Adiaŭ, Nieuwe Binnenweg

En la prestiĝa nederlanda ĵurnalo NRC sur videbla loko aperis artikolo de Marc van Oostendorp pri la vendo de la domo de UEA en Roterdamo. La nederlandlingva artikolo havis la Esperantan titolon ”Adiaŭ, Nieuwe Binnenweg”, kaj finiĝis per la vorto ”adiaŭ” en Esperanto. Kun permeso de la aŭtoro ni publikigas la tutan tekston en Esperanto.

La Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo fermiĝas. Marc van Oostendorp rememoras pri sia varma ligo kun inventita lingvo en la praktiko.

Dum sesdek ses jaroj ekzistis en Nederlando montrofenestro kie sensuspektaj preterpasantoj povis vidi ekzemplerojn de Reĝo Lear de William Shakespeare, de La taglibro de Anne Frank aǔ de Asterikso la Gaǔlo. Baldaŭ tio finiĝos.
Definitive falis la kurteno por la centra oficejo de Universala Esperanto Asocio (UEA) en Nieuwe Binnenweg en Roterdamo.

Ekde sia fondo en 1908, UEA estis la plej granda Esperanto-organizaĵo en la mondo, kun la celo antaŭenigi la internacian lingvon proponitan en 1887 de la pola okulkuracisto Lejzer Zamenhof. La oficejo estis establita en Roterdamo en 1955, post sidejoj en Ĝenevo kaj Londono.

Ĉe sia apogeo, Nieuwe Binnenweg estis la fieraĵo de la movado: oficejo kie homoj el plej diversaj landoj kunlaboris Esperantlingve, unu el la malmultaj lokoj kie eblis atentigi kolegon en Esperanto ke la necesejo denove ŝtopiĝis. Ĝi estis la loko kie oni redaktis la vaste legatan monatan revuon Esperanto, organizis la internaciajn kongresojn, kaj kie do troviĝis ankaŭ librovendejeto, krom granda biblioteko.

Mi estis tie ofta vizitanto. Kiel juna knabo, enamiĝinta al la strebo plibeligi la mondon pere de lingvo. Kiel studento, pensanta ke eblas ekscii plej multe pri lingvo tie kie inventita lingvo estas uzata en la praktiko. Kiel mezaĝa viro fleganta rilaton de amo-malamo kun la foje mirigaj idealistoj de la movado, sed neniam malliganta sin de tiu. Mi paŝis en la oficĉambron de la severa finna direktoro, vidis ludi la filinon de la hungara revu-redaktoro, sidis ĉe la kaftablo kaj ridis kun la bosniano Simo, la kroato Nikola, la rumano Ionel, la nederlanda Atie.

Eĉ ne estas evidente ke nun ekzistus malpli da Esperanto-parolantoj ol pasintece. Aplikaĵoj kiel Duolingo logis centmilojn da homoj al la ideo lerni la lingvon. Nur ke tiuj homoj ne plu sentas sin allogataj al membreco en iu asocio. Krome la konstruaĵo iĝas ĉiam pli multekosta – ekzemple, necesus signifa investo por plenumi la postulojn de la energi-normoj –, kaj ankaŭ la laborkostoj en Nederlando iĝas tro altaj por internacia asocio.

Plej multaj laborantoj estis jam maldungitaj aŭ proksimiĝas al pensiiĝo. La libroservo iros supozeble al klubo de bone organizitaj slovakoj, la biblioteko kaj la arkivo al la Nacia Biblioteko de Aŭstrio, kiu jam hejmigas Esperanto-muzeon. Jure la asocio tamen ja restas en Roterdamo.

La Esperanto-movado jam 135 jarojn batalas por demokratia formo de internacieco. Ĉu por tio ĝi elektis la ĝustan formon, pri tio eblas diskuti. Sed nun, kiam la Komitato – la plej alta demokratia organo de la asocio – decidis forlasi Roterdamon, venas fino al unu aparta formo de idealismo en la urbo. Adiaŭ.

Marc van Oostendorp

Tradukis István Ertl

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
DICCON MASTERMAN
DICCON MASTERMAN
2022-03-05 17:19

La artikolo devus ne esti konsiderata nekrologo sed simpla mejloŝtono en la historio de la movado. Anstataŭ ol priplori la perdon de amata movada monumento, Esperantistoj devas aplaŭdi la pretecon de la Estraro kaj Komitato de UEA rekoni ke la mondo ŝanĝiĝis kaj la Asocio devas same evolui. Estas paŝo kiun oni tro longe prokrastis sed nun la estonteco por la Movado estas pli esperiga se UEA daŭre adaptiĝas al mondaj cirkonstancoj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2022-03-05 22:46
Respondo al  DICCON MASTERMAN

Diccon, kiel precize oni rimarkas, ke UEA adaptiĝas al mondaj cirkonstancoj?

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-03-05 21:03

Bonega ekzemplo ”Kiel ne varbi por Esperanto”.

Sperta komunik-anto/-isto faras el malbona novaĵo bonan novaĵon sed tiu ĉi artikolo plenas je stultaĵoj. Van Oostendorp prefere silentus.

Kompreneble enestas la ĝistede gurditaj argumentoj pri la vendo:

1.La mensogo pri la energipostulo C: Mi telefonis kun ŝtatoficisto kaj montriĝis, ke la estraro kaj la direktoro rakontas fabelojn. UEA tute ne devus plenumi tiun energipostulon.

2.La tro altaj laborkostoj: Osmo Buller jam plurajn fojojn kontraŭis/relativigis tion.

3.Homoj ne plu volas membriĝi: Sensencaĵo. Pro la detruo de la CO UEA ne plu produktas ion indan kaj ĝuste tial homoj ne plu emas membriĝi.

Estas tre priplorinda la nivelo de nederlandaj akademianoj, se van Oostendorp estas averaĝa nederlanda akademiano. Oni atendas de akademiano la kapablon mem pensi kaj kritike konsideri argumentojn kaj ne tuj transpreni ilin kiel faktojn.

Plie, li parolas pri ”inventita lingvo”. Se ion oni devas NE fari komunikante pri Esperanto, estas ĝuste tio. Aŭ almenaŭ tuj skizi kiel Esperanto evoluis al plenrajta, nature uzata lingvo.

La frazero ”de amo-malamo kun la foje mirigaj idealistoj de la movado”… ankaŭ ne kontribuas al la prezento de Esperanto kiel ”normala” lingvo.

Konkludo de la leganto: La inventitan lingvon Esperanton parolas klubo de polvaj idealistoj. Se antaŭe ĝi jam estis sensignifa, nun ĝi estas eĉ pli sensignifa.

Dankon Marc van Oostendorp, por la bonega reklamilo, kiun vi ĵus donacis al nederlandaj geesperantistoj!

Postskribo: Instruistino (tiam jam maljuna) de mia Esperanto-klubo antaŭ multaj jaroj diris: Esperanto ne vivos dank' al, sed malgraŭ la esperantistoj.

Laste redaktita 2 monatojn antaŭe de Leon Roijen