Du kandidatoj por la prezidanteco de UEA

En aŭgusto finiĝos la dua trijara mandatperiodo de Mark Fettes kiel prezidanto de UEA. Tri personoj proponis sin por transpreni la taskon, dum ses personoj, kiujn kontaktis la elekta komisiono, malakceptis. La plej verda el la sinproponintoj ĝis nun ne ricevis subtenon de komitatanoj.

Limdato por kandidati por la posteno de prezidanto estis la 31-a de marto. Kiel la unua sendis sian kandidatiĝon Adalberto Soczówka, kiun la plej multaj kongresemaj esperantistoj rekonas pro liaj tutverdaj vestaĵoj. Li tamen ne havas aliajn konatajn movadajn meritojn, kaj ĝis nun ne ricevis la bezonatan subtenon de du komitatanoj de UEA, do lia kandidatiĝo almenaŭ ĉi-momente ne estas valida.

Laŭ komuniko de la elekta komisiono, jam dum la kongreso en Lisbono estis kontaktitaj tri potencialaj kandidatoj, kiuj tamen malakceptis la taskon. Pliaj tri personoj estis kontaktitaj poste, sed same malakceptis. Tial en la komenco de marto la elekta komisiono faris malferman alvokon.

Duncan Charters

Ĝis la limdato venis du pliaj kandidatoj, kun valida subteno de komitatanoj. Duncan Charters estis proponita de la komitatanoj Bakker-ten Hagen, Buller, Corsetti, Fernández Calienes, Gutiérrez González, Jegorovas, Kóródy, Pietrzak, Tantin Ackermann kaj Yu. Fernando Maia estis proponita de komitatanoj Cid, Huang, Lee, Maertens, Martínez Mateos, Matúšov, Moon, Osipova, Sabiyumva, Spanò kaj Vergara Olavarría.

Fernando Maia estas nuna estrarano de UEA kaj respondecas interalie pri la oficistoj en la Centra Oficejo. Aldone al liaj vastaj respondecoj apartenas Afriko, kulturo kaj kongresoj. Duncan Charters estas lingvoinstruisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj antaŭa prezidanto de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj.

Fernando Maia

La novajn prezidanton kaj estraron de UEA elektos la komitato de la asocio dum la Universala Kongreso en Lahtio en aŭgusto. Jam antaŭ tio la individuaj membroj de UEA devos elekti kvin novajn komitatanojn B. Inter la kandidatoj por B-komitataneco estas ankaŭ Duncan Charters.

Entute alvenis dek kandidatiĝoj por la ses komitatanaj lokoj. El tiuj dek, ok kandidatoj havis la bezonatan subtenon de dek individuaj membroj de UEA el minimume tri landoj. La validaj kandidatoj estas Osmo Buller, Duncan Charters, Emilio Cid, Didier Janot, Aleks Kadar, Lee Jungkee, Michael Boris Mandirola kaj So Jinsu.

Rimarkindas ke tute mankas virinoj inter la kandidatoj.

Libera Folio sendis al ĉiuj kandidatoj je prezidanteco kaj komitataneco demandojn pri iliaj prioritatoj kaj planoj, precipe rilate al la decido de la nuna estraro draste tranĉi la laborfortojn en la Centra Oficejo. La respondojn ni publikigos tuj kiam ili alvenos.

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lee Miller
Lee Miller
2019-04-14 15:34

Se Fernando Maia respondecas pri la oficistoj en la Centra Oficejo, kaj sidis flanke dum la provo malmunti la asocion . . . Estas certe ke li ne taŭgos kiel Prezidanto.

Inter la du, Duncan Charters estas la sola valida kandidato.

Jovana
Jovana
2019-04-15 12:49
Respondo al  Lee Miller

Ekde kiam li respondecas pri la CO kaj kiom bone li konas la laboron tie? Ĉu ne aperas strange ke la “respondeculo” pri la CO loĝas milojn da kilometroj for de la oficejo, en alia kontinento?

Tobiasz Kaźmierski
Tobiasz Kaźmierski
2019-04-15 14:14
Respondo al  Lee Miller

Se iu en la estraro de Mark Fettes okupighis pri oficistoj, tiu evidente fiaskis.
Je favoro de Fernando povas kalkulighi la fakto, ke tiu estrarano almenau interparolis kun la oficistoj, kio en la lastaj jaroj ne estis tutevidenta afero. Ankau liaj lastaj inciatoj por helpi librovendadon kaj membrovarbadon, kvankam mi ne scias, chu tiu lasta funckios paralele al SZ au anstatauigos ghin. Sed tio chiuokaze ne sufichas.
Fakte, la Asocio en la lastaj jaroj jam sufiche suferis de tiuj plijunigaj projektoj, nome Fettes kaj Poór. Mi volonte vidus Fernando kiel membron de la estraro de Charters, sed (ankorau) ne kiel prezidanton.
Sed kaze, ke Fernando serioze konsideras kandidatighi, mi shatus scii, kiujn memborjn de la nuna estraro li konsideras por la sekva mandato kaj kiel li vidas rolon kaj strukturon de la CO sub sia eventuala gvido.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-04-15 14:48
Respondo al  Lee Miller

Se li sidis “flanke”, tio estas malbona. Se li sidis “meze”, tio estas eĉ pli malbona.

