Plena konfuzo en elektoj de TEJO

Kiu rajtas voĉdoni? Kiom da komitatanoj B oni elektu? Kiuj estas la kandidatoj kaj kial ne aperis sinprezentoj? Kompleta konfuzo pri ĉio ĉi kaŭzis, ke fine nur 46 membroj de TEJO voĉdonis por alelekti tri komitatanojn, kiuj oficos nur ĝis la fino de majo.

En la komitato de TEJO (samkiel en UEA), la komitatanoj B reprezentas la individuajn membrojn de la asocio kaj estas rekte elektataj de ili. La mandato daŭras du jarojn, kaj estas unu komitatano B por ĉiu komencita cento da individuaj membroj.

Laŭ la reglamento, la ĝenerala sekretario de TEJO devas inviti kandidatojn per alvoko en Kontakto kaj la voĉdonado devas okazi minimume 45 tagojn post la anonco.

Tia alvoko efektive publikiĝis en Kontakto, sed nur en numero 4/2021, kiu aperis rete maljam la 21-an de decembro (kaj la papera eldono alvenis eĉ pli malfrue). Do en decembro la legantoj de Kontakto eksciis, ke ili devis esti sendintaj sian kandidatiĝon la 9-an de novembro.

Laŭ la reglamento, la ĝenerala sekretario krome devas aperigi anoncon en Kontakto pri la kandidatoj kun iliaj sinprezentoj. Sed ĉar ĝis nun ne aperis la kvina numero de Kontakto por 2021, tio ne okazis. Listo de kandidatoj kaj iliaj sinprezentoj same ne aperis en la retejo de TEJO aŭ en alia loko interrete.

Krome estis konfuzo pri tio, kiu rajtas voĉdoni, ĉar la voĉdonado komenciĝis la 6-an de januaro 2022. La individuaj membroj de 2021 jam ne rajtis voĉdoni, nur tiuj kiuj aliĝis en 2022 – sed malmultaj aliĝis jam en la unua semajno de la jaro.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski

En la neoficala TEJO-babilejo en Telegramo, eks-prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kritikis la decidon okazigi la voĉdonon ”en ekzakte la plej malbona momento de la jaro (t.e. en unuaj tagoj de januaro)”. Li kritikis ankaŭ la mankon de informo kaj diris:

– Malfacilas ne havi la impreson, ke la elektado okazas kvazaŭ sekrete, ĉar ankaŭ informo pri tio ke la balotado komenciĝis, ŝajne aperis en neniu oficiala kanalo.

Estis konfuzo ankaŭ pri tio, kiom da komitatanoj oni elektos. Laŭ la reglamento, la alvoko devas diri kiom da lokoj vakas, sed ĝi ne enhavis tiun informon.

Rogier Huurman.

La ĝenerala sekretario, Rogier ”Roĉjo” Huurman, anoncis ke oni elektos nur du el la tri kandidatoj. Laŭ lia interpreto, la mandato de la komitatanoj B estas por 2020-2022, do oni elektu ilin laŭ la samaj kondiĉoj kiel tiujn elektitajn en 2020. En tiu jaro, estis kvin vakaj lokoj kaj nun estas tri komitatanoj, do oni elektu du novajn kandidatojn.

Sed Manuela Burghelea, komitatano Ĉ, atentigis pri eraro, ĉar en 2019, TEJO havis 593 individuajn membroj, kiuj meritus ses komitatanojn B. Estis konfuzo pri la kialo uzi la membronombron de 2019, anstataŭ la pli novajn de 2020 aŭ 2021. En 2020 TEJO havis 806 individuajn membrojn, kiu meritus naŭ komitatanojn, aŭ ses novajn.

La diskuto estis transmetita el Telegramo al la komitata retlisto fare de Marc Konijnenberg, komitatano A por Nederlando. Li atentigis pri ”kelkaj nelaŭreglementaĵoj”, ĉar laŭ lia interpreto, la individuaj membroj por 2021 kaj 2022 rajtu voĉdoni.

Manuela Burghelea

Laŭ artikolo 9 de la reglamento pri elekto de komitatanoj B: Rajtas voĉdoni la individuaj membroj en la jaro, kiam la elektoproceduro komenciĝis kaj la individuaj membroj en la jaro kiam ĝi finiĝas.”

– Mi proponas kiel solvon ke la ĝenerala sekretario deklaru la nun okazantan voĉdonadon kiel nevalidan kaj, post (laŭreglamenta) aperigo de la nomoj kaj sinprezentoj de la kandidatoj en la oficiala gazeto, ke li lanĉu novan voĉdonadon en kiu rajtos voĉdoni la IM-oj de kaj 2021 kaj 2022.

