri la aktualeco de la listo de oficistoj en la retejo de UEA. Laŭ la ĝenerala direktoro ekzistas kelkaj problemoj, sed la taskoj estas realigataj. Li informis, ke laŭ lia scio ne estas problemoj kun la realigo de la libroservaj mendoj aŭ la adresŝanĝoj.

La direktoro ne volis paroli pri nomoj kaj ne respondis, ĉu UEA havas sekretariinon en la CO, aludante al la devo observi direktivojn pri protekto de personaj datumoj. En la fino la li konfesis diplomatie, ke ne ĉiuj informoj en la retejo de UEA estas ĝisdataj. Oni aŭdis ankaŭ, ke UEA en la CO ne havas volontulojn financitajn de la eŭropaj instancoj. Brian Moon intervenis, ke la estraro kaŝas sin malantaŭ la direktivoj pri la protekto de datumoj kaj ne volas respondi la demandojn.

Al la demando pri volontuloj kaj oficistoj respondis ankaŭ Joop Kiefte. Lia respondo estis pli klara. TEJO havas oficiston en Bruselo kaj tri volontulojn en la CO.

Post kelkaj plendoj pri la Jarlibro, Aleks Kadar memorigis, ke en Lisbono la komitato akceptis la buĝeton kun nul eŭroj por eldono de la Jarlibro. Samtempe li deklaris, ke la Jarlibro estas grava instrumento. Kadar diris ankaŭ, ke la laboroj pri la retejo progresas. Li klarigis, ke la estrarano Fernando Maia volis krei la ciferecan Jarlibron, sed nun li estas superŝutata de la taskoj kaj estas ŝanco, ke iaforma Jarlibro povos esti liverita en la venonta jaro.

Laŭ Moon akcepto de la buĝeto okazis kun la kompreno, ke la Jarlibro tamen aperos en la reto. Moon riproĉis, ke la membroj estis dum pluraj jaroj trompataj pri la Reta Jarlibro. Kio estas liverata nun, estas nur simpla listo de delegitoj. Moon petis klarigon, kiel statas la laboroj pri la Reta Jarlibro. La ĝenerala direktoro reagis, ke UEA laboras pri la nova retejo kaj konsideros kio estas realigebla. Charters aldonis, ke lia idealo estas havi kompletan Retan Jarlibron. Sed li ne povas promesi tion.

Ankaŭ Francesco Maurelli deziris kompletigi la respondon al la demando de Moon. Laŭ Maurelli pri la Jarlibro daŭras laboroj. El la prilaborata sistemo eblas elpreni diversajn listojn. Apartaj eroj de la sistemo jam pretas, sed ili ne povas funkcii sendepende de la tuto. La kompleta nova sistemo estas planata por la periodo post la UK en Montrealo. Laŭ li la demando ne estas, ĉu la Jarlibro estas dezirata, sed kiom da mono la uzantoj volas pagi por tio. Simile pri la libroservo.

Anna Löwenstein reagis, ke ŝi jam pagas por la servoj kaj la kotizoj jam altiĝis dum la servoj malmultiĝas, kio malfaciligas varbadon de novaj membroj.

Al la demando pri la revuoj, en la kunteksto de la malfacila situacio de UEA, Aleks Kadar kaj Joop Kiefte esprimis plenan kontenton pri ambaŭ organoj de siaj organizoj.

En la fino Ralph Schmeits kritikis la novan telefonan respondilon en la CO, en kiu en la komenco anstataŭ informo prezentanta la organizon, aŭdiĝas la sonoj de La Espero. Pluraj personoj en la salono konsentis, ke kutime oni unue aŭdas prezentoinformon de la organizo kaj ne atendomuzikon.

Pro la abundo da demandoj la programero signife plilongiĝis de duona horo ĝis preskaŭ plena horo.
En ĝia fino la diskutgvidanto invitis partopreni seminarion pri la financoj de UEA en dimanĉo. La prezidanto de UEA dankis al ĉiuj partoprenantoj de la ”dialoga momento” kaj certigis, ke la estraro atente aŭskultis la intervenintojn.

