TEJO atingis konsultan statuson ĉe UN

TEJO atingis gravan sukceson en siaj rilatoj kun internaciaj organizaĵoj. La junulara sekcio de UEA nun havas specialan konsultan statuson kun Unuiĝintaj Nacioj, kio permesas al ĝi  propranome interveni en diskutoj kaj fari proponojn en diversaj UN-organoj.

UEA ricevis aŭtomate konsultajn rilatojn kun UN jam en 1954, rezulte de la similaj rilatoj atingitaj kun Unesko. Tamen, UEA tiam apenaŭ atentis pri tiu statuso en siaj eldonaĵoj, krom fojaj mencioj en estraraj jarraportoj.

Tiurilate okazis ŝanĝo en 1985, kiam la rilatoj kun UN estis promociitaj el la plej suba kategorio C al A. Tiun statuson de ”veraj” konsultaj rilatoj povis ricevi neregistaraj organizaĵoj pro propraj meritoj anstataŭ aŭtomate pro ligo kun iu speciala UN-organizaĵo.

Fine de la 1990-aj jaroj okazis organizaj ŝanĝoj ĉe UN, kaj la statuso de UEA estis ŝanĝita al tiel nomata “listigita neregistara organizaĵo”. Tiam UEA preparis ampleksan dokumentaron pri sia agado ĉe UN por atingi la novan “specialan konsultan statuson”. Tio sukcese okazis en 1998.

Nun similan statuson ekhavis ankaŭ TEJO. Ni petis la respondecan estraranon Valentin Ceretto Bergerat rakonti, kiel oni laboris por atingi tion.

Valentin Ceretto Bergerat.

Libera Folio: Kiel TEJO laboris por atingi tiun sukceson?

– La afero fakte komenciĝis ankaŭ kelkaj jaroj, sekve de la statusa memstarecigo de TEJO en 2017. Nia tiama oficistoj pri Eksteraj Rilatoj Quentin Weber-Seban komencis la laboron, apogite de pluraj aktivuloj, kun gravaj kontribuoj de interalie Francesco Maurelli. La akredita proceso estas longa kaj estis poste sekvita de Spyros Papadatos, nia nuntempa oficisto pri eksteraj rilatoj.

– Multaj ĝisnunaj agadoj de TEJO kontribuis al la sukcesa kandidatiĝo, kiel flankaj eventoj organizitaj paralele de forumoj, la alparoladoj. La kandidatiĝo fakte estis dokumento kiu interalie listigas la agadojn kiujn TEJO faris ĉe UN. Tiu longdaŭra aktivado de TEJO jam en la UN-sfero delonge okazas dank’al UEA. Tiu havas fame longdaŭran historion kun UN. La asocio ekhavis konsultajn rilatojn kun Unesko en 1954.

– TEJO, kiel junulara sekcio de UEA, ne havis ĝis 2017 la juran personecon por memstara reprezentado kaj povis agi nur pere de UEA, kio ne estis problemo en si mem, konsiderante ke UEA plene kunlaboremas pri tio. Tiel plurfoje okazis ke TEJO-membroj estis inkluditaj en UEA-delegitaroj. Unu el la plej famaj ekzemploj estas la alparolo de Rakoen Maertens, nia ĉefreprezentanto ĉe UN kaj Unesko, en la Ĝenerala Konferenco de Unesko en novembro 2017. En aprilo 2019, Rakoen sammaniere alparolos okaze de la Junulara Forumo de EKOSOK.

Kion la nova statuso signifas en la praktiko?

– Unue, tio signifos ke ekde nun TEJO rajtas je reprezentantoj, delegitaroj kaj kontribuoj al komunaj pozicioj dum UN-eventoj, apartaj de tiuj de UEA. Nia statuso kiel oficiala partnero de UN ankaŭ faciligos nian kunlaboradon kun landaj delegitaroj kaj diplomatoj.

– TEJO ankaŭ povos rekte rilati kun UN-instancoj sen UEA-perado, ekzemple pri ĝuste delegitaroj aŭ pri partopreno en UN-eventoj, kio iusence malpezigos la laboron de UEA.

– Ĉefe, tio signifos ke Esperanto kaj Esperantujo estos reprezentitaj de plia organizo ene de la UN-sistemo, kio plividebligos niajn lingvon, komunumon kaj lingvorajtajn temojn. Tamen tio ne signifas apartigon de UEA, ĉar ja gravas prezenti unuecan bildon de nia movado al la ekstera publiko.

Kiel TEJO praktike utiligos la sukceson?

– Unue, ni planas plifortigi nian teamon en la kernaj UN-urboj (Vieno, Ĝenevo, Novjorko) kaj trejni novajn homojn. Ni tiel daŭrigos nian ĉeeston en la kutimaj UN-eventoj, kiel la EKOSOK Junulara Forumo, ĉu persone aŭ rete.

– La agado de TEJO tiuterene estas konsciigi pri la graveco de lingvaj rajtoj kaj prezenti Esperanton kiel solvon al internacia komunikado. Tion ni ekzemple faris dum la antaŭa estrara mandato, kiam ni dufoje organizis retajn eventojn okaze de du retaj UN-forumoj partnere kun UEA.

– En tiu ĉi jaro, ni substrekis la gravecon de lingvaj rajtoj en pandemia situacio, helpe de la interveno de pluraj esploristoj pri la temo. Nia plua strategio estas starigi Lingvan Aliancon por faciligi kunlaboradon en lingvo-rilataj temoj inter la NRO-oj aktivaj ĉe UN.

– Intertempe, ni gvatas baldaŭajn (retajn) eventojn kaj uzas la tempon por varbi kaj trejni novajn aktivulojn al nia Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER), kiu zorgas pri la rilatoj inter TEJO kaj aliaj organizoj. Pri tio UEA-aktivuloj aktive helpis nin kaj mi intencas daŭrigi la kunlaboradon inter la reprezentantoj de ambaŭ organizoj.

– Mi ŝatus finfine gratuli kaj danki la longjaran laboradon de niaj aktivuloj kaj oficistoj por plenumi tiun atingon, pri kio mi persone apenaŭ kontribuis per mia ĝisnuna mallonga aktivado en TEJO!

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-10-15 11:14

Elkorajn gratulojn al TEJO!
Samtempe, mi esperas, ke TEJO fariĝu malpli elitema. Tiaj ĉi ligoj kun UN estas tre laŭdindaj, sed evidente plej gravas la disvastigo de Esperanto inter junuloj plej diversaj.

Vadim
Vadim
2021-10-16 7:45

Bla-bla-bla-statuso, falsa brilianto.

Tauhro
Tauhro
2021-10-16 18:31

TEJO montris sin absolute sendenta k lojala ech pli ol UEA mem.
Ghin povas enlasi en Domo sen timo 🙂

Patricio Agustín Iglesias
2021-10-17 5:12

Gratulon al ĉiuj TEJO-anoj kiuj strebis por atingi ĉi tiun statuson! Sendube ĉi tiu ilo helpos konatigi TEJO-n inter junuloj interesitaj pri internaciaj rilatoj kaj varbi novajn aktivulojn!

marko polo
marko polo
2021-10-18 10:06

”Ho, kiel bele ludas la orkestro!” – oni diris kiam dronis la ŝipo Titanic…