Fabrizio Avanzinna
Fabrizio Avanzinna
2019-05-19 5:46

Kutime, janulo estas pli kuraĝa kaj kreiva ol la maljuna. Se Fernando fariĝus la prezidanto, UEA eblus multe ŝanĝi. UEA bezonas ŝanĝon, grandan ŝanĝon! Maljunuloj eĉ kontraŭas retan voĉdonon.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-05-19 10:33
Respondo al  Fabrizio Avanzinna

Kutime, elekti iun pro ties aĝo estas absurde. Kiel foje diris al mi maldekstramanulo: “Statistike, maldekstramanuloj estas pli inteligentaj ol dekstramanuloj. Tio tamen diras nenion pri la individuo”. Do, eĉ se vere “junulo” estus pli kuraĝa kaj kreema ol “maljunulo” (kio estas dubinda, ĉefe se ni ĉesas paroli pri svagaj ĝeneralaĵoj kaj atentas individuojn), tio neniel signifas, ke ĉe ĉi tiuj konkretaj kandidatoj tio ĝustas. Krome, mi persone vidis Duncan aganta kaj li certe ne estas “torpora maljunulo”, eĉ kontraŭe. Cetere, ĝis kioma aĝo oni estas “juna” kaj ekde kioma aĝo oni estas “maljuna”?

Ni ankaŭ ne forgesu, ke eĉ Mandirola (jes, tiu, kiu kampanjis por kandidato kaj poste mem sidis en la elekta ĵurio) bonvenigis pli da “maljunuloj” en TEJO per plialtigo de la aĝlimo ĝis 35 jaroj. Kaj nun vi pledas por “juna” prezidanto nur pro ties juneco? Vi ĉiuj, apogantoj de la “nova UEA”, devus iom agordi viajn strategiojn anstataŭ postuli aferojn nur surbaze de tio, kio konvenas al vi en ĉiu momento. Alie via fina rezulto iĝas tohuvabohuo.

Fabrizio Avanzinna
Fabrizio Avanzinna
2019-05-20 3:44

Mi diris nur kutiman fenomenon, mi tute ne kontraŭas maljunulojn, kaj Charters. Vere troviĝas ankaŭ maljuna esperantisto kiu forte subtenas renovigon, ekzemple, Renato!

Nuna fakto estas ke ĉiuj, kiuj publike kontraŭis renovigon de UEA, kontraŭis uzi la novan retvoĉdonan sistemon, estas maljunaj!

Mi fakte esperas ke la prezidanto (ĉu Charters ĉu Fernando) estu kuraĝa, malferma, renovigema.

Mi scias malmulton pri Charters. Laŭ mi Fernando estas aktiva, agema kaj kuraĝa. Mi esperas ke Charters estu pli aktiva ol Fernando, se li estus la prezidanto.

Jens Stengaard Larsen
2019-05-21 10:00
Respondo al  Fabrizio Avanzinna

La kvanto de la aktivemo eble estas problemo en la Komitato, sed en la estraro la problemo estas nur kvalita. La plej klara ekzemplo estas Renato Corsetti: treege admirinda pro sia aktivemo, sed ne aparte laŭdinda pri la rezultoj de sia aktivemo.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-05-21 12:02

Tamen Corsetti NE estas estrarano: do la kvalitan problemon pri lia aktivemo kaj pri la (manko de) rezultoj de tiu aktivemo oni povas, nek pozitive nek negative, atribui al la estraro.

Ke oni povas havi la impreson, ke Corsetti estas estrarano, dum pri aliaj homoj, ja en la estraro, oni eĉ ne konscias, ke ili estas estraranoj… nu, pri tio legantoj eltiru mem siajn konkludojn.

Stefano
2019-05-23 20:11

Prelego de Duncan Charters pri
“Komunikado persona, publika kaj inter-kultura”
dum la 102-a Universela Kongreso en Seulo, la 25-an de julio 2017.
Video: https://tubaro.aperu.net/v/ytb_d1gY6MmAClE/