Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • kontakti la redakcion
  • privateco
  • ensaluti

Kategorio: TEJO

Post monato komenciĝos la IJK en Litovio

de Libera Folio je 2024-07-182024-07-18

La 80-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Šventoji (Litovio), inter la 18-a kaj la 25-a de aŭgusto. Ĝin organizas Litova Esperanta Junulara Organizo, kiu estis fondita en 2022 por daŭrigi la laboron de la malaktiviĝinta antaŭa junulara organizaĵo. Pri la kongresaj preparoj rakontas unu el la ĉefaj aktivuloj, la denaska esperantisto Jogailė Čojūtė.

Michal Matúšov kaptas la lastan ŝancon

de Libera Folio je 2024-07-142024-07-15

Michal Matúšov estas la sola kandidato por la posteno de prezidanto de TEJO dum la sekva unujara mandatperiodo. Li nun estas ĝenerala sekretario de la asocio, kaj de multaj jaroj li estas konata kiel unu el la ĉefaj aktivuloj de la esperantlingva Vikipedio. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke li decidis kandidati por la posteno interalie ĉar estas lia lasta ŝanco antaŭ ol li iĝos tro aĝa.

TEJO elektas komitatanon por neesperantistoj

de Libera Folio je 2024-06-12

Ĉe TEJO ankaŭ eksmembroj estas membroj: ili estas Junaj Amikoj. Eĉ neesperantistoj povas iĝi Junaj Amikoj, plenigante formularon en retejo. Nun la Junaj Amikoj unuafoje rajtos elekti propran komitatanon de TEJO. Sed kiel oni trovu kandidaton, kaj kiun lingvon parolos la reprezentanto de la neesperantistoj en TEJO?

Tial TEJO dungas pliajn oficistojn

de Libera Folio je 2024-01-302024-01-30

Antaŭ dek jaroj TEJO havis unu plentempan laboranton. Nun ĝi havas sep, kaj planas dungi du pliajn. Ankaŭ la kvanto de individuaj membroj dum la sama periodo kreskis, sed tute ne same multe. La prezidanto de TEJO klarigas, kial la asocio bezonas pliajn laborfortojn kaj kiel oni financos la planatajn dungojn.

Eksigoj kaj demisioj en gvidorganoj de TEJO

de Libera Folio je 2024-01-092024-01-09

Estrarano kaj kvar komitatanoj de TEJO perdis siajn postenojn pro neaktivado. Krome unu komitatano anoncis sian demision kaj eĉ kabeon pro seksĝenado. Nova estrarano estis baldaŭ trovita, sed la komitato de TEJO ekdiskutis, ĉu necesus estonte postuli de estraraj kandidatoj almenaŭ bazajn spertojn pri la funkciado de la asocio.

Du kazoj de seksa molestado en la IJK en Italio

de Libera Folio je 2023-08-122023-08-14

Du kongresanoj estis sekse molestitaj dum la Internacia Junulara Kongreso en Lignano, Italio. Estis elektita nova redaktoro de la revuo Kontakto. La tri novaj volontuloj de TEJO ĉiuj estas neesperantistoj.

Nur ses kandidatoj por la estraro de TEJO

de Libera Folio je 2023-07-102023-08-12

TEJO sabate elektos novan estraron, sed la elekta komisiono agnoskas ke estas “krizo” pro manko de aktivuloj. Estas nur ses estraranaj kandidatoj – la plej malgranda kvanto dum almenaŭ dek jaroj. Por la prezidanteco kandidatas Tyron Surmon.

TEJO planas elspezi pli da mono

de Libera Folio je 2023-05-272023-05-28

La kvaran fojon en du jaroj, la estraro de TEJO prezentas buĝeton al la komitato. Pro la ricevo de la administra subvencio, oni proponas elspezi pli da mono kaj redungi du oficistojn. 

IJK 2024 okazos en Litovio

de Libera Folio je 2023-04-232023-04-24

TEJO elektis Litovion anstataŭ Tanzanio kiel landon por la Internacia Junulara Kongreso 2024. La respondeculoj ne klarigis, kial oni ne volis kongresi en Afriko. 

EU-subvencio savas la financojn de TEJO

de Libera Folio je 2023-03-272023-03-28

TEJO ricevos subvencion de 125 000 eŭroj de EU. Tiu subvencio kovros pli ol 90 procentojn de la buĝetitaj elspezoj de TEJO ĉi-jare. Nun oni denove dungos oficistojn.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 Paĝo 2 Paĝo 3 Paĝo 4 … Paĝo 14

Lastaj komentoj

  • DICCON MASTERMAN pri KEJ subtenas ĝeneralan strikon: “Tia striko estas klare politika agado kiu estas tute kontraŭ fundamenta principo de la Esperanto-movado kaj mi miras ke iu…” nov 10, 22:06
  • chielismo pri KEJ subtenas ĝeneralan strikon: “Saluton al la bravaj junuloj kadre de KEJ! Esperantismo estas neŭtrala respektante ĉiujn kulturojn, sed ne signifas indiferenti la socian…” nov 10, 13:48
  • Jens Stengaard Larsen pri Arta intelekto infektas belarton: “La monda kulturo estas kiel unu el tiuj malnovaj urboj, sur kies pontoj oni ofte konstruis domojn, ĉar spaco mankis…” nov 4, 07:31
  • Jouko Lindstedt pri Arta intelekto infektas belarton: “Efektive, jam antaŭ AI la originala Esperanta literaturo havis parte tradukan karakteron, Ne en lingva senco, sed en kultura –…” nov 3, 09:43
  • Cyril Robert Brosch pri Arta intelekto infektas belarton: “Homo, kiu “verkis” per AI, ne estas aŭtoro, same kiel iu ne estas kuiristo, kiu premis la butonon de mikroondilo” okt 31, 17:42

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • KEJ subtenas ĝeneralan strikon
  • TEJO ekamikas kun sudorienta Azio
  • Arta intelekto infektas belarton
  • Instruo de la historio
  • Jesper Jacobsen nova prezidanto de la Akademio

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 542 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT