Nuligo minacas al IJK kaj UK de Libera Folio je 2020-04-032020-04-04 La kronvirusa pandemio nun minacas kaŭzi nuligon de la ĉefaj Esperanto-aranĝoj en 2020. Decidoj pri la sorto de la ĉi-jaraj IJK kaj UK devos esti faritaj tre baldaŭ, kaj la cirkonstancoj ne estas favoraj.
TEJO kaj Kontakto kreskis en 2019 de Libera Folio je 2020-03-232020-03-23 La kvanto de individuaj membroj de TEJO en 2019 kreskis je 8 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Eĉ pli, je 24 procentoj, kreskis la legantaro de Kontakto. Aliflanke la legantaro de la revuo Esperanto unuafoje dum la konata historio falis sub 2.000.
Kronvirusaj spertoj el 13 landoj en Esperanto de Libera Folio je 2020-03-232020-03-23 En unu semajno TEJO kolektis filmetojn de dudeko da diverslandaj esperantistoj, kiuj rakontas pri siaj spertoj dum la kronvirusa pandemio. Nun oni volas disvastigi la kunmetitan filmon kun nacilingvaj tekstoj.
La Esperanta Civito invitas IJK-n 2021 al si de Libera Folio je 2020-02-022020-02-02 Aperis kvin kandidatoj, pretaj aranĝi la Internacian Junularan Kongreson en 2021. Unu el ili estas la Esperanta Civito, kiu proponas ke la kongreso okazu en Svisio. Ĝis la fino de februaro ĉiuj kandidatoj devos prezenti detalajn proponojn.
Mankas kandidato por organizi IJK-n en 2021 de Libera Folio je 2020-01-152020-01-15 La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso okazos en Nederlando, sed kie okazos la IJK en 2021 tute ne klaras, post kiam Britio retiris sian kandidatiĝon. TEJO nun esperas trovi novan kandidaton ĝis la fino de januaro.
TEJO decidis ne publikigi la membronombron de Libera Folio je 2020-01-032020-01-03 Du estraranoj estis aŭtomate eksigitaj pro pasiveco, sed unu estis tuj reelektita. Estis elektita ankaŭ nova ĝenerala sekretario. La komitato malpermesis al la estraro formalan kunlaboron kun la Civito sen konsultiĝo kun la komitato.
Gvidantoj de UEA kaj TEJO superŝutitaj per demandoj dum la Malferma Tago de Libera Folio je 2019-12-012019-12-01 Grava programero de la ĵusa Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA estis ”dialoga momento” kun gvidantoj de UEA kaj TEJO. La momento pro multaj demandoj daŭris pli longe ol planite, sed la respondeculoj de UEA rifuzis klare diri, kiom da dungitoj efektive ankoraŭ laboras en la Centra Oficejo.
TEJO perdas sian ĝeneralan sekretarion de Libera Folio je 2019-11-212019-11-21 La ĝenerala sekretario de TEJO, Catherine Neilson el Usono, anoncis ke ŝi forlasas sian postenon. Tion ŝi skribis la 21-an de novembro en la retpoŝta grupo “TEJO-komitato”.
Ĉu TEJO havas 25.000 membrojn? de Libera Folio je 2019-09-022019-09-03 Al EU-instancoj TEJO raportis, ke ĝi havas 25.000 membrojn. Efektive la asocio en 2018 havis nur 549 individuajn membrojn kaj 1.123 asociajn membrojn. La cifero raportita al EU do estas 15-oble pli alta ol la efektiva kvanto de pagintaj membroj, sed laŭ la prezidanto de TEJO la pli alta cifero donas pli ĝustan impreson pri la agado de TEJO.
Kvin virinoj en la nova estraro de TEJO de Libera Folio je 2019-07-312019-07-31 Joop Kiefte estas la nova prezidanto de TEJO. Li estis la sola kandidato kiu sin proponis por la tasko. La nova estraro estis elektita por unujara mandatperiodo dum la IJK en Liptovský Hrádok en Slovakio. Kvin el la naŭ estraranoj estas virinoj, dum UEA havas neniun virinon inter siaj ok estraranoj.