Du estraranoj de TEJO pretas daŭrigi de Libera Folio je 2021-07-282021-07-28 en movado, TEJO Rogier Huurman kaj Albert Stalin Garrido pretas resti por dua mandatperiodo en la estraro de TEJO. Por la posteno de prezidanto kandidatas Léon Kamenický el Slovakio. Inter la estraraj kandidatoj estas ankaŭ la antaŭa estrarano Cyprien Guiya, kiu pli frue estis forpelita el IJK pro seksa ĝenado.
TEJO ree eventos rete – IJK plu malcertas de Libera Folio je 2021-02-16 en interreto, movado, TEJO TEJO anoncas novan retan renkontiĝon, kiu okazos komence de aprilo. La sorto de la ĉi-jara IJK, kiu laŭplane devus okazi en la ĉefurbo de Ukrainio, daŭre malcertas.
Du jardekoj kun la Esperanta Vikipedio de Libera Folio je 2021-01-192021-05-24 en interreto, kulturo La 15-an de januaro festis sian naskiĝtagon la anglalingva Vikipedio, kaj jam la 15-an de novembro povos same jubilei la Esperanta Vikipedio. Krome iam en majo 2021 la Esperanta Vikipedio atingos 300 000 artikolojn. Sed kian rolon havas Vikpedio en Esperantujo, kaj kian Esperanton enhavas Vikipedio?
107 homoj aliĝis al la UK en Belfasto de Libera Folio je 2020-12-162020-12-16 en movado La Universala Kongreso en 2021 multmaniere diferencos de la kutimaj kongresoj, sed laŭ UEA ĝi ja okazos. La kongreson en Belfasto aranĝos ne lokanoj, sed ĉefe UEA mem, kaj ĝis nun aktive aliĝis nur kvindeko da homoj.
Esperantista urbestro volas verdigi la municipon de Libera Folio je 2020-11-30 en movado David Healy, esperantisto kaj membro de la Verda Partio, de duonjaro estas urbestro de Fingal, unu el la kvar municipoj kiuj konsistigas Dublinon. Li diras al Libera Folio, ke li bonvenigas sugestojn pri tio, kiel li povus helpi al la movado.
Denuncinto de TEJO strebas al Fina Venko de Libera Folio je 2020-11-16 en movado, TEJO En 2019 Kévin Morel-Fourrier sendis al EU-instanco denuncon pri troigita membronombro donita de TEJO. Lia celo estis ke la falsa informo estu korektita kaj la vera membronombro de TEJO iĝu konata, li diras en intervjuo de Libera Folio. Li komparas TEJO-n kun rolludo, kaj rakontas ankaŭ, ke li havas propran planon por fina venko de Esperanto.
La nova estraro de TEJO strebas al travideblo de Libera Folio je 2020-09-162020-09-16 en movado, TEJO La nova estraro de TEJO, kiu ĵus ekoficis, dum la semajnfino havis sian unuan ĉeestan kunsidon en Roterdamo. La estraro promesas strebi al malfermeco kaj respondis al demandoj en reta elsendo – sed ankoraŭ ne scias diri, kiom da membroj havas TEJO.
TEJO donos ”proksimuman informon” pri la nekonata membronombro de la asocio de Libera Folio je 2020-07-212020-07-21 en movado, TEJO La komitato de TEJO aparte diskutis la EU-esploron pri troigitaj membronombroj. Post diskuto oni decidis, ke la asocio estonte ĉiam donu ”la saman proksimuman informon pri la membronombroj”. Oni tamen ne diris, pri kiaj nombroj povus temi. Estis akceptita nova landa sekcio en Tanzanio, spite problemajn vortumojn en la teksto de la statuto.
Ne mankas kandidatoj por la estraro de TEJO de Libera Folio je 2020-06-292020-06-29 en movado, TEJO Male ol pasintjare, ĉi-jare ne mankas kandidatoj por la gvidaj postenoj de TEJO. Estas du kandidatoj por prezidanteco, du kandidatoj por la posteno de ĝenerala sekretario, kaj entute 13 kandidatoj, el kiuj majoritato estas virinoj.
Riismo konkeras la junan generacion de Libera Folio je 2020-05-222020-10-06 en kulturo Ĉu Esperanto bezonas neŭtralan pronomon, aldone al la tradiciaj li kaj ŝi? Kion opinias rete aktivaj esperantistoj, kaj ĉu tia netradicia pronomo havas lokon en la efektiva lingvouzo? Tion esploris akademiano Markos Kramer per ampleksa enketo.