La milito en Ukrainio plej interesis legantojn

La milito en Ukrainio estis la temo, kiu plej interesis la legantojn de Libera Folio dum 2022. Multe malpli aktive oni legis artikolojn pri la sorto de la Centra Oficejo, de TEJO kaj la nova retejo de UEA. Libera Folio atingis novan rekordon de paĝomontroj.

Ukrainoj en ŝirmejo sub stacidomo dum aeratako.

La ok plej popularaj tekstoj de Libera Folio en 2022 ĉiuj rilatis al la milito en Ukrainio. Entute aperis 22 tekstoj kun rilato al la milito, kaj ili estis sume vizititaj pli ol 31 000 fojojn. Plej multajn vizitojn ricevis vidpunkta artikolo de Grigorij Arosev kun la titolo ”La prezidanto de REU volas likvidi Ukrainion”. Ĝi estis vizitita entute 3 944 fojojn.

Tio igas ĝin ankaŭ la dua plej populara teksto de Libera Folio ekde 2017 – la unua plena jaro, dum kiu funkciis la nova retejo. Ĝin superis nur la artikolo Nova takso: 60 000 parolas Esperanton, kiu aperis en februaro 2017 kaj de tiam ricevis preskaŭ 4 700 vizitojn.

Furorlisto 2022

1. La prezidanto de REU volas likvidi Ukrainion3944
2. Batalo pri la rusia ĉefdelegito3394
3. Prezidanto de REU subtenas la militon2078
4. Kion forgesis esperantistoj en Rusio2043
5. Osmo Buller: ”Tiu ĉi UEA ne plu estas mia UEA”2033
6. Likvido de Ukrainio ne bonvenas en Pollando1998
7. Rusiaj esperantistoj kontraŭ la milito1906
8. Estraro traktos eksigon de la rusia ĉefdelegito1892
9. Vortludo furoras ankaŭ en Esperanto1839
10. UEA eksigis la ĉefdelegiton en Rusio1835

Estas rimarkinde, ke krom la intervjuo de Osmo Buller, kiu grandparte temis pri la rilato de UEA al la milito en Ukrainio, neniu artikolo pri aliaj facetoj de movada vivo trafis la liston de la dek plej popularaj publikaĵoj.

Unu el la artikoloj ne plu legeblas ĉe Libera Folio, ĉar post ŝanĝoj en la rusiaj leĝoj estiĝis la risko, ke la subskribintoj de kontraŭmilita deklaro povus esti minacataj de persekuto.

Grigorij Arosev.

Grigorij Arosev, la aŭtoro de du el la plej furoraj artikoloj, tute ne ĝojas pro la populareco de la tekstoj.

– Mi estas ege malfeliĉa pro ĉio ligita kun la temo, kiuj plej interesis la legantojn de Libera Folio. Kun granda plezuro mi daŭrigus moki pri la “nova retejo de UEA” samtempe iom bedaŭrante la ampleksan krizon de la asocio. Sed ho ve, restas fortoj nur hororiĝi pro la okazaĵoj en Ukrainio kaj ankaŭ pro la konduto de multaj rusiaj esperantistoj (feliĉe ne de ĉiuj), jesantaj al la milito.

– Pro tio mi opinias ke la teksto aperanta en la listo en la kvara loko – “Kion forgesis esperantistoj en Rusio” – estas multe pli grava, ol la artikolo pri la skandala prezidanteto de REU. Mi petas ĉiujn laŭeble kaj laŭdezire relegi la menciitan tekston “Kion forgesis…”. Ni ankaŭ esperu ke la jaro 2023 donos pli da pure movadaj temoj.

La plej legata artikolo de 2022 aperis la 5-an de aprilo.

Pri la sorto de la Centra Oficejo ĉi-jare aperis entute ok artikoloj, el kiuj kvar atingis pli ol mil paĝomontrojn. La plej populara, kun 1 755 vizitoj, estis la artikolo La komitato decidas pri la vendo de la CO. Sume la artikoloj pri la CO ricevis preskaŭ 8 800 vizitojn. La relative malgrandan interesiĝon krom la milito en Ukrainio eble klarigas ankaŭ la fakto, ke la ĉefa diskuto pri la afero okazis dum la antaŭa jaro.

Pri TEJO aperis entute 12 artikoloj dum la pasinta jaro, sed eĉ ne unu el ili atingis milon da paĝomontroj. Plej populara estis la teksto Albert Stalin Garrido pretas estri ĉe TEJO, kun 919 paĝomontroj. Sur la dua loko estis artikolo pri tio, ke TEJO perdis grandan subvencion, kun 871 paĝomontroj. La trian lokon denove atingis artikolo pri la sinteno de TEJO al la milito. Entute la publikaĵoj pri TEJO atingis iom pli ol 6 800 paĝomontrojn.

