Kion forgesis esperantistoj en Rusio

Malmulto dependas de ni, eble eĉ nenio, sed la ideo mem de Esperanto estas mondpaco kaj interkompreniĝo. La ideo de Esperanto estas nek milito nek speciala operaco de (ajna) armeo. Tion skribas Grigorij Arosev, eksa prezidanto de Rusia Esperanto-Unio en sia vidpunkta artikolo.

La arko de rusa-ukraina amikeco en Kijivo, fotita dum riparlaboroj en 2019. La nigra strio simbolas la rompon, kiu okazis en 2014.

En certa aĝo oni kutime ĉirkaŭas sin per ne nur amikoj, sed ankaŭ samideanoj – per homoj, dividantaj la samajn valorojn, havantaj pli-malpli saman komprenon de multaj fenomenoj kaj eventoj. En certa aĝo oni jam ne volas senĉese diskuti kaj ion pruvi, ĉar oni komprenas, ke konvinki iun apenaŭ eblas, ĉiu restas kun sia opinio sendepende de la cirkonstancoj.

Mi ne estas escepto. Kaj pro tio kiam la ŝtatestro de Rusio komencis la militon kontraŭ Ukrainio, mi estis ŝokita, same kiel miaj geamikoj kaj amaso da gekonatoj. Des pli konsterne estis malkovri, ke ekzistas ankaŭ amaso subtenanta la militon.

Eĉ pli konsterne estis konstati, ke inter tiuj estas multaj esperantistoj el la atakanta lando. Mi forlasis Rusion antaŭ preskaŭ 10 jaroj, kaj malmulte interesiĝis pri la evoluo de la nacia Esperanto-movado. Intertempe aperis multegaj novaj nomoj, kiujn mi ne konas, sed kiuj “hejme per klavar’“ aktive partoprenas la movadon. Mi ne konas ilin, sed certe mi ne devas – la movadanaro iom po iom ŝanĝiĝas, kaj tio en si mem estas bona. Kaj inter la novaj anoj surface estas vere multaj, kiuj aprobas la militon.

Malĝoje mi konstatis, ke la sama humoro regas ankaŭ inter pluraj malnovaj esperantistoj, kiujn mi konas de 10, 20, 30 jaroj (mi esperantistiĝis ekzakte antaŭ 30). Estas ankaŭ tiuj havantaj alian opinion, sed ili ne videblas, kaj apenaŭ videblos – en la teksto de Libera Folio pri la deklaro de la nuna prezidanto de Rusia Esperantista Unio estas klarigo – la nova reprezalia leĝo de la Putina reĝimo malpermesas nomi la militon milito sub la minaco de 15 jaroj en malliberejo. Tio jam estas serioza.

Private mi jam ricevas mesaĝojn, en kiuj homoj konfesas ke ili timas premi la butonon “mi ŝatas“ sub miaj afiŝoj pri malsubteno de la milito, kiu ja estas milito. Oni timas eĉ nur premi, sen komenti. Mi ne scias, kion mi farus, se daŭre loĝus en Rusio – eble ankaŭ mi timus. Pro tio mi kompreneble neniuokaze akuzas tiujn kiuj ja silentas.

Sed la subtenantoj aktive sin esprimas kaj fartas tute bone. Ili pravigas la militon per propagandaj kliŝoj pri “8 jaroj da milito en la oriento de Ukrainio“ – klare forgesante, kiu kaŭzis tiun militon kaj sub kiuj cirkonstancoj ĝi eksplodis. (Mi povus klarigi, sed ĉi tiu teksto estas tamen pri la movado, ne pri la politiko.) Mi vidis eĉ ruslingvan komenton kun iom vualita sed tamen klare legebla “promeso“ denunci tiujn, kiuj verkis la kontraŭmilitan deklaron – pro abomeno mi ne traduku tiun komenton.

Mi rakontu ion al tiuj, kiuj neniam partoprenis la esperantistajn renkontiĝojn en Rusio. Tie antaŭ multaj jaroj ekzistis tradicio, kiu nomiĝis “amika rondo“ (mi supozas ke ĝi jam formortis). Kiam iu el la partoprenantoj forveturis kaj tio okazis ne frumatene aŭ nokte, oni aranĝis por tiu(j) la “amikan rondon“: la restantaj partoprenantoj formis cirklon, en la mezo staris la forveturanto(j), kaj ĉiuj ĥore skandis: “Per Esperanto por mondpaco kaj amikeco! Ĝis revido!“

Tio estis ege sincera kaj kortuŝa adiaŭo. Eble tio nun en la priskribo aspektas iom sektece, sed tio reale estis vere amika, etosa kaj animplena. (Kompreneble la “amika rondo“ estis libervola, oni estis devigita nek stari en ĝi nek akcepti ĝin kiel forveturanto – pura bonvolo.)

Post la iom longa priskribo mi emfazu gravan vorton en la adiaŭa frazo: “Por mondpaco“. Mondpaco! Esperanto servas por mondpaco. Malmulto dependas de ni, eble eĉ nenio, sed la ideo mem de Esperanto estas mondpaco kaj interkompreniĝo. La ideo de Esperanto estas nek milito nek speciala operaco de (ajna) armeo.

La nun aktivaj rusiaj esperantistoj klare tion forgesis. Aŭ verŝajne eĉ neniam sciis. Ne eblas militi por paco, same kiel ne eblas koiti por virgeco. Kompreneble, esperantisto estas homo, kiu uzas Esperanton por kiu ajn celo – sekve do ankaŭ subteno de milito. Sed… Mi ne povas kredi, ke rusiaj esperantistoj en la jaro 2022 subtenas militon kontraŭ najbara lando, kie loĝas interalie geesperantistoj, kun kiuj ni de jardekoj kune partoprenis kongresojn kaj festivalojn.

Kaj fine sekvas la deklaro de la nuna prezidanto de REU Aleksandr Lebedev. Ni refoje legu ĝin: “Ekzemple, persone mi kiel privata persono plene kaj senkondiĉe subtenas la specialan operacon de la rusia armeo, kiu okazas nun en Ukrainio“. La deklaro estis farita kvazaŭ de privata persono, sed ĝin faris prezidanto de Esperanto-asocio, kiu en sia teksto plurfoje menciis la asocion. En tia kunteksto la deklaro ne plu estas pure privata.

Pro ĉio ĉi mi opinias la deklaron de la REU-prezidanto Lebedev honta, malmorala, hipokrita kaj absolute kontraŭanta la ideon de Esperanto. Kaj cetere malobeanta ankaŭ la statuton de REU, kiu tekstas (punkto 1.2): “Celoj de REU estas: plifirmigo de la paco…“

Ne al la milito! Pacon al Ukrainio!

Grigorij Arosev

Aktualigo. Post kelkaj tagoj la menciita komento kun “promeso” de la denunco estis forigita de la adminstranto de la diskutgrupo, kiu en alia komento konfesis, ke “dum iom da tempo ne bone zorgis pri la grupo”.

20 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Gamliel Fiŝkin
Gamliel Fiŝkin
2022-03-07 15:54

Kiel diris unu el la gravaj nazioj, “donu al mi amaskomunikilojn, kaj mi ajnan popolon igos anaro da porkoj”. Do, nenio miriga.

Antaŭ kelkaj jardekoj la germana Esperanta-asocio (mi ne memoras ĝian oficialan nomon) dissplitiĝis. Ene de la organizaĵo aperis nazia frakcio (interalie, ĝi postulis eksigi el la asocio ĉiujn judojn). Do, nenio nova.

Kaj Esperanto estas ne idearo sed lingvo. Kelkaj el la personoj sciantaj iun lingvon havas iun vidpunkton. Se tio ne estas stranga por aliaj lingvoj, kial tio devas esti stranga por Esperanto?