Tobiasz Kaźmierski

15 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
kongresano
kongresano
2019-12-01 16:47

Dankon pro la raporto. Frapas fakto (refoje) pri la neceso tiom distinge substreki “aranĝo de UEA kaj ĉi-foje ankaŭ de TEJO”.
Chu TEJO jes au ne estas parto de UEA? Se la organizanto estas UEA, estas memkomprenebla ke ankau “de TEJO”.

>Said Baluĉi, stabano de TEJO kaj gvidanto de la programo<
Chu la libera folio povas aldoni al la artikolo asteriskon kun klarigo kion signifas "stabano de TEJO"?
Kaj kio estas rolo de tiu persono en la CO entute. En la Jarlibro 2018 li estas menciita inter oficistoj de UEA kun indiko – diversaj taskoj. Mi ne komprenas kial la estraroj kaj la direktoro ne povis respondi.
Mi foje en la jaro havas bonshancon viziti la  libroservon kaj kiam mi chijare estis en la CO, post la somero, Sro Said malfermis pordon al mi. Li prenas telefono kiam mi vokas al la CO kaj mi vidis lin enpaki revuojn. Krome li montris al mi sian laborlokon, la chambron kie Katja oficis kiam mi pasinjare vizitis la COn. Mi ne vidas kial estraro kaj direktoro ne povis respondi pri io kion kiu ajn vizitanto de la domo mem povas  konstati. Chu la sekreteco volas celi ke tiu Sro ne meritas la rekonon de sia laboro? Mi ne povas imagi tion.

Jovana
Jovana
2019-12-02 14:03
Respondo al  kongresano

Laŭ tio, kion mi aŭdis (mi ne estas tiel bonŝanca povi ĉeesti malfermajn tagojn), ĉi tiu plej freŝa estis pli de TEJO ol de UEA. La ceremoniestro estas dungito de TEJO ne de UEA. La “oficiala” fotisto estas volontulo de TEJO. Ĉeestis ankaŭ la onta ĝenerala direktoro de UEA kaj lia librotenisto, kiu – laŭ mia kompreno – jam staĝas (ĉu senpage?) en la CO. Eĉ la ĉina registaro, kiu “subvencios” la eldonon de Unesko-kuriero, havis siajn reprezentantojn tie por foti kaj filmi kaj intervjui (kaj eble aĉeti iom da influo en UEA).

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-12-02 16:06
Respondo al  Jovana

> Ĉeestis ankaŭ la onta ĝenerala direktoro de UEA

Onta ĝenerala direktoro? Ĉu mi maltrafis ion? Ĉu UEA (baldaŭ?) havos novan ĝeneralan direktoron?

> kaj lia librotenisto

Kaj kio pri la (nova?) librotenisto?

kongresano
kongresano
2019-12-01 16:52

Dankon al la libera folio pro raporto. Ne nur mankis vivelsendo ankau fotoj en facebook (de la evento) mankas. Nu kion fari, modernigo.

kongresano
kongresano
2019-12-02 8:07
Respondo al  kongresano

Mi reprenas la rimarkon pri lafotoj. Mi pensus ke sian propran aranghon la organizanto mem reklamos. Tamen mi trovas foto raporton en facebook pagho de Ĉina Radio Internacia ne kiel antauaj fojoj en facebook de UEA. Dankon al la samideanoj el azio!

kongresano
kongresano
2019-12-01 17:06

Eblas precize diri kiom da membroj TEJO havis en 2018 = 549. Legu la tabelon en Revuo Esperanto de majo 2018. Chu nun tiu cifero saltis al 800! Gratulojn.