Pri la sorto de la longe atendata retejo de UEA ĉi-jare en Libera Folio aperis kvar artikoloj, el kiuj unu ricevis iom pli ol mil vizitojn: UEA ne kontentas pri sia nova retejo. Iom mirinde nur 628 vizitojn ricevis la tute neatendita raporto pri la komitata kunsido de UEA pri buĝeta ŝanĝo, per kiu oni dum 2023 rezervas pliajn 18 000 eŭrojn por la multjara reteja projekto. Ŝajne la ĉiamaj prokrastoj kaj plikostiĝoj jam tedas la legantaron.

Osmo Buller, kies intervjuo ricevis grandan atenton de la legantoj, bedaŭras ke mankas interesiĝo pri la cetera funkciado de UEA.

– Estas okulfrape, ke en la pinta deko troviĝas neniu artikolo pri iu alia aspekto de la vivo de UEA ol ĝia rilato al la agreso kontraŭ Ukrainio. Simple interesiĝo pri UEA malkreskas. Temas pri longedaŭra evoluo, kiun precipe akcelis la pufa-blufa Strategia Plano el 2013, kiu fiaskis ĉe la komenco. Estis ilustre, ke baldaŭ post ĝia aprobo la redaktoro de Esperanto proklamis propran strategion, iun “novelanismon”, kies komunaĵo kun la oficiala estis nur ĝia fantazieco. Ĉar oni ne plu scias, kio UEA estas kaj kion ĝi celas, ĝi perdas interesiĝon.

Osmo Buller

– Rilate la militon en Ukrainio la estraro de UEA kompromitiĝis per rezolucio, kiu eĉ ne menciis Ukrainion, kaj per la traktado de la afero Smetanina. Eĉ hontinde estas, ke ĝis hodiaŭ la revuo Esperanto silentis pri ambaŭ aferoj. Tio estas ekzemplo pri tio, ke la revuo ne plu estas integre ligita al ĉio, kio okazas en UEA, kiel ĝi iam estis. Ankaŭ en la ĵusa novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA oni ne trovas spuron pri la milito, kvankam politike saĝa gvidanto uzus tiun ŝancon, eĉ se malfrue. Feliĉe Libera Folio kaj La Ondo de Esperanto plenigas ankaŭ ĉi-rilate la informan breĉon, kiun la oficiala organo neglektas. Mi aparte aprezas la kontribuon de La Ondo, same redaktata en Rusio kiel Esperanto.

La geografio de la vizitoj al Libera Folio estas sufiĉe eŭropa. Sur la unua loko troviĝas Germanio kun proksimume 23 000 paĝomontroj dum 2022. El Nederlando venis 18 000 paĝomontroj kaj el Francio 16 000. La sekvajn lokojn en la listo okupas Usono, Hispanio, Finnlando kaj Rusio, ĉiuj kun pli ol 10 000 paĝomontroj.

Germanio estis la lando, el kiu venis la plej multaj vizitoj al Libera Folio dum 2022. Preskaŭ same multaj vizitantoj venis el Nederlando, kies loĝantaro estas nur kvinono de tiu de Germanio.

Neniu alia lando dum la pasinta jaro atingis pli ol 10 000 paĝomontrojn, sed la listo de landoj estas preskaŭ senfina. Po unu vizito venis ekzemple el Jemeno, Jordanio kaj Srilanko. 55 paĝomontroj venis el “Eŭropa Unio”. Tio verŝajne temas pri dungitoj de la EU-aparato, kiuj uzis siajn laborejajn komputilojn por legi Liberan Folion.

La plej populara monato por viziti Liberan Folion ĉi-jare denove estis aŭgusto, kun iom pli ol 29 000 paĝomontroj. La tutjara sumo de paĝomontroj iĝis iom pli ol 210 000. Tio estas rekordo ekde 2017, kiam ekfunkciis la nuna retejo. Malrekordon ni havis en 2019, kiam estis nur iom pli ol 160 000 paĝomontroj.

La statistikaĵoj ne estas rekte kompareblaj kun tiuj de la malnova retejo, kie ekzemple en 2013 oni registris pli ol 600 000 paĝomontrojn. Multaj el tiuj tamen evidente estis ne vizitoj de veraj homoj, sed diversspecaj retaj robotoj. Post la funkciigo de la nova retejo kaj statistikilo, kiu forfiltras robotojn, la kvanto de paĝomontroj en 2017 falis al 199 000.