P. S. Mi vidas la vorton “Kijivo”. La urbonomo “Kopenhago” estas skribata en la dana lingvo “København“; ĉu vi proponas skribi en Esperanto ekzemple ne Kopenhago sed Kobenhavno?

Kalle Kniivilä
2022-03-07 17:19
Respondo al  Gamliel Fiŝkin

Se granda majoritato de la kopenhagaj esperantistoj insistus, ke ili loĝas en Kobenhavno, ni ja konsiderus la aferon. Ĝis nun tio ne okazis. Rilate al la nomo de la ĉefurbo de Ukrainio ni ĝis nun sekvis PIV, sed en la nuna situacio ŝajnas ke la volo de la lokanoj pli gravas.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-07 16:52
Respondo al  Kalle Kniivilä

Mi opinias tiajn ŝanĝojn absurdaj. En la nederlanda iuj Moŝtoj subite decidis ŝanĝi la nomon ”Wit-Rusland” (Blanka Rusujo) al ”Belarus”. Vikipedio nederlanda daŭre uzas ”Wit-Rusland” ( https://nl.wikipedia.org/wiki/Wit-Rusland ). La landa sistemo en Esperanto jam estas ĥaoso, kial eĉ pli komplikigi la aferon per jen internaciaj, jen lokaj urbonomoj? Kaj tio arbitre laŭ la volo de manpleno da esperantistoj en urboj kun milionoj da enloĝantoj?

Osmo Buller
Osmo Buller
2022-03-07 17:26
Respondo al  Kalle Kniivilä

Dum la Kultura Revolucio la ĉina ambasado en Helsinko aperigis anoncojn en finnaj gazetoj, en kiuj ĝi sciigis, ke Pekino ne plu estu nomata en la finna Peking sed Beijing. La supera instanco de la finna lingvo (tiam kadre de la Finna Akademio, poste okazis reorganizo) tuj reagis, ke pri la finna lingvo, do ankaŭ pri la nomoj de fremdaj urboj, decidas finnoj mem. Sekve ankoraŭ nun, pli ol 50 jarojn poste, Pekino plu estas nomata de finnoj Peking.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-07 20:22
Respondo al  Gamliel Fiŝkin

“Kaj Esperanto estas ne idearo sed lingvo. Kelkaj el la personoj sciantaj iun lingvon havas iun vidpunkton. Se tio ne estas stranga por aliaj lingvoj, kial tio devas esti stranga por Esperanto?”

Tute prava rimarko.
Ĝuste tial la neŭtraleco de UEA estas putra. Ĝi ebligis, ke nazioj estis inter ĝia membraro kaj nun ebligas, ke novnazioj povas aliĝi. Do putra ĝisoste.

Politika neŭtraleco ne signifu, ke oni restu neŭtrala fronte al militiroj, kiuj kontraŭas ĉiel la internacian juron. Ekzemploj estas la kontraŭleĝaj atakoj de NATO al Jugoslavio, de Usono kaj aliancanoj al Irako, kaj nun de Rusujo al Ukrainujo.

Feliĉe en la E-movado ni havas plurajn organizojn kun konscienco, inter kiuj Sennacieca Asocio Tutmonda estas la plej granda. Pri Universala Esperanto-Asocio oni ne povas diri tion: Dum ĝi multe blablablas pri homaj rajtoj, ĝi lamas en momentoj, kiam vere gravas.

