La forumoj en Duolingo malaperos de Libera Folio je 2022-02-172022-02-18 La lingvolerna retejo Duolingo forigas siajn diskutforumojn, ĉar ilia administrado postulas tro da laboro interalie pro robotaj atakoj. Inter la malaperontaj forumoj estas ankaŭ la aktiva Esperanta forumo.
112 esperantistoj subskribis peticion por la CO de Libera Folio je 2022-02-172022-02-17 Dum iom pli ol semajno, 112 homoj subskribis retan peticion kontraŭ la plano vendi la domon en kiu situas la Centra Oficejo de UEA. Tamen la komitato jam faris la decidon. Ni petis la iniciatinton rakonti, kial li starigis la peticion – kaj kial tiom malfrue.
B-komitatanoj elektitaj sen elekto de Libera Folio je 2022-02-142022-02-15 Nur kvar personoj kandidatis en la elekto de komitatanoj B de UEA por la periodo 2022–2025. Ĉar estis kvin liberaj lokoj, ĉiuj kandidatoj estis elektitaj sen voĉdono de la individuaj membroj de UEA, kiujn ili reprezentas.
UEA decidis vendi la domon de la CO de Libera Folio je 2022-02-132022-02-13 La komitato de UEA per reta voĉdonado faris la finan decidon pri la proponita vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg, kie situas la Centra Oficejo de la asocio. 37 komitatanoj voĉdonis por vendo, 13 kontraŭis vendon kaj 4 sin detenis.
Novaj reguloj pri komentado de Libera Folio je 2022-02-132022-02-14 Por altigi la nivelon de la diskuto en Libera Folio, nur registritaj uzantoj kiuj indikas sian plenan nomon ekde nun povos afiŝi komentojn en Libera Folio.
Simo Milojević – la bonkora aŭtoritato de Libera Folio je 2022-02-082022-02-10 Simo mortis, sed pli gravas, ke li vivis. La multjara redaktoro kaj ĝenerala direktoro de UEA estis populara inter ordinaraj esperantistoj, pro sia ĝentilo kaj humoro, precipe pro sia bonkoreco, skribas Ulrich Lins. ”Iom da petolo necesas, por povi digesti la seriozan movadan laboron”, li opiniis.
La komitato decidas pri la vendo de la CO de Libera Folio je 2022-02-072022-02-08 La komitato de UEA nun voĉdonas pri la propono vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176. Post studvizito en la Centra Oficejo komitatano François Lo Jacomo konkludis, ke la proponata vendo povos havi katastrofajn sekvojn.
Matheus Pacheco eksigita el la estraro de TEJO de Libera Folio je 2022-02-042022-02-04 Matheus Pacheco perdis sian postenon kiel estrarano de TEJO, ĉar li maltrafis tri sinsekvajn voĉdonojn. La komitato maltrankvilas, ĉar ankaŭ aliaj estraranoj ade maltrafas voĉdonojn kaj kunsidojn. Ĉu malaktiveco iĝas serioza problemo por la estraro?
IJK 2023 okazos en Italio de Libera Folio je 2022-02-022022-02-03 Internacia Junulara Kongreso 2023 okazos en Marina di Massa, Italio. Tion anoncis TEJO la 2-an de februaro. Ĉi-jare la IJK okazos en Nederlando.
Vortludo furoras ankaŭ en Esperanto de Libera Folio je 2022-02-012022-02-02 La anglalingva vortludo Wordle ekfuroris en la reto en decembro 2021 kaj ĵus estis aĉetita de New York Times. Rapide aperis kopioj en aliaj lingvoj – en Esperanto almenaŭ du. Ni parolis kun la kreinto de unu el tiuj.