Ĉar la mandato de la komitatanoj B finiĝos tre baldaŭ, li sugestis ke oni eĉ povus entute rezigni pri la elekto. Burghelea subtenis la proponon nuligi la nunan voĉdonadon, sed ankaŭ subtenis la elekton de novaj komitatanoj, eĉ por mallonga mandato. Huurman agnoskis ke la originala kalkulo estis malĝusta kaj estu ses, ne kvin komitatanoj. Sed li rifuzis nuligi la voĉdonadon.

Konijnenberg ne trovis tion akceptebla:

Marc Konijnenberg.

– Daŭrigi signifus, miavide, malrespekton al punkto 9 de la Reglamento por elekto de komitatano B kaj malrespekton al la Individua Membraro … La ideo ke nur tiuj kiuj en la unuaj semajnoj de 2022 jam membras rajtas voĉdoni estas ne-akceptebla, des pli ke la komunikado pri la voĉdonado estis manka.

Michael Boris Mandirola, unu el la nunaj komitatanoj B, skribis ke li bedaŭras pro la kondiĉoj de la voĉdonado, la grandega malfruo de la elekto, la alvoko aperinta en Kontakto post la limdato, la neapero de la kandidatlisto, misanonco pri kiom da kandidatoj elekteblas kaj konfuzo pri la voĉdonrajtoj. Sed samtempe li forte kontraŭis la nuligon de la voĉdono.

Fine, la 21-an de januaro, Huurman anoncis ke entute 46 individuaj membroj voĉdonis kaj ĉiuj tri kandidatoj, Arya Ferduzi, Patricio Agustín Iglesias kaj Jonathan Loïc Schneider estis elektitaj por la sekvaj tri monatoj. En 2021, TEJO havis 872 individuajn membrojn, do la balotadon partoprenis nur 5% el tiuj.

Burghelea skribis por gratuli la novajn komitatanojn sed ankaŭ por diri:

– Mi bedaŭras ke tiom malmultaj membroj voĉdonis. Mi mem ne povis voĉdoni, ĉar mi ricevis la balotilon nur antaŭ kelkaj horoj, pro la longa daŭro de la permana efektivigo de la aliĝo. Leciono por venontaj aliĝoj.

Robert Nielsen


La rezulto de la komplika voĉdon-sistemo de TEJO por komitatanoj B

Piednoto: Post publikigo estis korektita erara informo. La mandatperiodo de la nunaj komitatanoj B finiĝas ne en aprilo 2022, sed en majo 2022.

9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Neil
Neil
2022-01-24 12:16

Se iu volas kompreni la “komplikan voĉdon-sistemon” de TEJO, eble ĉi tiu filmeto helpus.

Neil
Neil
2022-01-24 13:36
Respondo al  Neil

Ho, la komentsistemo ial forigis la ligilon :/ Por trovi la filmeton oni povas serĉi “balota reformo en britio” ĉe YouTube. Ĝi havas ekzemplon pri “unuopa transdonebla voĉdono”.

Robert Nielsen
2022-01-24 14:45
Respondo al  Neil

Ni uzas UTV en mia lando (Irlando) kaj mi studis politikon en universitato, sed la klarigo de TEJO estas tiel komplika ke eĉ mi ne povas kompreni ĝin.

Kalle Kniivilä
2022-01-24 15:08
Respondo al  Neil

Mi remetis la malaperintan ligilon.

Grigorii Arosev
2022-01-24 21:44

Tiom da kaoso! Tiom da stultaĵoj! Oni povus ridi, se la tuto ne estus iom trista. Laŭ la statuto(j) eble la voĉdonado estis valida, sed certe tio estas honto sed ne voĉdonado. Plej unua demando: kial alvoko ĝis nun aperu en papera “Kontakto”? Kial ne en la retejo de TEJO? (Cetere, mi donacas vortludon al la estraro: la retejo povas nomiĝi <reTEJO>.) Ĉu efektive en 2022 oficialaj komunikoj povas esti paperaj?

Krome: kia estis bezono nepre aranĝi kompromitan voĉdonadon por la trimonata mandato?

Kaj fine: ĉu vere la membraro voĉdonas ankaŭ papere? Mi esperegas ke mi malĝuste komprenis kaj reale estas alie.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2022-01-25 0:39
Respondo al  Grigorii Arosev

Ja, afiŝo en tejo.org kune kun retpoŝta mesaĝo al ĉiuj Individuaj Membroj vere devus sufiĉi (anstataŭ atendado de papera anonco), sed tiuj komunikiloj bedaŭrinde ne estis uzitaj (eĉ kiel aldonaj).

Ne “trimonata mandato”, sed kvar-kaj-duona ekde momento kiam oni anoncis la rezulton. Je la komenco de la proceduro temis pri evidente ankoraŭ pli longa tempo, sed la proceduro daŭregis pro atendado de papera revuo. Ĉiukaze, se estas homoj pretaj aktivi, pli bone ili aktivu dum kvar-kaj-duona monato ol neniom.