Jens Stengaard Larsen
2022-03-07 21:40
Respondo al  Gamliel Fiŝkin

Praktike neniu lingvo estas nur lingvo, same kiel piedo ne povas iri per si mem sen la cetera korpo. Kiam ni diras “lingvo” ni kutime celas “parolantaro”. Je sufiĉe abstrakta nivelo tiu estas la tuta homaro; ni ĉiuj havas ekzakte la samajn parol- kaj lingvoorganojn, nur uzas ilin iomete diference laŭ tempo kaj loko. Sed je praktika nivelo, kiam oni devas decidi kiuj parolas sufiĉe simile por interkompreni sin, ĉiam enŝteliĝas ideoj. Ĉu la Dana kaj la Norvega, la Angla kaj la Skota, la Rusa kaj la Ukraina estas po du samaj aŭ malsamaj lingvoj, ne estas io objektive decidebla. (Fakte ankaŭ ne ĉu la Hungara kaj la Ĉina estas unu aŭ du lingvoj, sed tio estas malpli evidenta.) Kelkfoje la aferoj estas tio kio ili estas, alifoje la aferoj estas nur tio kion sufiĉe multaj homoj asertas pri ili. Kiam la aferoj estas kiaj ili estas, ne gravas kion opinias iu ajn. Kiam ili estas kion oni asertas pri ili, gravas nur opinioj. Ĉiu lingvo havas internan ideon, ne nur Esperanto.

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-03-07 22:15
Respondo al  Gamliel Fiŝkin

Al la propaganda nazia stilo pli similas tiu de Kremlo ol tiu de Kijivo. Estas bedaurinde ke Kremlo ne nur ”sukcesas” shanghi la publikan, kuraghan deklaron de kelkaj REU-eksestraranoj kaj instigas la nunan REU-prezidanton al la publika subtenado de la politiko de la prezidento de Rusio, sed la plej abomenaj estas la faktoj de silenatado pri la veraj kialoj de la milito, bombado de loghkvartaloj, lernejoj, hospitaloj, infanghardenoj kaj ech malperemasado al patrinoj/edzinoj/filinoj de la falintaj,ruslandaj soldatoj, ekscii ke iliaj filoj/edzoj.fratoj ne plu vivas. Bv. legi mian (PSEK APS) paghon!

Marc van Oostendorp
Marc van Oostendorp
2022-03-07 18:04

Dankon pro via bela teksto. Ni esperu ke baldaǔ venkos la paco, kaj libereco.

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-03-07 23:24

Dankon Grigorij pro via teksto. Estas badaurinde ke la ruslandaj civitanoj, ne nur esperantistoj, ne plu rajtas sekvi “La Moskvan Ehon”, “La Pluvon” kaj partopreni la opiniintershanghadon en Facebook, Twitter kaj shajne en kelkaj aliaj retejoj. Bedaurinde ke la lasta, timiga mesagho el Rusio kiun mi legis, estis tiu de la nuna REU-prezidanto, kies nomon mi sukcesis forgesi! P.S. Kelkajn miajn tradukojn kaj komentojn oni povas legi en PSEK APS Fejsbuko-adreso.

Lu Wunsch-Rolshoven
2022-03-07 23:47

Grandegan dankon, kara Grigorij!

leejungkee
2022-03-08 6:41

Ĉu vi legis la libron ‘RAKONTU, SAMIDEANO’, kiu estis eldonita de Danska Esperanto-Forlag en 1966?
En kiu mi legis tre kortuŝan anekdoton kun la titolo’ Esperanto savis homan vivon’. Jen mi ete prezentas ĝian enhavon.
En la Dua Mondmilito, unu germana leŭtenanto kaj tri liaj subuloj esploris ies domon, kies mastro estis esperantisto. Dum la serĉado, la oficiro trovis Esperanto-libron en la libro-bretaro kaj ordonis al siaj subuloj, ke ili traserĉu en alia domo kaj li restis en la domo. La oficiro diras al la mastro de la domo, ke li mem estas esperantisto kaj li promesis al sia patro, ke li helpos esperantiston en la milito. Kvankam la oficiro trovis pistolon kaj kuglojn en la domo, tamen li ne arestis la esperantistan mastron. Lasinte vortojn ‘Dum 20 jaroj vi silentu pri la afero’ la oficiro forlasis la domon.
 
