Esperanto allogas esploristojn pri internaciismo

Nova esplorprojekto ĉe universitato en Skotlando esploras la rilaton de la Esperanto-movado kaj internaciismo en la jardekoj ĉirkaŭ 1900. ”La Esperanta movado estis multe pli heterogena kaj kompleksa ol ni pensis”, diras la iniciatinto, profesoro Bernhard Struck, en intervjuo de Libera Folio.

En la Universitato St Andrews, Skotlando, kvar esploristoj laboras ene de projekto pri Esperanto. La Instituto pri Transnacia kaj Spaca Historio subtenas iliajn studojn pri la Esperanto-komunumo kaj iliajn laborojn por eltrovi novajn perspektivojn.

La projekto Esperanto kaj Internaciismo estas iniciato de profesoro Bernhard Struck, kiu opinias ke ĉar la historio de Esperanto estas esence transnacia, ĝi estas taŭga studobjekto por kompreni konektojn, retojn kaj cirkuladojn kiujn tradiciaj naciaj historiografioj preterlasis.

Robert Nielsen petis la esploristojn rakonti pri siaj projektoj por Libera Folio.

Libera Folio: Bonvolu prezenti vin kaj rakonti kiel vi ekinteresiĝis pri Esperanto.

Marcel, Manuela, Pilar kaj Bernhard. Foto: University of St Andrews.

Pilar:Mia nomo estas Pilar Requejo De Lamo, kaj mi venas el Hispanio, kvankam mi kreskis en Luksemburgio. Mi unue aŭdis pri Esperanto de doktoro Struck, kiu parolis al mi pri sia esplorado. Tiam mi apenaŭ sciis ion ajn pri la lingvo (mi eĉ ne sciis ke homoj ankoraŭ uzas ĝin hodiaŭ!), kaj mi rapide ekinteresiĝis pri esperantismo kaj ĉio rilata al ĝi. Ĉar mi jam devis lerni kelkajn lingvojn kaj tio postulis multe da tempo kaj sindediĉo, mi opiniis ke Esperanto plifaciligus mian vivon.

Marcel: – Mi estas Marcel Koschek, kaj mi nun estas doktoriĝa studento de moderna historio en la Universitato St Andrews, Skotlando. Mi venas el Germanio, kie mi studis historion kaj politikon, principe internacian historion. Mi delonge konis Esperanton, ekde la kristnaskaj kaj paskaj salutoj de la Papo, kaj mia patro klarigis la ideon al mi kiam mi estis infano. Poste, mi informiĝis pri Esperanto per interreto kaj sciis iom pri Zamenhof kaj la lingvo antaŭ miaj doktoriĝaj studoj.

Manuela Burghelea: – Mi eklernis Esperanton en 2015, kiam mi decidis esplori pri ĝi por mia magistra disertacio en interkultura mediacio. Poste mi engaĝiĝis en la movado per volontulado en Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo kaj TEJO. Mi ankaŭ aktivis kaj aktivas je loka nivelo en asocioj de Brazilo kaj Skotlando. Mi nuntempe studas antropologion kaj historion en la Universitato St Andrews.

Bernhard: – Mia nomo estas Bernhard Struck, mi estas historiisto pri malfrua moderna Eŭropo. Mi laboras ĉefe pri kontinenta Eŭropo, pri Germanio, Francio kaj Pollando ĉirkaŭ la jaro 1800. Mi eltrovis Esperanton en 2016, kiam studento verkis mallongan eseon pri Neŭtrala Moresnet, kaj io pri la ideo restis kun mi.

– Sed nur en 2018 mi komencis pli profunde studi ĝin, mi legis pri la historio kaj historiografio de Esperanto. Kadre de mia monografio pri moderna Eŭropo laŭ transnacia perspektivo, mi verkis mallongan ĉapitron pri Esperanto. Laŭ mia scio, ĉi tiu estas la unua monografio pri eŭropa historio kiu enhavas plenan ĉapitron pri Esperanto, anstataŭ nur unu aŭ du frazojn aŭ piednotojn. Mia intereso kreskis post tio, mi legis plu kaj komencis lerni la lingvon per Duolingo. Estas fascinaj historio kaj komunumo.

Kiu estas la temo de via esplorado kaj kial vi decidis ekstudi ĝin?

