ELI kondamnas la rusian invadon de Ukrainio de Libera Folio je 2022-03-13 La landa asocio de UEA en Israelo, ELI (Esperanto-Ligo en Israelo) publikigis deklaron, en kiu la asocio kondamnas la invadon de Ukrainio. Libera Folio publikigas ĝian tekston.
Kion forgesis esperantistoj en Rusio de Libera Folio je 2022-03-072022-03-08 Malmulto dependas de ni, eble eĉ nenio, sed la ideo mem de Esperanto estas mondpaco kaj interkompreniĝo. Ideo de Esperanto estas nek milito nek speciala operacio de (ajna) armeo. Tion skribas Grigorij Arosev, eksa prezidanto de Rusia Esperanto-Unio en sia vidpunkta artikolo.
Prezidanto de REU subtenas la militon de Libera Folio je 2022-03-062022-03-06 La prezidanto de Rusia Esperanto-Unio senkondiĉe subtenas la agadon de Rusio en Ukrainio. Libera Folio malpublikigis deklaron de rusiaj esperantistoj kontraŭ la milito, ĉar ĝi pro nova leĝo povas kaŭzi gravajn problemojn. Iu jam ricevis minacon.
Adiaŭ, Nieuwe Binnenweg de Libera Folio je 2022-03-052022-03-06 En la prestiĝa nederlanda ĵurnalo NRC sur videbla loko aperis artikolo de Marc van Oostendorp pri la vendo de la domo de UEA en Roterdamo. La nederlandlingva artikolo havis la Esperantan titolon ”Adiaŭ, Nieuwe Binnenweg”, kaj finiĝis per la vorto ”adiaŭ” en Esperanto. Kun permeso de la aŭtoro ni publikigas la tutan tekston en Esperanto.
Deklaro de juristoj pri la agreso de Rusio de Libera Folio je 2022-03-042022-03-04 La estraro de Internacia Jurista Esperanto-Asocio diskonigis deklaron pri la agreso de Rusio kontraŭ Ukrainio. Libera Folio publikigas la tekston.
Deklaro de SAT kontraŭ la milito en Ukrainio de Libera Folio je 2022-03-042022-03-04 La plenumkomitato de SAT, kaj la organiza komitato de la 95-a SAT-kongreso, kiu devis okazi ĉi-jare en Moskvo, diskonigis komunan deklaron pro la milito en Ukrainio. Libera Folio publikigas ĝian tekston.
TEJO gajnis unu estraranon kaj perdis du de Libera Folio je 2022-03-042022-03-04 Dum la komitatkunsido de TEJO, Tyron Surmon estis elektita kiel estrarano por anstataŭi Matheus Pacheco, kiu rezignis antaŭ tri semajnoj. Sed la komitato voĉdonis por eksigi Uriel Gurdián pro lia malaktiveco, kaj Alexandre Raymond decidis rezigni. Pri la membroj en la kategorio ”junaj amikoj” oni plu nenion scias.
Kritiko kontraŭ deklaro de UEA pri Ukrainio de Libera Folio je 2022-02-282022-03-01 Post longa pripensado, UEA publikigis deklaron pri la milito en Ukrainio la 27-an de februaro. La deklaro rapide renkontis kritikon de multaj esperantistoj, ĉar ĝi estas ampleksa sed senenhava, kaj eĉ ne mencias Ukrainion aŭ Rusion.
TEJO kondamnas la invadon de Ukrainio de Libera Folio je 2022-02-272022-03-01 La estraro de TEJO publikigis rezolucion kiu kondamnas Rusion pro la invado de Ukrainio. Laŭ la rezolucio la milito estas malrespekto de homaj rajtoj kaj tiele kontraŭ la valoroj de TEJO. Ĝi alvokas por paco kaj esprimas solidarecon al ĉiuj kiuj kontraŭas la militon.
Malamikeco de la nacioj: falu, falu de Libera Folio je 2022-02-252022-02-27 Reage al la atako de Rusio kontraŭ Ukrainio Jarek Parzyszek sendis al ni la ĉi-suban vidpunktan artikolon. Ni volonte publikigos vidpunktojn de Esperanto-asocioj aŭ individuaj esperantistoj el la koncernaj landoj.