Testudoj amuzas ludantojn en Esperanto

En nova esperantlingva telefona ludo la celo estas meti kvin testudojn en vico. La ludon laŭ la ellaborinto Chuck Smith tamen igas unika ne la lingvo, sed la fakto ke la ludantoj metas siajn testudojn samtempe.

Chuck Smith, usona programisto loĝanta en Berlino, estis la ĉefa fondinto de la esperantlingva Vikipedio, ellaboris la unuan veran Esperantan klavaron por iPhone kaj kunfondis Amikumu, nun publikigis novan esperantlingvan ludon por posedantoj de iPad aŭ iPhone. Ni petis lin rakonti pri la ludo, kiu havas iom strangan nomon.

Pri kia ludo temas?

– What the Shell estas tabulludo por iPhone kaj iPad. Ĝi estas vere unika inter tabulludoj, ĉar ambaŭ ludantoj ludas samtempe. Do, kaj la unua ludanto kaj dua ludanto elektas kien meti sian testudon kaj poste oni vidas kie la kontraŭulo metis. La celo estas simpla: havi 5 testudojn en unu vico, sed kaptoj kaj samtempa ludado vere interesigas la ludon en tute nova maniero.

Por kiuj ĝi povas esti interesa?

– Baze, se oni ŝatas tabulludojn kaj havas la bezonatan aparaton. Kun amiko, kiu ankaŭ havas tian aparaton, la ludo estas kvazaŭ magia. Oni rapide rimarkas, ke la ludo ne ludeblas per normalaj kartonaj tabuloj, ĉar komputilo necesas por kaŝi la metojn kaj facile arbitracii la kaptojn kaj eblajn ĉenreagojn. Kvankam la ludsperto povas esti profunda inter lertaj ludantoj, ludo kutime daŭras nur 5 minutojn.

Kial ĝi havas tekston ankaŭ en Esperanto?

– Ĉu honeste? Nu, ĉar mi povis mem fari kaj tio estas senpaga. Mi mem antaŭe eldonis version, kiu jam havis interfacon en la angla, Esperanto kaj germana, plejparte ĉio estis jam tradukita, do kial ne simple fintraduki ĝin?

– Mi tamen ankaŭ postulis havi Esperantan version por kunlabori kun mia eldonisto LITE Games, kiu troviĝas en Hamburgo, Germanio. Labori kun eldonisto signifas, ke mi povas plene koncentriĝi pri la ludo kaj tekniko, dum ili okupiĝas pri la merkatado, reklamado kaj enspezo.

Ĉu vi supozas ke la Esperanta versio havos ian praktikan signifon, ekzemple ke homoj rimarkos la ekziston de la lingvo?

– Nu, estas malmultaj vere bonkvalitaj ludoj en Esperanto, do ankaŭ mi volas aldoni al tiu kulturo! La plej brila ekzemplo de tia ludo en Esperanto verŝajne estas Kartoj kontraŭ Esperantujo, kiun Tim Morley tre arte faris per normalaj kartoj. Sed tio temas pri amaso da kartoj, laŭ mia memoro la ludo inkluzivas 500 kartojn. Ĝuste tial ĝi havas la problemon esti tro multekosta por krei kaj sendi por ke oni povu produkti ĝin amase.

– Ĉar mia medio estas cifereca, mi tute evitas la koston produkti multajn ekzemplerojn kaj dissendi ilin tutmonde. Oni simple elŝutas ĝin kaj ekludas!

Ja verŝajne la plej multaj homoj, kiuj komprenas la Esperantajn tekstojn, komprenas ankaŭ la anglajn, se ne la germanajn? Aŭ ĉu estas pliaj lingvoj?

– Oni povas diri, ke ĉiuj seriozaj tabulludemuloj scipovas aŭ la anglan aŭ germanan, sed ĉar apenaŭ kostas havi multajn lingvojn (la tuta teksto de la ludo kaj interfaco enhavas nur 550 vortojn pli malpli), kial ne fari? Ni krome atendas la japanan tradukon, kiun ni eldonos en la venonta versio.

– Ni pripensas ankaŭ traduki al la hungara, ĉar ĉiu lernejano en Hungario iam ludis similan ludon nomatan Amőba. Kiam mi montris la ludon al hungaroj, mi vere miris, ĉar kutime ilia 1-a ludo montris similan talenton kiel 20-a ludo de ludantoj de aliaj landoj. Mi do povus imagi, ke tiu ludo tie populariĝos, sed malbonŝance iOS-aparatoj ne estas tiom kutimaj en Hungario.

Ĉu la ludo ne haveblos por Android-tabuletoj kaj telefonoj?

– Bedaŭrinde ne. Kiam mi ekprogramis ĝin en 2014, telefonoj apenaŭ sufiĉe grandis por ĝui la ludon, kaj tabulkomputiloj de Android estis tiutempe ankoraŭ tre aĉaj, do mi koncentriĝis pri iPad. Bedaŭrinde tial ne eblas facile “porti” ĝin al Android. Se la ludo vere estos sukcesa, mi verŝajne pagos al alia firmao por krei la Androidan version.

Sed kion diablan signifas la nomo de la ludo?

– What the Shell estas vortludo de “What the hell” (”Kio diable”), simple ĉar tio estas amuza pro la ŝeloj de la testudoj. Ni volis havi ian temon, kiu povas pli interesigi la ludon, kaj ni decidis, ke homoj ŝategas testudojn. Cetere, ni kelkfoje ŝerce nomas la ludon Verda Ŝelo en Esperanto, sed ne plu tiom taŭgas, ĉar oni ne plu havas verdajn testudojn en ĝi.

La ludo estas nun elŝutebla en App Store.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2019-11-28 20:14

Nu, certe estas plibonigo de la esperanta kulturo. Dankon, Sinjoro Smith, vi faris tiom da efikaj agadoj por diskonigi Esperanton.