Nicolas Kasolene Kakule: ”Diverseco de kulturoj estas la plej granda forto” de Libera Folio je 2020-07-04 Nicolas Kasolene Kakule (Nickson) estas la kvina el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por la posteno de ordinara estrarano kaj estas 28-jara informadikisto el Goma en la orienta parto de DR Kongo.
Robert Nielsen: ”Granda problemo de TEJO estas la emo ignori problemojn” de Libera Folio je 2020-07-03 Robert Nielsen estas la kvara el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por posteno de ordinara estrarano kaj estas 28-jara datum-analizisto el Dublino, Irlando.
Rogier Huurman: ”La TEJO-estraro ne estu senvizaĝa institucio” de Libera Folio je 2020-07-022020-07-02 Rogier Huurman (Roĉjo) estas estas la tria el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario. Li estas 30-jara sendependa tradukisto el Utrecht, Nederlando.
Carlos Pesquera Alonso: ”Mi pensas ke indas fortigi la landajn sekciojn” de Libera Folio je 2020-07-012020-07-09 Carlos Pesquera Alonso estas la dua el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por la posteno de prezidanto, sed pretas ankaŭ esti vicprezidanto aŭ ordinara estrarano. Li estas 31-jara hispana socia esploristo kaj doktoriĝa studento, nun loĝanta en Potenco (Potenza), Italio.
Charlotte Burton: ”TEJO bezonas pli da aktivaj estraranoj” de Libera Folio je 2020-06-302020-07-02 Charlotte Burton estas la unua el la 13 kandidatoj al la estraro de TEJO, kiu respondis al demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por posteno de ordinara estrarano.
Ne mankas kandidatoj por la estraro de TEJO de Libera Folio je 2020-06-292020-06-29 Male ol pasintjare, ĉi-jare ne mankas kandidatoj por la gvidaj postenoj de TEJO. Estas du kandidatoj por prezidanteco, du kandidatoj por la posteno de ĝenerala sekretario, kaj entute 13 kandidatoj, el kiuj majoritato estas virinoj.
La reta IJK okazos tutmonde kaj tutdiurne de Libera Folio je 2020-06-102020-06-11 La ĉi-jara IJK okazos ne en Nederlando, sed en la reto. Laŭ informoj nun publikigitaj en la kongresa retejo, dum tri el la kongresaj tagoj programeroj okazos preskaŭ tutdiurne.
IJK 2021 ne okazos en Koreio de Libera Folio je 2020-05-242020-05-24 Korea Esperanto-Junularo anoncis, ke ĝi ne povos aranĝi la Internacian Junularan Kongreson en 2021. TEJO nun denove serĉas kandidatojn por la ĉefa junulara aranĝo de la venonta jaro.
Denove demisiis ĝenerala sekretario de TEJO de Libera Folio je 2020-05-112020-05-11 La seriozaj problemoj en la estraro de TEJO daŭras. Jam la duan fojon ene de duonjaro demisiis la ĝenerala sekretario. Pli frue en la komitata diskutejo Querino Neto malkontentis pri la neaktiveco de pluraj aliaj estraranoj, interalie la prezidanto.
IJK 2020 okazos nur en la reto de Libera Folio je 2020-04-252020-04-25 La Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu ĉi-jare estis planita por Nederlando, pro la kronvirusa pandemio ne povos okazi ĉeeste. Anstataŭe ĝi okazos rete.