TEJO atingis konsultan statuson ĉe UN de Libera Folio je 2021-10-15 TEJO atingis gravan sukceson en siaj rilatoj kun internaciaj organizaĵoj. La junulara sekcio de UEA nun havas specialan konsultan statuson kun Unuiĝintaj Nacioj, kio permesas al ĝi propranome interveni en diskutoj kaj fari proponojn en diversaj UN-organoj.
Jam 16 neaktivaj komitatanoj de TEJO eksigitaj de Libera Folio je 2021-09-032021-09-03 La plej nova landa sekcio de TEJO ĵus perdis sian reprezentanton en la komitato de la asocio pro malaktiveco. Post kiam la regulo pri aŭtomata demisio pro malaktiveco en 2016 estis enkondukita, entute 16 komitatanoj perdis sian postenon pro nepartopreno en voĉdonadoj.
La malfrua raporto de TEJO pri 2020 ne imponas de Libera Folio je 2021-08-282021-09-03 TEJO scias preskaŭ nenion pri siaj landaj sekcioj. El impona listo de komisionoj multaj ekzistis nur surpapere. Ankaŭ la komisiono pri Pasporta Servo efektive ĉesis aktivi. Tamen Robert Nielsen trovis ankaŭ kelkajn pozitivajn novaĵojn en la jara raporto de TEJO pri 2020, kiu aperis kvar monatojn tro malfrue.
TEJO provas kalkuli siajn membrojn de Libera Folio je 2021-08-102021-08-10 TEJO havas 5 000 membrojn, laŭ nova takso. La plej granda membrokategorio estas ”eksaj individuaj membroj”. Multaj ne scias, ke ili membras, kaj multaj ne scipovas Esperanton. Nur kvin landaj sekcioj sendis plenajn informojn pri asociaj membroj.
Léon Kamenický iĝis la nova prezidanto de TEJO de Libera Folio je 2021-08-042021-08-08 Léon Kamenický estas elektita kiel la nova prezidanto de TEJO. Veronika Venislovas estis elektita kiel kasisto kaj Rogier Huurman kiel ĝenerala sekretario. Cyprien Guiya, kiu estis forpelita de IJK 2018 pro seksĝenado al alia partoprenanto, retiris sian kandidatiĝon.
Du estraranoj de TEJO pretas daŭrigi de Libera Folio je 2021-07-282021-07-28 Rogier Huurman kaj Albert Stalin Garrido pretas resti por dua mandatperiodo en la estraro de TEJO. Por la posteno de prezidanto kandidatas Léon Kamenický el Slovakio. Inter la estraraj kandidatoj estas ankaŭ la antaŭa estrarano Cyprien Guiya, kiu pli frue estis forpelita el IJK pro seksa ĝenado.
Paweł Fischer-Kotowski redaktos Kontakton de Libera Folio je 2021-07-242021-07-24 La revuo Kontakto havas novan redaktoron. Post dek jaroj Rogener Pavinski forlasas la postenon, kaj transdonas la torĉon al Paweł Fischer-Kotowski. La estraro de TEJO elektis lin el inter tri kandidatoj, post tri intervjuoj.
TEJO lernis multon dum la pandemia jaro de Libera Folio je 2021-07-13 Asocioj ne plu estas la plej evidentaj enirvojoj al Esperantujo, diras la eliranta prezidanto de TEJO. ”Tamen, ĉiam restas pluraj aferoj, kiujn eblas fari nur pere de asocia kunlaborado, aŭ almenaŭ tia agadmaniero multon faciligas”, Charlotte Scherping Larsson opinias.
Ne okazos la IJK en Ukrainio de Libera Folio je 2021-04-122021-04-12 TEJO decidis nuligi la Internacian Junularan Kongreson, kiu devis okazi en Ukrainio ekde la 26-a de julio 2021. Laŭ la lokaj organizantoj oni plu planas aranĝi renkontiĝon en la anoncitaj datoj, sed ĝi ne estos nomata IJK.
Reta ŝerco iĝis delikto kontraŭ la Civito de Libera Folio je 2021-03-022021-03-02 La Esperanta flago jure apartenas al la Esperanta Civito, kaj tiu kiu metas ĝin sur seĝo en sia dormoĉambro kulpas pri insulta delikto kontraŭ la Civito. Tion rezoluciis la Kapitulo de la Esperanta Civito post kiam ŝerca redakto en Vikipedio estis denuncita al ĝi.