Esperanto allogas esploristojn pri internaciismo de Libera Folio je 2020-05-182020-05-18 en kulturo Nova esplorprojekto ĉe universitato en Skotlando esploras la rilaton de la Esperanto-movado kaj internaciismo en la jardekoj ĉirkaŭ 1900. ”La Esperanta movado estis multe pli heterogena kaj kompleksa ol ni pensis”, diras la iniciatinto, profesoro Bernhard Struck, en intervjuo de Libera Folio.
La Akademio distancigas sin de seksismo de Libera Folio je 2020-05-112020-05-16 en kulturo, movado Lige kun disputo pri seksa molestado en Esperantujo la Akademio de Esperanto en malofta publika komuniko deklaras sian volon ”defendi kaj antaŭenigi la egalecon de kaj justecon por ĉiuj homoj, sendiskriminacie”. La sama komuniko aludas, ke mankas virinoj kun sufiĉa lingva kompetento por eniri la Akademion. Libera Folio petis komenton de ĉiuj kvin nunaj virinaj akademianoj.
La viruso aktivigis esperantistajn ŝakemulojn de Libera Folio je 2020-05-012020-05-01 en movado Same kiel multaj aliaj esperantistaj fakaj asocioj, ankaŭ la ŝakista EŜLI delonge ne montras ajnajn vivosignojn. Sed tio ne signifas ke malaperis esperantlingvaj ŝakemuloj. Nun pro la viruso ili aktiviĝis en la reto kaj ĉiusabate turniras.
Sumoo instigas al vekado de dormantaj libroj de Libera Folio je 2020-04-12 en kulturo, movado Hori Jasuo elpensis la Esperanto-sumoon por ke ankaŭ komencantoj eklegu librojn en Esperanto, ĉar nur tiel oni laŭ li povas vivteni la lingvon. ”Mi ĉiam aĉetis plurajn Esperanto-librojn, sed tiuj libroj tuj kuŝis kaj endormiĝis en mia libroŝranko, kaj neniam vekiĝis”, li klarigas en intervjuo de Libera Folio.
Esperantistoj rakontas pri siaj urboj en filmkonkurso de UEA de Libera Folio je 2020-03-112020-03-11 en kulturo, UEA Por instigi esperantistojn krei filmetojn pri sia loka asocio aŭ klubo, UEA lanĉis filmkonkurson kun premio de mono kaj aliĝo al UK. Ĝi ricevis 35 filmetojn el 5 kontinentoj. El tiuj 11 estis liveritaj de Ĉina Radio Internacia.
Amikumu interesas ĉefe esperantistojn de Libera Folio je 2019-08-272019-09-06 en interreto Antaŭ du jaroj estis lanĉita la poŝtelefona servo Amikumu, kiu ebligas al parolantoj de Esperanto, sed ankaŭ al parolantoj de aliaj lingvoj, trovi proksimajn samlingvanojn. Esperantistaj komencantoj estas daŭre la plej granda grupo de aliĝintoj, pli ol 6.700. Ni intervjuis Chuck Smith pri la nuna stato de la projekto.
Joop Kiefte volas iĝi prezidanto de TEJO de Libera Folio je 2019-07-17 en movado, TEJO Ĉar ĝis la fino de junio aperis neniuj kandidatoj por la prezidanteco de TEJO, la limdato estis longigita je dek tagoj. Tiam Joop Kiefte decidis kandidatiĝi por savi la asocion de detruiĝo. Li konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.
Animea ludo instruas Esperanton sub alia nomo de Libera Folio je 2019-06-172019-06-18 en kulturo Survoje hejmen de lernejo japana knabino subite trovas sin en nekonata loko, kie ĉiuj parolas fremdan lingvon. La lingvo nomiĝas Juliamo, kaj ŝi devas lerni ĝin por trovi la vojon hejmen. Tiel komenciĝas la rakonto en komputila ludo, kiu instruas al la ludantoj Esperanton sub kaŝnomo.
La subteno de EDE en la EU-elektoj duoniĝis de Libera Folio je 2019-06-032019-06-03 en movado La politika partio Eŭropo – Demokratio – Esperanto ĵus partoprenis la balotadon por la Eŭropa Parlamento la kvaran fojon ekde 2004. Malgraŭ klopodo, ĝi ne sukcesis aperi ĉe la balotado en Germanio, do nur en Francio eblis voĉdoni por la partio. La partio ricevis je 45% malpli da voĉoj ol en 2014 kaj atingis la plej malbonan rezulton en sia historio. Libera Folio intervjuis Pierre Dieumegard, prezidanton de la franca sekcio de EDE.
Duono de la TEJO-estraro ne plu aktivas de Libera Folio je 2019-05-112019-05-11 en movado, TEJO Dum monatoj, la komitatanoj de TEJO maltrankviliĝis pro manko de aktiveco de la estraro. Oni eltrovis ke duono de la estraro ne estis aktiva kaj ne plenumis siajn rolojn. Dum la pasintaj tri semajnoj, du estraranoj demisiis ĉar ili ne havis sufiĉan tempon por dediĉi al TEJO. Sed eĉ la prezidanto mem estis neaktiva dum preskaŭ ŝia tuta mandato kun apenaŭ iu kontakto kun la komitato.