Jes, vi komprenis malĝuste – la voĉdono okazis rete. La nombro de voĉdonintoj ja ŝajnas simili al tiuj el papera epoko, sed estas pro tio, ke nur malgranda kvanto de Individuaj Membroj povis voĉdoni, ĉar jam havis traktitajn kotizojn por 2022.

Hejmano
2022-01-24 21:46

Se mi bone legis, 46 individuaj membroj de TEJO voĉdonis por elekti tiujn tri komitatanojn B, pensante ke ili elektus inter tri kandidatoj por malvakuigi du postenojn.

Tiu ĉi lasta eraro estas ne tiom miriga, oni povas erari pri la nombro da komitatanoj kiuj estu elektitaj. Mi persone komprenas tiun eraron.

Sed tio ke nur 46 individuaj membroj voĉdonis?! Tio estas aŭ ridinda, aŭ plorinda.

Jen la nombro de komitatanoj de TEJO (laŭ kion mi trovis interrete : https://reto.tejo.org/aktivuloj?g=1&p=1) : 37 homoj!!!!!

Do, supozante ke ĉiuj el tiuj komitatanoj voĉdonis, nur 9 (9!) ne-komitatanaj homoj voĉdonis!!

Mirige.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2022-01-25 0:32
Respondo al  Hejmano

En la artikolo mankas nesensignifa informo pri tio, ke voĉdonligilojn ricevis nur 169 Individuaj Membroj, kiuj bonŝancis ekscii, ke la voĉdono okazas kaj sukcesis sufiĉe rapide pagi kaj traktigi sian membrokotizon por 2022. Tio kaŭzis tiun hontindan rezuton kun 46 voĉdonintoj.

Fakte, la dua el eraroj (pri tio, ke estis 3 liberaj lokoj kaj ne 2 kiel oni pensis) efektive savis TEJO-n, ĉar tiel, ĉiuokaze la rezulto restas sama (ĉiuj 3 kandidatoj elektiĝas) kaj restas “nur” honto pri organizado kaj malmultaj partoprenintoj.

Patricio Agustín Iglesias
2022-01-25 20:55

Dankon Robert pro via konstanta disvastigo de novaĵoj pri TEJO!
Sendube la eta nombro de voĉdonantoj kaj la (nun amuzema) ĥaoso dum la balotado okupis la tutan scenejon. Tamen mi kredas, ke la vera, grava novaĵo estas, ke du elstaraj junaj esperantistoj eniris la komitaton.
Kutime oni aŭdas pri “pensu globe, agu loke”. Tamen ekzistas homo, kiu agas kaj loke, kaj regione, kaj globe. Tiu homo estas Arya. Li estas lingvisto kaj hiperpoligloto kun sperto en diplomatio, kiu kutime verkas artikolojn pri sia fako kaj kutime vojaĝas pro akademiaj kialoj al Eŭropo. Sendube la kreskado de la movado en Indonezio, sia lando, dum la lastaj jaroj estas ege rilata al sia agado. Li ĉeeste instruas Esperanton en sia lingva komunumo sed ankaŭ organizas retajn eventojn kiujn ĉiu homo kiu kutime vizitas ES iam vidis: Gufujo de la Sudorienta Azia Junularo kaj Brazindo.
La sindono de Jonathan estas nediskuntinda. Li diligente volontulis en Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo, kie ricevis lertan kapabligon kiu permesis al li, reprezenti TEJO-n en diversaj internaciaj kunsidoj. Li ne nur interesiĝas pri lingvoj (alia poligloto, kiel Arya), sed ankaŭ donas al la movado sian regadon de novaj, ne tiel esploritaj teĥnologioj kiel Google Ngram Viewer aŭ cifervalutoj. Kaj tiu trajto ne estas hazarda, sed rilatas al sia ege juna aĝo. Fakte Jonathan eniris la historion de Esperantujo, ĉar iĝis la unua homo kiu ne naskiĝis dum la dua jarmilo kiu eniris Esperanto-komitaton!
Mi ne dubas, ke ili montros al Esperantujo, ke tiu voĉdonado, malgraŭ siaj malfacilaĵoj, estis ege trafa! Kaj la venonta iĝos sendube pli glata, kaj partoprenos pli da homoj!
Post tiu ege justa agnoskado pri miaj karaj samideanoj kaj amikoj, mi volas danki, al tiuj homoj kiuj kredis je mi dum la lasta balotado. Se vi bezonas mian helpon aŭ havas proponon, ideon, dubon, zorgon, kritikon (jes, mi certas, ke vi havas amason!) bonvolu kontakti al mi per Facebook, Linkedin, Twitter (@iglesiaspa) aŭ per retpoŝto al patricio.iglesias -a-a- yahoo.com.ar . Mi atendas viajn mesaĝojn!

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Patricio Agustín Iglesias