Kun kortuŝo mi legis la rakonton. En la nuna tragedia situacio en Ukrainio, la rakonto leviĝas en mia kapo. Mi preĝas, ke ne plu estu viktimoj pro la milito kaj sopiras tujan ĉeson de la milito.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de leejungkee
Osmo Buller
Osmo Buller
2022-03-08 18:29

Ĉu tiuj, kiuj ĉi tie kaj aliloke apogas la agresmiliton kontraŭ Ukrainio, ne pensas pri la tago, kiam ili eble denove povos iri al Esperanto-renkontiĝoj kaj renkonti alilandajn, ne nur ukrainajn, esperantistojn, kiuj nun legas iliajn afiŝojn kaj tre verŝajne ne forgesos ilin?

Gamliel Fiŝkin
Gamliel Fiŝkin
2022-03-13 21:22
Respondo al  Osmo Buller

Multaj faras tion ne sincere, sed pro timo. Mi ne apogas la tiel nomatan ”specialan operacion” (en la hodiaŭa Rusio persono, kiu nomus la okazaĵon milito, riskas trafi en prizonon por multaj jaroj), sed, kiel vi ĵus povis rimarki, mi estas singardema. Mi rememoras unu tristan ŝercon de sovetiaj disidentoj. ”Se vi pensas, ne diru ĉion kion vi pensas. Se vi diras ĉion kion vi pensas, ne skribu ĉion kion vi diras. Se vi skribas ĉion kion vi diras, ne miru”.

Kaj pri tiuj, kiuj fidas al televida propagando… Mi jam citis ĉi-paĝe gravan nazion: ”Donu al mi amaskomunukilojn, kaj mi ajnan popolon igos anaro da porkoj”.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-08 19:14

Laŭ la gazeto ”The Irish Times”:

”Unuiĝintaj Nacioj retpoŝtis al la dungitaro konsilante ilin ne nomi la situacion en Ukrainio ”militon” aŭ ”invadon”, cele al ekvilibrigo de politikaj sentemoj kiam potenca membroŝtato Rusio enlande severe subpreme agas kontraŭ tiuj kiuj uzas la vortojn.
Anstataŭe, la UN-kunlaborantaro estis instrukciita uzi la esprimojn ”konflikto” aŭ ”armea ofensivo” por priskribi la invadon de Rusio de sia najbaro, kiu mortigis centojn da civiluloj kaj devigis du milionojn da homoj fuĝi de la lando.

En retmesaĝo al la dungitaro lundon, la komunika sekcio de UN instrukciis dungitojn ne priskribi la situacion kiel militon kaj ne aldoni la ukrainan flagon al personaj aŭ oficialaj kontoj aŭ retejoj de sociaj amaskomunikiloj.”

Do UN nun jam subtenas la frenezulon en la kremlo….ne temas pri ”invado”… ne temas pri ”milito”…

Ĉu eble laŭ UN la koncentrejoj dum la Dua Mondmilito estis feriaj domaroj?

Ni notu, ke Universala Esperanto-Asocio fieras pro siaj rilatoj al UN…

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-08 20:03
Respondo al  Libera Folio

Dankon pro la plidetaligo.

Rapida Google-traduko:

”Proparolanto de UN Stéphane Dujarric poste publikigis deklaron al amaskomunikilaro deklarante: ”Simple ne estas la kazo, ke kunlaborantaro estis instrukciita ne uzi vortojn kiel ”milito” kaj ”invado” por priskribi la situacion”.

Li priskribis tion kiel ”eraran impreson”, kaj diris, ke ĝi ne estas oficiala politiko, montrante tweeton de altranga oficisto lundon, kiu uzis la frazon ”invado de Rusio”.

Tamen, li koncedis ke retpoŝto eble estis sendita instrukciante kunlaborantaron ne uzi la vortojn.

”Ĉio, kion mi povas diri al vi, estas, ke neniu retpoŝto estis sendita al dungitoj de NY al dungitoj kun ĉi tiuj instrukcioj. Mi ne kontestas la validecon de tiu retpoŝto sed ĝi ne povas esti konsiderata kiel oficiala politiko por dungitoj, ”li diris en retpoŝtaj komentoj al la Irish Times.”