La plej multajn komentojn ni havis dum la jaro 2021, pli ol 2 400. En 2022 la kvanto de komentoj falis al iom pli ol 1 300, supozeble interalie pro tio, ke ni dum parto de la jaro tute malpermesis anonimajn komentojn por trankviligi la diskuton.

Plej multe da komentoj en unu tago estis afiŝitaj la 3-an de aŭgusto 2022. En tiu tago aperis entute 70 komentoj, preskaŭ ĉiuj sub la teksto Batalo pri la rusia ĉefdelegito.

Malplej interesa el la artikoloj aperintaj en 2022 montriĝis la teksto Ne malfruas kandidati por Akademia laŭro, kiu estis legita nur 146-foje. Neinteresa por la legantoj de Libera Folio evidente estas ankaŭ la malapero de la radiaj elsendoj en Esperanto – teksto pri la sorto de la Esperanto-redakcio de Ĉina radio internacia estis legita nur 300-foje.

En 2023 Libera Folio festos sian 20-an datrevenon. Lige kun tio ni alvokas ĉiujn dezirantojn kontakti nin por proponi novajn temojn kaj pretajn artikolojn. Ju pli da kunlaborantoj ni havos, des pli varia kaj interesa estos la retejo.

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-01-01 11:07

Kun aŭ sen rilato al UEA, la diskuto pri la rusia agreso kontraŭ Ukrainio denove montris, ke la Esperanto-movado ne estas movado por paco aŭ por la ekzistorajto de ĉiuj gentoj kaj lingvoj. Kiel tiel ofte dum nia historio, granda parto de la esperantistoj akceptas la politikon de siaj ŝtatoj; Esperanto kelkfoje estis ”danĝera lingvo” por siaj parolantoj, sed neniam vere danĝera por iu diktatora, subprema aŭ militisma reĝimo. Entute ni ne estas ”samideanoj”, kiel Anina Stecay skribis en ”Beletra Almanako”.

Francisco Javier Moleón
2023-01-01 15:11

“Ĉar oni ne plu scias, kio UEA estas kaj kion ĝi celas, ĝi perdas interesiĝon”.

Oni ne povas malkonsenti pri tio.

Tial mi petis la aktualan orakolon (chatGPT) pri jeno:

“Universala Esperanto-Asocio estas mortanta internacia organizo. Sugestu strategiojn por revivigi ĝin”.

Jen la orakola respondo (sen ajna korekto/aldono/forstreko de mi):

“Mi komprenas ke vi deziras revivigi Universala Esperanto-Asocio (UEA). Jen kelkaj eblaj strategioj por tio:

  1. Plibonigi la retpaĝaron de UEA kaj fari ĝin pli alloga al vizitantoj. Tio inkludas plibonigi la uzantan sperton, aktualigi la enhavon kaj faciligi la trovon de informoj.
  2. Lanĉi novajn programojn kaj iniciatojn por altiri novajn membrojn kaj subtenantojn. Tio povus inkludi kursojn de Esperanto, konferencojn, kulturajn okazaĵojn kaj aliajn agadojn.
  3. Pliigi la kunlaboron kun aliaj Esperanto-organizoj kaj komunumoj, kaj labori kune por pliigi la konatecon de Esperanto kaj la agadojn de UEA.
  4. Pliigi la internacian vidindecon de UEA, ekzemple per pli da ĉeesto en sociaj amaskomunikiloj kaj per kunlaboro kun influantoj kaj ambasadoroj de Esperanto.
  5. Fari pli da esplorado pri la bezonoj kaj interesoj de la Esperanto-komunumo, kaj bazi la strategion de UEA sur tiuj rezultoj.
  6. Plibonigi la financan stabilecon de UEA, ekzemple per pli da donacoj kaj subtenoj, kaj per pli efika administrado de la rimedoj.

Ĉi tiuj estas nur kelkaj eblaj strategioj. Esperanto estas vivanta lingvo kaj estas grave ke UEA ankaŭ restu vivanta organizo. Mi esperas ke tiuj ideoj povos helpi vin revivigi UEA”.

Numero 1 (i.a.) ne povas ne ridigi, kaj ne pro la malmisa konsilo de la orakolo.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-01-02 8:30

Cetere, mi ne samopinias kun Osmo Buller pri pozitiva rolo de La Ondo. Post la rusia atako, ĝia redaktoro hipokrite plendis, ke iu ukraina sportistino ne plu ŝatas rilati kun siaj rusaj koleginoj. Kiam la rusia armeo torturis, seksperfortis kaj mortigis ukrainajn civilulojn, La Ondo publikigis amuzajn armeajn anekdotojn kolektitajn de rusa subtenanto de la agreso. Tiam mi ĉesis legi kaj kontribui — se io pozitiva okazis post tio, mi volonte aŭdos pri tio.