Sebastiano
Sebastiano
2019-12-02 14:50
Respondo al  kongresano

Ne, TEJO havas diversajn membrrokategoriojn. Interalie ankau membroj de fakorganizoj estas membroj de TEJO. Tiuj ne nepre trovighas inter la membroj, kiujn listigis Esperanto.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-12-01 17:10

Elkoran dankon Tobiasz pro via detala kaj bona raporto. Indas aldoni, ke malgraŭ ĉiuj problemoj kaj popoldiraj nigraj nuboj super la CO, dum al Malferma Tago regis tre bona kaj agrabla etoso. Bedaŭre la demandoj al la estraro ne estis responditaj klare kaj laŭteme, pro tio sennecese restas malkontento pro manko da malfermiteco. La CO ne havas sekretarion, tial oni ne povas aŭdi unue ŝian/lian voĉon antaŭ la muziko. Tiel simpla ŝajnas la respondo. Kaj kalkuli kiel TEJO membron iun kun kiu oni hazarde trinkis kafon, certe ne estas serioza afero. Sed ni konsoliĝu per la finaj vortoj de la prezidanto, kiu en bela Esperanto diris ke oni aŭskultas la voĉojn de esperantistojn.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2019-12-01 17:46

de esperanistoj… kompreneble! (tro rapida alklako… 😉 )

Tobiasz
2019-12-02 12:52

Jolanta, dum la Malferma Tago regis bona etoso, prave. Sed la nigraj nuboj ne venas senkiale. Ni havas denove mutan estraron, kiu simple faras ĉion por eviti respondi al demandoj. Rimarku, ke malgraŭ la anonco, respondoj, se nomi ilin tiel, venis plejparte de la direktoro, dum la prezidanto sidis flanke. Bone, ke li intencas aŭskulti, sed de la estraro oni atendas tamen iom da informoj pri aktualaj agadoj kaj travideblecon.
Vi povas reveni al la raportoj de la rejkjavika UK, kie en same bona etoso elektiĝis katastrofa estraro. Mallonge poste aperis tiu ĉi intervjuo: https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2013/fettes-promesas-zorgan-esploron-de-retejaj-planoj/

kongresano
kongresano
2019-12-01 17:17

Kian rolon plenumas F. Maurelli por fari eldirojn pri la stato de retejo?Chu li estas programisto? Mi ne konas lin. Mi audis dum UK pri Mia, dum enkonduka prelego. Do, kiam pretos la retejo? Kiom kostos?

>telefonan respondilon en la CO
Ho. Kio estas pli bona la muziko au la nekomprenebla enkonduka vocho kiel che TEJO telefono?
Mi esperas povi mem starigi pliajn demandojn al la Estraro dum sekva UKo.

Jovana
Jovana
2019-12-02 15:31
Respondo al  kongresano

Vi estas tiel naiva! Plajparto de la estraranoj povas longege paroladi sen diri ion ajn.

Pablo
2019-12-02 14:02

Cxu estas filmo pri la evento?

Dieter
Dieter
2019-12-02 14:54
Respondo al  Pablo

Eĉ ne aperis fotoj en la paĝo de UEA en Facebook. En la pasinteco ili aperis tra la tuta tago ekde mateno. Se ili aperas post pluraj tagoj, oni ne plu sentas la etoson de la evento kiel oni sentus, se ili aperus samtempe. Sed… kiu ankoraŭ sentas ian ajn etoson ĉe UEA?

Sebastiano
Sebastiano
2019-12-02 14:51

Mi ghojas, ke estraranoj dedichis tempon al tiu vidalvida dialoga momento kaj ech pretis plilongigi ghin. Tio estas bona afero.

Interese, ke partoprenis du e-istoj de ChRI.

Mi ankau ghojas, ke TEJO forvishis la blufon pri 25 mil membroj. La eldiro de prez-to Kiefte, ke ne eblas kalkuli precize chiujn membrojn de TEJO estas kompreneble neseriozajho kaj rekte kontrauas la propran TEJO-statuton.