Ne malfruas kandidati por Akademia laŭro

La Akademio de Esperanto prokrastis la limdaton por sia literatura premio, la Laŭro de la Akademio. Ĝis fino de oktobro eblos kandidatigi verkojn eldonitajn dum la lastaj kvin jaroj.

Romano de Mikaelo Bronŝtejn pasintjare gajnis la unuan Laŭron de la Akademio.

Pasintjare, la Akademio de Esperanto kreis novan ĉiujaran premion, la Laŭron de la Akademio. La unuan premion gajnis Mikaelo Bronŝtejn pro la romano Mi stelojn jungis al revado.

Normale la limdato por kandidatigi verkojn estas fine de junio. Sed ĉi-jare, pro plurmonata elektoproceduro, la Akademio ne ĝustatempe atentigis pri la limdato. Tial ĉi-jare la limdato estas prokrastita ĝis la fino de oktobro, do ankoraŭ eblas proponi verkojn por la premio, kiu estos aljuĝita meze de decembro.

Carlo Minnaja, la prezidanto de la ĵurio, rakontas al Libera Folio, ke la premio daŭrigas longan gravan tradicion:

– Premio de la Akademio estis atribuata ekde 1918 ĝis 1930 kaj en tiu periodo gajnis ĝin gravaj aŭtoroj, inter kiuj Luyken, Bulthuis, Baghy, Grau Casas, Schwartz, Hohlov. La intertempe noviĝinta statuto plu konsentas atribuon de tia premio, kiu ekde 2021 estas denove aktiva, sub la nomo “Laŭro”, do novaj aŭtoroj merite aldoniĝos al tiu glora listo.

– Nia literaturo estas riĉa je verkoj, eĉ de ĉefverkoj, kiuj meritas tradukon al etnolingvoj; premio de la Akademio estu stimulo al verkado kaj al eldonado, kaj, ni aldonu sincere, al legado, kiu rekompencu aŭtorojn kaj eldonistojn, kiuj ja devas fronti publikon limigitan de la negranda disvasteco de nia lingvo. La sepkapa juĝkomisiono do atendas kun intereso novajn kandidatiĝojn, kaj promesas atentan legadon.

Laŭ la regularo povas esti premiitaj verkoj ”arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuantaj al evoluigo de esperantlingva kulturo”, kiuj estis eldonitaj maksimume kvin jarojn antaŭ la limdato. Por la ĉi-jara premio eblas proponi verkojn aperintajn en sia unua eldono inter januaro 2017 kaj decembro 2021.

Pliaj informoj pri kandidatigo troviĝas en la retejo de la Akademio.