Laŭ mi tre stranga respondo. Nu, ĉiu mem juĝu kaj ni observu la estontan vortuzon de UN.

La Ĝensek de UN en sia “Secretary-General’s press remarks following vote of General Assembly on Ukraine” tamen uzas nek la vorton “milito” nek la vorton “invado”.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-03-08 23:18
Respondo al  ne-al-cenzuro

De kio tio estas “rapida Google-traduko”? Certe ne de la nuna teksto de la artikolo kiun Kalle menciis.

Ekzemple, aperas nenio pri “pepo” sendita lundon kie oni diris “invado de Rusio”. Kaj la artikolo ne diras ke la ret-mesaĝo “eble” estis sendita; ĝi diras, ke oni jes sendis la mesaĝon, sed ke tio ne estas la oficiala politiko de UN.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-03-09 3:55
Respondo al  Libera Folio

Laŭ mi, dume pruviĝis, ke oni volis cenzuri la UN-dungitaron.

La artikolo ĝisdatiĝis, nun tekstas (Google traduko):

Sekcio pri Tutmonda Komunikado de la Unuiĝintaj Nacioj instrukciis kunlaborantaron de la internacia organizo ne nomi la situacion en Ukrainio kiel “milito” aŭ “invado”, en movo por ekvilibrigi politikajn sentemojn dum potenca membroŝtato Rusio bremsas enlande kontraŭ tiuj, kiuj. uzu la vortojn.

Anstataŭe, UN-kunlaborantaro estis instrukciita uzi la esprimojn “konflikto” aŭ “armea ofensivo” por priskribi la invadon de Rusio de sia najbaro, kiu mortigis centojn da civiluloj kaj devigis du milionojn da homoj fuĝi de la lando.

En retpoŝto al retlisto de personaro lundon kun la temo “Ukrainaj krizkomunikaj gvidlinioj”, la direktoro de la Regiona Informo-Centro de Unuiĝintaj Nacioj instrukciis al dungitoj ne priskribi la situacion kiel militon kaj ne aldoni la ukrainan flagon al persona aŭ. oficialaj sociaj amaskomunikiloj aŭ retejoj.

“Kelkaj specifaj ekzemploj de lingvo por uzi/ne uzi nuntempe,” legis la retpoŝto, vidita de la Irish Times.

“Uzu ‘konflikton’ aŭ ‘armean ofensivon’ kaj NE ‘militon’ aŭ ‘invadon’ kiam vi raportas al la situacio en Ukrainio.”

“NE aldonu la ukrainan flagon al personaj aŭ oficialaj sociaj amaskomunikiloj aŭ retejoj,” daŭrigis la retpoŝto, aludante al praktiko, kiu fariĝis ofta montri subtenon al Ukrainio.

Reputacia risko’
“Ĉi tio estas grava rememorigilo, ke ni, kiel internaciaj ŝtatoficistoj, havas respondecon esti senpartiaj,” ĝi legis. “Estas serioza ebleco de reputacia risko, kiu lastatempe estis markita de altrangaj oficistoj.

Proparolanto de UN Stéphane Dujarric agnoskis ke la retpoŝto estis sendita sed neis ke ĝi estas oficiala politiko. “Mi ne kontestas la validecon de tiu retpoŝto sed ĝi ne povas esti konsiderata kiel oficiala politiko al dungitaro,” li diris al The Irish Times.

Pli posta retpoŝto sendita al UN-kunlaborantaro marde matene, ankaŭ vidita de The Irish Times, sugestas, ke la lingvopolitiko koncerne Ukrainion estis ĝisdatigita por inversigi la komencan gvidadon kaj permesi la uzon de “milito” kaj “invado”.

La Twitter-konto de UN-Proparolanto komence priskribis la raportadon de The Irish Times kiel “falsan”, antaŭ ol forigi la Tweet.”

