Dum monatoj, la komitatanoj de TEJO maltrankviliĝis pro manko de aktiveco de la estraro. Oni eltrovis ke duono de la estraro ne estis aktiva kaj ne plenumis siajn rolojn. Dum la pasintaj tri semajnoj, du estraranoj demisiis ĉar ili ne havis sufiĉan tempon por dediĉi al TEJO. Sed eĉ la prezidanto mem estis neaktiva dum preskaŭ ŝia tuta mandato kun apenaŭ iu kontakto kun la komitato.
Kategorio: TEJO
La komitato de TEJO eksigis estraranon
La komitato de TEJO ricevis la financan raporton, kiun ĝi atendis 11 monatojn. Krome, ĝi decidis pri eksigo de unu el la estraranoj, blokis dungon de Roy McCoy kaj akceptis novajn politikajn poziciojn. Rogier Huurman raportas pri la diskutoj kaj decidoj el Hirschluch (Germanio), kie la komitato kunvenis de la 29-a ĝis la 31-a de decembro, kadre de la 10-a Junulara E-Semajno.
IJK sen dormo sed kun multe da publika atento
Carlos Pesquera Alonso iom kontraŭvole iĝis la ĉeforganizanto de la ĉi-jara IJK en Badajoz, Hispanio. Pro la multa laboro dum la kongresa semajno li apenaŭ havis tempon dormi aŭ mem partopreni la IJK-n, sed la kongreso iĝis sukceso kaj estis rimarkita de la amaskomunikiloj, li rakontas en interjvuo de Rogier Huurman.
TEJO ne havas informojn pri siaj financoj
La financoj de TEJO estis unu el la plej gravaj aferoj, kiujn pritraktis la komitato de la asocio dum la IJK. Tamen malmulto povis esti decidita, ĉar mankis propono de buĝeto por la venonta jaro, kaj eĉ bilanco de la pasinta jaro. Laŭ la estraro de TEJO pri la problemoj kulpas UEA.
TEJO havas novan estraron
Hoan Tran Thi (Ĝojo) daŭrigos kiel prezidanto de TEJO. Dum diskuto pri volontuloj oni kritikis la negativan sintenon al la angla en la Centra Oficejo.
IJK-ano forpelita post seksa agreso
Programero pri "genra perforto" dum la IJK iĝis neatendite konkreta, kiam lernanto de Esperanto anoncis pri seksa perforto okazinta en ŝia propra ĉambro la antaŭan nokton.
TEJO pripensas siajn politikajn poziciojn
Same kiel UEA, ankaŭ ĝia nun sendependa junulara sekcio TEJO estas laŭstatute politike neŭtrala. Tamen la gvidantoj de TEJO nun ekdiskutas, kiajn politikajn poziciojn la asocio alprenu.
TEJO kun nova prezidanto kongresos en Slovakio
Nova prezidanto de TEJO post la neatendita demisio de Enric Baltasar iĝis Hoan Tran. Sub ŝia gvido la estraro faris la finan decidon pri la ĉi-jara IJK-urbo. Post plia demisio TEJO nun serĉas novan estraranon.
Demisiis la prezidanto de TEJO
Dum la komitata kunsido de TEJO en Szczecin surprize anoncis sian demision la prezidanto de TEJO, Enric Baltasar. Li estis elektita por unujara mandatperiodo en aŭgusto 2017.
La Centra Oficejo ekparolis angle
Dum jardekoj la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo estis la plej esperantlingva loko en la tuta mondo, sed jam ne. Volontuloj ne plu bezonas scipovi Esperanton, kaj por komuniki kun ili la oficistoj devas paroli angle.