Malamikeco de la nacioj: falu, falu

Reage al la atako de Rusio kontraŭ Ukrainio Jarek Parzyszek sendis al ni la ĉi-suban vidpunktan artikolon. Ni volonte publikigos vidpunktojn de Esperanto-asocioj aŭ individuaj esperantistoj el la koncernaj landoj.

Membroj de la Esperanto-klubo de Ĥarkivo en nordorienta Ukrainio renkontiĝis okaze de la Zamenhof-tago. Nun al Ĥarkivo proksimiĝas la rusia armeo.

Malamikeco de la nacioj: falu, falu
Jam tempo estas!

L. L. Zamenhof

La supran versaĵon la 19-jara L. L. Zamenhof prezentis al siaj amikoj, en praesperanto. Dum sia tuta vivo la revanto Ludoviko Lazaro pledis por dialogo de la homfratoj. Li estis idealisto, kredanta ke povas finiĝi la epoko de malamo kaj tutmonde ekregi paco.

Antaǔ sia morto, spite la regantan malamon, li skribis la faman Leteron al diplomatoj, alvokante ilin al akceptado de la aliaj gentoj por trankvila, paca kunvivado kaj toleremo.

Ludoviko forpasis dum La Granda Milito, kaj la internaciaj organizaĵoj ne ordigis la mondon. Post La Dua Mondmilito Sovetio ”tenis” stabilecon, subpremante gentojn de orienta Eǔropo. Post 50 jaroj tiu ”argila paco” falis, unue en Balkanoj, poste en Baltio, Kartvelio, Ukrainio.

Bedaŭrinde la mondo estas tia, ke la fortuloj volas decidi pri la vivo de la malfortuloj. Se via najbaro scias, ke vi ne estas sufiĉe forta – ne miru, ke tiu najbaro atakos vin! Memoru, ke la aliaj – najbaroj, observantoj kaj komentantoj el la mondo – ne savos vin.

La danĝera slavo opinias kaj aǔdacas pruvi, ke nur li pravas kaj havas pli multajn rajtojn. Ni, silenta plimulto, deziranta travivi unu plian tagon, jaron, jardekon, timas kaj tremas. Iam, hieraŭ, antaŭhieraŭ, ni kredis, ke ni vivas en pli paca, trankvila, amika mondo. Evidentiĝis, ke la bla-bla-ado de la politikistoj el la ”pli riĉa parto de la mondo” ne sufiĉas.

Ŝajnis ke la revoj de idealistoj, kiel Ludoviko, la ”politika dialogo” pri la paco, sufiĉas. Bedaŭrinde, kiel dum la pli fruaj epokoj, evidentiĝis, ke la politika retoriko ne sufiĉas.

Mi komprenas, ke por multaj – ĉefe eŭropanoj – gravas: gaso, petrolo kaj riĉaj turistoj. Ni zorgas nur pri niaj familio, domo, regiono, lando. La cetera mondo povas disfali?

Mi scias ke ni idealistoj, kiuj revis kaj provis sekvi la homaranajn revojn, tre malmultas. Sed memoru: al la vorita Minsko, al la detruata Kievo tre proksimas Bratislavo, Varsovio, Berlino …

Mi ne volas militi, sed mi kredas ke kune eblas ekonomie devigi la tiranon revekiĝi!

La tuta homaro, en familion
Unuiĝi (iam) devas!

Jarek Parzyszek

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-25 19:17

Mi simpatias kun la granda ukraina popolo kaj speciale kun niaj ukrainaj samideanoj.

Kiel enloĝanto de NATO-lando mi estas konsternita, kolerega, ke NATO ne protektis niajn eŭropajn gefratojn.
Kiom longe oni atendos? Ĉu ĝis la fera kurteno denove dividas okcidentan kaj orientan Eŭropon?

Kiom oni ankoraŭ permesos al tiu frenezulo en Kremlo? Kiom da landŝtelado, kiom da militoj, kiom da viktimoj?

Universala Esperanto-Asocio cetere ”brilas” pro manko de deklaro. Sed aĥ, ĝi devas resti neŭtrala, ĉu ne? Eĉ se temas pri klaraj maljustaĵoj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Patricio Agustín Iglesias
2022-02-25 23:25
Respondo al  ne-al-cenzuro

Kara samideano:
Mi ne certas pri la decidoj de UEA, sed TEJO restis ege aktiva dum la lastaj tagoj. Hodiaŭ siaj reprezentantoj partoprenis dum kunveno de FoJE kaj estis aldonita escepta tagordero por komitatkunsido, kie la afero estos komentita morgaŭ. Poste aperos dokumento pri la pozicio de TEJO.
Varman brakumon dum ĉi tiuj malfacilaj tagoj!

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-26 17:28

Kara Patricio:
Mi tre ĝojas kaj kun atento legos la pozicion de TEJO.
Sendube ĝi esprimos solidarecon kun la ukrainaj popolo kaj esperantistoj, sed mi esperas, ke ĝi ankaŭ kondamnos la rusan perforton, samtempe rememorigante ankaŭ nian solidarecon kun la rusaj popolo kaj gesamideanoj, kiuj ne volas tiun ĉi militon.

Sen kondamno de la rusa perforto, TEJO, sed ankaŭ UEA troviĝas inter tre dubindaj partneroj kaj perdos ĉian kredeblecon.

Varman brakumon ankaŭ al vi!

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-02-26 18:37

Silezia Esperanto-Asocio – rezolucio:

”En tiu situacio, ni, kiel paciga organizaĵo, devas kategorie kondamni agadon de Vladimiro Vladimiroviĉ Putin, kiu, senkaŭze, komencis batalon kontraŭ sendependa Ukrainio. Teritorio de Ukrainio estas netuŝebla. Ni postulas tujan finon de rusa milita agado. Ni kontraŭas rusan politikon kaj rusan misinformadon.”

https://sea-vroc.eu/2022/02/25/rezolucio-de-silezia-esperanto-asocio-pri-atako-de-rusa-armeo-kontrau-sendependa-ukrainio/