Pilar: – Mi studas la rilatojn inter esperantismo kaj naciaj movadoj en la Iberia duoninsulo je la komenco de la dudeka jarcento. Mia unua motivo estis komenci diskuton pri landoj kiuj ne ricevas multe da atento en la historio de Esperanto, kiel Hispanio kaj Portugalio. Sed mi ankaŭ volis meti esperantismon en la pli grandan kuntekston. Tradicie, oni studas Esperanton en la kadro de artefaritaj lingvoj, sed mi volis montri ke ĝia influo estas pli granda ol tio.

– Esperantistoj estis kaj ankoraŭ estas multdimensiaj homoj kun diversaj interesoj, kiuj puŝis ilin al diversaj celoj. Mi opinias ke Esperanto povas diri multe pri naciismo kaj esploroj pri internaciismo povas doni informojn pri iuj ĝis nun ne esploritaj aspektoj de la lingvo.

Marcel: – Mia esplorado temas pri polaj esperantistoj antaŭ la unua mondmilito kaj kiel ili konstruis retojn. Mi studas Pollandon kaj precipe Varsovion, kiel la komencejon de Esperanto, kaj sekvas esperantistojn kaj ideojn ĉirkaŭ la tuta mondo. Eblas studi la movadon je kelkaj niveloj, ekzemple la Varsovian societon kiel lokan grupon, la kunlaboron de polaj esperantistoj je nacia nivelo kaj la partoprenon de poloj en la Universalaj Kongresoj. La temo estas tre dinamika kaj venas de biografioj kaj individuaj homoj. Ĉi tio tre motivas min kiel historiiston, ĉar mi povas kunigi oficialajn strukturojn kun individuaj rakontoj por krei historion de esperantaj retoj.

Manuela: – Pasintprintempe mi vidis alvokon por esplorstipendio en St Andrews pri Esperanto kaj jarmiluloj. Kiel iama volontulo en junulara organizo, mi multe interesiĝis pri tiu ŝanco. Mi kandidatiĝis kaj estis akceptita en la esplorteamo pri Esperanto kaj internaciismo, kie mi plej precize studas jarmilulojn en interdisciplina perspektivo. Mi planas fari unujaran etnografian esploron en Rio-de-Ĵanejro, por kompreni la motiviĝojn, kutimojn kaj retojn de junaj esperantistoj, kadre de kosmopolita komunumo.

Bernhard: – Mi ankoraŭ ne certas pri kio temos la esplorado, sed mi ĉefe interesiĝas pri la plej frua generacio de esperantistoj ĝis 1914, aŭ eble ĝis la 1920-aj. La ideo temas pri la loka kaj regiona nivelo, ekzemple Skotlando, Bohemio, Saksio aŭ eble la meza regiono de Anglio. Kiam mi studis la partoprenintojn en la Universalaj Kongresoj inter 1905 kaj 1913, mi eltrovis ke ĉi tiuj estis tre aktivaj regionoj.

– Kio motivas kaj fascinas min estas ke la Esperanta movado proponas multajn perspektivojn kaj oportunojn laŭ la transnacia perspektivo. Mi delonge interesiĝas pri kompara, transnacia kaj tutmonda historio. Por mi, ĝi estas fascina temo, per kiu mi povas esplori transnacian historion, ĉar la Esperanta movado estas transnacia, transregiona kaj transloka komunumo. Sed oni preskaŭ neniam studis ĝin tiel kaj ne estas tiel facile esplori ĝin, ĉar la dokumentoj estas disaj en multaj apartaj muzeoj kaj arkivoj, aŭ privataj domoj.

Ĉu vi eltrovis aŭ malkovris ion interesan dum via esplorado?

Pilar: – Kvankam mi nur komencis mian doktoriĝajn studojn, mi jam trovis kelkajn indicojn, sed unu artikolo elstaras. Eldonita de Tutmonda Espero, kataluna ĵurnalo, en 1909, ”La gepatraj lingvoj kaj Esperanto” estis alvoko de irlanda esperantisto, Patrick Parker, por la kreo de universala ligo kies ĉefcelo estus defendi kaj protekti la gepatrajn lingvojn de lingvaj minoritatoj. Ĉi tiu alvoko por internacia kunlaborado inter malgrandaj nacioj influis mian esploradan temon. Ĝi ankaŭ estas klara ekzemplo kiel Esperanto intermiksiĝis kun aliaj politikaj, sociaj kaj kulturaj demandoj.