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Nataliya Chumak
Nataliya Chumak
2022-03-29 12:01

Povra naiva Zamenhof kiu pensis ke komuna lingvo sufiĉus por eviti militon! La nunaj murdantoj kaj murdatoj partumas ne nur la lingvon, sed – neeviteble por ĉiu persono naskita en Sovetio – multe pli: scenojn el ŝatataj filmoj, tekstojn de konataj kantoj, versojn devige parkeritajn en lernejo kaj rakontojn de avoj pri masakroj de la dua mondmilito…kaj eĉ tio ne sufiĉas.
Nu, mi retenus mian komenton, sed tiu bildo – dankon, Griŝa – de amika rondo…En mia ununura (kaj lasta soveta) OKSEJT post la skandado de “per esperanto…” sekvis fervora kantado de “Ni renkontiĝos” de Soroka. Kiom da larmoj verŝis 15-jara mio pro kortuŝo, eĉ kiam mi tute ne konis la forveturantojn…Eble unu el ili ekzakte nun lanĉas murdilojn por detrui mian urbon, miajn gepatrojn kaj amikojn?

Lubomir Huska
Lubomir Huska
2022-04-09 13:05

Kion forgesis ni?
Certe interesa kaj pensiga artikolo. Dankon , mi atentigus je unuaj vortoj, ke malmulte dependas de ni. Mi pensas iom alimaniere, ke estas grava kion ni agas,  ĉar kio okazos determinas nia konduto.
Per Esperanto en la mondon, tio estas nia klerigado en nia klubo. La moto, kiu al multaj esperantistoj plaĉis. Mi nun komprenas Esperanto kiel lingva fenomeno, helpilo, komprenilo, kiu multe helpis al mi multeflanke.
Vi, per viaj pensoj, aktivis belaj kaj interesaj diskutoj, ankaŭ, ĉu temas en nuna stato pri milito, invado, aŭ? Mi atentigus al tio, kio parolas Ĉielo, ĉu ni estas kredantoj aŭ ateistoj. Homaro perdis respekton al vivo. En la milito oni likvidas vivon grandskale. Sen escepte pri kiu temas. Senigo al vivo estas malrespekto de la vivo. Ni estas por paco. Tamen ni devas esti obeemaj al la ordono / dek ordonojn /. Ĉu ni konsentas pri tio, kiam malgraŭ la ordono,ne mortigu, ni sukcesis ĉie legalizi aborton, akcepti eŭtanazion, kaj respekton al la valoro de la homa vivo lasi preskaŭ perdi?
Kaj en la jaro 1987 estis en la tiel nomata blua libro skribitaj vortoj.
Milano (Italio), 13 majo 1987
Datreveno de la unua apero en Fatima
(La vespero de mia foriro al Usono kaj Kanado)
Kian abismon vi falis
…Mia peto ensanktigi Rusion al la Papo, kune kun ĉiuj episkopoj de la mondo, ne estis akceptita. Tiel, Rusio disvastigis siajn iluziojn al ĉiuj partoj de la mondo. Vi vivas en homaro, kiu kreis novan civilizacion, sen Dio kaj malhoma. Ne plu ekzistas amo. Ne estas respekto al la vivo kaj posedaĵo de la proksimulo. La flamojn de egoismo kaj malamo estingiĝas la semoj de bono, kiuj ankoraŭ ĝermas en homaj koroj. La malriĉuloj estas forlasitaj. Vi trompas la etulojn kaj nutras la manĝaĵon venenitan de la ofendoj. Junuloj estas lasitaj por sin mem kaj delogitaj en trofruajn spertojn de malbono. Familiaj kamenoj estas malhonorigitaj kaj detruitaj. Kiel granda estas via ruiniĝo! Kiel densa estas la mallumo, kiu envolvas vin! En kian abismon vi falis! Satano sukcesis disvastigi sian regnon de mallumo ĉie kaj regas kiel certa venkinto….