Osmo Buller
Osmo Buller
2023-01-02 14:32
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi celis, ke pri la fuŝdeklaro de la estraro de UEA kaj pri la afero Smetanina tute ne informis la revuo de UEA sed jes Libera Folio kaj La Ondo de Esperanto. Evidente mi ne esprimis min sufiĉe eksplicite tiurilate.

B. Schwaiger
B. Schwaiger
2023-01-02 20:30
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi tute ne shatas la ne-bojkoton de “Ondo de Esperanto” fare de neruslandaj esperantistoj. Lau mia konvinko la ununura honorinda reago de la redaktistaro de “Ondo” estus estinta tuj post la 24.2.2022 solene deklari cheson de apero. Tian shancon pri kontraumilita signo oni ne uzis!

Solis
2023-01-12 5:16

Konsulti lingvaĵojn

Mi revizias Esperantan kurson por ĉinoj, kies instruajn materialojn mi citas el praktikaj lingvaĵoj, inkluzive tekstojn el Libera Folio. Antaŭ ĉio mi mem devas kompreni la citaĵojn. Do ĉu mi povus konsulti pri du lingvaĵoj el tiu ĉi teksto?

1. …la subskribintoj de kontraŭmilita deklaro povus esti minacataj de persekuto.
Mia demando:
la monacado de persekuto ne estas nerealeca, sed tute eble. Do, kial oni skribas ”povas esti”?

2….la konduto de multaj rusiaj esperantistoj …
Mia demando:
Laŭ vortaro, rusa = de rusoj aŭ de Rusio, do, esperantistoj de Rusio = rusaj esperantistoj. Sed kial la aŭtoro skribas ”rusiaj esperantistoj”, sed ne ”rusaj esperantistoj”?

Mi esperas, ke iuj povas klarigi tion, por ke mi povos respondi al lernantoj.

Anticipan dankon!

Edmundo
Edmundo
2023-01-12 17:53
Respondo al  Solis

Eble la vortaro devus doni la signifon de «rusa» kiel du apartajn sencojn: «1. Rilata al rusoj. 2. Rilata al Rusio.» Do la esprimo «rusaj esperantistoj» estus miskomprenebla. Tial la aŭtoro skribis, pli klare, «rusiaj esperantistoj».

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-01-12 21:23
Respondo al  Solis

> la monacado de persekuto ne estas nerealeca, sed tute eble. Do, kial oni skribas ”povas esti”?

Oni ofte uzas -us por mildigi aserton, eĉ se tio ne vere estas logika. Ekzemple, oni povas diri “mi dezirus aĉeti…”, kvankam oni fakte deziras. Vidu PMEG, 26.4.

> esperantistoj de Rusio = rusaj esperantistoj. Sed kial la aŭtoro skribas ”rusiaj esperantistoj”, sed ne ”rusaj esperantistoj”?

Ĉar esperantistoj estas obseditaj de etneco kaj pensas ke oni devas zorge distingi inter esperantistoj kiuj estas en Rusio (sed eble ne Rusoj), kaj esperantistoj kiuj estas Rusoj (sed eble ne en Rusio).

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-01-13 16:04
Respondo al  Solis

Kelkaj, inkl. mi mem, uzas la vorton “rusia” rilata al la ŝtato/lando Rusio, kie loĝas multaj etnaj grupoj, inter kiuj la plej granda estas “la rusoj”.

Francisco Javier Moleón
2023-01-13 16:56
Respondo al  Juha Metsäkallas

Ĉu tiuj uzantaj la vorton ”rusia” uzas konstante kaj konsekvence ankaŭ la vortoparojn germana/germania, hispana/hispania, ĉina/ĉinia, itala/italia, korea/koreia, brita/britia ktp. ktp.? Kaj kiel ili sukcesas apliki tiun fajnaĵon ĉe landoj kiel Usono, Kanado, Ĉilio, Brazilo, Irlando, Israelo ktp. ktp., kie ne eblas fari tiun distingon?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-01-13 21:47

Kompreneble oni rajtas uzi ”rusia”, se tio iufoje ŝajnas pli klara, sen ke tio devigas la uzanton poste ”konstante kaj konsekvence” fari similan distingon en Rusio kaj alilande. Estas tute klare, kion ”rusiaj esperantistoj” signifas, kio estas la problemo?