Marcel: – Ĝis nun, mi ĉefe fokusiĝis pri Varsovio kaj Tutmonda Esperanta Kuracista Asocio (TEKA), la organizo antaŭa al Universala Medicina Esperanto-Asocio. Listoj de kontaktoj kaj membroj donas interesajn enrigardojn al la strukturo kaj membraro. En 1909, Varsovio havis ĉirkaŭ 400 registritajn esperantistojn, el kiuj 57 estis kuracistoj kaj membroj de TEKA. Iuj estas konataj en la pola esperanta movado, aliaj en la medicina komunumo, sed maloftaj estas la ligoj inter la du sferoj. Ekzemple, Józef Skłodowski – frato de la Nobel-premiita Marie Curie – estis estro de la medicina fako de la Varsovia Esperanta Klubo, iris al la Universala Kongreso en Dresdeno 1908 kaj eĉ tradukis polan poezion al Esperanto. Eltrovi kio motivis tiujn homojn lerni Esperanton kaj ekaktivi en internaciaj projektoj estas la celo de mia laboro. Mi nomas tiajn homojn “lokaj internaciistoj”.

Manuela: – Ŝajnas al mi ke la perceptoj pri jarmiluloj (ĝenerale, ne nepre pri esperantistoj) ne estas ofte pozitivaj. Oni diras ke interreto kaj videludoj tro kutimigis ilin al facila akiro de rekompencoj kaj trofeoj; ke ili ne scias konduti en la reala vivo; ke ili estas narcisismaj, cinikaj, ne komunum-orientitaj. Se oni pensas pri duolinganoj kaj ĉasado de ingotoj kaj kronoj, pri Esperanto-kantoj kiel Realolud’ pri homoj kiuj vidas la vivon kiel videoludon, pri malpliiĝo de junuloj en asocia vivo, oni inklinus kredi je tiu bildo. Sed se vidi la engaĝiĝon de junaj esperantistoj de TEJO kaj BEJO en debatoj pri daŭripoveco, genra egaleco, homaj rajtoj, la bildo estus alia.

Bernhard: – Kio fascinas min estas ke esperantaj kluboj aperis en lokoj kie oni eble ne atendus ilin ĉirkaŭ 1900. Kaj mi volas kompreni kial tio okazis – kaj kial aliaj regionoj apenaŭ aktivis. Ekzemple, ĉi tie en Skotlando, ne estas surprizo ke estis grandaj kaj aktivaj grupoj en Glasgovo, Edinburgo kaj Dundee en 1900, ĉar tiuj estis tre internaciaj urboj. Sed estis kluboj en pli malgrandaj kaj periferiaj lokoj kiel Aberdeen, Montrose kaj Perth. Simile en iuj regionoj de Bohemio kiel Pardubice, oni trovas nekutime altan kvanton da esperantistoj kaj tre aktivajn klubojn antaŭ 1914.

– Mi opinias ke la Esperanta movado estis multe pli heterogena kaj kompleksa ol ni pensis. Iuj estis internaciistoj, iris al internaciaj kongresoj kaj kreis aliancojn kun aliaj internaciaj organizoj. Sed multaj ne faris tion. Do kio allogis ilin al Esperanto? Kion faris homoj en la pli marĝenaj lokoj?

– Pollando, Bohemio kaj Katalunio estas tre interesaj regionoj, kaj ili levas la demandon pri Esperanto kaj ties uzado inter “malgrandaj nacioj” kaj pri la streĉo inter imperioj kaj ŝtatoj rilate al nacieco kaj lingvo. Inter poloj kaj imperia Rusio, inter parolantoj de la ĉeha kaj la germana en la Aŭstra-Hungara Imperio, inter Madrido kaj Katalunio. Ĉu Esperanto estis ilo por naciismo aŭ por venigi la polojn, ĉeĥojn kaj katalunojn al la internacia sceno per Esperanto? Eble aliaj interesaj demandoj venos el tiu esplorado.

Intervjuis Robert Nielsen

(Pilar, Marcel kaj Bernhard respondis en la angla, Manuela respondis en Esperanto)

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-05-19 9:53

Mi ŝategas la Esperantan vorton por diri “millenials”! Mi eĉ ne konis ĝin antaux legi tiun artikolon!

Dieter Rooke
2020-06-17 16:58
Respondo al  Hejmano

La internaciismo estas ideologio de laboristaro de la tuta mondo.
La himno ” La Internacio ” estas konata en SAT , IKEK , kaj progresemaj e- asocioj.

Hejmano
2020-06-18 9:43
Respondo al  Dieter Rooke

Internaciismo ne estas nur laborista ismo.
Homoj devus ĉesi konsideri ilin kiel malamikoj pro lingvo, etno, kaj jes, ankaux pro socia klaso. Diri ke iuj estas bonuloj kaj aliuloj estas malbonuloj irigas nenien bonan.